Rekte al la artikolo

Novaj libroj — La reveno de la reĝo

<<  [941]  >>

Paul Gubbins

La reveno de Reĝo: la tria parto de La Mastro de l' Ringoj, J.R.R. Tolkien, trad. el la angla William Auld. Jekaterinburg: Sezonoj, 1997. 400p. Prezo £12.50.

Abundas eseoj, traktaĵoj, volumoj pri traduk-arto; miaopinie elstaras du. En 1530 Martin Luther, tradukinto en la germanan de la Biblio (versio, kiu tiel riĉigis la germanan kiel tiu de Reĝo Jakobo la anglan), publikigis Sendaĵo de tradukinto, en kiu li konsilas, ke, por sukcese reprodukti sencon kaj guston de alia lingvo, nepras, ke tradukonto 'ĉe bazaro vulgarulon pridemandu kaj tiun enfaŭken rigardu, por konstati, kiel tiu lingvas'. Alivorte: traduko devas vivi, speguli uzon ne de donanto-, sed de donato-lingvo — konsilo, kiu hodiaŭ tiom aktualas kiom en 1530.

La dua, trafega analizo de traduk-arto publikiĝis 460 jarojn post tiu de Luther. En 1990 aperis en Fonto eseo 'Prozaj tradukoj en Esperanto' elplumigita de William Auld, kies traduko de la tria parto de la Tolkien-a majstroverko kompletigas la du jam pretajn volumojn. La eseo — feliĉe — represiĝis en lastatempe aperinta Pajleroj ka stoploj, kolekto — nepre (re)leginda — de elektitaj Auld-prozaĵoj.

En la eseo Auld resumas siajn principojn vid-al-vide al tradukado, 'la plej malfacila arto'. Esprimiĝas tiuj principoj per tri bazaj demandoj al tradukonto: '1. Kion la aŭtoro fakte diris? 2. Kiel li diris tion?, kaj 3. plej grave: Kiel li dirus tion, se li verkus originale en Esperanto? [emfazo de WA]. Kiam vi trovas respondon al tiu tria demando, vi jam trovis la ĝustan tradukon' (Pajleroj, p.41).

Ridinde simplaj demandoj… sed plorige diablaj por praktike respondi. Kiel Mozart-simfonio: supraĵe simpla, zume resumebla… sed mem komponi? Tamen esplori, kiel Auld siajn principojn aplikas, kiel li siajn demandojn respondas, meritas studadon, restudadon… ĉar Auld donis al la Esperanto-mondo ne nur unu el la plej popularaj, plej riĉaj verkoj de la angla literaturo de la 20-a jarcento sed ankaŭ lecionaron pri traduk-arto. Pro tio — eĉ sen konsidero de la kvalito de la romano mem — tiu ĉi traduko (kaj ne nur la tria, sed ankaŭ la unua kaj dua volumoj) nepre akompanu ĉiun seriozan studanton de Esperanto.

Eblas en mallonga recenzo nur skize sugesti, kiel Auld — laŭ Luther — en la faŭkon de la Esperanta popolo rigardas, kiel li mem respondas siajn tri demandojn. Tamen malfermu ie ajn la tradukon kaj komparu ĝin kun la originalo. Ĉie — jen la genio de Auld — lingvo natura, neniel tordita; lingvo — ankoraŭfoje Luther — bazare-suka, esprimiva, sed samtempe eleganta, klare klasika:

— Jam temp' está! Jam ek al la lasta peno! — diris Sam, barakte stariĝante. Li klinis sin al Frodo, vekante lin delikate. Frodo ĝemis, sed per granda vola klopodo li stariĝis ŝanceliĝe kaj poste falis denove surgenuen. Li levis malfacile siajn okulojn al la malbelaj deklivoj de la Monto de Sorto turantaj super li, kaj poste ekgrimpis kompatoveke antaŭen per la manoj.

Sam rigardis lin kaj ploris en sia koro, sed venis neniuj larmoj al liaj sekaj kaj brulsentaj okuloj.

— Mi diris, ke mi portos lin eĉ se tio rompos mian dorson, — li murmuris, — kaj tion mi ja faros!' (pĝ. 276–7)

Angle:

'Now for it! Now for the last gasp!' said Sam as he struggled to his feet. He bent over Frodo, rousing him gently. Frodo groaned; but with a great effort of will he staggered up; and then he fell upon his knees again. He raised his eyes with difficulty to the dark slopes of Mount Doom towering above him, and pitifully he began to crawl forward on his hands.

Sam looked at him and wept in his heart, but not tears came to his dry and stinging eyes. 'I said I'd carry him, if it broke my back,' he muttered, 'and I will!'

Lerte-leĝeraj kunmetaĵoj por traduki 'pitifully', 'stinging'; elegantaj elturniĝoj por 'struggled to his feet', 'staggered up'; solvo simpla por eventuale peza elangligo de 'last gasp'… plus pra-Esperanta 'jam temp está' kaj modela participo-uzado. Preskaŭ ĉiu linio ion montras, ion malkaŝas, por riveli, kiel trafe Auld respondas sian trian demandon: Kiel li dirus tion, se li verkus originale en Esperanto?

Mi emas diri — volante lezi nek memoron nek valoron de Tolkien — ke la Auld-a traduko, almenaŭ al Esperantisto, pli gravas ol la Tolkien-a romano mem. Auld ne simple peras rakonton, li peras lingvon, stilon, (traduk-)arton. Li lecionas al ni… subtile, delikate, sentrude… se ni pretas lerni. Ĉio imitinda, ĉio modela. Malmultas tradukoj, pri kiuj eblas tion diri.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 1998.

<<  [941]  >>