Rekte al la artikolo

Novaj libroj — Inter vivo kaj morto

<<  [942]  >>

Timothy B. Carr

Inter vivo kaj morto. Julius Balbin. Edistudio, 1996. 155p. bindita. Poemoj.

'Inter vivo kaj morto', plurtitola kolekto, estas iusence unu sola poemo, speco de antiepopeo. Ĝi konsistas el raportoj kaj meditoj pri, ĉefe, la terurega amasmurdo de la judoj dum la dua mondmilito, sed pri ankaŭ aliaj aspektoj, epizodoj kaj rolantoj de tiu horora okazaĵo. La fontoj de la poemoj estas la personaj suferegoj de la aŭtoro mem, ekskoncentrejano, kaj liaj profundaj kaj vastaj esploroj inter la paĝoj de libraro en si

… muta atesto
pri la monumenta krimaro
efektivigita en la jaroj
de l' fatala milito.

Laŭ PIV 'epopeo' estas 'longa poemo, rakontanta la aventurojn de herooj, kiuj reprezentas iel unu genton, unu popolon, unu civiliz-epokon el patruja, religia aŭ mora vidpunkto'. 'Inter vivo kaj morto' rakontas la misfarojn de malbonegaj kanajloj, la nazioj, ĉefe germanoj, sed ankaŭ alirasanoj, provantaj ekstermi la judan genton. La aŭtoro atentigas en 'Ahasvero', ke tiu ŝokega ĉapitro estas nur unu en la longa kroniko de krimegoj kontraŭ judoj, kaj en 'La katastrofo', ke oni murdis kune kun judoj 'milionojn de aliaj gentanoj'. Li plie rimarkigas en 'La evoluado', ke la homo

… ĉiam ankoraŭ restas
sovaĝa besto,
ĉiam minacanta
kaj endanĝeriganta
la vivon
de l' aliaj bestoj,
ĉiam klopodanta
neniigi ilin.

Ĉi tiu antiepopea verko estas, do, esenca kontribuo al la vera historio de la homaro, kaj plej efika antidoto kontraŭ 'jarmilismo', tiu freneziga febro, kiu pelas homojn festi la baldaŭan finon de jarcento efektive nur lamentinda.

Tra konsternaj paĝoj ni konatiĝas kun tuta galerio da monstraj murdistoj, nomoj malpli fifamaj, sed ne malpli kulpaj ol iliaj mastroj, konstatante al ni, ke sen la helpo de ĉiu tiuj tro volonte aktivaj servistoj, Hitlero kaj lia bando de pavantaj pufpantalonuloj ne povintus ĝis iu grado efiki. Ni hontas antaŭ la skandaloj de postmilitaj punoj moke malseveraj, de la malhumana silento de la tiama papo, kaj de la bonveno en Usono de Werner von Braun. Sed, paradokse, ni legas ankaŭ pri veraj herooj kiel Raoul Wallenberg, Doktoro Czaplinski, Herbert Baum, Simon Wiesenthal kaj Oskar Schindler. Legante pri la anonima judino, kiu propravivkoste mortponardis nazian serĝenton, ni ne povas ne mense aplaŭdi ŝian ekzaltan spitemon.

La malamema sinteno de la poeto al Dio, kiu 'komplice silentis' estas tute komprenebla, kaj la demanda 'Kie vi estis?' estas unu el la plej trafaj poemoj.

Inter la plej maltrankviligajpoemoj, 'Flagelantoj', registras aflikte la turmentojn de la poeto, skurĝata de naziaj sadistoj.

La poeto verkas plej afekte pri parencoj kaj amatinoj, homoj senescepte — kaj tio plej efektas — destinitaj al la baldaŭa neniigo. Deko da poemoj kantas intensan filan amon al adorata patrino. Ĉu iam patrino estis pli patose funebrita? Solaj ĉi tiuj poemoj resumas kaj reliefigas la absolutan ferocecon de la nazioj.

En verkaro tragika kaj malĝoja ni legas kun subita sento pri malŝarĝo 'Mi sonĝas' kaj 'Resurekcio', poemoj en kiuj eĥas la instinkta, persista kredo, ke ni rajtas esti feliĉaj, kaj, ke doloro devas iel cedi al ĝojo.

La stilo de la poemoj estas lakone konciza. La poeto konstatas kun modela klareco spertojn, faktojn, konkludojn. Pro sia temo kaj pro sia nebeletreco 'Inter vivo kaj morto' invitas komparon kun 'Tra la ŝtormo' de Kalocsay. Ĉi tiuj du verkoj tiom malsamstilaj estas plej gravaj kaj signifaj kontribuoj al la poezio pri la dua mondmilito.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de majo-junio 1998.

<<  [942]  >>