Rekte al la artikolo

Esperanto en Salford

<<  [938]  >>

Paul Gubbins

Post plurmonata persvado-kampanjo finfine akceptiĝis ĉe la Universitato de Salford propono pri oficiala Esperanto-kurso. Ekde septembro, 1997, proponiĝos Esperanto kiel elekto-fako al studentoj pri fremdaj lingvoj en la unua studjaro ĉe la universitato.

En Salford, studentoj, kiuj studas ĝis diplom-nivelo du fremdajn lingvojn, rajtas elekti – el pluraj eblecoj – trian, komencanto-lingvon, kiun ili studas entute dum 90 horoj. Grava parto de la kurso koncernas historiajn, sociajn kaj kulturajn aspektojn de la lingvo, kaj studentoj ekzameniĝos krom pri la lingvo mem – kaj skribe kaj parole – ankaŭ pri ĉi tiuj fonaj elementoj.

Por plifortigi Esperanton en la universitato necesos tamen pli da libroj, kaj Esperantaj kaj anglaj, ĉefe pri historio, socio kaj kulturo. Eta buĝeto disponita de la fremdlingva fako provizos nur kelkajn librojn… kaj helpo de la brita esperantistaro estos bonvena.

Se vi disponas pri ne plu bezonataj libroj, ju pli modernaj kaj belaspektaj, des pli bone, bv. sendi ilin al: <eksa adreso ĉe la universitato>. La Boulton-a Zamenhof jam okupas sian bibliotekan lokon, sed ankoraŭ mankas ekzemple Foster, The Esperanto Movement… kaj PIV.

Repagitaj estos sendo-kostoj!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1997.

<<  [938]  >>