Liza kaj Paŭlo

SONDRAMO por stimuli la studadon de Esperanto

book cover

Trakoj
1. SONDRAMO [19:57]
2. POEMOJ kaj KANTOJ [19:10]

Verkis: Reto Rossetti
Liza: Alison Williams
Paŭlo: Karlo Bartoŝik
Rakontas: Peter Oliver
Aliaj voĉoj: Peter Schillperoord
Sonadapto kaj surbendigo: Peter Schillperoord
Grafiko: Peter Oliver
Studio: Post Sound, London

Kantoj kun afabla subteno de Radio Varsovio kaj Wouter Pilger.

(C) 1985 Grupo Kvin & Esperanto-Asocio de Britio.

Vidu la prezon kaj aĉetu ĉi tiun eron per-rete per la EAB-a libroserva katalogo.

[Return to catalogue]
[EAB Homepage]

Liza kaj Paŭlo - la teksto

Liza kuŝas en la lito. Ŝi dormas. La lito estas komforta. Ŝi kuŝas en la dormo-ĉambro. La ĉambro estas silenta, kvieta.

La horloĝo sonas: r-r-r-r! Liza aŭdas. La sono vekas ŝin.

Ŝi sidiĝas. Nun ŝi sidas.

Ŝi stariĝas. Nun ŝi staras sur la planko.

Ŝi estas laca. Ŝi oscedas: "A-a-ah!"

Ŝi iras al la fenestro.

Liza rigardas tra la fenestro. Ŝi vidas: Estas mateno. Bela mateno. La suno brilas, la birdoj kantas sur la branĉoj de la arbo. La mateno estas bela kaj varma. Tre bela, tre agrabla.

Liza rigardas sur la kalendaro. Ŝi parolas. "Lundo!" Ŝi diras. "Ne estas programo. Bone. Hodiaŭ mi ne studas. Mi estas libera. Tre bone! Mi ne iros al la universitato. Mi iros... mi iros... al la maro!"

La bela mateno invitas ŝin. "Jes, mi iros al la maro." ŝi decidas. Bona ideo!

"Mi banas min... kaj duŝas min. Nun mi estas pura kaj freŝa."

"Mi vestas min."

"Nun mi estas en ordo. Mi manĝas panon kaj trinkas kafon. La pano estas bona kaj la kafo estas varma. Nun mi estas sata." Liza rapidas. Ŝi prenas sakon.

El la ŝranko ŝi prenas bantukon kaj banveston. La banvesto estas nova, sed ĝi ne estas bikino.

"Nun mi estas preta por la vojaĝo." ŝi diras.

La telefono sonas. "Kiu vokas min?" pensas Liza. Liza levas la telefonon kaj parolas. "Hela!"

Voĉo respondas, "Liza? Saluton."

Liza konas la voĉon. "Saluton, Paŭlo. Estas bela, sunbrila mateno - "

"Jes, bela tago." li diras.

"Paŭlo, mi iros al la maro. Ĉu vi venos kun mi?"

"Jes, tre volonte." li diras. "Mi telefonis por inviti vin al la parko. Sed la parko estas tre ordinara. La maro estas pli interesa, pitoreska, ĉarma."

"Bone!" diras Liza. "Sed ĉu vi havas laboron?"

"Ne." respondas Paŭlo. "mi serĉas kaj serĉas, sed ne trovas. Laboro ne ekzistas."

Liza kompatas lin. "Mi bedaŭras." ŝi diras. "Ne serĉu hodiaŭ, kaj vi kaj mi iros al la maro."

"Jes, ni iros - tre bone." diras Paŭlo. "Mi venos al vi domo, Paŭlo. Atendu min. Mi venos post tridek minutoj."

Liza kuras el la domo kaj iras al la remizo kaj prenas la aŭton (aŭtomobilon), el la remizo. La aŭto ne estas nova, ne moderna ĝi estas malnova tipo, sed ĝi bone funkcias. Liza eniras kaj la motoro startas rapide. Ŝi veturas al la domo de Paŭlo.

Liza haltas en la strato, kie loĝas Paŭlo. Paŭlo atendas ekster la pordo de la domo. La dompordo havas la numeron kvar. Paŭlo staras sur la trotuaro. Nun ili, Liza kaj Paŭlo, estas sur la vojo al la maro (aŭ: estas survoje al la maro). Komence la vojo estas rekta. Ili veturas tra la kamparo. La vojo estas longa kaj larĝa. Ili veturas rapide. Poste la vojo estas kurba. Ili venas al ponto super rivero.

Nun la vojo estas malrekta, zigzaga. La vojo estas nun pli mallarĝa. Ili iras pli malrapide.

Fervojo transiras la vojon. Stango baras la trafikon. Ili devas halti kaj atendi. Vagonaro pasas. Poste la vojo estas libera.

En alia loko ĉe mallarĝa ponto ili devas halti dum ŝafaro transiras sur la ponto.

"Mi estas malsata." plendas Paŭlo. "Ĉu ni paŭzu kaj manĝu?"

"Jes, volonte." Liza konsentas. "Ni ankaŭ ripozos mallonge. Kion vi havas?"

"Mi havas panon kaj fromaĝon." Paŭlo respondas. "En mia sako."

Ŝi diras, "estas sandviĉoj kaj frukto. Kaj mi havas teon en termoso (varmbotelo)."

Ili sidas sur la herbo apud rivereto kaj manĝas. Sed jen aperas bovoj. "Pelu ilin for." petas Liza. "Mi timas ilin."

"Ne timu." Paŭlo konsolas ŝin, "bovinoj ne estas danĝeraj."

"Sed jen estas virbovo inter ili!" ŝi krias.

Paŭlo kaptas branĉon kaj pelas la bovojn. Ili finas la piknikon kaj pakas tukon kaj tasojn. "Restas nur kvin kilometroj." diras Liza. "Baldaŭ ni atingos la marbordon." "Sed ni ne havos akcidenton." diras Paŭlo. "Ho, vi pesimisto!" ŝi akuzas. "Vi imagas katastrofojn!" Ili ridas. Liza kaj Paŭlo promenas tra la arbaro. Ili iras sur vojeto kaj interparolas. Li estas ŝia amiko, ŝi estas lia amikino. Ŝi estas studentino kaj li serĉas laboron sed ne trovas ĝin. Vana serĉo! Li serĉas vane. Sed li estas juna kaj esperas.

Subite viro aperas sur ĉevalo. "Iru for!" li krias al ili. "Foriru! La arbaro estas mia. Vi ne rajtas eniri." Malafabla homo! La du geamikoj (amiko kaj amikino) estas malkontentaj. Sed kion fari? Ili reiras.

Ili venas al monteto. "Vidu." diras Liza. "Jen la sama viro. Li pafas la birdojn kaj la hundo kuras por porti ilin al li. Kruela sporto!" "Tio ne estas sporto, sed murdo." komentas Paŭlo.

Ili veturas plu kaj baldaŭ ek-vidas la maron. Dekstre staras klifoj kaj maldekstre altaĵo. La haveno situas meze (=en mezo). La maro estas blua kaj blua estas ankaŭ la ĉielo. "Fine ni alvenas al la celo!" Liza krias ĝoje.

En la bildo estas unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, homoj: viro, kiu sidas kaj legas gazeton, virino sub sunombrelo, viro en boato, Liza (ŝi plonĝas), Paŭlo (li naĝas), kaj du infanoj. Unu infano ludas en la sablo. La alia estas nuda kaj vadas en la maro. Mevoj flugas. Liza deziris esplori la klifojn ĉe la norda fino de la haveno. Supre (=ĉe la supro) estis turo.

"Jes, ni iru." konsentis Paŭlo. "Ni povas iri supren (=al la supro) per ŝnuro, aŭ supreniri laŭ la vojeto."

"Supre ni havos belan elrigardon, ĉu ne?"

"Jes, certe." li diris. Sur la klifo du homoj grimpis per ŝnuro.

"Ho, mi ne volas riski la vivon! La grimpo per ŝnuro estas tro malfacila kaj danĝera. La vojeto estas pli simpla kaj facila."

Nuboj grizaj kaj blankaj komencis kovri la ĉielon. Ili supreniris laŭ la vojeto (aŭ pado). La deklivo estis modera kaj ili iris facile. Sed post kelka tempo ili venis al loko kie la deklivo estis kruta, preskaŭ vertikala, kaj ili devis grimpi. Liza glitis kaj preskaŭ falis. Ŝi kaptis arbeton kaj pendis tie.

"Helpu min, Paŭlo!" ŝi petis. Paŭlo venis rapide, subtenis ŝin, kaj ŝi venkis la krutaĵon. Fine ili atingis la supron kaj ĉio estis en ordo!

Ili sidis sur ŝtono kaj rigardis la vidaĵon. Grandioza panoramo aperis sub ili. Monumento staris super la haveno; monta fervojo kondukis al hotelo sur la altaĵo, kaj en la maro estis roka insulo. La aero estis pura kaj klara. "Ĉu homoj loĝas sur tiu insulo?" demandis Liza. "Ne," klarigis Paŭlo, "nur birdoj. Ĝi estas bird-azilo. Tie vivas mevoj, suloj, kormoranoj kaj tiel plu."

Subite ili aŭdis krion de sude. Ili venis al la rando de la klifo kaj rigardis suben. Tie estis homo sur ŝtupo. Baldaŭ la tajdo venos kaj inundos lin. Sed oni signalis alarmon el la observa turo sur la klifo. Helikoptero venis kaj savis lin. Feliĉe! Liza kaj Paŭlo revenas laŭ pli facila vojo. Nun la vento blovas pli forte kaj nigraj nuboj aperas sur la ĉielo. La nuboj kovras la sunon.

Sur la strando ili observas la ŝanĝon de la vetero. Pli frue la maro estis trankvila, nun ĝi estas malkvieta kun grandaj ondoj. Venas ŝtormo. Fulmo ekbrilas kaj tondro krakas. Forta pluvo falas.

Viro kun botoj kaj pluvmantelo rigardas tra teleskopo. Li estas maristo. Li vidas, ke ŝipo estas en danĝero. Sed li ne vidas signon de vivo sur la ŝipo. Ĉu la ŝipanoj jam dronis, mortis en la kruela maro? La ŝipo signalas "Helpu!" "Jes." diras la maristo. "La sav-boato helpos. Mi vokos ĝin."

Knabo venas. La maristo diras al li: "Mi estas maljuna, sed vi estas juna. Kuru al la domoj, voku la boatistojn! Estas ŝipo en granda danĝero."

La knabo donas la alarmon, kaj la viroj rapide lanĉas la sav-boaton. La sav-boato iras por helpi la ŝipon. Paŭlo kaj Liza rigardas la tutan aferon.

La maristoj sur la ŝipo foriras en la longa boato. Ili forlasas la ŝipon. Ĉiu maristo foriras. Neniu restas sur la ŝipo.

"Rigardu!" krias Liza. "Iu staras sur la ŝipo! Kiu li estas?" Paŭlo rigardas. "Certe tiu estas la kapitano."

"Jes, vi pravas!" diras Liza. "Certe tiu homo estas la kapitano. Li rifuzas forlasi la ŝipon. Kia tragedio! Li estas heroo." "Li estas idioto." diras Paŭlo. "Tio ne havas sencon." Nun venas la fino de la aventuro. La savboato rapidas kaj savas la maristojn en la longa boato.

Sed la ŝipo dronas kaj la brava kapitano pereas kun sia ŝipo. Liza kaj Paŭlo rigardas la tragikan okazon. Vespere (=en la vespero) ili reveturas al la urbo. Ili estas lacaj post la longa togo.

"Nu Paŭlo." diras Liza dum ili veturas. "Ĉu morgaŭ vi rekomencos la serĉon por laboro?"

"Mi ne scias." li diris. "Eble mi rezignos la serĉon kaj lernos esti helikoptera piloto aŭ ano de la sav-boata servo!"

Ili ambaŭ ridas.

(fino)

[Back]
[EAB Book Service Catalogue]
[EAB Homepage]