This was the Esperanto Association of Britain's site from 2005 to 2018. You will find its current site at esperanto.org.uk.

Skip to main content.

106a Skota Kongreso de Esperanto (2011) - Perreta Pago

La 106a Skota Kongreso de Esperanto (2011) okazis en The King's Arms Hotel, High Street, Lockerbie, Dumfries-shire, Skotlando de 2011 junio 10 ĝis 13. Por trovi pliajn detalojn pri la evento, vidu sube.

Ĉar la kongreso jam okazis, ne plu eblas pagi kongreskotizon. Eblis per debitkarto aŭ kreditkarto al EAB pere de nia reta pagejo; EAB tiam plusendis la kotizon al la kongresa sekretario.

Ni pardonpetas ke la dialogo de la pagejo mem prezentiĝas nur en la angla; vi metu la necesan eron (sube) en la butikĉaron per la taŭga butono, kaj (ĉe tiu ĉaropaĝo) alklaku "<Back to store" por reveni ĉi tie por elekti plian eron. Kiam la butikĉaro sufiĉe plenas, tiam vi iru al la checkout> (=pagejo) por doni viajn kartdetalojn.

La pageblecoj estis:

£65.00 Tuta Skota Kongreso inkluzive 4 manĝojn
(noti intereson pri) ekskurso sabaton ptm. (ebla modesta kosto anoncota)
(noti intereson pri) tuttaga ekskurso lundon (modesta kosto anoncota)

Se eble, bonvolu uzi debitkarton por mendoj pli ol £14 (ĉar niaj procentaĵokostoj estas malpli grandaj kun debitkartoj, tiel pli granda proporcio de via pago iros al la kongresa kaso.)

Por vidi la kondiĉojn de perretaj mendoj kaj paĝoj, vidu la EAB libroservo paĝo. La ĉi-supraj eroj ne havas sendokostojn.

Se vi volas mendi librojn aŭ varojn el la EABa libroservo kun via mendo, metu tiujn en la butikĉaron ankaŭ, antaŭ ol vi iras al la 'checkout' (=pagejo).

^ Iri al la supro

Pri la kongreso

Bonvenon al la plej alta kongresnumero en Esperantio! La kongreso organizita ĉiujare depost 1906 de Esperanto-Asocio de Skotlando okazos en 2011 en Lockerbie, agrabla loko en la histoririĉa regiono de suda Skotlando, la unua urbo kiun oni renkontas enirante Skotlandon per la ĉefaj ŝoseo aŭ fervojlinio inter Anglio kaj Glasgovo. La kongresurbo aldone atingeblas tra la ĉefaj skotaj flughavenoj ĉe Glasgovo, Edinburgo aŭ Prestwick, ĉu aŭte, ĉu fervoje, ĉu buse.

La urbo estas mondfama depost la tragedio de 1988, sed Lockerbie havas longan historion. Certe ĝi ekzistis depost la periodo de vikinga influo en ĉi tiu regiono de Skotlando ekde la jaro 900 de nia epoko. La nomo signifas "la vilaĝo de Loki" en la antikva norena lingvo, kaj ĝi unue menciatas en skribaj rekordoj kiel Lokardebi en 1306. Romiaepokaj restaĵoj tuj okcidente de la urbo sugestas, ke ĝiaj originoj estas tamen multe pli fruaj. Ekde la 18a jarcento komenciĝis granda kresko de la signifeco de la urbo kiel komunikad-centro, unue sur la ĉefa kaleŝvojo inter Londono kaj Glasgovo, kaj pli poste kiel fervoja halto sur tiu grava linio. Alia potenca elemento en la ekonomio de Lockerbie ankaŭ depost tiu tempo estis kiel merkatejo por ŝafidoj. En suna tago, la ruĝaj ŝtonoj de la imponaj 19a-jarcentaj konstruaĵoj de la centro de la urbo buntigas la aspekton de la centro de la urbo, kaj ĉirkaŭe estas aparte bela pejzaĝo.

Por regali al la ĉeestantoj en Esperanto, la kongres-programo enhavas divers-specajn erojn, seriozajn, leĝerajn, edukajn aŭ simple sociumecajn, kaj interalie informos kaj distros nin nia gastpreleganto Grazina Opulskiene el Litovio. En la apuda regiono estas multaj vizitindaĵoj, kaj ni faros ekskurson sabat-posttagmeze al la antaŭa hejmo de Thomas Carlyle, fama 19a-jarcenta historiisto, filozofo, literaturisto kaj saĝulo apud Ecclefechan, kaj al la vilaĝo Gretna Green tuj apud la landlimo kun Anglio, fama kiel geedziĝloko por forkurintaj paroj. En la dimanĉa posttagmeze okazos gvidata pieda rondiro de la urbo Lockerbie mem, kaj se eblas, vizito de la preĝejo konstruita de ukrainaj militkaptitoj apud la urbo. En la lundo estos tuttaga ekskurso por tiuj kiuj volas iomete plikonatiĝi kun la aliaj vizitindaĵoj de la regiono, aŭ eĉ unuj kun la aliaj.

La Esperanto-Asocio de Skotlando varme bonvenigas vin ĉiujn al nia 106a kongreso!