Rekte al la artikolo

Defende al kunmetismo

<<  [939]  >>

Ian Fantom

En siaj 'Lingvaj Notoj' [BE 1997 marto-aprilo] Edmund Grimley Evans argumentis ke en Esperanto oni derivas vortojn, deirante de tutaj vortoj, kaj ne de nudaj radikoj. Tio kontrastas kun la 'kunmetismo' (kiel nomas ĝin Lindstedt), kaj la principoj de vortfarado kiujn Zamenhof proponis. Mi deziras montri kiel la kunmetismo fakte kondukas al tre klara kaj simpla vortfara teorio.

La koncepto de 'gramatika karaktero de la radikoj' estas ĝenerale iom konfuze prezentita. Per 'gramatika' multaj komprenas tutsimple 'sintaksa' (do rilatanta al substantivoj, verboj, adjektivoj, k.s.). Sed gramatiko inkluzivas ankaŭ regulojn pri signifo, kaj tiu parto de la gramatiko nomiĝas 'semantiko'. La radikoj ja havas semantikan karakteron, sed ne sintaksan. Ekzemple DON estas ag-radiko: DONi estas AGi, DONo estas AGo, DONe estas AGe. Simile, RAPID estas ec-radiko: RAPIDa estas ECa, RAPIDo estas ECo. Aĵ-radiko estas ekzemple GLU: GLUo estas AĴo, GLUa estas AĴa.

Oni vidas tamen, ke aĵ-radiko plej nature estas substantivo (GLUo), ag-radiko estas plej nature verbo (DONi) kaj ec-radiko estas plej nature adjektivo (RAPIDa). Unu strangaĵo tamen estas, ke verba finaĵo postulas ag-radikon. Unuavide ne eblas kunmetaĵo kia 'aĵi', sed oni ja uzas vortojn kiajn 'glui', 'bicikli'. Oni devas interpreti tiujn kiel 'fari la karakterizan agon de tiuj radikoj'. Strikte oni devus do diri 'gluagi', 'biciklagi', k.s. Simile estas rilate al ec-radikoj, do 'rapidi' vere signifas 'rapidagi'. Tamen la homa menso estas tiom lerta, ke ĝi tuj rekonas tiujn situaciojn, subkomprenante la 'ag'. Aldono de 'ag' estus nenecesa por tuja rekono de la signifo, kaj la homoj sentus ke enmeto de 'ag' estas pedanta, do ili emus ellasi ĝin. Tio kondukas simple al la nova nocio, ke la semantika karaktero de radiko povas ŝanĝiĝi laŭ la kunteksto.

La kunteksto '-i' ege forte implicas ag-radikon, do oni tuj subkomprenas ke la radiko estu tiel interpretita. Ankaŭ aliaj radikoj implicas AG-radikojn, ekzemple 'al' kaj 'ek'. Do en 'alglui' ne estas dubo ke temas pri AGo, sed ankoraŭ restas tiu implico en 'algluo' pro la 'al'. Tial 'algluo' ne estas interpretata kiel speco de gluo, sed kiel speco de gluigo. Ankaŭ 'eble' postulas ag-radikon, do 'gluebla' kaj 'martelebla' estas ambaŭ tuj interpretataj per laŭkuntekstaj ag-radikoj, kvankam la norma semantika karaktero de tiuj radikoj estas AĴ.

Ni scias ke la homa menso ja kapablas interpreti vortojn laŭkuntekste antaŭ ol ĝi pripensas la eksterkuntekstan normon por la vorto. Ekzemple, se oni demandas al iu ajn anglalingvano kiu scias la bazon de sintaksaj kategorioj, kiaspeca vorto estas 'run', oni ricevas la respondon 'verbo'. Se instruisto demandas kaj ricevas respondon 'substantivo' li aŭ ŝi verŝajne 'korektos' la respondon. Do oni povas tuj rimarki ke la eksterkunteksta norma sintaksa karaktero de 'run' estas verba. Tamen tre ofte ĝi estas uzata kiel substantivo, kiel en 'I went for a run' ('Mi iris por kuro'). Tiun uzon de 'run' – substantivo kiu reprezentas agon – denaska anglalingvano tuj rekonas. La samo validas ankaŭ rilate al plursignifaj vortoj – kiel ekzempligas 'rabbit run' ('kuniklokaĝo'). Do la homa menso tuj iras al la laŭkunteksta interpreto, sen devi trakribri ĉiujn eblajn interpretojn. Tio kontrastas kun tipa maŝintraduka programo, kiu devas trairi asmason da logikaj ebloj, komparante la kredeblon de ĉiuj.

Tiu kapablo de la homa menso igas min skeptiki pri la vortderivo hipotezita de Edmund Grimley Evans, nome 'gluo → glui → alglui → algluebla'. Multe pli simpla estas la tuja rekono ke 'glu' devas esti ag-radiko, do ke temas ĉikuntekste pri 'gluago'. La forto de la laŭkunteksta implico verŝajne varias, depende ne nur la ĉirkaŭaj radikoj, sed ankaŭ de la radiko mem. 'Glu' kiel ag-radiko verŝajne estas pli ofta ol 'bicikl' kiel ag-radiko. Se oni aŭdus tekstofragmenton: 'Frua ekbiciklo al Londono …' eble oni rimarkus ion malĝustan, eble ne, sed sendube oni tuj komprenus. Aliflanke, unusencigo de 'Biciklo en Londono estas danĝere' venus iom malfrue; oni devus reiri al la komenco de la frazo por reinterpreti 'biciklo'. Tion oni verŝajne farus je konscia nivelo, kaj certe oni nomus ĝin erara vortuzo. Aliflanke, oni ne konsiderus erara la vorton 'biciklebla'.

Tiu ĉi modelo iom devias de la simpla postulo de Zamenhof, ke 'la tuta lingvo … konsistas el senŝanĝaj vortoj …'. La semantika karaktero de la radikoj – laŭ tiu ĉi modelo – ŝanĝiĝas laŭkuntekste nur en tio, ke oni akceptas ellason de la ag-radiko, kiel ekzemple en 'glu' anstataŭ 'gluag'. Tio ne estas tiom radikala kiom ĝi povus unuavide aspekti. Principe io tre simila okazas en frazo kia 'Mi havas bonan'. Oni tiuj subkomprenas, ke la vorto 'bonan' reprezentas 'bonan aĵon', do oni uzas ec-radikon kun adjektiva finaĵo por reprezenti aĵon.

Do se ni allasas iom da elasteco en la interpreto de 'semantika karaktero de la radikoj', ni ja vidas, ke la ĝenerala sistemo estas klarigebla sen bezono de komplikaj reguloj. Plue, la supra klarigo kondukas al meĥanismo de tuja rekono, anstataŭ sekvo de ĉenlogiko, kaj tio verŝajne pli bone akordiĝas kun la karakterizoj de la homa cerbo en lingvo-interpretado.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de novembro-decembro 1997.

<<  [939]  >>