La Duonokulvitro (DVD)

de Aŭgusto Baissac

DVD cover

Jen distra kaj amuza drameto pri viro enamiĝinta, kiu luktas pri nekutima postulo de sia amatino. Ĉi tiu 14-minuta filmo premiiĝis en la belartaj konkursoj de UEA 2005.

Tiu ĉi DVD plenumas du taskojn:

La disko - espereble - interesos kaj literaturo-amantojn, do tiujn, kiuj entuziasmiĝas pri esperanta beletro; kaj instruistojn, kiuj daŭre serĉas novan materialon por siaj lernantoj.

Aktoris: Colin Simmonds
Direktis: Paul Gubbins
Filmis kaj redaktis: Jill Gubbins
Muzikon komponis: Arthur Sullivan
DVD preparis: Simon Davies
Kovrilon aranĝis: Vilĉjo Walker
Presis: Discus Group Ltd
Eldonis: Esperanto-Asocio de Britio, Esperanto House, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent, Staffordshire, ST12 9DE, Britio. www.esperanto.org.uk

Kun dankoj al Staffordshire University, Anglujo, kiu provizis la kameraojn kaj la film-redaktilojn; kaj Wedgwood Memorial College, Barlaston, Anglujo, kiu disponigis siajn mirindajn ĝardenojn.

Lingvo: Esperanto. Subtitoloj: Esperanto. Regionoj: ĉiuj. Normo: PAL (625 linioj/50 Hz). Daŭro: 14 minutoj. Komputilaj dosieroj: HTML.

© Paul Gubbins 2005

Vidu la prezon kaj aĉetu ĉi tiun eron per-rete per la EAB-a libroserva katalogo.

[Back]
[EAB Book Service Catalogue]
[EAB Homepage]

La Duonokulvitro - Eseo de Paul Gubbins

En 2005 festas esperantistoj la centjariĝon de la unua kongreso en Bulonjo-sur-Maro, Francujo.  Tamen eble (kaj substrekendas 'eble') oni samjare festu alian, malpli okulfrapan, malpli emociigan centjariĝon; centjariĝon tamen salutindan en la kultura kaj, precipe, literatura historio de Esperanto.  Mi aludas la centjariĝon de la unua publikigita originala dram(et)o en la internacia lingvo.

Tion verkinte, jam mi aŭdas en foraj anguloj de la verda mondo la akrigon de bekoj skriboplumaj: la literaturamantoj preparas sin kun malica ĝojo primoki mian nescion, atentigonte pri originalaj monologo, komedieto aŭ propaganda scenaro dum jarcento-plus ŝimanta en la fruaj analoj de iu bervala Esperanto-klubo.  Bone: tian reagon mi celas, almenaŭ certagrade, ĉar nur tiel kompletiĝos niaj scioj pri la pionira fazo de originalaj teatraĵoj en Esperanto.

Ja legeblas la kvinakta tragedio – tragedio pro neglekto, pro forgeso – de la historio de originala esperanta dramarto: ĝi estas skribita sur diversaj, metafore flaviĝintaj paĝoj troveblaj en volumetoj, revuoj en privataj kolektoj kaj en bibliotekoj tra la Esperanto-mondo; sed la folioj de la unuaj scenoj de la unua akto, la folioj eble eĉ de prologo, ĝuste pro la tempopaso, intermiksiĝis kaj interŝanĝiĝis, kaj kelkaj certe perdiĝis.  Diable malfacile estas fiksi la daton de la metafora unua akto de esperanta dramarto: sed mi riskos reputacion (ha!) kaj kuraĝos sanktolei 1905 kiel la benitan jaron de la unua publikigita – kaj daŭre havebla – originala Esperanto-dram(et)o.  Tamen, kiel dirite, mi ne povas centelcente certi: se iu, surbaze de manuskripto aŭ teksto pruveble pli frua, alian jaron proponos, mi volonte cedos.  Tiamaniere, en mondskala kulturo kiel la esperanta, ni aparte dependas unu de la alia: ne eblas al mi travojaĝi la mondon por esplori ĉiujn dokumentojn de ĉiu esperanta grupo inta aŭ anta por elfosi la verkon, kiu meritas – eble ne meritas – esti agnoskata kiel la unua originala Esperanto-dramo.

Ĉu gravas identigi la unuan teatran originalaĵon?  Ĉu ne ni tro alkroĉas nin – alkroĉis nin ĉiam, tra la homa historio – al la unua, la lasta; la plej rapida, la plej granda; al listoj, ordoj, rekordoj?  Ĉu ne ĝenerale estas – estis – emfazata kvanto super kvalito, eroj super ecoj?  Verŝajne, jes.  Tial argumenteblas, ke ne gravas kiama demando pri la unua Esperanto-dramo; gravu nur kiaa demando pri teatraĵoj jam ekzistantaj; teatraĵoj legeblaj, prezenteblaj.  Al tiu ĉi argumento mi inklinas: pro tio Marjorie Boulton kaj mi nun esploras originalajn esperantajn dramverkojn cele al volumo pri tiu ĉi flanko forgesita de nia literaturo.  Tamen – damne! – daŭre, en la ombroj de ĉiuj esploroj, malgraŭ plej rigora ekzorcado mensa, fantomas la enigmo: kiu estis ja la unua originala dramo en Esperanto?

Pri la unua romano – ŝajne – ne estas dubo: riverencu, Henri Vallienne, pro la romano Kastelo de Prelongo el 1907 aperinta, cetere, sendube post la unua originala dramo, pri kies dato, tamen, ekzistas pluraj teorioj.  Ekzemple, Enciklopedio de Esperanto asertas, ke estu laŭreata kiel 'la unua dramo originale verkita en Esperanto' la kvinakta Gustaf Vasa, verkita de la germano Reinhold Schmidt kaj publikigita en 1910 (1933: repr. 1986: 204).  Erare: antaŭ Gustaf Vasa, en la kvin jaroj 1905–1909, aperis minimume 35 originalaj teatraĵ(et)oj aŭtoritaj i.a. de Bulthuis, Flourens (Roksano), Lamarche kaj Boulet, Kolovrat, Maréchal kaj Pujulà I Vallès.  Kelkkaze temis pri unupaĝaj monologoj (ekz. la 'fraŭlino'-monologoj de Roksano) aŭ dialogoj, sed ne pretervideblas la psikologie realismaj unuaktaĵoj de Pujulà I Vallès (ekz. Novelo el 1908), la triakta komedia klasikaĵo La fianĉiniĝo de Sovaĝulineto de Roksano (1909) aŭ la satira unuaktaĵo Ĉu Pumpilurbo havu pumpilon? de Maréchal (1909).  Notindas, ke la jaroj 1905–1909, tiu ĉi lanĉa periodo de la originala Esperanto-dramarto, estas statistike fekundaj; ankaŭ kvalito ne forestas.  Se ora epoko de la verda teatro estas serĉata, do jen ĝi, kaj ĝi daŭris ĝis ĉ. 1916, kiam Eŭropo okupiĝis pri tute alia dramo en la kampoj de Flandrujo.  Ankaŭ Auld rimarkas la dramo-produktivecon de la epoko, kies finon li fiksas iom pli frue en 1913 (1974: 1).

Mankas tamen almenaŭ du nomoj al la supre menciita panteono de pioniraj esperantaj dramverkistoj.  Unu el la mankantaj nomoj estas tiu de la ruso Vasilij Nikolajeviĉ Devjatnin, kiun nomas Auld, '[l]aŭ mia scio, nia unua dramverkisto' (1974: 1).  Triakta komedio, Edziĝo, publikiĝis en 1906 en la dua volumo de la Plena Verkaro de Devjatnin: temas pri farso 'kun triviala temo de adulto kaj ruzoj' (Auld, [1974: 1]).  La komedio suferas pro pluraj mankoj, ĉefe rilate karakterizadon; sed notindas parolata lingvo ĉiutage natura kaj forta (eĉ se la skriba formo – ekzemple kunmetaĵoj 'kiel-do ...?', 'kia-do ...?', k.s. – fremde efikas).  Sed, de kronologia vidpunkto, rimarkindas, ke malgraŭ publikigo-dato de 1906, Devjatnin verkis la dramon (se fidindas la aŭtoro) antaŭ junio 1905: staras tiu ĉi dato sub la antaŭparolo en la unua libro de la Plena Verkaro.  Tie legeblas, ke li 'tradukadis kaj verkadis senhalte: unu port [tiel] alia aperis miaj originalaj kaj tradukitaj verkoj ...' inkl. de Edziĝo (1906: vii).  Tial ja eblas, ke Auld pravas, proponante Devjatnin kiel la unuan dramverkiston.

Aliflanke povas esti, ke, inter la surscenejigo de la unua Esperanto-dramo – tradukaĵo de La unua brandfaristo de Tolstoj – en 1896 kaj la verkado de Edziĝo malpli ol naŭ jaroj poste, verkis originale aliaj pioniroj, kies teatraĵetoj (plej verŝajne, kaj precipe, propagandaj scenaroj) perdiĝis (aŭ ĉu?).  Zofia Banet-Fornalowa, artikolante pri la unua 'amatora' etapo de la esperanta teatro (1887–1907), asertas, 'ke dum la unua periodo, la teatraĵoj okupis ĉirkaŭ 32% de la originalaĵoj kaj ĉirkaŭ 27% de la tradukaĵoj.  Temas pri skeĉoj, monologoj, komedioj, sed ankaŭ pri dramoj el la monda literaturo kaj ankaŭ tiaj originalaj' (1997: 83).  Bedaŭrinde mankas detaloj – kaj datoj – pri la originalaĵoj.  Menciendas ankaŭ 'originala "salona komedieto"' (Silfer [1988: 12]), Edziĝo per telefono, verkita de iu Jacques Ferneuze kaj prezentata 'antaŭ la Kongreso' en Bulonjo-sur-Maro (Banet-Fornolowa [1990: 4]) ĉe salono Conway en Parizo (fonto: Vikipedio).  Nek Banet-Fornalowa nek la vikipediisto mencias la originalecon de Edziĝo per telefono: kromajn detalojn – por ne mencii la tekston – mi ne havas.

Do, eĉ se estas verkitaj originalaĵoj antaŭ la devjatnin-a Edziĝo, kaj eĉ se estas flankenlasitaj la deko da originalaj drametoj aperintaj samjare (1906) kiel Edziĝo, eblas tamen identigi originalaĵon aperintan eĉ pli frue, kiu – eble – meritas honoran lokon en esperanta literaturscienco kiel la unua publikigita teatraĵo originala.  Temas pri monologo La duonokulvitro 'originale verkita' de Aŭgusto Baissac (la dua mankanta nomo supre indikita) kaj publikigita en la revuo Tra la Mondo en oktobro 1905 (paĝo 80a).  Paĝkape legeblas, ke la monologo estas 'por deklami', kaj, apud la nomo de la aŭtoro, malgraŭ ĝia franceco (ĝi estas nomo tipa de la sud-okcidento de Francujo), staras kiel lando-indiko 'Alĝerio'.  Biografiaj detaloj pri Baissac ankoraŭ mankas: malgraŭ aliaj, prozaj, kontribuaĵoj de alĝerianoj en Tra la Mondo la nomo Baissac ne plu aperas kaj, ĝis nun, ne estas trovitaj spuroj pri li en aliaj samepokaj revuoj aŭ dokumentoj (ekz. Baissac ne listiĝas inter partoprenintoj en la unua kongreso en Bulonjo-sur-Maro).

Tamen tiu ĉi nekonata franco / alĝeriano (tiuepoke francaj setlintoj en Alĝerio kutimis nomi sin algériens, t.e. alĝerianoj, tiel indikante, ke ili estas eŭropanoj el Alĝerio [1]) postlasis amuzan farseton, aktorindan kaj iasence tipe esperantan, kiu konsiderinde superas la nivelon de multaj aliaj monologoj el la sama epoko (kaj poste).  Senteblas, ke Baissac naturan teatran talenton posedis: domaĝe, ke ŝajneble tiu ĉi talento ne maturiĝis.

La monologo pivotas ĉirkaŭ la arlekenaĵoj de sinjoro provanta porti duonokulvitron (hodiaŭ oni dirus 'monoklon').  Do ekde la unua momento evidentas, ke la aŭtoro age, bilde, spektakle (kaj do teatre) pensas, kaj ne simple – kiel multaj amatoroj – vorte: li scias, ke sursceneje nepras regali ne nur orelojn sed ankaŭ okulojn (ironie, sed aparte trafe, en monologo temanta pri duonokulvitro).  La monologisto malkaŝas, ke li estas enamiĝinta 'antaŭ dudek du jaroj' en 'adorinda vidvineto', Eŭzebio, kiu insistas, ke li adoptu la kutimojn, ankaŭ la nomon (Temistoklo), de la forpasinta edzo.  Inter la kutimoj kalkuliĝas ne nur portado de 'duonokulvitro admirinde almetita' antaŭ la okulo sed ankaŭ kapableco en Esperanto: 'Vi vidas ke mi bone ellernis tiun lingvon; (dek lecionoj ne plu)'.  La monologisto ankaŭ havu cikatron ĉe la ŝultro kaj posedu 'akademioficiran ordenon': tiel, laŭ la vidvino, 'tiu dua edzeco ŝajnu por mi esti la sekvo de l' unua'.

Notindas, ke la Esperanto-aludo (malgraŭ la favora, nur-dek-leciona mencio) celas malpli propagandon (kiel en pluraj pioniraj dramverketoj) ol simple komedion: lernado de Esperanto estas kroma ŝarĝo, kroma – laŭ la cirkonstancoj – absurdaĵo por la enamiĝinta monologisto.  Sed tiu ĉi simpla mencio de Esperanto ne nur lokas la intrigon firme en medion fikcie internacian / esperantan, anstataŭ fikcie nacian / alĝerian-francan, sed ankaŭ, kaj pli signife, ligas ĝin kun sekva tradicio karakteriza de originalaj esperantaj dramoj: nome, ke ĉirkaŭ triono de la originalaĵoj minimume aludas pri, ludiĝas en aŭ rekte okupiĝas pri la verda, esperanta mondo.  Pro tio, se La duonokulvitro ja heroldas la alvenon de la originala esperanta teatraĵo, ĝi – pro sia esperantisteco – centelcente indas.

Sed ĝi indas ankaŭ, kiel dirite, pro siaj teatraj kvalitoj [2].  Banet-Fornalowa parolas pri la frua, 'amatora' etapo en la evoluo de la esperanta teatro (1997: 81); rimarkindas, ke la 1905a monologo de Baissac staras sursojle de sekva, pli profesia periodo (inaŭgurita pro prezentado ĉe la 1908a dresden-a kongreso de Ifigenio en Taŭrido far profesiaj aktoroj).  Verdire La duonokulvitro, spite al sia unupaĝeco, kaj spite al sia senpretenda indiko 'por deklami', ne estas skeĉo por esti fuŝata de amatora, kluba distremulo.  Por ĝin funde ekspluati, por eligi la komedion, la humuron, nepras profesia aktoro aŭ almenaŭ sperta kvazaŭprofesiulo.

Kial?  Krom la fizikaj aspektoj de la monologoj (la pantomimado pri la duonokulvitro), aldoniĝas alia tavolo: dialoga.  Dum ĉirkaŭ triono de la t.n. monologo la aktoro dialogas, prezentante konversacion inter si kaj la 'vidvineto' Eŭzebio.  Ne temas do pri raportita historio, uzanta paroladon nerektan; temas pri raportata historio, uzanta rektan paroladon.  Tiu ĉi dialogo-ene-de-monologo nunigas, vivigas la drameton: samtempe, tamen, ĝi prezentas konsiderindan defion al aktoro, devigata gliti inter jen vira, jen virina roloj kaj laŭe, por maksimumigi la efekton, modifi la voĉon.  Kaj eĉ pli, dume, tiel dialogante, la aktoro devas elroliĝi por rekte alparoli la aŭdantaron (ekz. '"Mia unua edzo, daŭrigis mia vidvino, estas nomita Temistoklo"').  Krome necesas plia voĉo (la strangolataj tonoj de amatora deklamanto), kiam la monologisto provizore forlasas sian 'naturan' rolon por eldiri poemeton, dediĉitan al la vidvina 'diino'.  Pri la versoj la aŭtoro tre fieras (kaj, laŭ foje amatora maniero, la titolo preskaŭ samlongas kiel la poemeto).

Aldone al la diversaj roloj enrolaj prezentiĝas alia problemo por la aktoro: klare kaj fidele elbuŝigi vortojn kaj frazojn kunmetite pezetajn ('subakvigadis'; '... sed mi ne havas la brovujan ostarkaĵon faritan kiel tiu de la estinta Temistoklo').  Jen silaboj kabinete senprobleme prononceblaj; sed sursceneje, kuntekste, karakterize emfazataj kaj nuancataj, kunmetaĵoj tiaj minacas rompi eĉ la plej flekseblan kaj trejnitan aktoran langon.  Sed, feliĉe, stumbligaĵoj tiaj maloftas: evidentas, ke Baissac posedis orelojn fajne agorditajn al la kadencoj de Esperanto, tiel ke la lingvo en La duonokulvitro nature, gracie-ne-grince impresas (kio implicas, ke Baissac regule aŭdis, parolis Esperanton: sed kie? kiel? kaj kial ŝajne malaperis spuroj pri klubo aŭ grupo, en kiu Baissac lingve aktivis?).  Flanke argumenteblas, ke la fojaj pezaĵoj kontribuas – ĉu intence, ĉu ne – al la komedio: certe nuntempe la emfazata 'Ne-kre-de-ble-ga-ĵo!' aŭ la mencio pri la 'adorinda promesitulino' aldonas kroman, amuze arkaikan dimension al la monologo.  Sed dume, tratrae, aŭdiĝas la espero, spicita de foje malica ĝojo, kaj la persistemo de la enamiĝinto; kaj la insistemo, la obstino de la vidvino.  Karakteroj farsaj, evidente: sed karakteroj kadre de la farso kredeblaj kaj, kun iom da imagpovo, rekoneblaj inter amikoj, najbaroj, kolegoj.  Tiel rimarkindas, kiom Baissac ene de ŝajne simpla, naiva monologo laborigas la aktoron.  Por realigi ĉi tiun monologon multtavolan, por kapti kaj esprimi ties spiriton, necesas aktoro sentema, fleksebla: al amatoro, plej verŝajne, mankas laŭ sufiĉa mezuro kvalitoj tiaj.  Tial preterdube aserteblas, ke Baissac, eble senkonscie, naive, postlasis miniaturon drame neatendite riĉan.

La duonokulvitro ne estas elstara literaturaĵo: apenaŭ ĝi estas literaturaĵo.  Ĝi ne entenas verojn universalajn, opiniojn profundajn; ĝi ne esploras aŭ prilumas la homan sorton.  En ĝi troveblas malglataĵoj, nekonsekvencaĵoj, kiuj streĉas la limojn eĉ de farso: ekzemple la monologisto sciigas, ke li enamiĝis 'antaŭ dudek du jaroj'; ke li tamen 'post oktaga nesukcesa provo' rilate la duonokulvitron verse informis la vidvinon, ke la 'optikilo tute estas ŝanĝonta mian vidmanieron': eble la 'dudek du jaroj' estu – pli realisme, eĉ laŭfarse – dudek du tagoj.  Sed, malgraŭ ĉio, ete, eke, La duonokulvitro montras la eblojn de originala Esperanto-dramarto; ĝi estas la glano, el kiu kreskos kverko.  Nur, kaj jen la tragedio, la esperanta kverko eĉ pli malrapide kreskas ol la arbara.

Mi iom bedaŭros, se iu trovos pli fruan publikigitan originalan drameton, ĉar mi dubas, ĉu pro multtavoleco, esperantisteco, aktorindeco, tiu posedos la teatrajn kvalitojn mikrokosmajn de La duonokulvitro, kiuj tiom indigas la monologon por esti agnoskata kiel la unua publikigita esperanta dramo.  Des pli inde, se la unua publikigita kaj originale verkita Esperanto-dramo, temanta pri duonokulvitro (kial ne simple 'okulvitro'?), tiel honoras la okuliston, kiu la lingvon kreis.  Plej verŝajne hazardo ... sed kortuŝas pensi, ke spirito tia povus animi la monologon de Baissac.

Do mi jes bedaŭros, sed nur iomete ... ĉar super emocioj, super propraj inklinoj kaj emoj, regu, en literaturscienco, unuavice faktoj, almenaŭ opinioj subtenataj de faktoj, pruvoj.  Ke hodiaŭ ankoraŭ mankas kelkaj faktoj kaj pruvoj, ke prezentiĝas pli da demandoj ol respondoj, ne signifas, ke tiel ĉiam estos.  Kaj se tiu ĉi artikoleto helpos elfosi faktojn, prezenti pruvojn, enretigi respondojn, mi estos kat-kun-kreme kontenta.

Paul Gubbins

La eseo aperis en la literatura revuo Fonto en 2005.

Notoj

1.  Al d-ro Pascal Venier mi sincere dankas pro liaj konsiloj rilate francajn nomojn kaj la sintenon de francoj en Alĝerio.

2.  La duonokulvitro estis prezentata dum teatro-semajnfino en Barlastono, Britujo, en januaro 2005, dediĉita al la frua Esperanto-monologo kaj honore al cent jaroj da originala Esperanto-dramarto.  La rolon de la monologisto ludis la brita aktoro Colin Simmonds, kiu la (ap)laŭdojn de la 'aro tiel nombra' (Baissac) senrezerve meritis.  La semajnfino montris la eblon prezenti tutan vesperan programon da orginalaj Esperanto-monologoj: LKK-anoj, planantaj kongresajn kulturajn programojn, rezignu pri tradukitaj naciaj dramoj kaj pripensu!

Bibliografio

Enciklopedio de Esperanto.  Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1933; represo 1986.

Vikipedio (precipe 'La 1a UK 1905' ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/UK_1905; vizitita 2005-08-27).

Auld, W. (1974) 'Originalaj dramoj en Esperanto'.  Hungara Vivo, 1974/5, 1–3.

Banet-Fornalowa, Z. (1990) Universalaj kongresoj kaj Esperanto-teatro 1905–1990. Düsseldorf: Conzeth.

Banet-Fornalowa, Z. (1997) 'La unuaj jaroj de nia teatro (1896-1914)'.  Literatura Foiro, 166, 81–87.

Devjatnin, V.N. (1906) Plena verkaro: Libro unua.  Paris: Hachette.

Silfer, G. (1988) 'Kia socia rolo por la esperanto-teatro'.  Literatura Foiro, 112, 12-16.

[Back]
[EAB Book Service Catalogue]
[EAB Homepage]