Fonto (DVD-ROM)

book cover

This DVD-ROM (computer disc) holds the complete collection of the literary review Fonto, scanned and reproduced with the kind permission of Fonto's initiator and publisher, Gersi Alfredo Bays. Each of the 312 issues (from Vol.1 No.1 Oct 1980 through to Vol.26 No.312 Dec 2006) - 11812 pages in all - can be viewed in any Web broswer (e.g. Firefox or Internet Explorer); they are stored on the disc as a set of HTML menus and indexes, linking to the individual pages stored as JPEG images. An alternative presentation as PDF files is included, and may be more convenient for reading on (e.g.) an e-reader/e-book appliance.

DVD-ROM menus and presentation © EAB 2010, Fonto content © Eldonejo Fonto 1980-2006.

See the pricing and buy this item online from EAB's online bookshop catalogue.


Specimenaj paĝoj

Jen kvin el la 11812 paĝoj de Fonto. Alklaku la bildetojn por vidi la paĝojn.

Fonto 1 paĝo 1 Fonto 1 paĝo 3 Fonto 133 paĝo 9 Fonto 210 paĝo 12 Fonto 310 paĝo 1


Antaŭparolo

La revuo Fonto apenaŭ bezonas prezenton; preskaŭ ĉiu serioza esperantisto jam konas ĝin, ĉar ĝi estas unu el la plej gravaj beletraj revuoj en la historio de Esperanto. Ĝiaj 312 numeroj aperadis de oktobro 1980 ĝis decembro 2006 kun sume 11812 paĝoj. Malkiel kelkajn aliajn revuojn, ĝin neniam kaperis iu aparta grupo aŭ skolo, kaj ĝi restis dum sia tuta vivdaŭro fidela kaj sendiskriminacia spegulo de ĉiuj aspektoj de la Esperanta literaturo.

Dum siaj 26 jaroj ĝi havis tri ĉefredaktorojn: William Auld, de 1980 ĝis 1987, Daniel Luez, de 1988 ĝis 1992, kaj Gerrit Berveling, de 1993 ĝis 2006. Tamen, ĝia teknika redaktoro kaj eldonisto estis ĉiam ĝia iniciatinto, Gersi Alfredo Bays.

Mi ne plu precize memoras, kiel mi venis al la ideo bitigi (skani) la tutan kolekton. Verŝajne mi pensadis ĝenerale pri projektoj farindaj rilate nian britan Bibliotekon Butler. Certe mi pensadis ankaŭ pri bitigado de nia revuo, La Brita Esperantisto, kiu aperadas de 1905 kaj estas do unu el la plej malnovaj Esperanto-revuoj ankoraŭ funkciantaj. Tamen, kiam mi en 2009 skribis al Gersi pri la ideo reeldoni la tutan kolekton de Fonto sur disko, lia reago estis tiel pozitiva kaj helpema, ke mi entuziasme eklaboris ĝuste pri tiu projekto. Oni ja prave demandis, "Kiel Fonto rilatas al Esperanto-Asocio de Britio?", kaj "Ĉu tio ne estus io por brazila asocio?". Tamen, disponigi la tutan kolekton de Fonto al nova kaj pli granda publiko estas inda projekto kaj ne gravas, kiu faras ĝin. Cetere, ekzistas almenaŭ tiu ligo, ke la unua ĉefredaktoro de Fonto estis nia William Auld.

Pri la teknika flanko, kiel mi realigis ĉi tiun komputilan reeldonon, mi skribis aliloke. Ĉi tie mi volas nur danki al Gersi pro lia helpo, kaj pro tio, ke li afable donis al Esperanto-Asocio de Britio permeson trakti per ĉi tiu komputila versio laŭ sia bontrovo. Krome, kvankam mi ne estas rajtigita paroli nome de la tuta Esperantujo, mi tamen volas danki al li, almenaŭ mianome, ankaŭ pro lia grandega kontribuo al Esperanto dum tiom da jaroj.

Mi esperas, ke la paĝobildoj estas sufiĉe altkvalitaj. Mi konfesas, ke mi ankoraŭ ne legis ĉiun vorton sur ĉiuj el la 11812 paĝoj, sed mi kontrolis multajn el la paĝoj, kaj mi trovis ĉiujn vortojn legeblaj. Bedaŭrinde la ilustraĵoj ofte estas malpli klaraj kaj malpli belaj sur ekrano ol sur la originala papero. Tial vin eble interesas la informo, ke ĉiuj numeroj de la revuo Fonto estas ankoraŭ (en 2010) disponeblaj ĉe la eldonejo Fonto. Se vi volas kompletigi vian bibliotekon, ne hezitu do skribi al Gersi Alfredo Bays <gersi.baysatbrturbo.com.br>.

Edmund Grimley Evans


Kiel uzi Fonton sur disko

Ĉi tiu komputila eldono de Fonto havas grandan aron da HTML-dosieroj por gvidi vin tra ĉiuj volumoj, numeroj, kaj paĝoj. Vi povas komenci per la tabelo de ĉiuj numeroj aŭ per la bildetoj de ĉiuj kovriloj. La titolpaĝo havas ligon al ambaŭ. Alklaku la ligojn aŭ la bildetojn por salti inter la diversaj menuoj kaj inter la paĝoj de la revuo.

Multaj HTML-legiloj (ekzemple Firefox) havas rimedon por grandigi aŭ malgrandigi la tekston kaj la bildojn. Indas lerni pri tio, ĉar ĝi estas utila funkcio ne nur por legi Fonton. Ĉe mi la tabelo de ĉiuj numeroj aspektas multe pli bone, se malgrandigita. Kio plej taŭgas por vi, tio dependas de via ekrano, via programaro kaj viaj okuloj.

Se vi volas, vi povas ĉion kopii de la DVD al via fiksita disko. La kopio devus funkcii tute same, sed verŝajne multe pli rapide ol DVD.

La 11812 paĝoj de Fonto estas simplaj JPEG-dosieroj, kiuj troviĝas en la 312 subdosierujoj de la dosierujo "paĝoj". Se vi havas programon por rigardi bildojn (kian oni uzas ekzemple por la fotoj de cifereca fotilo), vi povus uzi tiun programon por rigardi la paĝojn de Fonto. Ĉu tio estas konvena, tio dependas de via programo.

En la dosierujo "pdf" estas 312 PDF-dosieroj de la 312 numeroj. Tiuj dosieroj estis faritaj el la JPEG-dosieroj, sed havas malpli altan kvaliton (100 bilderoj en colo antataŭ 200). Ili eble taŭgas por iuj poŝlegiloj.

Se vi spertas pri komputiloj, vi eble volos trovi propran manieron legi la revuon, kiu plej taŭgas por vi kaj via aparataro. Vi povus ekzemple fari pli altkvalitajn PDF-dosierojn el la JPEG-oj aŭ konverti ilin al alia dosierformo. En tiu okazo legu la teknikajn klarigojn, kiuj eble donos al vi ideojn.

Vidu la prezon kaj aĉetu ĉi tiun eron per-rete per la EAB-a libroserva katalogo.


[Back]
[EAB Book Service Catalogue]
[EAB Homepage]