Rekte al la artikolo

Preseraroj

<<  [942]  >>

Marjorie Boulton

Preseraroj iom tro abundis en BE marto-aprilo, fakte pro cirkonstancoj, kiuj meritas pli da simpatio ol da severeco. [La eraroj estas espereble korektitaj en la reta eldono.]

Supozeble la plimulto de legantoj mem povos kompreni, ke kej devus esti kaj, eblocon devus esti eblecon, ke rilate al amikoj vi telefonas al ili kaj ne el ili; tamen, ni memoru, ke por komencantoj preseraroj povas tre konfuzi.

Kaj kiam temas pri alia reala vorto, oni povas eble miskompreni. Permesu, ke mi atentigu, pri propra artikolo, ke mi vere konas la diferencon inter staĝo, kiu rilatas al instruado, kaj etaĝo, parto de domo, kaj (p.42) ke folklore zoologio temas pri bestoj, ne vestoj. Inverse, Evano Eabry ne purigis siajn vetojn sed siajn vestojn (p.46). Kaj (p.44) mi neniam vidis recepton por la frukta kudo bakita por la festo pri la Esperanta Diservo — eble gastronomia neologismo?

Nu, mi memoras ke iam esperanta gazeto aludis min: 'nia konata poto' — kiun almenaŭ anglo povus legi kiel neĝentilan aludon al mia iom tro granda ventro.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de majo-junio 1998.

<<  [942]  >>