Ĉu ŝi mortu tra-fike?

Priseksa kaj prikrima fantaziaĵo

Johán Balano

HTML-eldono kreita laŭ la libroformaj eldonoj:

Versio de 2013-10-10


Ĉia simileco kun ekzistantaj personoj, landoj, institucioj kaj instancoj devas esti rigardata kiel pure hazarda koincido.

Ĉia simileco kun fikciaj personoj, elpensitaj de similnoma verkisto, estas plene intenca. Tiun ŝtelon (aŭ ĉu prunton?) li juĝu laŭ sia bontrovo.

Averto

Opinioj kaj sentoj pri sekseco kaj pri la demando, kion oni nomu obscena, ege diferencas de unu popolo al alia. Personoj, kiujn ŝokas krudaj priskriboj pri seksaĵoj, kaj al kiuj ne plaĉas esti tiel ŝokataj, bonvolu ne legi ĉi tiun verkon. Se, malgraŭ la averto, ili tamen fordonas sin al la legado, ili plendu al si mem, ne al la eldonisto, al la aŭtoro aŭ al oficialaj instancoj.

1

“Ĉu vi permesas, ke mi montru al vi mian penison?” li demandis kun afabla rideto.

Ĝoja Karal atendis ion ajn, sed ne tion. Ili troviĝis en ŝia kabineto en la Psikosociala Centro, kaj se estas vere, ke multajn neordinarajn personojn ŝi tie renkontis, neniam antaŭe ŝi alfrontis kazon similan.

Ŝi hezitis. Kelkaj homoj aspektas tiel strange, aŭ havas en la okuloj brilon tiel diboĉan, ke oni pretigas sin al ia pli malpli obscena konduto. Sed ne tiu ĉi. Li aperis tute normala, se oni povas atribui normalecon al viro eksternorme ĉarma.

Tuj kiam, antaŭ kelkaj minutoj, la pordo malfermiĝis, la unua rigardo al li jam akcelis ŝian koron. Ĉu li estis bela? Laŭ la kutimaj kriterioj verŝajne ne, kvankam liaj trajtoj certe estis regulaj. Li estis alta, sed ne impona. Li havis belajn ŝultrojn, sed ne speciale larĝajn. Eble lia ĉarmo fontis el la kuna ĉeesto de vizaĝo rafinita kaj de io tre seksa en la fizionomio, eĉ en la sinteno.

Kaj ĝuste tiu ĉarmo baris la profesian reagon.

“Ĉu vi permesas, ke mi montru al vi mian penison?”

Kiam li prononcis tiujn vortojn, ŝi devus lin haltigi tuj, dirante ekzemple: “Unue diru al mi, kiu vi estas, kiu sendis vin al mi, kaj kial vi deziras, ke mi vidu ĝin.” Sed ŝi eĉ ne pensis pri tio, ŝi tute ne povis pensi. Li estis tro alloga, lia frazo venis tro neatendite; kaj senpense, sed kun koro forte batanta, ŝi rigardis lin nun.

Apenaŭ pasis kelkaj sekundoj, jam ŝi rigardis lin eĉ pli ravite. Pantalono kaj kalsono estis for, kaj al la okuloj de Ĝoja prezentiĝis la plej admirinda peniso el la tuta universo. Nu, estimata leganto, vi diros, ke peniso estas peniso, kaj ke kiel ajn tiu povas diferenci de tiu ĉi, ne ekzistas difinitaj normoj pri beleco ĉi-rilate. Eble Ĝoja estus parolinta simile, antaŭe. Sed de ĉi-momente ne plu.

Denove ŝin tiklis la demando: kio, finfine, estas allogo? Kial ĉi tiu peniso estas tiel kortuŝa? Ĝi havas normalajn proporciojn, kaj formon tute kutiman. Ĝi ne estas aparte granda, aŭ dika, aŭ specialkolora. Sed ĝi havas ... ĉarmon.

“Vi havas belegajn femurojn!” ŝi aŭdis sin diri, iom mire.

“Nu, kiam oni ludas futbalon ...” li modeste respondis.

Efektive, eble ne la peniso per si mem kaŭzis la impreson de ĉarmo, sed la fono, ĉe kiu ĝi pendis. La sengrasa ventro estis kvazaŭ invita, la muskolaj femuroj estetike harmoniaj, kaj la nigra bukla harzono kronis plej ŝike la elegantan viraĵon.

“Ĉu vi bonvolus karesi ĝin?” li petis.

Ŝia mano iom moviĝis, kvankam ne percepteble. ‘Mi devas rezisti, mi nepre devas rezisti’, ŝi ekdiris al si. Kaj frazo el ŝia trejniĝo revenis: ‘Neniam allasu, ke konsultanto psike manovru vin. Vi devas konservi la regadon super la interrilato.’

Subite ŝi konstatis, ke ŝi staras proksime al li. Antaŭe ŝi sidis trans la skribotablo, kaj dum ŝi penis regi sian manon, ŝia korpo kvazaŭ memvole leviĝis kaj paŝis al li.

Ree ŝia mano moviĝis, sed ŝi tuj ordonis al ĝi halti. La lukto estis ege malfacila. Ĝi estis tro bela. Ŝi sentis emon ĝin karesi, ĝin kisi, teneri al ĝi.

Ŝi retropaŝis unu paŝon kaj finfine sukcesis forŝiri la rigardon disde lia mirinda trezoreto. Li estis nun tute nuda. Ŝi apenaŭ rimarkis, kelkajn minutojn antaŭe, ke li forprenas la ĉemizon. Ŝi trovis lin eĉ pli alloga. Li ne estis atleto, nek dio greka, sed lia korpo tamen estis skulptita de talenta artisto, kiu sciis harmoniigi la partojn, fajne desegni la muskolojn, sen ilin tro emfazi, kaj kovri la tuton per haŭto glata, senfalda, plaĉe sunbruna, kiu nenie elmontris eĉ etan malperfekton.

“Kial vi ne klarigas al mi vian problemon?” ŝi demandis, retrovante iom da trankvilo.

“Se vi ne karesos ĝin, vi ne komprenos,” li enigme rebatis.

Refoje ŝiaj sentoj kirliĝis. Unuflanke, ŝi subite emis eksplodi per rido, tiel komika la situacio ekaperis al ŝi. Sed samtempe ŝin invadis ondo de indigno. ‘Ĉu li prenas min por ĉiesulino?’ ŝi pensis. Kaj dume ŝi fone perceptis kvazaŭ honte sian deziron kisi tiun senkomparan pendaĵon, masaĝi tiun ventron, senti ĉe la vangoj, nazo, lipoj la firmecon de tiuj futbalistaj kruroj.

Kaj jen, strange, la psika ŝtormo subite paciĝis, kiam ŝi levis la rigardon elde lia subventro vizaĝen. Ŝiaj okuloj kroĉiĝis al liaj, kaj ambaŭ samsekunde ridetis.

“Klarigu do, kial mi ne povos kompreni,” ŝi petis amike.

Li levis la ŝultrojn.

“Ĉar vi ne kredos min.”

“Pro kio?”

Lia rideto estis for. Pentriĝis sur lia vizaĝo nur profunda malĝojo.

“Ĉu vi estas ligita per profesia sekreto?” li demandis.

“Kompreneble. Tiel estas nialande por psikologoj.”

Post momenta silento ŝi konsilis:

“Revestu vin, kaj ni procedu bonorde. Mi devas noti viajn nomon, adreson, aĝon, ktp. Kaj vi trankvile rakontos al mi, kio estas via psikologia turmento.”

“Ne. Mi jam provis rakonti. Al kuracistoj, al kuracistino.” Li paŭzis. “Ne funkciis, ĉar ŝi estis malbela,” li aldonis mistere. Li ĵetis al Ĝoja sentoplenan rigardon kaj daŭrigis: “Kun vi povus funkcii, ĉar vi estas tre plaĉa. Sed tiu kuracistino havis severan mienon. Kiam ŝi palpis mian penison, ĝi ŝrumpis, fariĝis eta-eta, sulkita kiel maljunula frunto. Ĝi timis ŝin. Vin ĝi certe ne timos.” Lia voĉo alprenis plorepetan tonon. “Tuŝu ĝin, aŭ almenaŭ ĝin tanĝu, mi vin petegas.”

“Kial vi ne simple rakontu? Eble mi estas pli komprenema ol tiuj personoj, kiujn vi antaŭe konsultis.”

“Ne eble, sed certe. Mi fakte elektis vin, ĉar oni diris al mi, ke vi estas sincera kaj honesta kun vi mem. Tial vi jam konas la respondon: se mi estus nur rakontinta, ĉu vi estus sentinta ...?”

“Sentinta kion?”

“La deziron min palpi, manpremi mian viraĵon, ĝin enlasi en vin ...”

Ĝojan reinvadis la animŝtormo. Li pravis. La magnetan efikon de lia sekseco eĉ nun ŝi nur pene sukcesis superi. Ŝi alproksimiĝis al li.

“Mi petegas vin,” li reparolis, “aŭskultu, kion mi volas diri. Ne forĵetu min kiel ĉiuj aliaj. Mi ne deziras kuŝi kun vi. Mi ne deziras, ke vi ĝuigu min. Mi nur deziras montri. Oni diris al mi, ke vi havas fortan volon. Tial mi pensis: certe ŝi kapablos rezisti la deziron, kaj min helpi. Eble vi eĉ ne bezonas tuŝi min. Nur metu la manon tute proksime kaj faru karesajn gestojn ĉirkaŭ ĝi. Eble tio sufiĉos.”

Sed Ĝoja sciis, ke tio postulus superhoman forton. Jam ŝiaj manoj sterniĝis sur liaj genuoj, kaj malrapide, malrapide supreniris sur la fortikaj femuroj, cele al la trezoreto.

Ŝi sentis, ke ŝi ne povos eviti ĝin atingi; ĝi ja estis tro alloga. Ke ŝia karesado longe, longe rondiris ĉirkaŭe, anstataŭ ĝin kapti tuj, tion kaŭzis, ne la forta volo ĵus priparolita, sed nur instinkta emo eksciti plej intense per aliro nerekta.

Eksciti lin ŝi sukcesis, evidente. Kaj tiam ŝi komprenis. Ŝi retropaŝis, hororplena. Eĉ dum tiu malrapida retroiro, lia ekscitiĝo kreskis, kreskis.

“Jen,” li simple diris.

Ŝi nur rigardis senvorte, kvazaŭ idiotigita.

“Kio venkos, ĉu la deziro, ĉu la timo?” li demandis kun malĝoja esprimo.

Ŝi enspiris malrapide, por ke la pulmoj ĝisfunde pleniĝu, kaj longe elspiris. Unufoje, dufoje, trifoje. Nur tiel ŝi komencis akiri regadon super si.

“Ĉu timo? Ĉu deziro?” ŝi fine eĥis. “Jes, ambaŭ luktas en mi. Sed feliĉe mi sentas, ke mi iom post iom eliĝas el la sorĉo. Mi refariĝas mi mem. Jes, ni bezonas priparoli vian problemon. Kvankam mi ankoraŭ ne povas forpreni miajn okulojn disde ...”

La vorto mankis al ŝi. Por 48-centimetra erektaĵo neniu neologismo jam estis proponita.

2

“Vi estas tute pala!” policano Jano Karal diris al sia edzino, psikologino Ĝoja. “Ĉu vi ne sentas vin bone? Mi devus ne priskribi tiujn terurajn detalojn. Sed ĝenerale vi ne tiom identiĝas kun la viktimo.”

Ĝoja ne povis respondi.

“Tiuj seksaj atencoj,” li daŭrigis, “troviĝas inter la krimoj, kiuj plej naŭzas min, ĉefe kiam temas pri ripeta farado, kiel ĉi-kaze. Ĉiumonate je nokto plenluna! Verŝajne tiu krimulo estas viro sekse ne plene kapabla, kiu ne nur strangolas sian viktimon, sed krome trovas ian kompensan, sadisman plezuron en la fakto enŝovi en ties korpon tubon tiel longan kaj dikan, ke ĝi nepre vundos ŝin.”

Ĝojan tiu novaĵo teruris. Ŝi memoris la konversacion kun tiu stranga kliento, Ĝim Juga, kiu senvestigis sin en ŝia kabineto de la Centro Psikosociala. Ŝi memoris, kiel li rakontis pri sia plurfoja sonĝo: ‘Mi seksumas kun virino, mi enŝovas min tute en ŝin, ĉar mi tiom deziras iri ĝisfunde, sed mia organo estas tro dika, tro longa, ĝi dolorigas, kaj ŝi komencas krii. Tiam, por silentigi ŝin, kvazaŭ reflekse, miaj manoj kaptas ŝian gorĝon, kaj premas, premas, premas ĝis fine mi vekiĝas, ŝvitkovrita. Ĉu estas vere, ke iu psikoterapio povus min resanigi el tia prem-, jes, tute laŭvorte premsonĝo?’

Ĉu eblus ke ...? Tri hipotezoj prezentiĝis al ŝia menso: (1) Tio estas tute simple sonĝo esprimanta deziron perfekte kompreneblan ĉe juna viro sekse normale potenca kaj kun tiel ĝena falusa trograndeco; (2) li havas tute disigitan personecon, kaj nekonscie, nokte, iras de tempo al tempo kontentigi sian ĝu-bezonon ĉe virinoj, kiujn li poste strangolas, sed lia normala personeco pri tio tute ne memoras; similaj kazoj, kvankam maloftaj, ja estas konataj al la faka literaturo; (3) li efektive tiel murdis virinojn, tute konscie, pro la kaŭzo, kiun la sonĝo priskribas: silentigi; nesciante, kiel liberigi sin de tiu katastrofa emo, li venis al psikologino, sed ĉar li ne kuraĝis sincere konfesi sian faron, li prezentis ĝin subforme de sonĝo.

Kaj nun, Jano mencias la detalojn, kiuj perfekte kongruas kun la tria. Ĉu Ĝim Juga estas la plenluna krimulo? Kiel terure, ke pro tiu diabla profesia sekreto, ŝi ne rajtas diskuti la aferon kun la edzo!

“Mi petas vin, ĉesu,” ŝi diras, kun vizaĝo ĉifonita, “mi ne elportas ĉi tiun konversacion.”

Jano rigardas ŝin sindemande. Delonge li kutimas rakonti al ŝi detalojn pri siaj enketoj, kaj neniam ŝi montriĝis tiel sentema. Ĉu io speciala okazis?

3

Da viraj iloj Aminda Glor vidis tiel abunde en sia vivo profesie dediĉita al la seksa ĝuo de amordezirantoj, ke ŝi delonge ĉesis kredi je la ebleco ricevi surprizojn tiurilate. Ĉiaspecaj venis al ŝi: longaj malgrasaj kiel piptuboj, dikaj aferoj pendantaj oblikve, etaj butonetoj provantaj sin kaŝi en la apuda veprejo, belaĵoj kun inteligenta kapo, kiuj en unu sekundo ekstaras firmastange, pezaj glanoj kroĉitaj al molaj kolbasetoj, kiujn duonhoro da pritrakto ankoraŭ ne sukcesas veki, jes, la listo povus daŭri longe kaj vi povus nomi iun ajn eron el ĝi: ŝi posedis ĝin en sia memoro. Tamen, tiutage ...

La tago estis varia, kiel kutime. Plaĉa estis la unua kliento, unu el tiuj embarasitaj junuloj, al kiu ŝi povis tutkore patrini.

Aminda Glor ne konis la precizan sencon de la vorto “psikoterapiisto”, sed, eĉ se ŝi ne povus tion vortigi al si, ŝi inkluzivis sin en tiun noblan profesion. Viroj ja travivas ĉiajn moralajn, psikajn aŭ mensajn turmentojn, kiujn ili bezonas rakonti al persono kapabla amike aŭskulti, post aŭ dum kio ili bezonas fizikan malŝarĝon de la nerva streĉiĝo, ĉu ne? Ŝi havigis al ili kaj la atentan orelon kaj sian tutan sperton de seksa malŝarĝistino. Kaj ŝi ne dubis pri tio, ke kaŭzante tiom da malstreĉiĝoj, ŝi alportas al la socia vivo meritplenan kontribuon.

Ekzemple tiu junulo, kiu estis hodiaŭ ŝia unua kliento, verŝajne kondutos de nun kun freŝa kaj valora memfido. Kiel timema li estis, kiam ŝi malfermis la pordon! Kiel sinĝene li nudigis sin! Kiel mizere lia kaceto ŝrumpis, kvazaŭ rifuzante montri sin! Sed ŝi sciis trovi la trafajn vortojn, fari la ĝustajn gestojn, helpi lin konfesi sian kompletan mankon de sperto ... Kiam lia ŝprucigilo funkciis tuj, pro troa ekscitiĝo, eĉ antaŭ ol penetri, kaj li ekploris kiel frustrita bebo, ŝi sciis redoni al li kuraĝon, kaj akceptigi al li, ke nur fanfaronoj pretendas sukcesi unuaprove, kvazaŭ eblus lerti sen lerni, kaj lerni sen mistrafi. La duan provon ŝi ŝatis: helpante lin sukcesi, ŝi faris el li viron.

La sekvanta kliento prezentis kun tiu plej malplaĉan kontraston. Maljuna, malbela, malpura, li odoris aĉe kaj riproĉis ŝin, ke li ne kapablas erekti. Vane ŝi aplikis ĉiujn rimedojn de la profesio. Li daŭre tro molis por povi penetri. Kaj kiam li fine devigis ŝin mane kaj buŝe konduki lin al klimakso, li eĉ aŭdacis grumbli pri la prezo.

“Sankta Maria Magdalena!” kriis Aminda Glor – kiu kutimis dividi siajn zorgojn kun tiu ekskolegino – post kiam la fi-kaculo kaj fik-aĉulo foriris. “Havigu de Dio, ke venu al mi nur viroj kun bona firma stango!”

La humuron de Sankta Maria Magdalena ŝi tute ne antaŭvidis.

*

“Permesu, ke mi fotu vin,” ŝi diris admire al la nuda viro, kiu staris antaŭ ŝi.

Ĉe lia jesa rideto, iom malĝoja, ŝi prenis sian Polaroid-aparaton. Neniam antaŭe ŝi vidis amilon tiel allogan, tiel harmonie skulptitan ĉe fono de malgrasa, muskola ventro, kaj de fortikaj femuroj.

“Mi ĝojas, ke vi venis al mi, sed mi ne komprenas,” ŝi diris. “Kun tia aspekto, vi povas havi senpage ĉiujn knabinojn, kiujn vi deziras. Mi ĝenerale utilas por tiuj, kiuj ne trovas mem.”

“Mi havas problemon,” li respondis, sidiĝante sur la randon de l' lito.

“Kiel vi nomiĝas, karulo? Diru al mi. Mi ŝatas rilati persone kun miaj klientoj. Kaj poste ni pritraktos vian problemon, tute trankvile.”

Ŝi parolis per sekuriga voĉo, senvestigante sin, kaj ekkaŭrante sur la plankon inter liaj kruroj. ‘Espereble li ne estas impotenta,’ ŝi diris al si; ‘estus domaĝe ĉe tia bela besto.’

“Mia nomo estas Ĝim, Ĝim Juga, se vi volas ĉion scii, kaj mia problemo estas ke ... nu ... Mi neniam seksumis kontentige.”

“Do vi venis al la ĝusta adreso. Mi ...” La frazon ŝi ne daŭrigis, ĉar ŝi komencis mordeti al li la internan flankon de femuro, proksimiĝante pli kaj pli al la ingveno. Ŝia vango tuŝis lian viraĵon, kio plaĉe ekscitis lin. Li metis la manojn al ŝiaj ŝultroj kaj poste sur ŝiajn mamojn, iom tro pendantajn laŭ lia gusto, sed tamen agrable palpindajn.

“Kun mi vi certe sukcesos,” ŝi diris, kaj, observante lian ekŝveliĝon, ŝi aldonis, senpeziĝe: “Vi ja ne estas impotenta.”

“Mi ne sukcesos kun vi, kiel vi tuj vidos,” li respondis. “Mi ne venis por havi plenan kontentiĝon, neeblan miakaze, sed por submeti fakan problemon al fakulino.”

“Aŭ fikan problemon al fikulino?”

Ili kune ridis, ŝi ĝoje, li iom pezkore.

“Kio estas via fikfaka problemo?” ŝi demandis kun tono de persono kompetenta, tuj kapabla trovi solvon.

“Vi tuj vidos,” li rebatis. Estis unu el tiuj maloftaj tagoj, kiam li erektis malrapide. Lia ilo impresis plena, sed ĝi ankoraŭ celis pli planken ol plafonen. Ŝi kisis ĝin, kaj per la lango laŭiris la balanan kronon. Li sentis fortan emon meti la manojn al ŝia nuko kaj trudi al ŝi enbuŝan penetron, sed per grandega mobilizo de sia volpovo li repuŝis ŝin, kriante plengorĝe: “Ne!”

La puŝo estis tiel forta, ke ŝi falis malantaŭen.

“Ej! Kion vi ...?” ŝi komencis, kolerete, sed, dum ŝi realprenis pli komfortan sidan pozicion, ŝia rigardo revenis al lia interfemuro.

“Diable!” ŝi ekkriis, fascinite de tiu elstaraĵo, kiu preskaŭ atingis la nivelon de liaj ŝultroj. “Ĉu ... ĉu vere ...?”

“Nun vi vidas mian problemon,” li diris.

“Ĉu ĝi estas reala?” ŝi demandis, pli al si ol al sia kunulo, kaj ŝi ekkaptis ĝin mane, por kontroli, kaj tiu ekscita tuŝo gajnigis al la staraĵo unu aŭ du centimetrojn.

“Vi ne imagas, kiel terure estas por mi,” li konfesis. “Mi treege forte deziras vin, nun, sed ...”

“Sed mi simple rifuzos enigi tion en min, ĝi min ŝirus.”

“Kompreneble. Tamen mi sopiras al orgasmo envirina. Mi deziras ĝui, kaj ne nur masturbe. Eniri nur parte ne estas kontentiga solvo. Temas pri reflekso, ĉu ne? Almenaŭ ĉe mi. Je la lasta minuto, tuj antaŭ ol mi kulminos, mi volas premi la virinon al mi, senti miajn ventron kaj bruston ĉe ŝiaj ventro kaj brusto, penetri ŝin ĝisfunde, ke la bazo de mia ... afero ... tuŝu ŝian pordeton, sed tio ne eblas sen difekti.”

Ŝi ne parolis. Ŝi nur povis fikse kontempli tiun mirindaĵon. Ŝiaj sentoj estis miksitaj. Ŝi, kiu preskaŭ neniam sentis deziron al viro – ŝia profesio ŝin ja saturis – perceptis en si inklinon longe seksludi kun ĉi tiu junulo, sed samtempe ŝi terure timis, ke li dolorigus ŝin.

“Kaj krome vi estas tre alloga!” ŝi flustris.

“Ĝuste,” li respondis tute nature. Li estis videble viro tre spontana, nekomplika, realisma, ĉe kiu forestis ĉia falsa modesteco. “Jes, mi estas alloga, kaj tio eĉ pli komplikas la problemon. Junulino kroĉiĝas al mi, invitas min, komprenigas al mi sian deziron kunkuŝi ... Se almenaŭ ĝi estus same longa ripoze, ili ektimus tuj, kiam mi senkalsoniĝas.”

“Tio estas la tikla fenomeno,” ŝi konsentis. Ŝi rigardis la foton, kiun ŝi faris komence per la Polaroid. “En la trankvila stato, ĝi estas tre bela, sed ne speciale longa aŭ dika, dum nun ...”

Li ekkuŝis sur la liton, kaj ŝi apude. Lia paliso diagonalis direkte al la loko, kie, malantaŭ lia kapo, la muro trafis la plafonon.

“Kion mi faru?” li demandis.

“Ĉu eble kirurgio?”

“Ne. Mi konsultis plurajn kuracistojn. Neniu kredis min. Mi ne sukcesis erekti antaŭ ili. Ial blanka kitelo efikas imprese al mia bubeto. Krome, temas pri erektopovo, ne pri misformo organa. Kirurgio neniel helpus.”

Ŝi pripensis momente.

“Mi submetos la kazon al nia seminario,” ŝi fine diris.

“Seminario?”

“Jes. Kun kelkaj koleginoj, ni renkontiĝas regule por pritrakti diversajn aspektojn de la profesio, i.a. teknikajn problemojn. Tial ni ĉiuj aĉetis kaj uzas de tempo al tempo Polaroidon. Malofte mi faras foton por la simpla plezuro, kiel mi faris, kiam mi unue vidis vin nudan. Mi devos foti vin nun, alie ili min ne kredos. Ni faru ĝin tuj. Ne taŭgus, se falus la falus'.”

“Sed ankoraŭ ne penis la penis'!”

Ili ridis.

“Ekstaru,” ŝi instrukciis. “Mi fotos vin profile. Atendu, mi iomete restimulu ĝin mane, ĝi jam refaletas.”

Ŝi fotis lin plurfoje, laŭ diversaj anguloj. Kolorfotoj ili estis, kaj tre belaj. Ŝi metis ilin sur la komodon.

“Vi venis viziti fakulinon por diskuti pri problemo, sed tamen mi ne ŝatus, ke vi forlasu min sen ricevi vian plezuron. Kion vi volas, ke mi faru?”

Lia voĉo fariĝis kvazaŭ nokta-kaverna.

“Mi timas.”

Ili staris front-al-fronte kaj lia rigardo laŭiris esplore ĉiujn partojn de ŝia korpo. Eĉ se tro lacaj, la mamoj efikis ekscite, kaj la maldika talio, la plata ventro, la riĉaj koksoj, la perfekteco de la kruroj igis lin pli kaj pli avida. Lia vireco streĉiĝis maksimume, kaj la dikeco, duobla ol ĉe normalulo, ĉi-foje eĉ pli impresis Amindan ol la nekredebla longeco.

“Mi deziras vin,” li diris obtuze, kaj ŝi ektimis.

Unu el la karakterizoj de Aminda Glor estis ŝia sana prudento. Ŝi fulme pensis: ‘Se mi staros antaŭ li, kaj li ne kapablos subpremi sian deziron, mi suferos. Mi do ĝuigu lin de malantaŭe.’ Pensite, farite: jen ŝi staris malantaŭ li, premante siajn mamojn al lia dorso, dum ŝiaj manoj komencis karese palpi lian bruston, lian ventron, lian pilksakon, kaj la longan, varman teleskopon rigide direktitan al la rando de l' plafono.

Ĝue, li kurbigis la dorson, kaj ŝi adaptiĝe kurbigis sin. Li rerektiĝis, kaj ankaŭ ŝi. Ŝi gluiĝis al li, kaj dum ŝiaj manoj lerte kaj sperte esploris lian antaŭon, ŝiaj lipoj kisis liajn nukon, ŝultrojn, dorson kaj ŝiaj dentoj lin mordetis.

“Dankon!” li diris kun volupta nuanco en la voĉo.

“Kial vi danku min?”

“Ĉar vi havis la brilan ideon veni malantaŭen. Se ne ...” Li lasis la frazon ŝvebi, preskaŭ minace.

“Ĉu vi ne estas tro frustrita, ke vi ne eniĝas en inon?”

Li metis siajn manojn malantaŭen, por koks- kaj glute-karesado.

“Jes ja, mi estas frustrita. Sed via masaĝo estas tre plaĉa, la tuŝo de via varma korpo estas tre plaĉa, kaj la penso, ke mi ne vundos vin, estas ankoraŭ pli plaĉa. Kie estas la banĉambro?” li abrupte demandis.

Ŝi kaptis lian faluson kaj ĝin iom turnis, direkte al pordo.

“Sekvu la vojmontrilon,” ŝi ride sentencis. “Kia delikateco! Vi ne volas malpurigi miajn tukojn, ĉu?”

“Se vi nur scius!” li respondis enigme.

Kiam li ekpaŝis antaŭen, ŝi saltis sur lian dorson, sed eĉ en tiu pozicio ŝia profesia konscienco ne forlasis ŝin: ŝi stimulis la mirindaĵon per siaj kalkanoj kaj piedfingroj.

“Hot', hot', virĉevalo!” ŝi ekkriis kun infana amuziĝo.

Sed tuj en la banĉambro ŝi reprenis la antaŭan pozicion, t.e., ĉi-kaze, la malantaŭan. Dum unu mano karespremis lin laŭ la tuta longeco, la alia sperte koncentriĝis ĉe la ilkapo.

Multegajn virajn orgasmojn Aminda perceptis en sia kariero, kaj en si, kaj ekstere, sed tian ĉi ŝi neniam spertis. Li fleksis la genuojn, kurbigis la spinon, enŝovis en sin la ventrajn muskolojn tiel forte, ke ŝajnis, kvazaŭ la abdomena haŭto baldaŭ tuŝos la lumban, kaj samtempe antaŭenpuŝis sian gigantan rostron tiel triumfe, ke kredeblus, ke ĝi ĉi-foje tuŝos la plafonon. Spasme ĝi ekpafis, repafis, pafadis, dum Aminda sin demandis, ĉu iam ĝi finpafos. La fonto aperis neelĉerpebla.

Kia grandioza ŝpruco! La amsuko eliĝis kiel vaporo el malnova lokomotivo, ŝmirante la plafonon kaj la kahelajn murojn ĉirkaŭ la banujo. Kiel ĉe la fina bukedo de fajraĵo, en kiu ĉiu pafo lanĉas en aeron, laŭ rapida sinsekvo, perlojn elegante refalantajn, Ĝim Juga disspermis kun potenco defianta la imagon. Jes, nekontesteble, tiu malavaro estis grandioza.

“Mi petas vian pardonon,” li diris, “tiu muro estas tute malpura nun.”

“Ho, Ĝim!” ŝi respondis, kaj ŝi kisis lian flankon.

Li ekprenis la duŝtubon por akvoŝpruce purigi.

“Lasu,” ŝi diris. “Mi lavos tion, kiam vi estos for. Estas mia tasko, ne via. Estis fenomena spektaĵo. Kaj mi dankas pri via ideo veni ĉi tien, purigi la litĉambron estus pli komplike.”

“Vi estas bonkora,” li komentis. “Mi dankas, ke vi gluiĝis al mi malantaŭe. Tiel mi ne riskis trabori vin.”

“Mi ne forgesos vian problemon. Kompatinda, neniam plenĝua belulo!”

Kiam li forlasis la loĝejon, ŝi profunde ĝemspiris, skuante kompate la kapon.

4

Ankaŭ Jano Karal skuis al si la kapon, dum li endosierigis la raporton. Murdita troviĝis la juna virino, same sadisme prilaborita per iu stangforma objekto tro dika kaj tro longa por virina ingo, kiel en la antaŭaj kazoj. La analizo de la etaj restaĵoj de spermo konfirmis, ke la sama viro antaŭe (aŭ ĉu poste?) uzis tiun virinon por seksa ĝuo kiel en la antaŭaj kazoj. Aŭ almenaŭ viro el la sama sangogrupo. La spermlasaĵoj, kune kun etaj viraj pubharoj, espereble foje helpos identigon, sed necesus unue ke spurvojo malfermiĝu.

Jano pasigis sian tutan vivon meze de la plej malbelaj aspektoj de la homa naturo. Tamen ĉi tiu lin speciale naŭzis. Nu, kion fari? Li nur povis daŭrigi la enketon.

5

“Naŭmil usonaj dolaroj aŭ dek kvin mil svisaj frankoj monate!” ekkriis al si Ĝim Juga.

Tio estis nekredebla. Sed ĉu oni faras tiajn ŝercojn? La leterpapero ŝajnis aŭtenta. Li relegis la leteron.

Ne estis dubo. Tiu araba emirlando proponas al li 9000 usonajn dolarojn monate por trejni ties futbalan teamon. Sed li ne estas fama! De kie ili ricevis liajn nomon kaj adreson? Kial ili sin turnas al li?

Li ne sciis, ĉu akcepti la proponon aŭ ne. Kompreneble tiu sumo estis giganta, kompare kun lia nuna salajro de simpla elektristo, sed kion tio kaŝas? Kaj ĉu li elportus la klimaton, la etoson, la malproksimecon for de ĉio ŝatata?

Tremamane li prenis la telefonon. Almenaŭ li akceptos la menciitan rendevuon, eĉ se nur por informiĝi pli.

Kiam, du tagojn poste, laŭ la ricevitaj instrukcioj, li sonorigis ĉe la pordo de la privata vilao, kie loĝas la ambasadoro, li ne sentis sin tre komforte.

Li ne kutimis rilati kun tia medio, kaj ĝi impresis lin. Krome, la tago estis varmega, kaj li, kiu preskaŭ neniam surmetis kravaton, trovis malagrabla la fermitan kolumon.

Ĉefservisto bonvenigis lin kun granda ĝentileco. Li kondukis lin al atendoĉambro, klarigante, ke bedaŭrinde la ambasadora moŝto pro oficialaj devoj iom malfruos, sed ke dume la estimata gasto ne hezitu drinki el la bufedo, kiom ajn li deziros, kaj rigardi la televidon aŭ eĉ vidkasedon, se tio al li plaĉos. La ĉefservisto montris, kiel simple estas funkciigi la aparaton, kaj kie la bendoj troviĝas.

Ĝim verŝis al si glason da biero kaj foliumis magazinon, kiu tie troviĝis. Post minuto, li ŝaltis la televidon, sed je tiu horo neniu programo kaptis lian atenton. Li malofte uzis vidregistran aparaton, kaj, sentante sin nerva, pensis, ke eble la relativa noveco de tia maŝino agos trankvilige. Li enmetis kasedon, hazarde elektitan, ŝaltis la aparaton, kaj turnis la rigardon al la ekrano.

Estis treege varme en tiu malvasta ejo, kaj li senjakigis sin. La kasedo ne estis tre interesa: ne estis sono (aŭ li ne sukcesis funkciigi ĝin) kaj vidiĝis nur du viroj manĝantaj kun virino en luksa restoracio. Li forprenis la kravaton. Sur la ekrano nun la triopo troviĝis en dormĉambro kaj la du viroj ride komencis senvestigi la knabinon.

‘Erotikaĵo!’ li pensis. ‘Aŭ pli ĝuste pornaĵo.’ Oni diris al li antaŭe, ke riĉaj araboj tre ŝatas tiajn spektaĵojn, sed li neniam imagis, ke li foje havos okazon partopreni en ilia plezuro.

Ŝvito komencis perli sur lia frunto. La varmo estis neeltenebla. Li malfermis tri butonojn de sia ĉemizo kaj plu rigardis la ekranon. Estetike ne bela, nek valora kulture, la filmo tamen estis ekscite atentokapta. Li sentis ian rigidiĝon inter la femuroj.

Li konis sin, kaj saĝeco volus, ke li haltigu la programon. Sed ... nu ... li diris al si: ‘Fino baldaŭ venos.’ Fakte, la programo estis longa, kaj planita por redoni viglon eĉ al plej laca maljunulo. Dume, la rigidiĝo kreskis tiagrade, ke li devis ŝovi la manon en la kalsonon por reorienti la klabon supren, kien ĝi povu senbare altiĝi; alie, la streĉo fariĝus dolora, kaj danĝera por la pantalono.

En la apuda ĉambro, la ambasadoro kaj lia sekretario rigardis tra spegulo sen-stantega.

“Ĉu vi vidis?” la moŝto diris al sia helpanto.

“Jes. Li devis meti ĝin tiel, ke ĝi povu kreski sen renkonti ĝenon. Via sistemo belege efikas. Vi havis tre bonan ideon ankaŭ antaŭvidi hejton.”

“Rigardu!” libidplene susuris la ambasadoro. “La serpento rapide stariĝas sub lia ĉemizo. Pro la zono ĝi ne povas oblikvi. Baldaŭ ĝia kapo montriĝos, kie li malbutonis la ĉemizon. Jen! Rigardu, kiel dika ĝi estas!”

“Miaopinie, nun estas la ĝusta momento, se via ambasadora moŝto plu deziras ...”

“Vi pravas. Ek! Mi iru!” Kaj la moŝto ekstaris.

Li paŝis senbrue al la tuj apuda ĉambreto, kie Ĝim kontemplis la erotikan programon. La pordo, bonege oleita, malfermiĝis silente. Ĉiaokaze, bruon Ĝim eble ne aŭdus, tiel absorbita li estis. La pornaĵo komplete forgesigis al li, kie li estas, kaj kial.

“Sinjoro Juga!” ekparolis malantaŭ li treniĝa voĉo.

Ĝim surpriziĝe skuiĝis. Li ne havis la tempon turni sin, nek rebutoni la ĉemizon, jam la ambasadoro staris antaŭ li.

“Ne timu, ne embarasiĝu,” admonis milde la moŝto, indikante la elĉemizan balanon per grasa montrofingro. “Mi venigis vin pro ĝi. Venu al mia kabineto. Mi estas la ambasadoro de Zob el-Ĝemal.”

Rebutoninte la ĉemizon, Ĝim, tro perturbita por pensi, reprenis sian jakon kaj aŭtomate sekvis la ambasadoron. La ĉambro estis vasta, kun moderna meblaro. Sur larĝa skribotablo troviĝis dika libro, dosieroj kaj ĉiaj dokumentoj. La temperaturo estis agrable malvarmeta. Invitite de sia gastiganto, Ĝim eksidis en profundan ledan apogseĝon. Li honte konsciis pri la nekaŝebla faluso, kiu, ŝajne, rifuzis nun moliĝi.

“Espereble vi pardonos mian etan ruzon,” voĉis la moŝto. “Mi intence lasis vin atendi en varmega ĉambro, kie la sola distraĵo estas erotikaj vidkasedoj. La spegulo en tiu ĉambro ne havas stantavolon, tiel ke mi povis observi vin de ĉi tie, nevidate. Vi agis ekzakte laŭ mia espero, kaj ...”

“Sed kion vi deziras? Kiel vi eksciis pri mi?”

“Belfalusuloj ege plaĉas al mi. Mi eksciis pri vi pere de mia sekretario, homo plej kapabla kaj fidela. Li vizitis por la propra plezuro unu el tiuj sinjorinoj, kiuj konsentas vendi siajn ĉarmojn altapreze por longeta horo. Li vidis ĉe ŝi foton de viro, tute nuda, kun erekta fenomenaĵo. Li demandis, ĉu ŝi scias ties nomon. Ŝajnas, ke vi diris ĝin al ŝi. Ne estis malfacile trovi vin. Mia sekretario bone konas miajn gustojn. Kiam mi eksciis pri vi, mi iĝis tre ekscitita.”

Li paŝis al Ĝim, komencis malbutoni la ĉemizon kaj tuŝis la vivpulsan amilon.

“Mirinda, mirinda!” li krietis, kaj liaj okuloj pleniĝis je volupta admiro.

Li plu malbutonis la ĉemizon, kaj forprenis ĝin.

“Staru!” li diris, kaj Ĝim obeis, kun menso ne tre klara. Li duonkredis, ke li sonĝas.

“Vi havas belegan torson. Neniam mi vidis tiel elnorman ĝuilon sur fono de tiel bela brusto ĉe tiel ĉarma vizaĝo. Mia sekretario ne mensogis. Mi timas, sinjoro, ke mi enamiĝas al vi.”

Li malbukis la zonon.

“Ni liberigu tiun karan kaptiton,” li flustris kun rideto. “Ĝi reprenu sian naturan pozicion. Jen.”

Faliginte la pantalonon kaj la kalsonon, li kunigis la manojn kvazaŭ preĝe kaj admire himnis:

“Kiaj femuroj! Kia kisinda pilkoparo! Kara amiko, vi estas donaco de Dio al mi. Perfekta respondo al miaj sopiroj.”

Ĝim ne sciis, kion fari. Jam kiam la ambasadoro tuŝis lian zonon, li preskaŭ repuŝis lin, sed lia volo estis kvazaŭ paralizita pro la strangeco de la situacio, la nekredebla monpropono kaj funda, nepreciza sento, ke al ambasadoro oni ne agas kiel al iu ordinara. Nun li eksentis sin stulta, antaŭ tiu grasulo, starante nuda ĝis la maleoloj, kien la pantalono glitis.

“Kiom mi proponis al vi? Naŭmil dolarojn monate, ĉu ne? Tio estis nur por allogi. Mi nun konstatas, ke vi valoras almenaŭ 12 000.”

“Por fari kion?”

“Revenu kun mi al la emirlando. Mia posteno ĉi tie estos baldaŭ finita. Mi reiros mialanden. Kaj viroj bele dotitaj de la naturo estas mia sola plezuro. Vi estas pli ol bele dotita: grandioze, gigante. Mi havas tiom da mono, ke mi ne scias, kion fari per ĝi. Fluas nafto, kaj mi monon enpoŝigas. Trejni la futbalteamon estas kompreneble nur preteksto, se vi bezonos ĝin. Se vi preferas alian laboron, aŭ neniun laboron, al mi estas egale.”

“Sed vi ne pagos min nur por min rigardi, ĉu?”

“Ne naivu, karulo, tio ne estus ebla. Tamen, mi ne estos tro postulema. Mi deziras ludi per via korpo, per via dieca ĝudonilo. Mia plej granda sopiro estas fiki vin de malantaŭe kaj samtempe masaĝi ĉi tiun ĉefverkon de la naturo. Se mi povus atingi, ke ni ambaŭ kulminu samsekunde, mi estus la plej feliĉa homo sur la tero.”

Ĝim provis kvietigi sian menson, por almenaŭ ĉenigi kelkajn koherajn pensojn, sed ne prosperis al li.

“Ne timu, mi uzos vazelinon, aŭ ion similan,” la ambasadoro diris, ne tre klare.

“Pardonu, pri kio vi parolas?”

“Vazelino. Ne. Mia sekretario trovis ... Mi ne memoras la nomon ... specon de produkto, per kiu mi ŝmiros mian aĵeton por penetri vin sendolore. Kaj se vi deziros, mi metos iom da ĝi ankaŭ sur miajn manojn, por ne suferigi vin frote. Ĉu vi eltenas longe, antaŭ ol ŝpruco?”

Lia triviala maniero paroli malhelpis la junulon mensfunkcii taŭge. Se li sin esprimus alude, aŭ kun okulumoj, eble estus malpli facile kompreni, sed iel ĉio estus pli tolerebla.

Serĉante vortojn por respondi, aŭ eble iom da ekstera apogo en ĉi tiu strangega aventuro, Ĝim turnis la okulojn al la fenestro. Nur malprecize li divenis movon, tuj antaŭ ol percepti ege agrablan sensacon ĉe la plej sentoriĉa parto de la vira ornamaĵo. La eta grasa arabo ĵus komencis leki langapinte la rimeneton de lia glano. La membro, kiu estis moliĝinta jam de kelkaj minutoj, tuj rekreskis al potenca staro. Kiel konstante tiutage, la junulo estis kaptita inter du disaj inklinoj. Unuflanke, tiu riĉulo, kiu kondutis, kvazaŭ li posedus la knabon, naŭzis lin, kaj Ĝim sentis impulson lin bati planken kaj piedfrapi. Aliflanke, la pure fizika plezuro esti tie lekata montriĝis ĝuinde intensa, kaj krome la juna viro ankoraŭ ne decidis, kion fari pri la ‘labor’-propono. La anoncita sumo ja signifus post nur unu jaro da nenifaro kapitalon, kiun li ne povus ŝpari eĉ dum jaroj per sia nuna salajro.

Ĝis nun, liaj ĉarmo kaj longa peniso alportis al li nur komplikaĵojn en la vivo. Kial ne kelktempe profiti de ili por akiri la monon, kiu signos la komencon de libera vivo?

El tiuj batalantaj fortoj, ne venkis la impulso bati. Jam la plezuro fariĝis tro granda, kaj Ĝim ĉesis reagi kiel homo, por kiu la naturo de la kunulo gravas; li fariĝis kvazaŭ nur besto, nur korpo ĝusopira, al kiu estas egale, ĉu la plezuron donos viro aŭ virino. La eta arabo ne plu ekzistis. Nur vibrigis la knabon senpersona tiklo kondukanta pli kaj pli rapide al kulmino.

Kial la ambasadoro subite ŝanĝis sian faron, Ĝim tute ne povis diveni. Eble li sentis, ke la junulo baldaŭ orgasmos, kaj li volis, ke la ludo daŭru pli longe. Post kelkaj sekundoj sen io ajn, li komencis malrapide masaĝi la pulsantan palison ambaŭmane. Tio estis multe malpli ekscita komence, sed post kelka tempo la konstanteco de la longaj iroj kaj venoj tamen pli kaj pli ĝu-incitis la nervojn, ĉefe kiam la graseta mankavo atingis la elstaran bazon de la glano.

Kiam la faluso ekpafis, la moŝto forprenis siajn manojn, surprizite percepti skuon tiel fortan. Ĝim fleksis la genuojn, la spinon rondigis, kaj ne povis ne eligi ĝemeton de volupto.

Ĝenerale, dum orgasmo, li forgesis ĉion, ŝanĝite al pura ĝuado. En similaj okazoj, li kutime ne pensis, ne perceptis sian ĉirkaŭaĵon, ne memoris kun kiu li estas, nur sensis specon de giganta tertremo, en kiu lia tuta vivo transformiĝis al ondo post ondo de ĝuo intensega. Mense, spirite, li ne plu ekzistis, lia individueco forsvenis kaj ankaŭ preskaŭ lia tuta korpo, li iel fandiĝis kun la tuta kosmo, sed, kunfanditaj, la tuta kosmo kaj li sumiĝis nur al la konscio esti vibra kolono plezurkraĉa. Li estis la Vivo.

Sed ne ĉi-foje. Verŝajne ĉar lin pli kaj pli tentis la propono ĵus farita, li konfuze duonpensis, ke estus preferinde ne tro tegi per sia erupciaĵo la altvalorajn objektojn en ĉi tiu ĉambro. La unua ŝpruco fakte faris nur makulon sur la riĉa orienta tapiŝo, sed la dua, pli vigla, trafis rekte en murfiksitan abstraktan pentraĵon, kiu eble multe valoris. Iom movante sin, li atingis kurtenon el belega ŝtofo, reflekse turniĝis al la alia flanko, tiel ke liaj gutegoj peze pluvis sur la skribotablon, malsekigante ĉiujn dokumentojn. Elĝemante raŭkan “pardonon!”, li direktis sin al sia gastiganto, kiun li malavare inundis. Kiam li provis forturni sin de li, li surŝprucis antikvan tapeton, kiu ornamis unu el la muroj, kaj nur tiam ekhavis la ideon orienti la pafon al la larĝa fenestro, kiel al celo malpli danĝera.

“Admirinde, admirinde!” aplaŭdis la arabo, dum la ĝima fekundsuko igis la fenestron malpli kaj malpli travidebla.

“Kaj ĝi daŭras plu kaj plu,” la diplomato aldonis post kelkaj minutoj, viŝante per papertuko sian senharan kranion, sur kiun ĵus blanke pluvis de la plafono.

Li rondrigardis la ĉambron. Sur ĉiu meblo, sur du muroj, sur la plej larĝa fenestro videblis egaj ŝmiraĵoj, kiuj sen rapideco fluis malsupren. De kelkaj lokoj plafonaj, de la lustro kaj de la altaj folioj de ornama filodendro densaj gutoj iom post iom falis.

“Ho, amiko!” la grasulo ekkriis, kaj Ĝim, turnante sin al li, nevole elsendis sian lastan ŝprucon sur lian dekstran okulon. La arabo viŝis sin.

“Ho, amiko!” li reeĥis entuziasme. “Kia potenco! Mi gratulas vin. Sed diru, ĉu vi detenis vin dum monatoj, por stoki tiajn rezervojn?”

Ĝim laŭgrade revenis al la reala situacio, kvazaŭ el alia mondo. Li konfuze divenis, ke lia kunulo ĵus diris ion.

“Pardonu!” li balbutis. “Ĉu vi parolis al mi?”

“Jes. Mi demandis, kiam okazis via lasta ... e ... elŝpruco.”

“Antaŭ du tagoj, se mi ne eraras.”

“Kaj vi elsendas tiom ĉiufoje?”

“Bedaŭrinde jes.”

“Kial bedaŭrinde? Ĉu vi ne fieras?”

“Fieras? Se vi nur imagus, sinjoro, sinjoro ... ambasadora moŝto, se vi nur imagus, kiom da praktikaj problemoj la seksa vivo kaŭzas al mi!”

“Aŭskultu, kara amiko. Mi ŝatus, ke ni plu diskutu mian proponon, sed mi unue iros surmeti aliajn vestojn, ĉiuj ĉi estas makulitaj, kaj mi venigos iun por purigi. Ni ne povus ĉi tie babili komforte, ĉar ĉiuj seĝoj estas sigelitaj per via mirinda lafo, kaj cetere la odoro efikas ebriige al mi. Bonvolu atendi min iomete en la apuda ĉambro. Ha! Sed mi konstatas, ke ankaŭ viaj ĉemizo kaj jako estas malsekaj. Mi petos mian sekretarion trovi por vi aliajn.” Kaj li parolis arabe en la interkomunikilon.

“Sinjoro ambasadoro, mi dankas, sed unue mi ŝatus peti de vi favoron.”

“Ion ajn, amiko, ion ajn, mi pretas donaci ion ajn al vi.”

“Ne temas pri donaco. Sed ĉu estus eble foti ĉi tiun lokon?”

“Kial? Kion vi deziras foti?”

“Mi deziras fotojn, kiuj montras, en kia stato troviĝas ĉambro, post kiam mi ... e ... post kiam mia fekundeco eksplodis.”

“Jes, jes, kompreneble. Tamen fiera, ĉu ne? Mia sekretario tuj venos, kaj li estas bonega fotisto. Li scias ĉion fari, cetere. Mi ne dubas, ke li trovos la plej taŭgajn lum-aranĝojn, por reliefigi la amplekson de ĉi tiu bapto, al kiu vi tiel brile vin fordonis.”

6

Helena estis furioza. Kio plej kolerigas ol konstati la propran naivecon? Je la amesprimoj de Bernardo ŝi fidis, sed nun ŝi vidis lin, propraokule. Li kisis iun inon, eĉ ne belan. Li kisis ŝin pasie. Kompreneble, li imagis, ke Helena laboras en la oficejo. Ŝi devis labori vespere hodiaŭ; li ne povis scii, ke la aranĝo lastminute ŝanĝiĝis. Kaj malbeninda hazardo faris, ke ĝuste ...

Nun Helena vagis sur la trotuaro, ne sciante, kion fari. Jam de kelkaj minutoj la komenca malĝojo cedis lokon al kolero. Pli kaj pli ŝi sentis emon venĝi sin.

La lumaj reklamoj de kinejo haltigis ŝin: “La forlasita sin venĝas”, titoliĝis la filmo. Ĉu ne signo de l' destino? Ŝi enpaŝis en la atendovicon.

Juna viro staris, ne en la vico, sed tuj apude, studante la filmfotojn. Ekvibris liaj nazmuskoletoj: li flaris. Apenaŭ movante la kapon, per okuloj streĉitaj ĝis la ekstrema rando orbita, li rigardis ŝin. Ŝi odoris je virino deziranta viron, eble eĉ nescie.

Li inventaris: iom tro granda frunto, sed varmaj brunaj okuloj plenaj je fajro, kis-invitaj lipoj, brusto palpinda, malavaraj koksoj, belaj kruroj. Ĉiuj havindaj kurboj ĉeestis kaj harmoniis inter si. Li faris unu paŝon kaj troviĝis en la vico. Nur unu kliento apartigis lin de ŝi.

Kiam li eksidis en la apudan seĝon, kvankam la kinejo estis preskaŭ malplena, kaj li povus elekti iun ajn lokon, ŝi ridetis al li. Li tiel sciis, ke jam sukcesis la entrepreno. Por ricevi konfirmon, li larĝe apartigis la genuojn, tiel ke la dekstra troviĝis en ŝia teritorio, sed ne tuŝis ŝin. Ŝi movis nepercepteble sian maldekstran kruron, ĝis ŝia genuo tuŝis lian. La lumoj estingiĝis ĝuste tiumomente.

Kiam li prenis ŝian manon kaj portis ĝin al siaj lipoj, ŝi lasis lin fari. Kiam li metis sian manon sur ŝian ŝultron, ŝi metis sian vangon ĉe lian. Kiam li delikate manis unu mamon, ŝi donis al li kiseton, malpezan kiel papilio. Kaj kiam li kaptis ŝian manon kaj metis ĝin sur la plej viran korperon, ŝi premetis ĝin kelkfoje, kvazaŭ por diri al ĝi: “Ne timu, besteto, mi certe amos vin.”

Domaĝe, ke tiunokte Helena decidis sin venĝi.

La nokto estis tre bela, kun luma plenluno. “Ĉu vi ŝatas la kamparon?” li demandis. Ŝi diris: “Jes.” “Mi konas aparte agrablan lokon ĉe lageto, en arbaro”, li anoncis. “Kun ĉi tiu brila luno certe estos tre romantike”, ŝi komentis.

Tiu arbarnokta etoso inspiris ŝin, kaj, kiel li antaŭvidis, ŝi montriĝis pasia ekde la komenco.

Ankaŭ li.

Kial do li ne povis ne sufoki ŝin?

7

Ĝoja rigardis la fotojn. Kio plej impresis ŝin, tio estis la tre natura sinteno de Ĝim Juga.

“Se mi nur klarigus vorte, vi ne kredus min,” li diris, “kaj se mi elmontrus, mi malpurigus vian kabineton, kio embarasus vin, kaj min. Prispermi oficialan institucion verŝajne estas puninda faro, ĉu ne?”

Ŝi ridetis.

“Mi staris, nuda, ĉe tiu arabo, kaj dum mia afero revenis al normalaj proporcioj, mi kontemplis la rezulton de ties fuŝfaro kaj pensis: estus saĝe peti la opinion de s-ino Karal. Tiu arabo estis tiel freneza pri mi, ke mi provis peti lin fotigi la ĉambron. Kion mi riskis? Nur ke li diru: ne.”

“Vi pravas dirante, ke mi ne kredus vin, se vi simple rakontus,” Ĝoja respondis. “Eĉ nun, mi malfacile kredas, kvankam mi jam unufoje spertis elmontron vian pri io nekredebla.” Parolante, ŝi paŝis al librobreto kaj prenis libron, kiun ŝi komencis foliumi. “Jen,” ŝi diris. “Homa ejakulo elĵetas meznombre inter 2 kaj 5 kubaj centimetroj. Laŭ ĉi tiuj fotoj, vi elpumpas el vi centoblon aŭ miloblon, aŭ eĉ pli.”

“Jes. Tiun parton de mia problemo mi ne kuraĝis mencii al vi la unuan fojon. Sed kion vi opinias pri la propono de tiu arabo?”

“Nenion. La decido estas via. Ĉu vi ne sentus, ke vi prostituas vin?”

“Jes, iomete, jes, kompreneble, jes ja,” li diris ĝemspire. “Se la salajro ne estus tiel alta, mi eĉ ne konsiderus tion dum minuto. Sed mi povos ŝpari preskaŭ ĉion, ĉar mi estos senpage provizita per loĝo kaj nutro, kaj mi apenaŭ havos okazojn elspezi. Tio signifas, ke post unu jaro, mi havos kapitalon de 144 000 dolarojn, post du jaroj 288 000. Ĉu tio ne estas unika okazo? Mi poste povus reveni ĉi tien, konstruigi al mi domon aŭ investi mian monon en ion profitdonan. Mi neniam vivis eĉ burĝe, vi sciu. Por mi tio estas fabelaĵo.”

“Tamen, ĉu vendi sian korpon por mono ...”

“Vi ne komprenas, ke mi estas malavantaĝulo, handikapito. Mi ne povas ĝui normalan seksan vivon. Mi estas monstro, fakte. Eĉ vi retropaŝis, kiam vi vidis. Antaŭ nelonge mi vizitis ĉiesulinon, kiu estis plena je kompreno kaj kompato, sed kiu tamen tuj rifuzis, ke mi eniĝu en ŝin. Finfine, ekde kiam mi adoleskis, mi renkontis nur unu personon, kiu vere elmontris sinceran amon al mia ilo kaj al mia inundo sema. Ĉu vi aŭdis? Nur unu personon: tiun araban diplomaton.”

“Sed li ne povas solvi vian problemon!”

“Eble ne, sed almenaŭ la mono kompensos la psikan kaj seksan malfeliĉon, dum ĉi tie ... Se vi opinias, ke elektrista salajro povus ĝin solvi ... Diru al mi, sinjorino psikologo, kiel oni faras por filozofe agnoski al si, ke oni estas monstro? Kion ajn mi faru, mi ja devos vivi tutan vivon kun ĉi tiu fenomeno” (li gestis al sia pantalona zipo) “kaj kun ties monstraj bezonoj, ties monstra facileco ekscitiĝi, ties monstra produktokvanto.”

Ĝoja silente kapjesis, dum li parolis plu:

“Kelkfoje, ofte, mi malamas mian organon. Ĝi kaŭzas al mi tiom da turmento! Ne estas facile vivi sciante, ke oni ne estas laŭnorma. Oni starigas al si demandojn: kial mi? kial mi, kaj ne la aliaj? Estas viroj, kiuj plendas al si, ĉar ili havas minimuman kaceton, sed ĉiu el ili povas seksumi trankvile. Al mi tio estas malpermesita. Kial? Ĉu ne estas justeco en la mondo?”

Li esprimiĝis pli kaj pli intense. Dum li subite paŭzis, Ĝoja sin demandis, ĉu tiuj vortigoj ne signas la komencon de la savo. Ĉu li ne komencus akcepti sin mem tia, kia li estas: nenormala? Li nun ekparolis pli obtuze:

“Jes, mi malamas ĝin de tempo al tempo. Foje mi eĉ konsideris la ideon viziti kirurgon kaj peti, ke li fortranĉu ĝin. Sed mi ne dubas, ke mi estus ege deprimita. Estus eĉ pli malfacile repaciĝi kun ago tiel definitiva, ol kun mia nuna problemo, ĉu ne? Mi ja bezonas seksan ĝuon, eĉ neperfektan.”

Li ĝemspiris.

“Kiam mi adoleskis,” li daŭrigis, “mia patrino kondukis min al kuracisto, ĉar mi havis tro da noktaj polucioj kaj mi difektis la matracojn pro tro forte malsekigi ilin. Li preskribis hormonan kuracadon. Estis terure. Mi ne plu povis erekti. Mi sentis min malvirigita. Tio min ege deprimis.”

“Kion vi faris?”

“Mi ĉesis sorbi tiujn damnajn hormonojn. Mi loĝis en la kamparo tiutempe. Relative proksime al nia domo troviĝis arbareto. Tien mi iris manflegi mian monstraĵon. Mi povis elpumpi el mi tunojn da suko sen ĝeni iun ajn. Sed kamarado foje menciis, ke seksumi, eĉ kun si mem, en publika loko estas ‘atenci al publika ordo kaj bonaj moroj’, kaj mi ĉiam timis, ke iu vidos min, des pli, ke kiam ĝi funkcias, mia bananeto fariĝas pilastro, ne facile kaŝebla.”

Ĝoja sentis kompaton.

“Jes, mi komprenas,” ŝi diris mallaŭte. “Vi preferis tiun riskon ol kompletan seniĝon je seksa kontenteco. Krome, la fakto, ke vi rifuzis la hormonan traktadon, kaj ke vi forĵetis la radikalan solvon fortranĉigi vian elstaran ...” ŝi ridetis, “vian ĉiusence elstaran aĵon, pruvas, ke eĉ se vi malamas ĝin, vi tamen ĝin amas sufiĉe por deziri ĝin konservi bone funkcianta.”

“Jes, sed ĝi konstante estigas suferon, ekzemple pro la devo rezigni je tre bela knabino, kiu trovas min alloga kaj provas konvinki min eniri ŝian liton. Tial min tre tentas la propono de tiu arabo. En la bilanco, mia paliso transirus de la pasiva flanko al la aktiva: ĝi alportus al mi monon, kaj per tiu kompenso ĝi pardonigus sin.”

“Sed kiel vi reagas al la ideo devi submetiĝi al postuloj samseksemulaj? Ĉu viroj vin altiras?”

“Ne. Neniam viroj min allogis. Mi ne trovas bela la korpon de viro, eĉ laŭdire plaĉa, dum korpo de virino facile kortuŝas min. Kaj mi ŝatas tikli la etan butonon ene de la virina pordo, flari ties malsekan odoron, lasi miajn manojn vagi laŭlonge de karesindaj kurboj, senti la varmecon de inaj lipoj sur miaj lipoj ... Se mi nur povus kontentige engliti ... Sed mi ne parolu pri tio, kiel virinoj al mi efikas, jam ... nu, post kelkaj sekundoj iĝos ege malkomforte. Nu, nun mi perdis la konversacian fadenon. Kial mi subite komencis liriki pri virinoj?”

“Ĉar mi menciis la postulojn de la proponita kontrakto rilate al sekse ludi kun viro.”

“Ha jes! Kiel mi diris, viroj tute ne allogas min sekse. Sed kial tio ĝenus min? Kiam la ambasadoro lekis mian glanon, tio ekscitis min. Mi estas tiel frustrita, ke plej simpla manipulado, eĉ fare de viro, tuj nepre kaŭzas erekton kaj, se daŭrigata, min kondukas al ĝua eksplodo. Ne estis same, kiel se virino agus, ĉar tiam la ekscito estus duobla, ĝi okazus kaj mense kaj geste. Kun tiu ulo, la efiko estis nur meĥanika, sed ĝi efikis, kaj ĝi ne naŭzis min. Ĝi ne tiom diferencis de propra man-uzado. Kiam mi min manpiŝtas, la ekscito ne venas de enamiĝo, ĉu?, nur de meĥanika faro, kiun mi helpas fantaziade.”

“Sed li diris, ke li penetros vin. Ĉu tio ne ŝanĝas vian vidpunkton?”

“Mi tion neniam spertis. Sed li diris al mi, ke li havas tre malgrandan organon, kiun mi apenaŭ sentos. Precize tie fontas lia deziro: li ŝatas enŝovi ĝin en viron kun plej longa stango, ĉar tiam li havas la impreson, ke tiu fariĝas lia. Mi dubas, ĉu ĝi estos vere malagrabla. Eble mi povus peti lin fari provon antaŭ ol akcepti la kontrakton.”

“Sed se li enamiĝis al vi, ĉu li toleros, ke vi foriru, eĉ post du jaroj? Vi troviĝos en malgranda emirlando, kie neniu povos helpi vin for, se li decidos perforte vin konservi.”

“Diable! Mi ne pensis pri tio.”

“Eble eĉ, se li sentus, ke vi deziras lin forlasi, li mortigus vin, kaj neniu tion scius en Eŭropo.”

“Diable, diable! Mi ne ŝatas viajn ideojn.”

“Tamen vi devas alfronti la realon realisme. Tiuj estas parto de la riskoj.”

“Vi pravas. Mi ne konsideris tiujn punktojn. Sed mi nepre devos. Realisti necesas. Tamen, tiu grasulo aperas tiel milda ...”

8

Karal sin demandis, ĉu mencii la novaĵon al Ĝoja. Li preferus ne, sed li tuj pensis, ke la gazetoj ĝin nepre raportos, kun pliaj skandalkrioj pri polica nekapablo. Li do alparolis ŝin.

“Oni trovis plian viktimon.”

“De la seksa perversulo?”

Li rimarkis, ke ŝi reagas intense, kiel ĉiufoje, kiam tiu menciiĝis.

“Jes. Bela knabino. Naŭzas min tiu sadisto. Ankaŭ ŝi estis ŝirita per klabo pli ol 40-centimetrojn longa. Kaj strangolita, kiel la aliaj. Oni trovis ŝin en la arbaro de Verduga, apud lageto. Ĝoja, kio estas al vi? Ŝajnas, ke tiu perversulo emocias vin pli ol iu ajn krimulo!”

“Pardonu, Jano, mi ne povas klarigi al vi. Mi esperas, ke iutage mi povos.”

Kaj, sentante la bezonon promeni sola, strebe al reekvilibro, ŝi lasis lin tie kaj foriris el la domo.

*

“S-ro Karal? La persono ĉe la akceptejo direktis min al vi. Vi okupiĝas pri tiu enketo, ĉu ne, pri la strangolitaj junulinoj de plenluno?”

“Jes. Kial vi deziras min renkonti?”

“La gazetoj raportis pri la lasta krimo. Nu, mi vidis la viron, kiu foriris kun Helena Besar.”

“Ĉu vere? Kie?”

“Mi rendevuis kun mia amikino antaŭ kinejo Odeon. Mi rimarkis junan viron, kiu rigardis la filmfotojn, en la ekstera halo. Estis io en lia sinteno, kio ne plaĉis al mi. Lia maniero rigardi la preterpasantinojn. ‘Ĉasisto serĉanta predon’, mi diris al mi. Tre ĉarma junulo, kun plaĉa vizaĝo, sed io perversa en la okuloj. Kaj jen alvenis junulino, kiun mi iom konas, Helena Besar. Ŝi aspektis furioza. Ŝi rigardis la titolon de la filmo kaj metis sin en la atendovicon. Min okulfrapis, kiel tiu alia ulo ŝin rigardas, oblikve, preskaŭ palpe, kun speco de ironia, aventurema rideto.”

“Kio okazis poste?”

“Li aĉetis bileton kaj eniris. Li iris sidi tuj apud ŝi. Mi vidis ilin, ĉar mia amikino kaj mi sidis malantaŭe. Ili karesis kaj kisis unu la alian, nu, la kutima afero. Kaj ili foriris kune.”

“Treege grava informo! Mi dankas vin. Ĉu vi povus priskribi tiun knabon?”

Kun plej granda atento Karal notis la detalojn.

9

“Bonan, Ĝim! Mi estas kontenta revidi vin.”

“Bonan, Aminda, ankaŭ mi ĝojas. Kiel vi?”

“Ne malbone, dankon. Kaj vi, mia fenomeno, kiel vi fartas?”

Ĝim rakontis pri la propono de la araba diplomato. Aminda Glor fajfis admire.

“Filo de puto! Kia propono! Ĉu vi akceptos ĝin?”

“Mi hezitas. La salajro estas menskirle tenta, ĉefe rilate al la postulata laboro!”

Ŝi ekridis. Ili eksidis sur la liton, kaj li metis manon sur ŝian genuon.

“Ĝim, karulo, estas amuze! Se vi konsentus, ni fariĝus kolegoj!”

“Prave! Mi luus al li, kontraŭ mono, mian am-uz-ilon!”

Ŝi eksplodis per rido.

“Karuleto! Kiel sprite! Jam de jaroj mi ĉiutage enigas tiujn amuzilojn en ĉiujn truojn de mia korpo, sed neniam mi pensis pri tiu signifo. Cetere, kiel fartas via persona amuzilo?”

“Peze!”

Ambaŭ reridis.

Ŝi malzipis lian pantalonon kaj mane kovris lian problemon, tenere.

“Vi pravas,” ŝi diris, “erekta ĝi devas pezi tri aŭ kvar kilogramojn.”

“Ĝi pezigas mian koron, kaŭzas al mi pezajn zorgojn. Eĉ se mi akceptus la proponon de tiu arabo, mia handikapo ne ŝanĝiĝus. Ĉu vere mia deziro priĝui per ĝi virinon kaj per ĝi ĝuigi ŝin neniam realiĝos? Ĉu mi estas kondamnita al diversaj formoj de masturbado?”

“Kompatinda! La mondo estas malbone farita. La viroj, kiuj vizitas min, neniam zorgas pri tio, ĉu ili ĝuigu virinon aŭ ne, ili pensas nur pri la propra plezuro; la kunludantino estas por ili nur rubujo, kien ili ĵetas sian virkraĉon. Kaj vi, kiu konsideras la personon de virino kaj ŝatus doni ĝuon al ŝi, jen vi ne povas donaci tion, kion vi dezirus.”

Ambaŭ ĝemspiris.

“Ĉu vi prezentis mian kazon al via seminario?” li demandis espere.

“Kompreneble,” ŝi respondis, komencante senvestigi sin. Li faris same. Nur rigardi ŝin sufiĉis por ke lia mirindaĵo komencu bombasti.

“Ĉu rezultis io?”

“Estis pluraj ideoj, preskaŭ neniu vere realisma.”

“Kiuj ili estis?”

“Mi ne memoras ĉion. Unu estis, ke kvar aŭ kvin virinoj okupiĝu pri vi samtempe. Ni kalkulis, ke ili povus kovri vian tutan longon per la manoj. Se ili ritme masaĝos, aŭ lasos vin iri kaj veni tra tiu varma mantunelo, ne estus perfekte kiel normala ĝisfunda penetro, sed tamen eble pli bone ol nenio, ĉu ne?”

Ĝim ne respondis. Lia imago bildigis al li grupon da belulinoj, kun malsamaj vizaĝoj kaj korpoj, sed same nudaj, prizorgante lin palpe, karese, leke. La ideo ne estis malplaĉa. Li fermis la okulojn kaj lasis sian menson vagi laŭ plezuraj revvojoj.

Nuda, li staris sur herbejo, ne malproksime de maro. Floroj abundis, kaj ne mankis arboj, palmoj kaj aliaj. Lia giganta erektaĵo, anstataŭ lin ĝeni, estis ĉi-foje kaŭzo de fiero. Ĉirkaŭ li baletis sep aŭ ok knabinoj, diverse sed egale amindaj. Li dancis surloke, centre de la rondo.

Ĉiuj ridis kaj ĵetis florojn unu al la alia. Unu eĉ ornamis per lekanteta krono lian orgojlan amilon. Kaj jen la belulina rondo pli kaj pli proksimiĝis al li, ĝis ĉiu knabino, sin reciproke tenante ĉe la talio, premis sin al li. Ilia varmo, iliaj junaj haŭtoj estis ege plaĉaj al lia epidermo.

Nun li kuŝis kaj ĉiuj knabinoj genuis ĉirkaŭ li. Ili karesadis la krurojn, la bruston, la nukon, la brakojn, ĉiuj samtempe laŭ ritmo de anĝeleca muziko. Ili kisadis lin laŭ la tuta korpo. Per siaj manoj, ili formis tunelon, en kiu ĝi povis daŭrigi la dancon pli kaj pli ĝue. Aŭ, okope, ili lekis ĝin, de la dikega balano ĝis la firma bazo pilastra. Jes, jes, ĝuon tia opo scius doni, al viro sekse elnorma.

Li malfermis la okulojn.

“Pri kio do vi pensis?” demandis Aminda. “Via stango dikiĝis kaj emis vibri, dum vi kuŝis kun okuloj malfermitaj.”

“Mi pensis pri la plezuro ludi sekse kun grupo da belaj inoj. La ideo de via seminario ne estas malbona.”

“Bedaŭrinde ĝi ne estas realigebla.”

“Kial?”

“Pro plej proza kaŭzo: kostus tro multe.”

Li alprenis malĝojan esprimon.

“Kompreneble,” li diris.

“Jam mi kostas tro, por ke vi povu veni regule, kun via salajro, kvankam mi tre ŝatas vin kaj mi kapablus akcepti vin senpage, nur pro malsaĝa korinklino. Sed miaj koleginoj ne estas simile filantropaj, kaj ili postulus la normalan prezon. Do imagu, kiom kostus, eĉ se estus nur kvar el ili dum unu horo!”

“Kompreneble,” li ripetis, kun falantaj vizaĝtrajtoj. “Estis nur bongusta revo. Nu, ĉu nenio alia rezultis el viaj diskutoj?”

“Tamen jes. Estas io, sed ĉu akceptebla, mi ne scias.”

Ŝi kisis lian ventron, amike taŭzetis liajn virajn partojn, kaj diris:

“Atendu momenton, mi tuj revenos.”

Kiam ŝi revenis el la banĉambro, ŝi portis strangan objekton, el sufiĉe rigida plasta materialo, kiu prezentiĝis kiel tubo, iom pli ol 30-centimetra, ĉe kies ekstremaĵo troviĝis, unuflanke, iom kurba plato, kelke firma, sed tamen ne rigida, kaj aliflanke ronda rando iom pli dika ol la tubo mem.

“Kio estas tio?” li demandis, kaj la sola vido de tiu aĵo jam igis lian pafilon eksinki.

“Oni ĝin nomas haltigilo. Ĝi estas uzata por kazoj similaj al la via, kvankam neniu el miaj koleginoj iam ajn aŭdis pri iu komparebla laŭdimensie al vi. Ĝi konservas dum sufiĉe longa tempo la varmecon de la akvo, en kiun oni metis ĝin antaŭ la uzo, kaj oni ŝmiras la internon per speciala pomado por ĝin lubriki. La virino fiksas ĝin al si per ĉi tiuj rimenoj. Tiel, ŝia amkoridoro ricevas longiĝon, la viro do povas penetri ŝin, kaj lia puba parto estas haltigita de la plato, kiu estas varmeta, firma, tamen iom fleksebla, tiel ke ĝi elvokas korpon. Ĉu vi volas provi? Laŭdire, la sensaco, por viro kun longa fluto, estas preskaŭ la sama, kiel se li enirus la virinon normale.”

Ĝim ne aspektis entuziasma.

“Ŝajnas al mi, ke tio forprenas multon el la poezio de la ago.”

“Ĉar por vi ĝi estas poezia?”

Aminda pensis pri sia laboro. Kiom maltrafis la vorto! Kaj tamen ĝi pinĉis ŝian koron. Tiun viron ŝi estus ŝatinta renkonti, antaŭe.

Ŝi karesis lian bruston, lian ventron, atingis la nun molan viraĵon, kaj ĝin milde palpadis.

“Mi estas kriplulo, kaj jen mia protezo,” li diris amare.

Aminda miris. Ŝi fojfoje aŭdis, ke ekzistas viroj, por kiuj seksa kuniĝo estas io alia ol pure besta, ĝuiga procezo, sed neniam ŝi renkontis iun similan. Ĝim estis fenomeno laŭ pli ol unu vidpunkto. Reveme, ŝi per unu mano masaĝe laŭiris la tutan longon de la alpendaĵo, dum la alia fingris lian balanon tiel sperte, ke lia seksumilo streĉiĝis ĝis nekredebla maksimumo. Ŝi surmetis la ‘artefaritan vaginon’ kaj flustre invitis: “Venu!”

Sed li trovis kontraŭargumenton:

“Mia glano estas tro dika, ĝi ŝiros vin, eĉ kun tiu ĉi afero.”

“Ne timu. La virina pasejo estas ege fleksebla. Ĉu vi jam vidis, kiel dika estas la kapo de novnaskito? Ĝi tamen pasas tra ĝi. Estas vere, ke vi estas granda laŭ ĉiuj dimensioj. Tial mi petas vin antaŭeniri nur tre malrapide, por ke miaflanke mi povu taŭge adaptiĝi.”

Kun dubema esprimo, li eniĝis en la plastan manikon. Surprize, ĝi estis plaĉe varmeta, kaj glitfacila. Kiam li atingis ŝian sojlon, la diferenco tamen tuj sentiĝis.

“Atendu,” ŝi diris, “ne perfortu. Restu momente, ĝis mi komencos adaptiĝi. Ĉu vi povas?”

Li estis fakte ege ekscitita, malgraŭ la artefariteco de la plastaĵo, sed li sukcesis paciencigi sin. Li sentis fortan inklinon stimuli ŝin fingre, sed pro la ‘protezo’ ne eblis.

“Venu,” ŝi susuris, kun samtempe ĝema kaj plezura elspiro, “sed delikate, mi petas.”

Li puŝis sin iomete. Estis por li nova, neesperita sperto: povi eniri sen vundi, sen perforti, sen ŝiri. Ŝia pordeto fermiĝis tre streĉe ĉirkaŭ lia vastega glano, kaj jam tio per si mem kaŭzis neatenditan volupton.

Milimetron post milimetro, li progresis. Ŝi adaptiĝis. Verŝajne tiel, kiel ŝi antaŭe rimarkigis, bebo naskiĝanta estigas organ-adapton. Li iris ĝis la fundo. La plasta plato lin haltigis. Li sentis ĝian malnaturecon, sed la fakto, ke io premas lian puboston, donis ian kontentigon al tiu pozicio.

“Restu momenton,” ŝi diris.

Unuflanke, estis sufiĉe plaĉe resti tiel kaj senti la tutan longecon falusan streĉe premata, eĉ se la diferenco inter la karna kaj la plasta partoj forte percepteblis. Aliflanke, la pozicio de la femuroj estis malkomforta, kaj, kvankam li parte estis en ŝi, ne estis agrable senti ŝin tiel malproksima. Li tamen komencis movi sin laŭ longaj, malrapidaj iroj kaj revenoj.

Bedaŭrinde, la plastaĵo laŭgrade perdis sian varmon, kaj al la trapasado laŭlonge de la malvarma tubo baldaŭ ekmankis ĉarmo. Krome, post kelkaj minutoj, unu el la rimenoj, kiuj fiksis la aparaton al la korpo de Aminda malligiĝis kaj tiel ĉesis la glata irado.

“Mi ne elportas tiun ĉi aferon,” li grumblis, elirante el ĝi. Aminda malfiksis la restantan rimenon.

“Ankaŭ al mi, verdire, ĝi ne plaĉas, kvankam estis agrable senti vin en mi. Kaj, kredu min, neofte mi ĝuas la eneston de viro.”

“Ĉu ne doloris?”

Ŝi hezitis.

“Se paroli sincere, mi diru, ke jes. Estas io perforta en via ĉeesto, tiel dika via ilo estas. Sed la plezuro estis pli granda ol la doloro. Vi scias, ke kelkfoje virino ŝatas, ke viro ŝin premu al si per siaj brakoj kun tia forto, ke doloras. Estis iom simile.”

“Nun alvenas la danĝera momento,” li diris. “Mi estas ekscitita. Mi komencis proksimiĝi al kulmino, kiam ĉio fuŝiĝis. Mi freneziĝos, se mi ne spertos orgasmon. Kaj tamen, mi petas vin, ne permesu, ke mi vin vundu!”

“Venu sur min,” ŝi diris trankvile.

Li obeis. Lia longa faluso instaliĝis sur ŝia ventro, pasis inter ŝiaj mamoj, kaj ĝia kapo preskaŭ tiklis al ŝi la kolon.

“Almenaŭ estas varme,” li diris.

Movo de la lumboj puŝis lian karaĵon antaŭen, kaj revene, laŭ senhasta kadenco.

Subite, li haltigis sian ritman movadon.

“Kio okazas?” ŝi demandis, mire rigardante lian konsterniĝan mienon.

Sed ek, li forlasis la liton, kuris banĉambren.

Kiam ŝi reatingis lin, li staris antaŭ la banujo, kun kruroj iom fleksitaj kaj kurbigita spino, puŝante antaŭen la gigantan ruĝecan palison, kiu elskuis al la kahela muro la ritmajn pafojn de sia semtorento. Nur kiam ŝi premis sian bruston al lia dorso kaj per la mano tenere ĉirkaŭis lian vibran plezurstangon, nur tiam ŝi rimarkis, ke li ploras knabete.

Ŝi forgesis, ke li estas kliento, ke ŝi devus ne enlasi en sin sentojn, ke viron ŝi ne rajtas ami. Per tre milda tono ŝi demandis:

“Kio estas al vi? Kiu turmento?”

Sed li ne kapablis respondi, li nur samtempe gruntis kaj singultis, dum el li ŝprucis, plu kaj plu, la viva erupcio, kvazaŭ ĝi neniam devus halti. Nur kiam finfine lia korpo malstreĉiĝis, elĉerpita, li turnis al ŝi sian plorĉifonitan vizaĝon.

“Mi sentas min tiel groteska,” li diris.

“Groteska?”

“Jes. Ridinda. Stari nuda antaŭ banujo kiel adoleskanto, kiu manĝuigas sin, dum mi estas plenkreska viro, kiu antaŭ nelonge kuŝis ĉe varma korpo virina! Ĉu vi komprenas, en kia situacio mi troviĝas? Via ‘haltigilo’ ne estas akceptebla, mi ne povas iri ĝisfunde en vin, ĉar mi vin vundus, kaj se mi restus sur vi ...”

“Vian ŝprucon mi akceptus sur miajn kolon kaj vizaĝon. Tio estas parto de miaj profesiaj devoj.”

“Ne. Tion vi povas fari kun ordinara kliento, ne kun mi. Post du minutoj, vi forturnus la kapon, kaj mia ĵeto trafus al la muroj, al la mebloj. Via ĉambro devas esti bela por la sekvanta kliento, mi ne povus allasi, ke mi kaŭzas al vi tian ĝenon. Ĉi tie, la fleksebla duŝtubo facile purigos.”

“Vi estas fenomeno. Neniam miaj vizitantoj zorgas pri la sekvoj, rilate al mi, de sia konduto.”

“Nu, tia mi estas. Se mi ne havus tiajn sentojn, mi ne lasus tiujn dommastrinajn demandojn invadi min, dum mi proksimiĝas al plezurklimakso, mi ne starus ĉi tie groteske, farante amon al banujo. Jes, groteske, kion ajn vi diru.”

“Kompatinda!” ŝi prononcis, kaj ameme ŝi kisis lian moliĝintan, sed ankoraŭ rimarkindan semdonilon.

10

“S-ro Karal?”

“Estas mi. Bonvolu sidiĝi. Kiel mi povas helpi vin?”

Mi estas tiu, kiu povas helpi. Vi okupiĝas pri la plenluna murdisto, ĉu ne? Nu, mi havas fortan suspekton.”

“Ĉu vere? Bonvolu klarigi, en kio ĝi radikas.”

“Mi estas amikino de Klara Majir', kiu sekretarias ĉe la jurmedicina servo. Nu, antaŭ nelonge, ni devis iri kune al Farobel' por la semajnfino, kaj mi iris al ŝia oficejo fine de la vendreda labortago, por kune ekveturi tuj. Ŝi estis preskaŭ preta por min sekvi for, kiam d-ro Kagan vokis ŝin al si por mi-ne-memoras-kiu tasko. Dum mi atendis ŝin, miaj okuloj nevole trafis raporton, kiun ŝi ĵus tajpis. Estis la medicina raporto pri la lasta el tiuj murdoj.” Ŝi subite haltis.

“Kaj kiel tiu legado vekis en vi suspekton? Pri kio?”

“Mi rekonis lin. Nenormalulo, kiun mi foje venigis al mia apartamento. Mi havas tre plaĉan unuĉambran apartamenton. Li estas tre bela, deloginda viro. Mi konfesas, ke mi pli trenis lin al mia loĝejo ol inverse. Mi sentis fortan deziron havi viron tiunokte, kaj mi facile allogis lin al mia lito.”

“Ĉu li provis seksperforti vin, strangoli vin? Kial vi diris nenion al ...?”

“Ne, tute ne,” ŝi interrompis. “Eble ĉar mi ekscitis lin tro, kaj mi tuj vidis ... Li trovis min ege-ege dezirinda kaj ...”

Ŝi efektive estis bela. Ŝi havis manekenan figuron, perfekte vestitan per robo el batik-desegna silko. Intensaj verdaj okuloj, malhelblonda hararo, verŝajne nature onda, sens-amaj lipoj, trajtoj simetriaj: la vizaĝo admirinde kronis la sveltan, flekseblan korpon, virtikle kurbohavan.

“Kiam vi rimarkis, ke li estas nenormala?”

“Li kisis min, li premis min al si. Mi sentis lian ... e ... virecon. Komence, mi nur pensis: kia viro! Ĉar mi sentis la aferon multe pli forte ol kutime, kaj mi konfesu, ke mi ne malkutimas senti virecon strikti al mia korpo. Sed post momento, li mem ne plu eltenis. Li devis ...”

Ŝi denove paŭzis.

“Kion li devis fari?” Jano trankvilvoĉe demandis.

“Estas malfacile klarigi. Ĝi fariĝis tiel granda, ke lia pantalono ne plu povis ĝin enteni. Li tiuminute ankoraŭ surhavis la vestojn. Mi mem malzipis lian pantalonon.”

“Ĉu li atakis vin?” diris Jano, ĉar ŝi refoje sin interrompis.

“Ne. Tute ne. Nur, mi ne scias, kiel min esprimi. Mi ne estas pruda, sed mi ne kutimas paroli pri tiuj aferoj. Kiam lia pantalono glitis planken, elkalsone elstaris rapide kreskanta afero. Ne, ne, ne rigardu min tiel. Mi havas sperton, kiel mi jam diris. Mi scias, kiel funkcias viro. Nur ... lia ... ilo estis vere giganta, kaj nekredeble dika.”

“Kiom granda, proksimume?”

“Mi povas diri la informon, kiun li mem donis al mi. Kiam mi ekkriis, ke mi neniam vidis tiel enorman aferon, li diris, ke, efektive, tio estas lia plago en la vivo: erekta, ĝi mezuras 48 centimetrojn, li diris. Mi tion volonte kredas.”

“Kion vi ... Kion vi opiniis pri ... kuŝi kun li?”

“Mi ne povus. Mi ne povis kaŝi mian hororon. Mi diris, ke mi ne povus akcepti lin. Ĝi tute certe min vundus. Ĉiaokaze, mi tre timis ĝin.”

“Kiel li reagis?”

“Komence li estis furioza. Li kaptis min ĉe la ŝultroj, skuis min, diris, ke konstante li spertas la saman travivaĵon, ke virinoj logas lin, delogas lin al sia lito, sed poste lin rifuzas, ke tio estas netolerebla. Mi timis. Mi petis lin ĉesi min skui, minacis voki la policon. Li fine kvietiĝis kaj foriris. Sed mi konsciis, ke mi eskapis etaŝance. Ne mankis multo, ĝis li ekperfortus min.”

“Kial vi ne raportis la aferon pli frue?”

“Nu, li faris nenion al mi. Kaj la gazetoj, kiuj publikigis artikolojn pri la murdoj, neniam menciis la detalojn, kiujn mi legis en tiu jurmedicina raporto, nome, ke la viktimoj estis penetritaj de objekto pli malpli 40-centimetrojn longa kaj kun verŝajne 6-centimetra diametro. Legante tion, mi tuj pensis pri li, pri lia monstra organo, kaj ankaŭ pri lia terura seksa frustriĝo.”

“Dankon. Via atesto treege helpas nin. Dank' al vi ni malkovris novan spurvojon. Ĉu vi scias, kiel nomiĝas tiu fenomeno?”

“Ho jes, tute certe: Ĝim Juga.”

*

“Simpatia vizaĝo,” pensis ambaŭ Georgo Spiro kaj Miĥaelo Dunja, la du policanoj, kiuj, helpe al Jano Karal, estis komisiitaj enketi pri Ĝim. Ili klarigis la motivon de sia ĉeesto.

“Ĉu oni suspektas min?” Ĝim mire demandis.

“Ne suspektas. Nur informiĝas. Vi estas unu el la eblecoj. La vorto ‘suspekta’ estas miskompreniga. Mi diru jenon: el la tuta loĝantaro, per ia elimina procezo montriĝas, ke nur 100 personoj respondas al ĉiuj kriterioj, kiuj ebligas difini la krimulon. Ni devas kontroli pri la cent. Alivorte, vi havas 99 ŝancojn en 100 esti senkulpa, sed ni ne rajtas pretervidi tiun centan.”

“Ĉu mi povas demandi, pro kio mi troviĝas inter la cent ebluloj?”

“Ne. Tio estas polica sekreto, kaj nia armilo. Se ni dirus ĝin, vi tre facile scius, kiamaniere kaŝi la veron. Nu, ni deziras scii, kie vi troviĝis je la datoj kaj horoj, kiujn mi tuj diros.”

El la sekvanta konversacio riveliĝis, ke Ĝim Juga havas aŭ tre malbonan memoron, aŭ seriozan mankon de konfirmoeblecoj pri sia lokiĝo, kiam la krimoj okazis. Ĉu tio kreskigis la suspekton? Ne vere. La murdoj efektiviĝis ĉiumonate, kaj ne ĉiam estas facile ĝuste memori, kion oni faris je preciza dato.

Finfine, la policanoj atingis la ĝenan parton de la pridemandado:

“Ni eble devos peti vin submetiĝi al medicina ekzameno,” diris Spiro.

“Ĉu vere? Tio estas tre ĝena,” Ĝim respondis. “Verŝajne ĝi okazos en la malnova urbo kaj oni atendigos min dum eterno antaŭ ol okupiĝi pri mi.”

“Eble ni povus jam likvidi tiun problemon nun, se vi konsentus,” Dunja sugestis.

“Pri kio temas?”

“Unue, ĉu vi scias, al kiu sangogrupo vi apartenas? Ĉu vi havas dokumenton, kiu tion pruvas?”

Ĝim havigis al ili karton de regula sangdonanto. Li estas el la grupo O. Kiel la krimulo. Kiel ankaŭ tre ampleksa tavolo de la loĝantaro.

“Ni eble foje bezonos ion pli precizan, por kio necesos eltiri sangospecimenon, sed tio ĉi portempe sufiĉos. La dua afero estas pli delikata. Kiel ni klarigis, la krimoj, pri kiuj ni esploras, estas esence seksaj. Ni scias detalojn pri la seksa morfologio de la krimulo. Ekzameno de la seksaj organoj povus ege helpi limigi la kampon de nia serĉado. Ĉu vi konsentus, ke ni ...”

“Se tio ebligas gajni tempon, kial ne? Mi estas senkulpa, do kial mi hezitus?” Ĝim respondis kun rideto.

“Tiu sinteno estas plej favora al vi, mi gratulas,” Spiro komentis, dum Ĝim nudigis sian subzonan korpon.

“Belan ilon vi havas,” deklaris Dunja, dirante al si, ke la virineto, kiu vizitis Janon, ĉerpis siajn informojn el sia imago. 48-centimetra! Da frenezuloj ĉiam estas pli ol oni emus pensi. Se ĉi tiu longis 10 centimetrojn, tio estis maksimumo.

“Ni petas vian pardonon, sed en nia raporto ni devas indiki viajn dimensiojn. Ni do devos mezuri,” li aldonis.

Ne lasante al Ĝim la tempon eventuale rifuzi, li tiris mezurbendon el sia poŝo, kaptis la penison, kaj aplikis la bendon al ĝi. Lia mano estis varma, kaj la tuŝo kaŭzis etan eksciton. Kelkaj viroj tute ne ekscitiĝas ĉe kontakto kun ulo el la sama sekso, sed Ĝim, kvankam tute ne samseksema – vide, ekzemple, lin ekscitis nur virinoj – estis ege respondema je ĉiu tuŝo en tiu korporegiono. Tial ankaŭ ĉe la arabo li tiel pozitive reagis.

“Niaj ĉefoj havas vere strangajn ideojn,” Dunja diris ridante. “Ili petas nin mezuri penisojn, sed la longeco ŝanĝiĝas de sekundo al sekundo. Kio estos la ĝusta?” Parolante, li tuŝis la organon iom pli ol necesus por simpla mezurado. Eble li havis iajn samseksemajn tendencojn.

“Pri la longeco, ni metos ian mezan mezuron,” li diris. “Eble notu 17, Georgo. Kiam mi komencis estis 15, kaj nun jam estas 20. Sed kion fari pri la cirkonferenco? Tio multege ŝanĝiĝas ekde antaŭ kelkaj minutoj. Kaj ni devas noti la cirkonferencon de la balano. Mi eble komencu per tiu. Kia profesio, diable, kia profesio!”

Metante la mezurbendon ĉirkaŭ la glanon, li unge tuŝis ties rimeneton, kio kaŭzis al Ĝim fortan ekscitan sensacon.

‘Mi erektos’, ĉi-lasta diris al si. ‘Mi sentas nun, ke mi erektos.’ Li estis ege ekscitiĝema tiuloke, kaj la fakto, ke ĝin tiklis viro nenion ŝanĝis pri tiu fiziologia karakterizo.

Same kiel la penso ruĝiĝi akcelas ruĝiĝon ĉe homo hontema, tiu penso nur povis akceli la fizikan reagon. Lia vira ornamaĵo iĝis pli kaj pli malmola. Ĝim tute ne deziris, ke la policanoj vidu, kia li aspektas ĉe plena seksa varmiĝo – li neniam ŝatis, ke oni vidu lin tiastata, ĉar tio akrigis lian senton pri nenormaleco – kaj se li komence konsentis sin montri, tio estis nur ĉar li opiniis, ke ili rigardos dum ne pli ol du sekundoj, kio estis tute akceptebla, tial ke, en trankvileco, lia karuleto estis absolute normala (laŭ dimensioj, se ne laŭ ĉarmo). Sed nun, li lasis ilin tuŝi ĝin, manipuli ĝin, kaj subpremi erekton estis tute neeble.

Kiam la du enketistoj revenis al la ĉefpolicejo, ili povis konfirmi la nekredeblan depozicion: la palison 48-centimetran ili propramane mezuris.

11

“S-ino Karal!”

La nokto estis aparte malluma, la strato aparte senhoma, ŝi ektimis.

Ŝi tuj rekonis la viron, kiu, antaŭ nelonge, ekzibis sin en ŝia kabineto de la psikosociala konsultejo. Sed lia vizaĝo, ĝenerale tiel ĉarma, ĉi-foje teruris. Al la malestimo, kiu pentriĝis sur ĝi, miksiĝis io minaca.

Li ekkaptis ŝiajn manradikojn, premante ilin tiel forte, ke ili doloris.

“Kien la profesia sekreto?” li demandis per obtuza, furioza voĉo. “Vi diris al mi, ĉu ne, ke ĉio inter ni estas konfidenca,” li daŭrigis, “kaj mi stulte kredis vin. Mi sciis, ke vi estas edzino de policano, tial mi demandis pri la sekreto. Mi imagis vin honesta. Kiam vi konfirmis, ke miaj konfidencoj estos respektataj, mi kredis vin, kaj ...”

“Mi neniam perfidis viajn konfidencojn,” ŝi interrompis, “kaj mi ne komprenas, kio okazas al vi.”

Ŝia tono estis sincera kaj li dum sekundo hezitis. Sed li tuj retrovis sian ĵusan humoron:

“Kiel bele vi komedias! La polico venis al mi. Ili demandis ĉiaspecajn detalojn pri miaj faroj je tiu aŭ alia momento. Longan liston ili havis. Kaj poste, ili devigis min montri miajn plej-intimaĵojn, kaj ili mezuris. Ili suspektas min pri longa serio da krimoj, da seksaj krimoj. De kie, se ne de vi, venis la informo pri mia vira longeco?”

Parolante, li laŭgrade tiris ŝin al mallumega pasejo.

“Mi ne scias, de kie,” ŝi diris malforte. “Mi nur povas ĵuri al vi, ke mi nenion perfidis.”

“Mi fidis je vi, mi fidis je vi,” li raŭkis, kaptante ŝiajn ŝultrojn kaj skuante ŝin. “Ĉu vi komprenas, ke mi fidis je vi? Ke mi trovis vin komprenema, simpatia. Kaj nun ...”

Ŝi iĝis eĉ pli pala. Ŝi ne kapablis pensi. Ŝi diris al si, ke li estas freneza, kaj ke neniu argumento povus lin konvinki. Ekperlis larmo.

“Mi povas diri al vi nenion alian ol la veron,” ŝi diris per mallaŭta voĉo, tre malsama ol la kutima. “Mi neniam menciis vin aŭ vian problemon al mia edzo, nek al iu ajn, sed vi ne kredos min.”

Liaj manoj proksimiĝis al ŝia kolo. Ondo de angoro ŝin ekkaptis. Ŝi sentis, ke ŝi baldaŭ panikos preter prudento.

“Ĉu vi intencas murdi min, kiel vi murdis 10 senkulpajn virinojn? Eble vi ...”

“Kion? Vi kredas, ke mi estas tiu murdema seksmaniulo? Kaj vi nomas vin psikologo?”

La indigno sonis tute sincera, sed liaj okuloj iĝis strange ruĝecaj, febraj, kaj liaj manoj nun atingis ŝian gorĝon.

“Mi murdis neniun. Venis konsulti vin viro kun serioza psikologia problemo, kiu fuŝas al li la vivon, kaj anstataŭ helpi, anstataŭ eĉ kompreni, vi lin imagis krimulo, kaj denuncis al via edzo. Eble vi efektive meritas, ke mi strangolu vin ...”

Ŝi levis la brakojn por depreni liajn, nur reflekse, ne fide, ŝi ja sciis lin tiom pli forta! Sed ĝuste je la momento, kiam ŝi opiniis, ke verŝajne jen alvenis ŝia lasta spirminuto, potencaj brakoj kaptis lin de malantaŭe.

“Sufiĉe!” kriis la profunda voĉo de policisto. Ĝim eĉ ne provis rezisti la areston. La rigardon de malestimo, kiun li ĵetis al Ĝoja, tiu ne pretas forgesi.

“Mi estas senkulpa,” li balbutis, “ni nur diskutis, iom vigle.” Sed la du policistoj forkondukis lin.

12

Tri tagojn poste, geedzoj Karal diskutis la aferon, paŝante direkte al la ĉefpolicejo.

“Feliĉe, ke tiu junulino informis nin pri la longfalusulo,” Jano diris al Ĝoja. “Se ni ne aranĝus, ke policisto konstante sekvu lin, vi eble ne plu apartenus al ĉi tiu mondo! Mi min demandas, ĉu vi ne havas tro striktan komprenon pri profesia sekreto.”

Ili paŝis tra la parko, man-en-mane, kiel ofte dum belaj vesperoj. Ŝi nur levis la ŝultrojn.

“Ĉu vi ne havas dubon, ke kulpas li?”

“Neniun. Lia sanga grupo koincidas kun la konkludoj tiritaj el la specimenoj de spermo, kiun ni trovis ĉe la viktimoj, eĉ laŭ la tre fajnaj subdividoj, kiujn oni nun uzas. Krome, vi scias, ke ni trovis virajn pubharojn en la plimulto el la kazoj, kiel ofte ĉe seksaj atencoj. Nu, laŭ la polica laboratorio, tiuj devenas de li.”

“Ĉu la certeco estas absoluta?”

“Nu, la laboratorio ne havas absolute plenan certecon, sed post la aresto oni kompreneble prenis harspecimenojn el tiu lia korpoparto, kaj ĉiuj sciencaj analizoj kaj observoj faritaj konfirmas plenan kongruecon. Mi persone ne havas dubon, ke estas li.”

“Kompatindulo!” Ĝoja ekkrietis.

“Kion? Ĉu vi taksas lin kompatinda? Kvankam li preskaŭ sufokis vin?”

Ĝoja miris pri la propra reago. Kaj samtempe ne vere miris.

“Mi ne estas tiel certa kiel vi. Dum tiu renkonto, kiam viaj policistoj subite intervenis, kaj arestis lin, li ne vere provis strangoli min. Li ne premis serioze.”

“Tion vi diras nun; ĉe la policejo vi estis malpli certa.”

“Ĉu vere?”

“Jes.”

“Tamen mi trovis lin sincera.”

“Kio estas sincereco? Sed ĉiaokaze, la nuntempa sangotipa klasado fariĝis vere preciza, kaj la har-indiko konfirmas. Estus eksterordinara hazardo, ke alia viro ol li lasus tiujn spurojn, kiuj perfekte kongruas kun liaj fiziologiaj karakterizoj, inkluzive de la vundospuroj kaŭzitaj per lia fenomena ... armilo. Sed eble vi kompatas lin pro tio. Li rakontis al vi pri la seksa mizero de viro tiel dotita de la naturo, kaj kun via bona koro, vi sukcesis kompreni lin kvazaŭ de interne. Sekve vi lin kompatas, eĉ se li estas krimulo.”

“Eble,” ŝi respondis. Sed ŝi ne estis kontenta.

Ŝi akompanis lin ĝis la pordo de la ĉefpolicejo, kie li devis likvidi raporton tiuvespere, kaj ĉe la sojlo tenere kisis lin ĝisrevide. Dum ŝi promene revenis hejmen, provante detale memori la scenon kaj juĝi, ĉu Ĝim reale emis ŝin strangoli, ŝi ne imagis, en kia tertremeca stato la prokurora kaj polica burokratio troviĝas. La novaĵoj, la ordonoj, la onidiroj, kiuj tien antaŭe alvenis – dum Jano ĝuis siajn liberhorojn kun Ĝoja – apenaŭ ne kaŭzis revolucion. Kiel Jano sukcesis fini sian raporton, tion neniu povos diri: miraklojn oni ne klarigas. Sed li restis longe babilante kun la kolegoj pri la lastaj eventoj, antaŭ ol repeli sin hejmen, ĝisnaŭze senkuraĝigita.

“Mi freneziĝos,” li sputis, malfermante la pordon.

“Nature,” Ĝoja senpense komentis. Ŝi estis kudranta, kaj, koncentrante la atenton al sia laboro, ŝi ne turnis la rigardon al li, kiam li eniris, kio malhelpis ŝin konstati lian furiozan esprimon. Liajn vortojn ŝi aŭdis sen miro. Ŝi konis lin. En ĉiu enketo prezentiĝis momento, kiam li anoncis, ke li nepre perdos definitive la saĝon.

“Kion oni ĉi-foje faris al vi?” ŝi demandis pli afable. Nur tiam ŝi perceptis, laŭ lia vizaĝo, ke iu kvazaŭ forŝtelis de li la tutan emon plu aktivi. Grumble, malvarmkolere, li respondaĉis:

“Estas absolute nekredeble. Ni enketas, ni ŝvitas, ni faras fortostreĉojn, kaj kiam ni ĵus solvis la misteron, kaj justico povus komenci sian taskon, jen altaj instancoj malfaras nian tutan laboron.”

“Altaj instancoj, ĉu?”

“Jes. Diplomatiaj konsideroj, ili diras. Kaj ankaŭ ekonomiaj. Imagu, ke la ambasadoro de iu forperdita emirlandeto intervenis ĉe la koncerna ministro, tuj kiam li eksciis, ke ni arestis Jugan, por ke tiun oni liberigu! Nun, tiu ambasadoro asertas, ke ĉiumonate je plenluna nokto, Ĝim troviĝis en lia hejmo.”

Ĝoja ektremis, io tre malvarma traglitis ŝian spinon. Pri la afero ŝi ja sciis pli ol Jano povis diveni.

“Ĉiumonate je plenluna nokto?” ŝi ripetis mire. “Kion diable li faris tie?”

“Amon. Aŭ pli ĝuste seksumon. Almenaŭ, tio estas nia dedukto, ĉar oficiale, li nur estis amike invitata. Ĉiaokaze tiu diplomato el Zob-el..., nu, mi forgesis la nomon, de tiu eta emirujo, estas konata samseksemulo. Ŝajnas, ke li enamiĝis al Ĝim kaj ĝuas liajn servojn, laŭdire, ĉiumonate, kiam la luno plenas. Tion diris, neoficiale, la advokato de Ĝim Juga, kiun tiu moŝto mem proponis al la arestito.”

“Unufoje monate! Nekredeblas. Kiel li klarigas tiun strangan regulecon?”

“Li asertas, ke li konatiĝis kun Ĝim dum plenluna nokto, kaj havas ian superstiĉon, kiu igas lin inviti Jugan je tiuj datoj.”

“Sed ... Kion diras Ĝim?”

“Li ĝis nun rifuzis komenti la aferon. Li montriĝas ege embarasita. Li plu asertas, ke li estas senkulpa, kaj ke tion li ne bezonas pruvi. Neniu civitano devas pruvi sian senkulpecon, li ripetas, kaj li pravas, el jura vidpunkto. Eĉ se tiu sinteno ne estas vere efika, finfine.”

“Mi povus atesti, ke la ambasadoro mensogas,” Ĝoja flustris, pensema.

Jano rigardis ŝin nekomprene.

“Vi, ĉu vere? Ĉu mi bone aŭdis? Aŭ ĉu mi estas tiel laca, ke mia cerbo misfunkcias?”

Ĝoja mordis al si la lipon, ekkonsciante, ke ŝi preskaŭ perfidis profesian sekreton. Ŝi ne sciis certe, kiuj estas ŝiaj rajtoj kaj devoj, laŭjure, se temas pri murdo, sed ŝi decidis ĉiaokaze prisilenti la aferon. Ŝi ne povus allasi, ke homo, kiu konfidis sekreton al ŝi, perdu pro ŝi la liberecon, eĉ se li estas kulpa. Helpis ŝin decidi la fakto, ke al lia kulpeco ŝi malpli kaj malpli kredis.

“Vi misaŭdis, Jano,” ŝi diris per tre stranga voĉo, kiu sendis la edzon al profundegoj de perplekso. Ĝuste en horo, kiam li bezonus plej firman apogon de sia edzino, ĝuste tiam ŝi rekomencis konduti laŭ maniero incite nekomprenebla.

Ambaŭ silentis. Jano pensis pri Ĝoja. Ĝoja pensis pri la fakto, ke ŝi ne povus atesti pri la konfeso de Ĝim al ŝi rilate la ambasadoron. Eĉ se la profesia sekreto ne plu aplikiĝas, kiam temas pri murdo – kion ŝi devos kontroli, cetere – kaj eĉ se ŝi ŝanĝus sian decidon silenti, estus facile al la advokato de Ĝim, antaŭ la prikrima tribunalo, neniigi ŝian ateston substrekante, ke ŝi estas edzino de policano implikita en la afero, kaj ke ĉio, kion ŝi diras, eble celas helpi la edzon. Estus pli facile dubigi pri ŝia veremo ol pri tiu de la moŝto araba.

“Pri kio vi pensas?” Jano scivolis.

“Pri la tribunalo. Mi bildigis al mi la proceson pri Ĝim. Mi vidis lin akuzite de la prokuroro, kaj min atestanta ...”

“Ankaŭ mi pensis pri tio. Ĉu ne mirinde, kiel ofte niaj pensoj disvolviĝas similvoje?” Li preferis ne diri, ke li sufere pensis, fakte, pri ŝiaj nekompreneblaj reagoj.

“Kaj vi, Jano, kion vi imagis rilate al tiu primurda tribunalo?”

“Mi vidis sinsekvantaron da araboj, ripetantaj malsamvorte ekzakte saman ateston, plej imprese por ĉiuj ĉeestantoj. Tiun ideon mi kunprenis el la oficejo. Ŝajnas, ke la juristoj en la prokurorejo estas furiozaj, ĉar nun ili frontas al atestoj de la diplomato, de lia sekretario, de lia ŝoforo, de lia ĉefservisto kaj de mi-ne-scias-kiom da araboj, kiuj unuvoĉe proklamas, ke Ĝim ĉeestis je ĉiu plenluna nokto. Imagu, kiel prezentiĝos la kazo antaŭ la ĵurio, kiam unu araba atestanto post la alia venos kaj ĵuros, ke Ĝim troviĝis kun la moŝto! Ĉu la prokuroro sukcesos konvinki, ke ĉiuj tiuj nur obeas la mastron? Ĉu li povus eĉ provi tion diri sen kaŭzi seriozan diplomatian incidenton?”

“Vi pravas.”

“Tiu lasta komplikaĵo komplete elĉerpis miajn fortojn. Mi starigas al mi tiom da nesolveblaj demandoj! Kion signifas la konduto de tiu ambasadoro? Kial kaj kiel Ĝim konatiĝis kun viro el tute alia medio, kun statuso diplomata? Ĉu estas en la afero io tute alia ol la seksaj krimoj, pri kiuj ni enketis? Iu suspektinda flanko, pri kiu ni tute ne pensis? Kaj kial Ĝim ne tuj jesis al la savaj vortoj de la arabo?”

“Ĉu lia embaraso ne povus fonti el tio, ke li ne emas konfesi sian samseksemon? Nia socio tute ne estas tolerema por tiuj homoj, kaj eble li havas kondiĉitan defendreflekson treege fortan pri tiu aspekto de sia vivo.”

“Fakte, ni scias, ke li ne estas samseksema. La enketo pri li kondukis nin al iu prostituitino, kun kiu li kelkfoje rilatis. Ankaŭ ŝi enamiĝis al li. Ŝajnas, ke ĉiuj, viroj kaj virinoj, enamiĝas al tiu krimulo.”

Ĝoja glutis salivon. Ŝi memoris, ke ŝi ne tiom malproksimis de simila travivaĵo. Ĝim vere estis viro potence amveka.

“Kion ŝi diris pri li?”

“Ŝi ploris. Ŝi diris, ke li certe ne estas kulpa, ke ŝi neniam vidis viron kun tiel delikataj sentoj, ke li tute ne estas egoisma aŭ sadisma, nur terure suferas pro manko de taŭgaj kunulinoj. Ŝi mem ege ŝatus akcepti lin en sin, sed tute simple ne povas pro timo vundiĝi.”

“Ke li rilatas sekse kun virinoj, tio ne pruvas, ke li ne ĝuigas samseksulojn. Eble li tion faras por mono. Aŭ eble, kiel diras la maristoj, li funkcias jen vapore jen vele. Ĉu tiu virino konvinkis vin, ke Ĝim ne murdis?”

“Tute ne. Ŝi efektive parolis, miaopinie tute sincere, pri liaj delikataj sentoj, sed ŝi spontane menciis ankaŭ, ke ŝi timis lin, kiam li premis ŝin al si. Ŝi timis, ke li ne rezistos la deziron penetri ŝin, kaj ŝin difektos. Ŝi diris, ke laŭ ŝia impreso, li devis mobilizi preskaŭ superhoman volforton por ŝin forpuŝi, tiom liaj okuloj montris intensan deziron; ŝi eĉ uzis la vortojn ‘besta esprimo’. Poste, ŝi konsciis, ke ŝia maniero paroli kreas malbonan impreson pri li, kaj komplete ŝanĝis ĝin. Ŝi ekdiris, ke ŝi neniam parolis tiusence, ke ni misinterpretis pro niaj antaŭjuĝoj. Sed mi aŭdis ŝin propraorele. Mi ne eraris. Laŭ mia opinio, ŝi iom timas lin, kaj lin tre amas. Ŝiaj respondoj tradukas tiun sentokonflikton.”

“Kia eksterordinara afero! Ekde la komenco, ĉio estas malsama, ol ĉe kutimaj kazoj, ĉu ne?”

“Jes. Kaj mi ankoraŭ ne diris la plej nekredeblan!”

“Ĉu vere estas io pli?”

“Jes, sed vi neniam imagus, kio.”

“Kio do?”

“Mi diris, ĉu ne?, ke la homoj en la prokurorejo estas en furioza freneza stato. Ili ricevis instrukcion de la ministro nepre liberigi Jugan.”

“Jes. Vi tion diris. Mi miris pri la ministra interveno. Kion ili faros? Ĉu ili riskos malobei?”

“Ili decidis prokrasti kiel eble plej longe la aferon, sed ne scias, kiel ili fine elturniĝos. Ĉio povus finiĝi per grandioza politika skandalo.”

“Sed kial la ministro ...?”

“Laŭ miaj informoj, tiu araba ambasadoro, kiu intervenis ĉe li, estas treege riĉa. Iel la prokurorejo eksciis, ke li promesis al la ministro unu el siaj naftofontoj, se Ĝim liberiĝos!”

“Nekredeble! Kaj la ministro ...”

“... akceptis. Ĉu ne bele?”

13

La informo, ke oni efektive arestis la seksmaniulon, kaŭzis ĉe multaj belaj, malaltkreskaj knabinoj agrablan senpeziĝon. Nun ili povos denove amindumi sentime kun ĉarmuloj nekonataj. Kiel, ekzemple, faris ĉi-vespere Nhan.

Dum la tuta vespero, Nhan trovis sian kunulon plena je ĉarmo. Plaĉvizaĝa kaj belkorpa, li disĵetis spriton malavare, kaj, kvankam ŝi sciis, kion tiaj frazoj valoras el viro, kiu deziras virinon, tamen tre agrablis la flataj vortoj pri ŝia senkompara azia beleco, pri la sensimila svelteco de ŝia figuro, pri la senrivala logo de ŝiaj lipoj.

Sed nun, kiam ili nude kuŝis sur la lito, dolĉe prilumata de la plenluno, ŝi sin demandis, ĉu ŝi agis prave invitante lin al sia apartamento. De kelkaj minutoj, ja, liaj okuloj alprenis strangan, timindan rebrilon.

Kiam liaj manoj fermiĝis ĉirkaŭ ŝia kolo, ŝia nebula suspekto fariĝis subite evidento treege akra. Li estas danĝera seksmaniulo, eble eĉ tiu, kiu krimis antaŭe. Eble la polico eraris. Ŝi rapide enspiris pulmoplenon da aero. Aŭ ĉu estus nur ludo? Unu rigardo al liaj okuloj sufiĉis, por certigi, ke ne. Ili estis alimondaj. Kaj lia gesto tute ne estis luda, sed perfekte laŭcela ekstrangolo. Freneze, kun freneza silento, li premis pli kaj pli.

Fakte, li grave eraris. Kiel li povus scii, ke en la tribo de Nhan, ie en la vietnamiaj montoj, oni instruas jam al infanoj kiel masaĝi kaj ekzerci la kolmuskolojn, por ege disvolvi ilian forton? Tiun kutimon Nhan, malgraŭ la multaj komplikaj aventuroj, kiuj kondukis ŝin al Eŭropo, neniam perdis. Krome, ŝi travivis tro da mortgravedaj situacioj por paniki nun, en la propra apartamento, nur pro la sadismo de tiu juna viro, kies fizika forto ne estis tiel impona, se juĝi laŭ lia nuda korpo.

“Li laciĝos antaŭ ol mi,” diris al si Nhan, dum la samlitulo premis kaj premis la kolon, kaj ŝi streĉis kaj streĉis ties muskolojn.

Ŝi sukcesis liberigi unu el siaj manoj, kiujn li tenis kaptitaj sub si, kaj per abrupta bato ŝi sukcesis bati je tre preciza loko lian skroton. Li ekblekis dolore. Profitante, ke li tiel perdas aeron utilan por barakti, ŝi, per movo de la lumboj, kruroj kaj ventro, igis lin fali elliten. Tiam, ŝia haka manplato celis lian nukon kaj ĝuste trafis. Li senkonsciiĝis.

Garde observante, ŝi paŝis al la malfermita fenestro kaj ripete plenigis siajn pulmojn ĝisfunde, retenante en ili la aeron, antaŭ ol elspiri. Nur tiam ŝi telefonis al la polico.

“Mi estas impresita,” Karal diris, kiam ŝi eksidis en la seĝon vid-al-vidan.

Ŝi ridetis.

“Nu, mi estas certa, ke sola li ne povis mortige strangoli siajn viktimojn.”

“Sola? Kion vi volas diri? Ĉu helpis lin kunkulpulo?”

“Jes: virina paniko. Se ili ne panikus, kaj ne perdus tiel sian rezistpovon kaj siajn rezervojn de aero, li neniam sukcesus ilin strangoli, li ne estas sufiĉe forta.”

“Vi pravas parte, sed parte malpravas,” respondis Karal. “Li ĉiam elektis speciale malgrandajn kaj malfortajn virinojn. Viaj pulma enhaveco kaj muskola forto certe estas multe pli grandaj ol ĉe la aliaj knabinoj, kiujn li atakis. Li elektis vin nur, ĉar tio tute ne vidiĝas per supraĵa rigardo. Sed vi pravas pri tio, ke en via savo grandan rolon ludis via kapablo superi la timon, kaj via nefleksebla volo rezisti. Plus kelkaj scioj luktfakaj, ŝajnas al mi.”

“Nu, mi lernis defendi min,” ŝi diris ridete.

Li prenis notlibron kaj komencis skribi la depozicion.

14

Estis io simila inter Haroldo Gajer', la junulo, kiu atakis Nhan, kaj Ĝim Juga. Li estis malpli alta ol Ĝim, malpli forta ankaŭ, sed la okuloj, la haroj, la mentono estis sammodelaj. Kaj simila estis ankaŭ la ĉarmo.

Por la polico estis humilige devi liberigi Jugan. “Eksternorma renkontiĝo de koincidaj detaloj,” ili klarigis. Sed tio montris, kiel malĝusta fojfoje scienca polictekniko povas esti. Oni kompreneble analizis la sangon kaj la pubharojn de tiu alia junulo, kaptita ĉe l' freŝa faro: ili prezentis la samajn karakterizojn kiel tiuj de Ĝim. Humiliga, verdire, ne facile akceptebla konstato pri malpravo.

Kaj nun tiu junulo sidis sub pridemandado, kaj obstine mutis. Se la polico nur imagus, kio okazas en lia cerbo!

“Kial vi ilin strangolis?” la stulta policano demandis. Sed li estis pli forta. Li ne respondos. Li nur pensis: ‘Kompreneble mi devis strangoli ilin, ili estigis en mi pekajn dezirojn. Ili devigis min malpurigi mian animon. Sub sia eta, svelta korpo, ili estis la Malbono.’

“Sed kial vi ... enperfortis en ilin tiun longan, dikan objekton?”

La polico ja trovis ĉe la arestito specon de artefarita faluso el rigida plasta materialo. Ĝi konsistis el partoj, kiuj povis engliti unu en la alian, tiel ke, por portiĝi, ĝi ne estis pli longa ol polica klabo, dum en funkcia pozicio ĝi longis pli malpli 50 centimetrojn.

Ruza esprimo aperis sur lia vizaĝo. Sed li diris nenion, kaj nenion li diros. Li nur memoris.

Kiom aĝa li estis? Ĉu deksesjara? Li revidas sin, en tiu arbaro. Kiom li ŝatis grimpi sur la arbojn, sur la arboj! Tio estis lia teritorio, lia rifuĝejo, por revi sola, aŭ legi. Kiel precize li revidas tiun tagon!

Li sidas sur malalta branĉo, kaj jen alvenas Ĝim, Ĝim Juga, la samvilaĝano. Ĝim ne povas vidi sian samaĝulon, kaŝitan en la folioj. Li rigardas ĉirkaŭen, kvazaŭ por certiĝi, ke ĉeestas neniu. Sekurigita de la kompleta silento, li eligas sian kacon, videble ne por urini.

Jen li komencas ĝin masaĝi. Fascina vidaĵo, absolute fascina. Ĉar lia organo fariĝas tiel longa, longa! Kaj dika! Vera paliso ĝi estas, ne peniso. Ĉu eblus forturni la okulojn? Kaj daŭre, malrapide, kiel konscienca metiisto, li masaĝas. Iom post iom, liaj movoj akceliĝas, ĝis fine ili alprenas furiozan ritmon. Kaj jen okazas la eksplodo.

Kiel tiuj policanoj povus kompreni? La gejsero skande funkciis dum almenaŭ 10 minutoj, kraĉante siajn genojn ĝis distanco de 20 metroj, surverŝante la teron, la foliojn, la branĉojn, kaj milojn da insektoj, en nekredebla praa fekund-rito.

Kiu homo povus kompreni la efikon de tia spektado? Tia sceno ne forgesiĝas, ĝi ne allasas forgeson, ĝi revenas nokton post nokto en sonĝoj, en premaj, angoraj sonĝoj. Ĝi igas freneza.

Neniu, ĉefe policano, povus kompreni la kulton: kiam li skulptis el ligno la unuan reproduktaĵon de la ĝima faluso, kaj ĉiutage adorkliniĝis antaŭ ĝi. Estis bona ideo: ekde tiu tago, la angorsonĝoj ĉesis. Li portis florojn al tiu altaro kaj bruligis kandelojn aŭ incensbastonetojn apud ĝi. Tiuepoke jam lia patrino mortis, kaj patron li neniam havis. Vivtenante sin kiel laboristo, li loĝis sola, kaj trovis egan konsolon en la kulto.

“Kial? Kial? Kial?” demandis la policanoj.

Stultaj obstinuloj! Li ne respondos, ĉar respondi li ne povus. Kial paroli al homoj, kiuj ĉiaokaze ne povos kompreni?

“Kial tiujn virinojn?” ili demandas.

Plu silenta, li prezentas al ili nur sian revkaptitan esprimon, kun sfinksa rideto. Virinoj, ĉu?

Li memoras la unuan. Ŝi estis bela, gaja, kaj li videble plaĉis al ŝi. Li ne estus imaginta antaŭe, ke estas tiel facile venigi ŝin al sia loĝejo. Ili drinkis, drinkis. Sed alkoholaĵo ŝajne igis ŝin pli kaj pli postulema. Kaj supereca.

“Nur tion vi havas!” ŝi diris ironie, prenante en sian manon lian viran ileton. Tiaj rimarkoj pli kaj pli igis lin perdi sian memcertecon. Li apenaŭ estis en ŝi, jam lia semo ŝprucis, kaj ŝi mokis lin plu.

Tiuj insultaj diroj ŝiaj estis neakcepteblaj. Tial li montris al ŝi, ke li havas pli. Li prenis la dion faluson de sur ties altaro kaj ĝue perfortis la freŝmortan korpon per ĝi.

“Kial? Kiel? Kion?” demandis la policanoj.

Li ne respondos. Ili eĉ ne scias pri tiu unua. Li sukcesis forporti la kadavron al la aŭteto, kiun li ĵus akiris de amiko ŝtelisto. Neniu vidis lin. Kaj poste li ĵetis ĝin en la riveron. Oni ankoraŭ ne trovis ĝin, kaj la polico certe imagas, ke kiel centoj da junulinoj, ŝi ien forkuris kaj foje reaperos.

Post tiu ...

Pasis pluraj monatoj, kaj fine li elpensis kaj fabrikis la redukteblan plastan faluson, kiun li povis kunporti enpoŝe. Tiel li havigis al si unu virinon ĉiumonate. La uzo de tiu giganta faluso pensigis lin pri Ĝim. Li eĉ ĝue esperis, ke tiun oni suspektos. Ja kial oni lasas libera tian monstron? Ulojn kun tia organo oni devus enŝlosi, aŭ almenaŭ kastri.

“Kial? Kiam? Kiun?” la polico demandas.

Li ne respondas. Li ne respondos. Sur la ekrano de lia menso repasas la filmo de liaj heroaĵoj. La blonda iom vulgara, la brunhara de la kinejo, la aliaj. La polico ne komprenos, tial preferindas silenti. Li havas puran konsciencon. Li faris nur sian devon. Ĉiufoje post kiam li definitive forpasigis unu el tiuj maldeculinoj, kiuj tiel facile konsentas kuŝi kun viro, ĉiufoje poste li konstatis, ke lia seksumilo grandiĝis. Baldaŭ – kial ne esperi? – eble ĝi fariĝos kiel la dio mem.

Antaŭ la konsternitaj policanoj, kiuj parolis plu, li neaŭdante malzipis sian pantalonon, eligis la pendaĵeton, kaj komencis ĝin karesi starige.

*

“Novaĵo interesos vin,” Jano ĝoje diris al sia edzino.

“Ĉu vere?”

“Jes. Ni komprenas la misteron de la simileco inter la laboratoriaj rezultoj pri la du arestitoj, la ĝusta kaj la malĝusta.”

“Ĉu estis kunkulpulo en la laboratorio, kiu intence fuŝis ...?”

“Ne. Kiel komplikan ideon vi ekhavis! Estas multe pli simple. Ni rimarkis, laŭ la identigaj paperoj, ke ambaŭ viroj devenas de la sama vilaĝo, kaj ni enketis tie. Montriĝis, ke Haroldo Gajer', la vera krimulo, estas duonfrato de Ĝim Juga. Sed nek unu nek la alia tion sciis. Haroldo estis edukita kiel senpatra knabo kaj lia patrino neniam diris la veron al li. Kvankam multaj vilaĝanoj la aferon suspektas, tre malmultaj havas certecon.”

“Eble Haroldo tion divenis. Eble li pro tio malamis kaj ĵaluzis sian duonfraton, kiu vivis en pli bonaj familiaj cirkonstancoj ol li. Tio eĉ povus klarigi la uzon de la stranga artefarita faluso, tiel simila al la vera de Ĝim.”

“Sed tio implicus, ke li vidis Jugan en erekta stato!”

“Nu, ĉu tio estus vere neprobabla? Multaj adoleskantoj ludas kune je seksaj ludoj, ĉu ne? Eble foje li ĝin vidis ... Sed tio ne solvas mian problemon rilate al Ĝim.”

“Kiun problemon?”

“Jano! Ĉu por vi la vivo ĉesas ekzisti post kiam enketo finiĝis? Min turmentas la demando, kiel helpi lin vivi kun tia organo, kiu malhelpas plenan seksan ĝuon. Lia sorto ne estas enviinda, kaj mi ŝatus fari ion utilan por li.”

Sed pri tiaj problemoj Jano tute ne sentis sin kapabla.

15

La persono, kiu plej helpis Ĝojan, kiam ŝi komencis labori kiel psikologo, estis Prof. Arno Ketulen, sub kies kontrolo ŝi prizorgis siajn unuajn problemulojn. Ŝi konservis al li tre profundan fidon, kaj nun, kiam la kazo de Ĝim igis ŝin zorga, ŝi pensis al li.

Ion ŝi ne atendis: ke ŝi vidos lin enlita.

“Mi baldaŭ mortos,” li diris al ŝi, kaj ŝi miris pri lia sereneco. “Tial min des pli ĝojigas revidi vian luman vizaĝon.”

Ŝi raportis pri Ĝim kaj lia stranga problemo. Prof. Ketulen aŭskultis pacience, dolĉe karesante ŝian manon.

“En nia profesio, ni ofte renkontas tiajn murkazojn, ĉu ne?”

“Murkazojn?”

“Jes, kazojn, kiuj estas muroj, aŭ pli ĝuste en kiuj ni troviĝas antaŭ muro, kiun ni ne povas trapasi. Kazojn, kiuj staras trans la limo de nia povo helpi. Tiuj estas la plej dolorigaj.”

Ŝi pensis, ke ŝia kunparolanto per si mem prezentas tian kazon, kaj tiu penso ne plaĉis al ŝi. Ŝi ne sciis, kion diri.

“Mi pensos pri vi, kaj pri tiu Ĝim,” li promesis. “Se mi ekhavos ideon pri solvo, mi kompreneble ĝin tuj komunikos al vi.”

Ŝi sentis, ke li estas tre laca, kaj kun kortuŝa kiso lin adiaŭis.

Ŝi ne povis diveni, ke post apenaŭ du horoj li mortos.

Verŝajne, kara leganto, vi vin demandas, kial raporti pri tiu okazaĵo? Paciencon! Vi baldaŭ komprenos. Kaj same pri la ĉi-sekva parto, kies rilaton al la tuto ne evidentos al vi tuj.

*

Ilona viŝis al si la okulojn, dum singultoj plu spasme skuis ŝian bruston.

“Jes, vi pravas,” ŝi simple diris.

La monaĥinestrino kapjesis silente.

“Estas pli bone tiel,” la estrino fine diris. “Vi ne estas adaptita al monaĥina vivo. Finfine, vi venis ĉi tien nur por solvi vian problemon pri viroj, ĉu ne?”

“Jes,” Ilona respondis mallaŭte. “Mi esperis, ke en monaĥinejo mi forgesos ilin, mian bezonon je ili, sed al mi ne prosperis.” Ŝi pensis pri sia soifo al viroj, kaj pri la fakto, ke neniam ŝi trovos unu, kiu sukcesos kontentigi ŝin. Ŝi pensis ankaŭ pri sia misproporcia korpo, kun la tro granda pelvo, kiu maskis al tiom da viroj la fakton, ke multo en ŝi estas reale bela.

“Mi preĝos por vi,” promesis la monaĥinestrino, kaj komfortis Ilonan la penso, ke tute certe ŝi tion faros. Ŝi tamen ne aŭdacis diri, ke pri la efikeco de tia agado ŝi havis plej fortan dubon. Ŝi prenlevis la valizon, kaj eliris.

16

“Plej malfacile estas adaptiĝi,” diris ridema voĉo.

Prof. Ketulen turnis sin. “Kiu vi estas?”

La junulo, kiu staris malantaŭ li, sidiĝis. Li ridetis korvarmige.

“Mi estis komisiita gvidi vin. Mia nomo estas Gabriel'. Mi estos via instruanto, la ulo, kiu helpos vin adaptiĝi al la vivo posttera. Kiel vi vidos, ni multe helpas nin reciproke ĉi-monde.”

“Mi ne kapablas kutimiĝi al la ideo, ke mi mortis,” reveme komentis la profesoro. “Mi sentas min tiel ... normala. Nur la foresto de fizika doloro ...”

“Ĉiu el ni spertas la samon, komence. Tial utilas gvidisto. Fakte, la plej bona maniero akceli la adaptiĝon estas eklabori tuj. Kion vi po...?”

“Labori?” Ketulen interrompis. “Ĉu oni ĉi tie laboras? Kiel surtere?”

“Ne tute kiel, ĉar nia korpo ĉi tie estas alispeca, kaj ankaŭ multaj aliaj faktoroj diferencas. Ni komence ĉiam laboras por la Tero, ĝenerale por individuaj teruloj. Bedaŭrinde, ne estas ĉiam facile komuniki kun ili, kio ege komplikas nian laboron, eĉ se ni pli ofte sukcesas ilin inspiri ol ili imagas.”

“Labori!” ĝemspiris Prof. Ketulen.

Ili restis longan momenton silente. Tre surprizite – dum li vivis surtere, oni rakontis al li tiom da malveraĵoj pri la posta vivo, aŭ pri ties neekzisto! – Ketulen kontentis, ke almenaŭ li ne devos labori por vivi. Li ĝuis la fakton havi korpon, eĉ se li ĝin ne plene regis, kaj li sentis kun plezuro, ke tiu ne postulos vivkondiĉojn similajn al la teraj.

“Strange,” li reparolis post minuto, “kiam vi menciis laboron, mi unue sentis min tiel laca, ke mi havis la impreson, kvazaŭ mi defalus el ia alta espero, verdire tute neracia, ke ĉi-monde oni ne laboras. Sed nun, ju pli mi pensas pri tiu ideo, des pli ĝi plaĉas al mi. Mi konsciiĝas, ke mi timis enui. Oni ankaŭ diras surtere, ke tempo ne plu ekzistas postmorte (se entute ni plu vivas), kaj mi ĝojas konstati, ke, kvankam malsama, ĝi tamen plu sentiĝas. Tiuj diroj pri eterneco estas fakte plej forpuŝaj. Sed kian laboron mi faru?”

“En via nuna stadio, via laboro povas nur esti helpi al la surteruloj. Via nescio pri nia vivo ĉi tie estas tro ampleksa, por ke vi povu fari ion alian. Certe troviĝas sur Tero personoj, kiujn vi ŝatus helpi, ĉu ne?”

Penso pri Ĝoja Karal invadis la menson de la bona profesoro. Kial ne eklabori tuj helpe al ŝi, kaj do al tiu Ĝim? Li rakontis la aferon.

“Interese, interese,” aprobis Gabriel'. “Sed kiel do ni povus solvi tian problemon?”

“Mi timas, ke ĝi ne estas solvebla, kaj tio ege ĉagrenas min,” respondis la profesoro, kies freŝe ricevita lumkorpo alprenis pli grizan nuancon. “Tiu viro neniam trovos veran seksan kontentiĝon. Ĉu ni inspiru lin pacienci?”

“Ne, ne. Devas ekzisti alia solvo. Kial pensi, ke li neniam sekse kontentiĝos?”

“Ĉar sin manflegi ne kontentigas lin plene, nek esti karesata de virino; li bezonus ion neekzistantan: knabinon adaptitan al lia elnorma longeco.”

“Prave, prave! Nu, tie kuŝas ebleco, ĉu ne? Venu kun mi. Mi montros al vi la afiŝtabulon.”

La ĝardenon, kien ili iris, neniu lingvo tera povus priskribi. Nek la ‘afiŝtabulon’ – aŭ komputilon – sur kiu ordiĝis la mesaĝoj el la Tero, ofte senditaj sub formoj de preĝoj, transformitaj al floroj miliardspecaj, kiujn birdoj, papilioj kaj aliaj graciaj estaĵoj melodie prizorgis.

Inter la mesaĝoj troviĝis la preĝo de monaĥinestrino rilate virinon nomatan Ilona, kiu ĵus foriris el monaĥina provperiodo, ĉar ...

“Ĉu vi vidas? Estis stulte malesperi.”

“Sed kion ni faru nun?”

“Nun, ni devas sendi al ili ideojn. Ambaŭ estas fundfunde bonaj homoj, do ambaŭ verŝajne estas ricevemaj. Ili ne scios, ke la ideojn sendas ni, sed tio ne gravas. Ni ĉi tie, interalie, lernas ankaŭ modestecon. Nia helpo estas ĉiam plejplej diskreta, tiel ke la teranoj ĝenerale nomas ĝin ‘koincido’!”

Tiel okazis, ke ...

17

... Ilona iris stacidomen. Fakte, ŝi ne sciis, kion fari. Ŝi ne sciis, ĉu ŝi restos ĉi-urbe aŭ ien forvojaĝos, eble al sia fratino ĉefurba. Tial, portante la valizon, ŝi paŝis konfuzpense direkte al la stacidomo.

Tie ŝi eksentis fortan bezonon trankvile mediti pri sia ĵusa vivo. Ŝi do iris al la stacidoma trinkejo, kie ŝi – kiu malofte konsumis alkoholaĵojn – ial mendis blankan vinon. “Por konsoli min,” ŝi diris al si, memsenkulpige.

Samhore, decidinte foriri por kelkaj tagoj al Valmu, por ripozigi siajn nervojn post la emocioj, kiujn li ĵus travivis okaze de sia aresto, same kiel por kviete pripensi pri la propono de la araba diplomato, kiun proponon, naŭzita de la vivo, li pli kaj pli emis akcepti, ankaŭ Ĝim vizitis la stacidomon. Kaj jen li decidis unue iri trinki ieton.

La trinkejo estis plenplena. Li ĉirkaŭrigardis, serĉe al libera tablo, sed da tiaj estis neniom. Dum liaj okuloj duafoje rondiris la lokon, li vidis, ĉe eta tablo, virinon solan, kiu sidis antaŭ glaso da vino, kaj diskrete ploris.

Ĉu ŝi estis bela? La vizaĝo certe ne estis estetike plej ĉarma kun la nuna plorsubprema mieno, kaj ŝi estis ĉio alia ol elegante vestita. Sed io pli profunda ol la civilizitaj sentoj pri beleco, io eĉ pli instinkta ol la kutimaj motivoj, kiuj puŝas viron al virino, tuj kondukis la junulon al ŝi.

Li povus diri: “Ĉu vi permesas?” aŭ “Espereble mi ne ĝenas vin” aŭ “Ĉu ĉi tiu sidloko estas libera?” aŭ iun ajn el la mil ĝentilaj esprimoj uzeblaj tiacirkonstance, sed nenion similan li diris.

Li eksidis apud ŝi, forprenis per sia mano la ŝian, kiu tenis poŝtukon ĉe-vizaĝe, metis plate ambaŭ siajn manojn al ŝiaj vangoj, turnis delikate, sed firme, ŝian vizaĝon al si kaj enigis en ŝiajn okulojn sian plej simpatian rigardon. Li ridetis anĝele kaj, surprizate, aŭdis sin diri:

“Ne ploru plu, jen mi estas.”

Ŝi povus reagi per timo. Ŝi povus vangfrapi lin. Ŝi povus diri krude: “Sinjoro, mi vin ne konas, lasu min!”, sed nenion similan ŝi faris. Mirante ŝi konstatis, ke ŝi ridetas, kaj ke ŝi deziras lin koni pli.

Li ne sciis, kion ŝi faras ĉi tie, li ne demandis sin, ĉu ŝi jam havas bileton kaj vojaĝplanon tute precizan, li nur diris:

“Ĉu vi jam estis en Valmu?”

Ŝi kapneis, forskuante lastan ofensivon de larmoj.

“Ankaŭ mi neniam iris tien, sed ĉiuj diras, ke estas plej bela loko. Kial vi ne venus kun mi?”

“Kial ne?” ŝi aŭdis sin diri, samtempe pensante, ke antaŭ unu horo ŝi ankoraŭ loĝis en monaĥinejo. Ŝi rondrigardis la trinkejon. Ĉe pluraj tabloj junulinoj sidis senvire, kaj tamen multe pli belaj ol ŝi.

“Kial vi proponas tion al mi?” ŝi demandis.

“Kial ne?” li simple respondis, kaj li impulse kisis ŝian manon tiel tenere, ke ondo tre varma fandis la tavolon da glacio, en kiu ŝia koro estis ankoraŭ kaptita.

*

La hotelĉambro estis banala, la ĵusa vespermanĝo ne aparte memorinda, sed, malgraŭ sia timo, li ne povis ne kisi ŝin plej arde. Kaj malgraŭ sia timo, ŝi ne povis ne same arde rekisi.

‘Ŝi videble deziras min,’ li pensis, jam sentante, ke lia vivfuŝilo varmiĝas, ‘sed baldaŭ, ŝi rigardos min monstro kaj forkuros.’ Tamen li ne povis malligi sin de ŝi.

‘Li videble deziras min’, ŝi pensis, kaj kvankam ŝi sciis, ke li elrevigos ŝin, kiel ĉiuj aliaj, ŝi sentis ion flueti en ŝi malsupre. Sed tio ne malhelpis la timon. Ŝi travivis tiun sperton jam sufiĉe ofte por scii, ke ankaŭ li defalos de sia ĝuespero, kiam li konstatos, ke ŝi ne povas havigi al li plezuron pro sia tro vasta akceptejo.

Sed ambaŭ tro deziris aliseksan kontakton, ambaŭ tro bezonis la kareson de la alia, por ke timo kaj racio povu venki, kaj ambaŭ kvazaŭ disduiĝis: intelekta parto pasivaspekte atendis katastrofon, dum la alia parto, tro vira, tro virina, pli kaj pli pasie agis, kvazaŭ pro devo natura, kiun superi ne eblus.

Ŝi iniciatis la aferon, malfermante lian pantalonon kaj metante la manon sur lian amdonilon. Neniam ŝi sensis ion simile plaĉan. Li tuŝis tenere sub ŝia robo la femurojn, per mano esplorante pli kaj pli alten. Iom poste, kiam ŝi, nuda, kontemplis lin, nudan, lia fekundilo jam prezentis de si sufiĉe belan mezuron.

“Ĝim,” ŝi diris ĝoje, proksimigante siajn lipojn al ĝi, “mi neniam vidis ion tiel belan.”

Lia reago ege surprizis ŝin. Oni ofte diris al ŝi, ke viroj fieras pri sia tiea longeco. Ŝi ne povis scii, ke ŝiaj vortoj revekis en li delonge kondiĉitan reflekson: li rekonsciiĝis.

Ŝi sentis lian ŝanĝon de sinteno, levis la okulojn al lia vizaĝo, ĝi estis nekredeble pala.

“Kio estas al vi?” ŝi maltrankvile demandis.

“Mi ĵus vekiĝis,” li respondis seke. “Estas senutile. Ni malpli suferos, se ni haltos tuj.”

“Ĉu halti? Haltigi kion? Kial sufero? Mi ...”

“Virinoj kun mi povas nur suferi,” li konfesis, kaj la amara tono ŝin samtempe timigis kaj tuŝis ĉe la koro.

“Kial?”

“Vi vidis ĝin nur en la stato antaŭluda. Se vi plu ludos per ĝi, ĝi kreskos tiel monstre, ke mi povus ampreni vin nur kaŭzante al vi grandegan doloron.”

Ŝi ekridis.

“Mi petas, ne moku min, mi parolas la puran veron,” li diris plorepete.

“Mi ne mokas vin! Kiel mi povus? Sed vi estas granda bebo, al kiu fido mankas. Kial ne provi?”

“Ĉar vi treege plaĉas al mi. Kelkfoje, mi konfesas, estis al mi egale, ĉu ĝi dolorigos penetrante. Sed vi estas tiel aminda, tiel delikata, ke ...”

El la kuŝa pozicio ŝi abrupte metis sin side. Per plej serioza voĉo ŝi ekdiris:

“Ĝim!”

Li rigardis ŝin mire. Neniu iam ajn prononcis lian nomon kun tia profundeco de sentoj.

“Nun mi komprenas, kion mi perceptis subkonscie en la stacidomo,” ŝi diris.

“Kion?”

“Kial mi nepre devis vin ami.”

“Kial?”

“Ĉar vi verŝajne estas la sola viro en la mondo, kiu povas plenigi min.”

“Plenigi? Kion vi volas diri?”

Sed anstataŭ respondi vorte, ŝi nur masaĝis lian suban ventron, liajn femurojn, lian ampafilon, kaj tiu kreskis, kreskis, kreskis, dum ŝi perceptis en si plej dolĉan inundon laŭ la nekredebla longeco de sia amdona respondilo.

Ŝi prenis lian longaĵon mane kaj milde kondukis ĝin al sia pordino. Li hezitis puŝi sin enen.

Ŝi rigardis lian amilon kun radianta vizaĝo, anĝele feliĉplena, metis la manojn sur liajn gluteojn, kaj en sin lin premis.

“Vi rigardis ĝin! Vi rigardis kvazaŭ admire! Ĉu vi ne taksas min monstro?” Li angore traserĉis ŝian vizaĝon.

Ŝi esprimis nur kontentecon, profundan, plenan, longe sopiratan.

“Venu!” ŝi flustris, kaj premis pli forte.

Li sentis sin gliti laŭ la perfekte lubrikita koridoro. Li glitis pli kaj pli antaŭen. Li retenis sin. Li timis la momenton, kiam ŝi krios, kiam li sentos la deziron puŝi sin ĝis-ekstreme, kiam lin kaptos la tento vundi por ricevi finfine veran viran plezuron, kaj kiam li, bonulo, subpremos per neofte renkontebla volforto tiun tenton por rapidi eksteren, furioza kaj frustrita, refoje saturita je malespero.

Sed ju pli ĝi glitis antaŭen, des pli ŝia vizaĝo esprimis plenumiĝon.

“Ĝim! Ĝim!” ŝi krietis. “Finfine!”

“Kio do okazis finfine?” Kvankam io en li sciis kaj komprenis, tro longa kondiĉado malhelpis lin kredi. Mire, li perceptis ŝian nerepuŝon. Kaj samtempe, en alia parto de si, li ne miris, ĉar la respondon li konis jam de la stacidoma renkonto.

“Finfine mi sentas viron en mi.”

“Ĉu vere neniam antaŭe ...? Tamen vi ne aspektas kiel sensperta virgulino ... vi ...” Ree li konis la respondon, ie, sed li bezonis ĝin aŭdi.

“Ho jes mi jam provis! Se vi scius, kiom mi provis! Sed iliaj juveletoj simple perdiĝis en mi. Mia ginekologo diris, ke verŝajne neniam mi trovos viron kapablan plezurigi min, ĉar mi estas tro vasta kaj longa tiuparte. Tial mi eniris monaĥinejon. Sed ne povis ... ho Ĝim!”

Li atingis la ekstremaĵon. La suba parto de lia ventro unuafoje en lia vivo tuŝis la ventron de virino, ene de kiu li pulsis, varme, plaĉe, plezurege. Ĝojo eksplodis en lia koro, kiel neniam li imagis, ke ĝi eblus. “Hejme,” kriis lia koro, lia korpo, lia falus'. “Hejme, jen finfine mi troviĝas hejme.”

Iliaj buŝoj miksiĝis, dum la korpoj kadence kundancis la plaĉe longigatan dancon de ge-ĝuo.

Ha, tiuj tagoj en Valmu! Se mi dirus, ke ili ne manĝis, ne trinkis, ne promenis, nur korp-al-korpis tuttage, vi ne kredus min, kara leganto, tute prave, kaj tamen! Tiuj aliaj okupoj estis kvazaŭ periferiaj momentoj en vivo, kies centro estis la reciproka malkovro de reciprokaj ĝu-eblecoj.

Kiel amdone li palpis ŝiajn mamojn, kisis ŝian ventron, ludis kun la sentema ĝubutoneto! Kiel amkone ŝi karesis lian bruston, knedis lian glanon, enigis en sian longan, longegan premejon lian voluptilon, sopiran de jaroj kaj jaroj al tia tutlonga kaptiĝo!

Al la interkoniĝo de la korpo paralelis interkoniĝo de du vivoj, de du koroj, de du amtalentaj personecoj. Ke ili estis kvazaŭ planitaj de la destino unu por la alia, tio ekde la unua momento al ambaŭ evidentis, sed la ĉiuminuta konfirmo de tiu vero ne estis pro tio malpli feliĉiga.

Sur planedo, en socio, kie tiom da verkoj epopeas la tragikajn aspektojn de la homa vivo, agrablas al historiisto foje raporti pri la ĝermo de feliĉa para vivo. Kiel ĵus rakontite.

Al tiu planedo ridete rigardis du estaĵoj homformaj, kies lumaj korpoj al surterulo ne videblis, ĉar ili situis en transa dimensio. Jes, ili kontemplis tiun planedon, ties urbeton Valmu, kaj, se esti tute preciza, difinitan ĉambron en Hotelo Belmonta. Ili tre kontentis pri si.

“Vi laboris efike,” diris Gabriel' al Prof. Ketulen.

Kaj en tiu transa mondo ĝoja eĥo ripetis: “-fike, fike, fike ...”

Glosaro

La ĉi-suba glosaro enhavas la radikojn uzatajn en la rakonto, kiuj ne troviĝas en Plena Vortaro nek en ties Suplemento, aŭ kiuj tie estas difinitaj alimaniere.

adoleski
esti en tiu vivperiodo, kiu venas post la infanaĝo, kaj estas karakterizita per la ekfunkciado de la seksaj glandoj (PIV)
balano
la konusforma ekstremaĵo de la peniso (PIV)
batiko
metodo, precipe uzata en Javo, por tinkturi ŝtofojn per koloraj desegnoj, vaksante sinsekve la netinkturotajn partojn (PIV)
ejakuli
spermelĵeti (PIV)
ekzibi
elmontri siajn seks-organojn
elnorma
kiu eliras el la normoj, eksternorma, eksterordinara
faluso
erekta peniso
fiki
sekskuniĝi (PIV)
filodendro
planto devenanta el ekvatora kaj tropika Ameriko, kun rampanta rizomo kaj fingrecaj folioj, uzata en aliklimataj regionoj kiel ornama kreskaĵo enloĝeja
frustri
malhavigi al iu kontentiĝon de deziro, bezono aŭ tendenco
glano
komuna nomo de la balano (ekstremaĵo de la peniso) (PIV)
handikapito
kiun fizika aŭ mensa misformiĝo metas en iurilate malsuperecan staton
kaco
homa peniso (PIV)
klimakso
plej supra punkto, apogeo (PIV); plej intensa momento en travivaĵo
Polaroid
fotoaparato, el kiu la fotoj eliras, finfaritaj, post mallonga en-aparata prilaborado (registrita marko)
porna
pornografia
seksumi
havi seksan rilaton

Nhan
Prononcu: Njan