Rekte al la artikolo

Lingva konsultejo

<<  [940]  >>

William Auld

Mi ĵus legis vian libron 'Kulturo kaj internacia lingvo' kaj mi ne tute komprenas la vorton far, kiun vi ripete uzas en la teksto. Ŝajnas al mi, ke jen tre utila vorto, sed mi ne posedus la memfidon uzi ĝin, ĉefe ĉar la ĉeesto aŭ foresto de la vorto de eĉ pli konfuzas min.

– Alwyn Kind

La vorto (= radiko) far estas derivita de la frazo fare de; la logiko estas: se el per oni derivas pere de, oni rajtas el fare de derivi far. Mi ne memoras, ĉu mi estis fakte la unua, kiu aplikis tiun logikon, sed ĉiuokaze ĝi tre rapide disvastiĝis – kaj, komprenenle, renkontis malaprobon, ĉefe de tiaj personoj, kiaj akceptas plej nenecesajn neologismojn ĉar ili eĥas la latinidajn lingvojn, sed rifuzas derivaĵojn interne de la klasika lingva materialo!

La problemoj komenciĝis pro la multobla signifaro de la vorto de. Pensu ekzemple pri la propozicio: 'La traduko de Hamleto de Ŝekspiro de Zamenhof'; se vi ne scius anticipe, ĉu vi kapablus aserti, kiu estis la aŭtoro kaj kiu la tradukinto? Kaj kiel? Pro tiaj necertecoj oni jam delonge uzas, interalie, pere de kaj fare de. La problemo eĉ montriĝas en du el la citaĵoj senditaj de vi:

Tio nature rezultiĝis de la mondskala koloniado far la angloj…

Kulturo rezultiĝas de la edukado, ĉu far la gepatroj, ĉu far la lerneja sistemo.

Precipe en la dua el ili, se vi anstataŭigos far per de vi verŝajne sentos la ombran ambiguecon (ĉu, ekzemple, la gepatroj edukas aŭ edukiĝas? – tion vi scias nur per la logiko, ne per la sintakso!). Do vidante: far, pensu fare de (ĝis vi kutimiĝos).

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de januaro-februaro 1998.

<<  [940]  >>