Rekte al la artikolo

En sonĝo principon mi vidis

<<  [940]  >>

Rik Dalton

La vespermanĝo malfruis kaj konsistis el salato kun malvarma omaro do eble temis pri sonĝo de l' omaro sed mi sonĝis pri doktor' kaj en sonĝo principon mi vidis.

La doktor' estis juda okulkuracisto, iu Doktoro Gamzefon, kaj la principo estis lia pacamo kiu igis lin krei novan religion. Tiu religio havis atingotaĵon aŭ 'tselon' kiel oni nomis ĝin en la sekreta lingvo de la kulto. Tiu tselo estis tutmonda interkompreno kaj al la kultanoj oni promesis sanktan harmonion kaj, ĉar la kultano elektis la verdan koloron kiel simbolon de paco, ili nomis ĝin la verda tselo.

Oni proponis, ke la nova religio ne anstataŭigu la malnovajn; ĝi estu intergenta helpreligio, kies sanktejoj servu kiel renkontejoj por ĉiuj, ĉiu malnova kulto konservu proprajn preĝejojn, templojn, sinagogojn, moskeojn kaj aliajn sanktejojn aŭ 'hejmojn' kiel oni neŭtralintence nomis ilin. La devizo estas 'Ĉiu regu la propran hejmon', do uzante la anglan esprimon (tiam la angla lingvo estis forta) oni parolis pri 'home rule' (hejmregado) kaj la kultanoj komence adoptis la titolon homerule-anoj, sed poste oni deziris eviti naciismon kaj, kredante ke Homer-uloj tro sugestis Grekan poeton, oni ŝanĝis la nomon al homaruloj kaj la religio iĝis 'Homarulismo'.

Oni amase aliĝis pro la promeso de eterna ben' kaj sankta harmonio sed la ĉefa forto de homarulismo estis ĝia sekreta lingvo.

Ĉiu kultano esperis kvalifiki lerni la lingvon kiu tiel akiris la nomon 'Esperaĵo', sed en ĉiu lando ni elektis ian episkopon kiun oni nomis Ĉefdelegito al kiu (kompense de pago al la movado) la Fondinto instruis la novan lingvon. Kun la lernpermeso ĉiu ĉefdelegito rajtis (post taŭga pago) doni permeson al lokaj delegitoj lerni kaj instrui la sekretan lingvon al taŭgaj pagintoj.

Ĉar multaj el la personoj kiuj deziris aliĝi al la sankta afero estis maristoj oni elektis tiujn personojn kiel 'fokdelegitoj'. Tiuj konvertis kelkajn personojn kiuj loĝis ĉe la marbordoj kaj por ĉi tiuj oni aliigis la unuan vokalon kaj nomis ilin 'fukdelegitoj'. Oni ne povis pensi pri aliaj taŭgaj vokalŝanĝoj do oni ne kreis aliajn tipojn.

La ĉefa forto de la homarula kulto restis en ĝia stranga povo komuniki trans landlimoj malgraŭ lingvaj bariloj. Ekzemple se franco deziris komuniki kun germano, nur necesis doni la mesaĝon (kun taŭga pago) al franca homarulo kaj tiu per iu mistera maniero komunikis ĝin al germana homarulo kiu perus la mesaĝon.

Kompreneble, oni baldaŭ divenis la sekreton nome, ke la homaruloj estis Esperaĵistoj kaj uzis tiun mondlingvon por bori en ĉiun parton de la interhoma komunikado.

Rapide kreskis la Homarula afero pro la boro de la Esperaĵistoj sed zorge la Homarulo konservis al si la sekretan lingvon. Nur al personoj kiuj montris valoron kaj valuton oni instruis ĝin. Kaj je ĉiu nivelo de la piramida strukturo de la Tutmonda Esperaĵista Reto (TER), la TERanoj devas pagi por la privilegio lerni la sekretojn de la lingvo. Tiel la homarulanoj kaj la Esperaĵa movado iĝis tre riĉaj.

Esperaĵo ne estis la sola provo krei mondlingvon.

Kelkaj provoj ekzistis antaŭ Esperaĵo. Unu estis Dosido, projekto por muzika komunikilo. Poste venis Ertang kies nomo venis el la angla (earth + language) se kun forigo de la sono 'l' ĉar la aŭtoro kredis ke tiu sono estis malfacila por la japanoj. La malamikoj de tiu sistemo diris ke kiam ili legis pri ĝi ili volis puki kaj malice moknommis ĝin Pukavolo.

Post la apero de Esperaĵo venis imitoj.

Kun la intenco delogi Esperaĵistojn fondiĝis Internacia Deloga Instituto kaj Organizo Tutmonde Asociita kun sia IDIOTA lingvo, sed evidentiĝis ke tiu estis nur plagiaĵo de Esperaĵo kaj tiu movado baldaŭ dissplitiĝis.

Kelkaj el la anoj aliĝis al la projekto Nordal kiu provis esti lingvo por la Norda tera duonsfero.

Ĉar tiuepoke ekzistis tiom da projektoj oni provis ripeti la metodojn de IDIOTA per kreo de alia organizo kiun oni nomis ALIA.

Tiu organizo venis en la manojn de iu germano kun la nomo Doktoro Vonasch kiu kredis, ke facila mondlingvo por ordinaruloj estis neebla do anstataŭe eldonis projekton sufiĉe komplikan por certigi, ke nur povu lerni ĝin personoj kiuj jam mastris du-tri naciajn lingvojn. Per tiu metodo, oni provis certigi, ke la sistemo restu en la manoj de vera elito.

Tiu lingvoprojekto ne havis nomon do unue oni nomis ĝin por la organizo la ALIA 'lingvo', sed poste ĉar oni konsciis, ke ĝi ne vere estis la sistemo de ALIA sed nur de Vonasch kaj, ĉar ĝiaj ĉefoj kutimis ĉiam mensogi pri Esperaĵo, oni kreis neologismon el la germana kaj nomis ĝin la projekto de Interluegners.

Tamen, malgraŭ ĉio, Esperaĵo daŭris ĉar, fine de la dudeka jarcento, pli grava ol analfabeteco estis la problemo de lingvobariloj kaŭzitaj de la anesperaĵeco.

Kelkaj personoj argumentis, ke la problemo forpasos en la dudekunua jarcento kiam la kreskanta ekonomia povo de Azio certigos, ke aŭ la japana aŭ unu el la ĉinaj lingvoj iĝos tutmonde komprenata. Tamen la plejmulto deziris akapari la lingvon de la Homaruloj.


Edukistoj suspektis ke ĝi povas funkcii kiel potenca ilo. Juristoj diris, ke kun ĝi la internacia juro iĝis praktika. Politikistoj diris, ke sen ĝi la Unuiĝinta Naciaro ne povis debati. Komercistoj deziris ĝin por tutmonda komerco kaj kiam oni trovis ke la artefarita lingvo estis vere arta, poetoj, verkistoj, dramistoj kaj aliaj literaturistoj kaj aliaj literaturistoj postulis la rajton studi ĝin malgraŭ la streboj de la Homaruloj/Esperaĵistoj teni la sekreton de la facileco de sia lingvo.

Fine venis krizo!

La tutmondaj leĝdonaj instancoj de UN, Eŭropa Unio kaj ĉiuj naciaj parlamentoj unuanime decidis, ke la kopirajto de Doktoro Gamzefon elĉerpiĝis kaj sekve Esperaĵo estis nenies propraĵo kaj la tuta mondo rajtis uzi ĝin por forpreni la murojn kiuj miljare bremsis homan progreson.

La Esperaĵistoj kunvokis Universalan Kongreson ĉe la franca urbo Boulogne-sur-Mer por protesti kontraŭ la forŝtelo de sia lingvo. Fanatika minoritato inter ili proponis militdeklaron kontraŭ la mondo sed…

Sed tiam mi vekiĝis.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de januaro-februaro 1998.

<<  [940]  >>