Rekte al la artikolo

El la biblioteko

<<  [940]  >>

Geoffrey King

Tion, kio sekvos, stimulis letero de d-ro R. Haupenthal aperinta en BE 938. La temo estis konservado de rompiĝemaj dokumentoj malnovaj, sed mia temo estas iom pli larĝa.

D-ro Haupenthal konsilis interkonsultiĝi kun la nacia biblioteko (British Library) pri konservado de dokumentoj kaj, unuavide, tio ŝajnas tre bona ideo.

Nu, mi laboras nuntempe en tiu biblioteko, kaj mi scias, ke en la sekcio pri Manuskriptoj kaj Raraj Libroj laboras unuarangaj fakuloj pri konservado de dokumentoj. Mi foje renkontis en kunsido iujn personojn el tiu sekcio, unu el ili mi tre volonte pli ofte renkontus… sed tio ne estas nia temo. Nu, ankaŭ en mia sekcio, la Nacia Sonarkivo, laboras unu persono ŝarĝita pri konservado de dokumentoj. Bedaŭrinde ŝi laboras ankaŭ kiel sekretario, kiel telefoncentralisto, kiel administra helpanto, kaj foje eĉ kiel anstataŭanto pri la enireja sekuro. Kaj tiel estas, ĝenerale, pri niaj konservistoj: ili estas tro malmultaj, tro okupitaj, kaj apenaŭ sufiĉaj por la bezonoj de la biblioteko mem.

Tamen okazas, ke oni laboras por, aŭ konsilas al, eksteraj instancoj. Sed ne senpage! Ekzemple, la nuna tarifo de la Sonarkivo por servoj al eksteruloj estas proksimume £40 hore. Tion neniu esperanto-asocio kapablus pagi. Krome, la dokumentokonservado verdire ne estas laboro por amatoroj. Nia konservisto ĉe la Sonarkivo laboras en aparta, bone aranĝita ĉambro, kiu tre necesas, ĉar por multaj laboroj necesas uzi korodajn kemiaĵojn. Kaj necesas iom vasta loko por 'sekigi' la dokumentojn post la trakto. Nuntempe en la Esperanto-Centro oni ne facile trovus lokon sufiĉe vastan por sekigi naztukon.

Ne, mi bedaŭras, tiaj laboroj estas simple ekster nia kapablo. Do prezentiĝas la demando, ĉu entute estas bone, ke restu ĉe ni tiaj raraĵoj, se ni ne povas bone prizorgi ilin. Mia konsilo estus ja ĉion fotokopii kaj sendi al Vieno – sed mi scias ke tia konsilo povas elvoki kelkajn emociajn reagojn.

Kaj jen mi venas finfine al mia temo. En Vieno ni havas ja Esperanto-muzeon. En Londono ni havas Esperanto-bibliotekon. Nu, se vi ne estas fakulo, vi eble ne tute konstatas la diferencon inter muzeo kaj biblioteko. Unu diferenco estas, ke la ĉefa rolo de muzeo estas konservi, dum tiu de biblioteko estas disponigi kaj uzigi. Oni do komprenas, ke la viena estas samtempe kaj muzeo kaj biblioteko; kaj la hispana estas verŝajne pli ĝuste biblioteko ol muzeo. Iom loze oni uzas la terminojn.

Do bibliotekon ni havas, kiun mi prilaboras, surloke kaj en la hejmo, dum proksimume 15 horoj semajne. Iom malmulte uzata ĝi estas, sed tio ne gravas; gravas, ke la uzantoj trovas ĉe ni aferojn, kiujn ili ne sukcesus trovi aliloke. Ĝi estas, simple, la sola libere alirebla biblioteko de nia lando en kiu oni trovas kune en unu loko tre multajn librojn kaj periodaĵojn en kaj pri Esperanto. Kaj, kompreneble, per ĝia pruntoservo granda parto de tiu kolekto estas ricevebla en ĉiu publika biblioteko de Ŝetlando ĝis Ĵerzeo.

Kaj tamen… Ĉiu formale organizita asocio, kompanio, k.t.p. havas iajn statuton kaj regularon, kiuj difinas interalie la celojn kaj rimedojn de la instanco. Tion nia biblioteko ne havas. Jure ĝi verŝajne eĉ en ekzistas. Nu, pri la manko de formalaĵoj mi fakte ĝojas, sed ne pri la nedifiniteco de la celoj kaj rimedoj. Iel en vakuo mi laboras, kaj tial mi povas ĉiam diri nur, ke mi prizorgas la bibliotekon. Neniel mi povus diri, ke mi gvidas ĝin, ĉar direkton ĝi ne havas, kaj sen direkto oni ne povas gvidi.

Lastatempe en la revuo Esperanto aperis eĉ du artikoloj pri la estonta sorto kaj prizorgo de la esperanto-bibliotekoj. Sed ankaŭ tiuj artikoloj ensaltis tuj ĉe la rimedoj, sen diskuti la celojn. Nu, se oni ne scias la celojn, vane oni provas diskuti la rimedojn por realigi ilin. Mi do proponas al mi, nur ĉar neniun alian tio apetitigas, verki iom longan artikolon kun titolo 'Por kio bibliotekon?', kaj, kiam ĝi estos finita, mi iel diskolbasigos ĝin al pluraj El la biblioteko. Bedaŭrinde la nuna laboro profesia lasas al mi energion apenaŭ por reatingi la hejmon, sen pensi pri dumvespera cerbumado, do eble nur jarfine mi povos komenci tion.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de januaro-februaro 1998.

<<  [940]  >>