Skip to main content.

EAB-membreco

Ĉu vi parolas Esperanton flue, ĉu vi ĵus komencis lerni la lingvon, aŭ ĉu vi subtenas la ideon, vi povos helpi al ni antaŭenigi Esperanton se vi fariĝos membro de la Esperanto-Asocio de Britio.

Kiel membro de EAB, vi ankaŭ havos:

^ Iri al la supro

Membrokotizoj

Ni proponas diversajn membro-kategoriojn.

Kategorio Jara kosto EAB Update (Ĝisdate) La Brita Esperantisto Informaĵaro por membroj Jarkunsida voĉdono
Plena membreco £25.00 jes jes jes jes
Plena membreco
(rabata kotizo)
£20.00 jes jes jes jes
Familia membreco
(ĉe unu adreso)
£40.00 jes
(1 ekzemplero)
jes
(1 ekzemplero)
jes
(1 ekzemplero)
jes
(maksimume 2)
Subtenanto (perrete) £10.00 jes (perrete) ne ne ne
Subtenanto (perpoŝte) £15.00 jes (perpoŝte) ne ne ne

Notoj:

Ja helpas nin se vi pagas vian kotizon ĉiujare per aŭtomata pago; tiumaniere ne necesas al ni sendi al vi ĉiujaran memorigilon, kaj vi ne devas memori sendi al ni pagon.

Donacoj el membroj pagas por multo el nia laboro, do se vi povas fari plian donacon (aŭ kun via aliĝkotizo, aŭ je alia tempo), tio ja estos bonvena. Ĉar ni estas laŭjura neprofita fondaĵo (numero 272676), la kuratoroj havas la laŭleĝan devon uzi viajn donacojn efike por la celoj de la asocio.

^ Iri al la supro

Membreco-Aliĝilo

Vi povas elŝuti kaj printi la membreco-aliĝilon; uzu ĉi tion se vi volas pagi per ĉiujara aŭtomata pagoĉeko (bonvolu skribi la nomon Esperanto-Asocio de Britio kiel la pagoton).

Alternative, vi povas pagi vian EAB-kotizon per-rete, uzante debet- aŭ kredit-karton. Ni pardonpetas ke la dialogo de la pagejo mem prezentiĝas parte en la angla; vi metu la necesan eron (sube) en la butikĉaron per la taŭga butono, kaj (ĉe tiu ĉaropaĝo) alklaku "<Back to store" por reveni ĉi tien por elekti plian eron. Kiam la butikĉaro sufiĉe plenas, tiam vi iru al la "checkout>" (=pagejo) por doni viajn kartdetalojn.

 Plena Membreco de EAB £25.00
 Rabata Membreco de EAB £20.00
 Familia Membreco de EAB £40.00
 Subtenanta Membreco (perrete) de EAB £10.00
 Subtenanta Membreco (perpoŝte) de EAB £15.00

Se vi pagas perrete, se-eble bonvolu uzi debeto-karton (anstataŭ kredit-karton) kun mendoj pli ol £14 (tiamaniere niaj procentaĵokostoj estas kiel eble plej malgrandaj, do pli el via pago iros al EAB). Se vi volas mendi librojn, KD-ojn, DVD-oj ktp el nia EAB libroservo en via mendo, simple aldonu tiujn al la butikĉaro ankaŭ, antaŭ ol vi iras al la pagejo.

Por kondiĉoj kaj sendokostoj de per-retaj mendoj, bonvolu vidi la paĝon EAB-libroservo. La ĉi-supraj eroj ne havas sendokostojn.

Se vi pagas britan imposton, bonvolu ankaŭ plenigi la Gift Aid deklaron kiu kostos al vi nenion, sed permesas al ni ricevi plian monon el la impost-instanco (por pliaj detaloj, vidu sube).

EAB ankaŭ estas la brita peranto por la Universala Esperanto-Asocio (UEA). Se vi volas aliĝi al UEA, vi povas pagi vian UEA-kotizon per ĉeko (en britaj pundoj) pere de EAB; la enreta aliĝilo de UEA permesos al via deklari ke vi sendas vian pagon aparte, al via landa peranto.

^ Iri al la supro

Donacoj, testamentoj kaj imposto

Testamentoj kaj donacoj pagas aŭ subtenas multajn el la gravaj agadoj de EAB, instrui kaj promocii Esperanton. Se vi planas aranĝi testamenton, bonvolu kontakti la EAB-oficejon por peti konsilon el nia kasisto.

Vi povas fari donacon per-rete; elektu sumon, aldonu ĝin al la butik-ĉaro, tiam iru al la pagejo / checkout.

Donaco al EAB:

Ja konstatu ke kun pagoj per kredit-karton, 2.75% el via pago iros al la kartomakleristo, do se eble, bonvolu uzi ŝdebet-karton por pagi donacojn pli ol £14 (tiam EAB ricevos pli grandan parton el via donaco).

Se vi pagas britan imposton, bonvolu plenigi t.n. "Gift Aid" deklaron; per ĉi tio EAB povos ricevi impost-rabaton de la impost-instanco pro viaj donacoj kaj jarkotizoj - sen plia kosto al vi. Tiu "Gift Aid" skemo aplikeblas al iu ajn kiu pagas britan imposton pro enspezoj, rentoj aŭ pensio; per ĝi EAB povas rehavi plian 25p-on kontraŭ ĉiu pundo, kiun vi donacas. Se vi pagas pli ol la bazan impost-nivelon, vi ankaŭ povas revhavi la pli-altan impost-rebaton (deklaru vian donacon en via jara impost-enspezo-deklaro, paĝo TR4 krado 5). Se iam okazos tagon kiam vi ne plu pagos britan imposton, bonvolu sciigi tion al la EABa oficejo.

Se via estas impost-paganto kiu ricevos repagon el la impost-instanco (ĉar vi pagis tro da imposto), vi povas direkti tiun repagon al laŭjure neprofita fondaĵo; por direkti tion al EAB, menciu la "charity code XA E3 0Y G" (sur la forumularo "Giving your tax repayment to charity" kun via impost-enspezo-dekaro).

Plia manero donaci al EAB estas pere de ShareGift [akcio-donaco]. Iam okazas ke homo havas malgrandan kvanton de akcioj, por kiu la vendokosto estus pli ol la valoro de la akcioj mem. Tamen eblas donaci tiun al laŭjure neprofitan fondaĵon, per transdono al ShareGift, kiu arigas diversajn donacon en pli grandan (kaj do vendeblan) kolekton. ShareGift mem pagos la vendokoston; vi simple sendu la akcio-atestilon kun donaco-kuponon (haveblan el la retejo de ShareGift), kaj ShareGift sendos al vi la taŭgan transdono-forumlaron.

^ Iri al la supro

Lokaj grupoj kaj kontaktoj

EAB estas landa 'ombrela' organizo, kiu reprezentas Esperanto-parolantojn kaj subtenantojn tra Britio. Multaj el tiuj homoj ankaŭ aranĝas lokajn eventojn aŭ eldonas lokan novaĵbultenon, kadre de agado en regiona aŭ loka grupo - do eble vi volos aliĝi kaj partopreni je loka nivelo ankaŭ? (Iam, loka grupo petas aliĝkotizon aŭ kunsidan kotizon, por pagi poŝt-kostojn, luon de kunsido-ĉambro, ktp.)

La anglalingva versio de ĉi tiu paĝo montras liston de la lokaj grupoj kaj kontaktoj, ligitaj al (aŭ almenaŭ konataj al) EAB.

^ Iri al la supro

Retaj grupoj

Tiu estas nur malgranda listo; uzu serĉilon por trovi pliajn babilejojn, forumojn kaj socia-retejojn kie Esperantistoj kunvenas kaj babilas.

EAB ne respondecas pri la ĉi-supraj retaj grupoj. Kiel ĉe iu ajn socia-retejo, memoru ke la informo, kiun vi elektas montri, estos videbla de nekonatuloj, ke en-retaj nomoj ne necese veras, kaj ke ne ĉiu homo en la reto estas fidinda homo - eĉ se tiu ja parolas Esperanton!

^ Iri al la supro

Fakaj grupoj

Junuloj (kiuj havas malpli ol 30 jaroj) havas propran grupon, Youth Esperanto Association of Britain / Junularo Esperantista Brita (vidu la paĝon en fejsbuk de JEB). Tiuj ankaŭ rajtas peti financan subtenon por siaj Esperantaj agadoj el Norwich Jubilee Foundation (NoJEF).

Kelkaj Esperantaj fak-organizoj havas grupojn aŭ reprezentantojn en Britio - ekzemple Workers' Esperanto Association (SATEB), Internacia ligo de Esperantistja radio-amatoroj, Kvakera (Quaker) Esperanto-Societo (KES), ktp.

^ Iri al la supro

Telefona help-amiko

phone buddy La EABa "telefona help-amiko" sistemo estas por tiuj EAB-membroj, kiuj volas ekzerci sian paroladon en Esperanto, sed kiu ne havas taŭgan lokan grupon aŭ okazon renkonti Esperantistojn vid-al-vide.

Ĉu vi volas esti aŭ helpanto aŭ helpoto, aŭ ĉu simple bezonas ricevi pli da informo, bonvolu kontakti la EAB-oficejon. Vi ricevos paĝon de telefon-amika konsilo kun ideoj por konversaciaj temoj, konversaciaj planoj, kaj detaloj de via "help-amiko".

Bonvolu noti ke la petanto respondecas por fari la telefon-alvokojn (aŭ Skajpe-alvokojn) je la antaŭ-aranĝitaj horoj, kaj por pagi la telefon-kostojn. Oni ja ne transdonu telefon-numerojn aŭ kontakt-detalojn al plia homo, sen antaŭa konsento.

^ Iri al la supro

Dungado

EAB poster Se vi volas helpi dungi novajn membrojn al EAB, vi povas elŝuti kaj printi nian A4-grandan afiŝon.
Notu: ĉi tiu PDF -dosiero estas sufiĉe granda (920 KBajtoj).

Vi ankaŭ povas kontakti nian oficejon por peti aron de dungigaj poŝtkartoj, por disdoni al tiuj, kiuj eble havos intereson lerni pri Esperanto.