La Graveco de la Fideliĝo (DVD)

cover

La unua disko enhavas ankaŭ la anglalingvan kaj esperantan tekston de la dramo, kun notoj klarigaj pri la angla burĝaro en la fino de la dek-naŭa jarcento. Por esplori tion, metu la diskon en komputilon kaj lanĉu teksto.html en la ĉefa dosierujo.

La jaro estas 1900. Du junaj sinjoroj ambaŭ prenas la saman kaŝnomon "Fidel", kaj la rezulto estas komedio de konfuzo. In this sparkling translation by William Auld of Oscar Wilde's play The Importance of Being Earnest, two young gentlemen both adopt the same pseudonym "Fidel", and the result is a comedy of confusion.
Kiam La Graveco de la Fideliĝo de Wilde unuafoje prezentiĝis en 1895, Esperanto, la kreaĵo de lia samtempulo, D-ro Zamenhof, jam aĝis ok jarojn. Okaze de la centjariĝo de Esperanto, la teatraĵo estis taŭga elekto, per kiu, en brila traduko, saluti la sukceson de la Internacia Lingvo.

Oni filmis ĉi tiun version en la Teatro Bloomsbury, Londono, la 4-an de julio 1987, dum la Brita Esperanta Jubilea Festo, kaj intervjuoj faritaj dum la filmado poste dissendiĝis en la sveda kaj usona televido.

La amatora rolularo en ĉi tiu prezento (kun Bill Auld, la tradukisto) venas el ĉiuj partoj de la Britaj Insuloj, kaj vojaĝis al provludoj en Londono de hejmlokoj disaj je multaj mejloj.

Kiel la reĝisoro, mi salutas ilian sindediĉon, kaj opinias, ke ili honoris en ĉi tiu prezento kaj la teatraĵon kaj la lingvon, en kiu ĝi prezentiĝas.

Lou Brooks

When Wilde's The Importance of Being Earnest was first produced (in 1895), Esperanto, the brainchild of his contemporary, Dr Zamenhof, was already 8 years old. In the centenary year of the latter's creation, Wilde's finest play was a fitting choice with which, in a brilliant translation, to salute the success of the International Language.

This video was filmed at the Bloomsbury Theatre in London on July 4th, 1987, during the British Esperanto Jubilee celebrations, and interviews during this filming were subsequently shown on Swedish and United States' television.

The amateur cast in this performance, represents, (with Bill Auld, the translator), all parts of the British Isles and travelled to rehearsals in London from home towns many miles apart.

As the producer, I salute their dedication and believe they have done honour in this performance to both the play and the language in which it is presented.

Lou Brooks

LA ROLANTOJ, en aperordo (the cast)

Enkonduko de la tradukisto

La graveco de la fideliĝo estas unikaĵo en la literaturo angla. Ĝi estas senkompara kaj neimitebla.

Ĝia aŭtoro, Oscar Wilde (1854-1900), jam kiel universitata studento estis afektema kaj pozema "estetikulo", kaj ĝis 1895 kreis al si etoson de artifiko kaj artefariteco, konjektado, sprito kaj humuro ne ĉiam malica. Ĝis 1891 li okupiĝis pri verkado proza kaj poezia; lia ĉefverko el tiu periodo estas romano La bildo de Dorian Gray.

En 1891 li iris Parizon, kaj tie verkis franclingve la dramon Salome. (Eldoniĝis jam eĉ du tradukoj de la dramo en Esperanto, tamen unu el la germana kaj unu el la angla - neniu el la originala lingvo.) La angla cenzuro malpermesis publikan prezentadon de Salome, kaj pro tio Wilde direktis sian talenton al verkado de komedioj: La ventumilo de Lordino Windermere (1892), Virino malgrava (1893), La ideala edzo (1895), kies furora sukceso riĉigis la aŭtoron. Anglaj teatraĵoj en la fino de la 19-a jarcento estis preskaŭ senescepte fatrasaj kaj kliŝaj; Wilde en siaj komedioj retenis la popularan aparaton de nobla virino, pentema pekinta viro, kaj altmorala etoso, sed spicis tion per tiom da sprito, ke la publiko bonvenigis la novan, viglan nivelon de la verkoj. Tamen, kvankam ankaŭ nun oni de tempo al tempo surscenigas tiujn komediojn, ili vere odoras jam tre eksmode.

Somere de 1894 Wilde verkis dum tri semajnoj sian novan komedion, La graveco de la fideliĝo. Tute mankas al ĝi la karakterizoj de la malnova stilo, nome longaj paroladoj, retoriko, sentimentaleco, flankaj alparoloj al la spektantaro, k.s.; ĝi estas sprita ludo plena je bonhumoro kaj senamlica ŝercado. Ĝis hodiaŭ ĝi restas popularega kaj oftege prezentata. La originalo de la teksto estis 4-akta, sed la unua reĝisoro trovis tion tro longa, do Wilde reviziis ĝin en tri aktoj, kaj tia ĝi restas. (La 4-akta versio estis rekonstruita antaŭ tridek jaroj laŭ germanlingva traduko, sed preskaŭ neniam estas prezentita.)

Tiu ĉi komedio baziĝas sur la specifa kulturo de la angla burĝaro, kaj pro tio ofte ŝajnas al angloj netradukebla. Sed fakte ĝi estas tradukita en la plimultajn eŭropajn lingvojn kaj plurajn aziajn, inkluzive de la hinda kaj la japana! - ĉu tio eble pensigas, ke malgraŭ supraĵaj diferencoj la homoj fundamente similas unu alian ĉie en la mondo?

Nu, jen mia klopodo rekrei tiun etoson en la internacia lingvo.

La lastaj jarojn de Wilde estis tragediaj. En 1895, samjare kun la premiero de lia majstroverko, la angloj kreis leĝon, kiu kondamnis samseksajn amrilatojn inter viroj (sed ne inter virinoj!), kaj Wilde estis akuzita de malamikoj baze de tiu leĝo. Li ricevis dujaran enkarcerigon kun punlaboro. Dum dek ok monatoj li travivis ĉiujn barbaraĵojn de la karcera vivo, kaj nur dum la lastaj ses monatoj oni permesis, ke li legu kaj skribu. Tiam li produktis sian gravan poemon La balado pri l' prizono Reading, de kiu ankaŭ jam aperis du tradukoj en Esperanto.

Li mortis ekzilite en Francujo en 1900.

William Auld, 1987


See the pricing and buy this item online from EAB's online bookshop catalogue.


[Back]
[EAB Book Service Catalogue]
[EAB Homepage]