Rekte al la artikolo

Luko kaj la akcizisto

<<  [943]  >>

Unuakta komedio de Arthur Hopkins en traduko de William H. Simcock

La scenejo estas kabano en la montetoj de Kentuki. En tiu ĉi malproksimega regiono de Usono oni distilas kontraŭleĝan viskion kaj malkompate traktas impost-oficistojn. Unu el tiuj ĉi oficistoj superruzas la naivan superstiĉan bandestron.

Ekstere estas bruego de minacoj kaj pafoj. Bando kaptis impost-oficiston. La ĉefo de la bando, Luko Hejzi, puŝas sur la scenejon la oficiston.

Luko: Estas en ordo, bravuloj. Bone. Lasu lin al mi. Eniru tien, Sinjoro Impost-oficisto. (sarkasme) Vi devas pardoni la kamaradojn pri la demonstracio. Sed, komprenu — ili ne renkontas unu el viaj uloj tre ofte, kaj ili ĉiam ekscitiĝas.

Ofic: Mi komprenas, ke mi estas bonvena!

Luko: Vi ja estas — kaj mi tuj estas malligonta viajn manojn sufiĉe longe por ke vi prenu amikan trinkaĵon. (priserĉas lin) Mi kalkulas, ke vi vojaĝas sen armiloj. (malligas la manojn) Ĉu vi ne sidiĝos? (oficisto sidiĝas; frotas pojnojn) Jes, la kamaradoj ne vidis unu el viaj uloj dum preskaŭ du jaroj. Mi eksupozis, ke vi neglektos nin. Mi esperis, ke vi estas Ĝim Dun. (oficisto eksaltis) Ĉu vi prenos trinkaĵon?

Ofic: Ne. Dankon, ne. Mi kalkulas, ke via drinkaĵo estas tro forta por mi.

Luko: Ho, estas malbone trinki sola. Estos pli bone havi iom.

Ofic: Bone, mia amiko, mi volonte suferas. (trinkas; sufokiĝas)

Luko: Mi opinias, ke vi ne ŝatas la guston de viskio kiun oni ne impostis.

Ofic: Ĝi estas sufiĉe bona.

Luko: La lasta oficisto kiu sidis en tiu seĝo ebriiĝis je mia drinkaĵo.

Ofic: Tio ne estas malfacila.

Luko: Ne, sed ĝi estis maloportuna.

Ofic: Kial?

Luko: Mi devis atendi ĝis li denove sobriĝis, antaŭ ol mi mortigis lin. Estus malfacile por ebriulo grimpi tiun oran ŝtupetaron.

Ofic: Konsiderema ekzekutisto!

Luko: Do, vi komprenas, eble vi povas iomete malfruigi aferojn per prokrastado kun la likvaĵo.

Ofic: (provas) La prezo estas tro granda.

Luko: Jes, mi multe bedaŭras, ke vi ne estas Ĝim Dun. Sed mi kalkulas, ke vi ne estas. Vi ne similas al li.

Ofic: Kiu estas Ĝim Dun?

Luko: Vi devus koni Ĝim Dun. Li estas la plej malbona el viaj impostaduloj ĉirkaŭ ĉi tie. Li havas kvar el la bando en la malliberejo. Ĉu vi vidas tion? (fingromontras bildon de viro pendanta per ŝnuro de branĉo de arbo)

Ofic: Jes.

Luko: Tiu estas Ĝim Dun.

Ofic: Ĝi ne tre similas al io ajn homa.

Luko: Nu, tio estas Ĝim Dun kiam ni kaptos lin. Mi treege bedaŭras, ke vi ne estas Ĝim Dun.

Ofic: Mi bedaŭras seniluziigi vin!

Luko: Ho, ne gravas. Ĉion konsiderinite, mi kalkulas, ke unu impostulo estas tiel bona kiel alia.

Ofic: Ĉu vi estas certa, ke mi estas impostoficisto?

Luko: Nu, ĉar ni kaptis vin kiam vi grimpis arbojn kaj spionis ĉirkaŭ la distililoj mi kalkulas, ke ni ne riskos supozi, ke vi ne estas.

Ofic: Ho.

Luko: He! Eble plaĉos al vi cigaro? Jes jen estas unu, kiun mi konservis, dum longa tempo, pensante, ke eble mi havos gaston unu tagon.

Ofic: Dankon. Ne.

Luko: Ho, fumu. (ekbruligas la cigaron por Ofic.) Tio estas tiel bona kiel kvincenda cigaro, kiun vi akirus en Henderson.

Ofic: (tusanta, ĵetas la cigaron sur la tablon) Vi tre faciligas la morton, sinjoro!

Luko: Luko estas mia nomo. Vi rajtas nomi min Luko — helpos vin senti kvazaŭ vi havas amikon apud vi je la fino. Luk' Hejzi.

Ofic: Ne tiu Luk' Hejzi kiu mortigis la Krosbi-familion!

Luko: Kiel vi aŭdis pri ĝi?

Ofic: Aŭdis pri ĝi? Nu, via nomo estis en ĉiu ĵurnalo en Usono. Je ĉiu okazo, kiam vi mortigis alian Krosbi, oni presis la tutan historion denove. Nu, mi vidis vian foton en la ĵurnalo dudekfoje.

Luko: Oni neniam fotis min.

Ofic: Tio ne malhelpis ilin presi ĝin — ĉu vi neniam legas la ĵurnalojn?

Luko: Mi — legi? Mi neniam legis ion ajn dum tridek jaroj. Mi kalkulas, ke mi ne povas legi du liniojn en unu horo.

Ofic: Vi maltrafis multajn informojn pri vi mem.

Luko: Kiom da Krosbioj mi mortigis, laŭ ili?

Ofic: Mi kredas, ke la lasta raporto asertis, ke vi ĵus forigis la dekduan.

Luko: Estas mensogo. Mi mortigis nur ses. Tio estis la tuta familio kiu plenkreskis. Nun mi atendas unu, kiu havas nur dek tri jarojn.

Ofic: Kiam li maturiĝos?

Luko: Tuj kiam li venos serĉi min.

Ofic: Ĉu li venos?

Luko: Li ja venos, se li estas Krosbi?

Ofic: Kuraĝa familio?

Luko: Neniu pli kuraĝa. Ili estus unuarangaj homoj se ili ne estus Krosbioj.

Ofic: Nu, se vi sentas tiamaniere, kial vi komencis batali kun ili?

Luko: Mi neniam komencis batali. Mia avoĉjo havis ian kverelon kun ilia avoĉjo — mi ne scias pri la afero, sed mi kredas ke mia avoĉjo estis prava.

Ofic: Vi devas alte taksi vian avon.

Luko: Neniam vidis lin. Sed ne estas bonŝance agi kontraŭ viaj propra parencaro. Ĉu vi prenos trinkaĵon?

Ofic: Ne. Dankon, ne.

Luko: Nu, mi kalkulas, ke ni devas meti finon al ĉi tiu afero.

Ofic: Kio?

Luko: Nu, vi ne ebriiĝos. Kaj mi ne povas ĝeni min trovi iun por gardi vin.

Ofic: Tio ne estos necesa.

Luko: Ho, mi scias, ke vi ŝatas tiun ĉi lokon nun, sed ĉi-vespere vi povos ekhavi ideon promeni.

Ofic: Mi ne forpromenos se vi ne devigos min.

Luko: Ne estas probable, ke mi lasos vin. Sed mi ne riproĉus vin, se vi provus.

Ofic: Sed mi tute ne provos.

Luko: He, Sinjoro Impostulo, mi scivolas ĉu vi plene scias pri via malfeliĉo.

Ofic: Kion vi volas diri?

Luko: Volas diri? — mi devos mortigi vin.

Ofic: Nu! Jen la solvo!

Luko: Kion vi volas diri?

Ofic: Verdire — mi jam provis mortigi min dum la pasintaj du monatoj, sed mi ne kuraĝis.

Luko: Sinmortigo!

Ofic: Jes, se vi volas mortigi min, vi solvis la problemon.

Luko: Sed — kial vi deziras mortigi vin?

Ofic: Mi nur deziras haltigi mian vivon.

Luko: Sed vi devas havi kialon.

Ofic: Ne apartan kialon. Mi opinias, ke la vivo estas teda, kaj plaĉus al mi eskapi el ĝi.

Luko: Teda!

Ofic: Jes, mi malamas enlitiĝi. Mi malŝatas ellitiĝi. Nutraĵo ne plaĉas al mi, kaj mi ne povas ĝui drinkadon. Mi trovas homojn aŭ malicaj aŭ tedaj. Mi vidas, de la sorto de miaj konatoj, ambaŭ viroj kaj virinoj, ke amo estas farso. Mi jam vidis, ke renomo kaj prefero venas al tiuj, kiuj malplej meritis ilin, dum la tuta mondo piedfrapis kaj manfrapis la indajn. La plej ruza intrigulo ricevas la plejan monon kaj gloron dum la justa komercisto humiliĝas en la bankrot-juĝejo. En la nomo de la leĝo, ĉiu krimo estas farata. En la nomo de religio oni sin indulgas per ĉiu malvirto. En la nomo de klerigado, la plej granda malklereco abundegas.

Luko: Mi ne komprenas la tuton. Sed mi kalkulas, ke vi iomete ĉagreniĝas.

Ofic: Jes, ja, la mondo estas fiasko. Plue ĝi estas farso. Mi ne ŝatas ĝin, sed mi tute ne povas ŝanĝi ĝin. Do, mi soprias al ŝanco foriri. Kaj vi, mia kara amiko, prezentos al mi la ŝancon.

Luko: Jes, mi kalkulas, ke vi nun ricevos la ŝancon.

Ofic: Bone — se vi nur scias kiel mi penis mortigiĝi.

Luko: Nu, kial vi ne mem mortigis vin?

Ofic: Mi timis.

Luko: Timis? Timis pri kio? dolorigi vin?

Ofic: Ne. Mi timis pri la sekvoj.

Luko: Kion vi volas diri?

Ofic: Ĉu vi kredas pri alia vivo post ĉi tiu?

Luko: Mi neniam multe pensis pri la afero.

Ofic: Nu, ne pensu. Se vi ja pensos, vi neniam mortigos alian Krosbi. Eĉ ne impost-oficiston.

Luko: Ĉu estas tiel terure?

Ofic: Pli malbone. Dudekfoje mi tenis revolveron apud mia kapo — freneza por morti. Kaj tiam, dum mia fingro premis la ellasilon, mi havis timegon … timegon, ke mi plonĝos en pli malbonajn terurojn ol tiu ĉi mondo iam sciis. Se la mortigado estus la fino, estus facile. Sed eble ĝi estas nur la komenco de io pli malbona.

Luko: Nu, oni devas iomete riski.

Ofic: Mi ne riskos tion. Laŭ mi, Luko, la vivo estis donita al ni de iu, kiu neniam intencis, ke ni forigu ĝin. Kaj tiu havos ion preta por homoj, kiuj detruas lian posedaĵon. Estas tio, kio timigas min.

Luko: Vi tro multe maltrankviliĝas por fariĝi vera sinmortigulo.

Ofic: Jes, vere. Estas la kialo, ke mi ŝanĝis la planon.

Luko: Kiun planon?

Ofic: Mia plano por morti.

Luko: Ho! Do vi ne rezignis pri la ideo?

Ofic: Tute ne! Mi ankoraŭ persistas en mia deziro morti, se mi intencas transdoni la respondecon al iu alia.

Luko: Ho! Do vi ne volas pagi por via propra funebra muziko?

Ofic: Ne, sinjoro. Mi prezentos la pasaĝeron, sed iu alia devas aĉeti la bileton. Vidu. Kiam mi fine decidis, ke mi mortos, mi tuj submetis min al ĉiu ebla danĝero.

Luko: Kiel?

Ofic: Per mil rimedoj. Ĉu vi iam vidis aŭtomobilon?

Luko: Ne.

Ofic: Ili iras pli rapide ol lokomotivoj — kaj ili ne restas sur relvojoj. Ĉu vi iam aŭdis pri Kvina Avenuo, Novjorko?

Luko: Ne.

Ofic: Kvina Avenuo ŝtopiĝas per aŭtomobiloj, ok paralelaj kolumnoj dum la tuta tago. Ili mortigas homojn ĉiutage. Mi transiris Kvinan Avenuon milfoje tage, ĉiutage, dum semajnoj, neniam eĉ unufoje penante eviti la trafikon, kaj ĉiam preĝante ke io kolizios kun mi.

Luko: Kaj ĉu ili neniam koliziis kun vi?

Ofic: Ne. Aŭtomobiloj nur kolizias kun homoj kiuj penas eviti ilin. Kiam tio malsukcesis, mi frekventis la plej fifamajn drinkejojn en la Baŭri, paradante per plenmano da mono kaj portante diamantojn. Mi esperis, ke oni mortigos min por akiri ilin. Oni ŝtelis la monon kaj la diamantojn sed neniam tuŝis min.

Luko: Nu, ĉu vi ne povis provoki ian kverelon?

Ofic: Mi diros al vi. Ĉu vi scias, ke norde, oni kredas, ke sude oni mortigos viron nur se li nomas alian mensogulo?

Luko: Ĝuste.

Ofic: Nu, mi nomis virojn mensoguloj de Vaŝingtono ĝis Atlanta — kaj jen mi estas ĉi tie por informi vin pri la fakto.

Luko: Certe ili kompatis vin.

Ofic: Ĉu vi konas 'Du-pafil-Ĝejk' kiu havas la drinkejaĉon en Henderson?

Luko: Sendube. Ĝejk jam mortigis sufiĉe multajn.

Ofic: Li estas malbona ulo, ĉu ne?

Luko: Jes, ja.

Ofic: Mi vizitis la lokon de Ĝejk antaŭ du noktoj, pretendante esti ebria. Ĝejk estis malbenanta negrojn.

Luko: Li ĉiam faras tion.

Ofic: Do, mi kubute puŝadis ĝis la baro, kaj anoncis, ke mi estas fakulo pri la eltrovado de negra sango — diris, ke mi povos eltrovi homon, kiu estas sesdek tri sesdek kvaronoj blanka.

Luko: Ĉu vere?

Ofic: Ne. Mi tute ne povas. Sed mi igis ilin kredi. Tiam mi proponis ekzameni ilin kaj diri al ili ĉu ili havas ian negran sangon. Iuj el ili ŝteliris, sed la ceteraj alfrontis min. Mi aprobis kiel plene blankajn ĉiujn, ĝi mi atingis 'Du-pafil-Ĝejk'. Mi ekzamenis liajn okulglobojn, rigardis liajn fingro-ungojn, kaj tiam diris, 'Vi estas negro.'

Luko: Kaj kion faris Ĝejk?

Ofic: Li paliĝis; kondukis min en la malantaŭan ĉambron, kaj diris, 'Parolu honeste, sinjoro, ĉu vi ja vidas negran sangon en mi?' Mi diris, 'Jes.' 'Ne povas esti eraro pri ĝi?' 'Tute ne,' mi respondis. 'Bona Dio,' li diris, 'Mi ĉiam suspektis ĝin.' Tiam li eltiris sian pafilon…

Luko: Kio? — kio?

Ofic: Kaj pafis sin mem!

Luko: Ĝejk pafis sin? Ĉu li mortis?

Ofic: Mi ne scias. Mi sentis tro da naŭzo por atendi. Mi vagis en la montoj ĝis mi trovis vian distililon. Mi sidiĝis sur ĝi kaj atendis viajn kunulojn. Kaj jen mi estas, kaj vi intencas mortigi min.

Luko: (sekrete malŝargas sian pafilon; Ofic. intence ignoras lin) Do, vi volas, ke ni faru vian mortigadon por vi, ĉu?

Ofic: Mi metas mian lastan esperon en vin. Se mi malsukcesos ĉi-foje, mi devos forlasi la aferon.

Luko: Kio estas tiu bruo? (demetas la pafilon kaj rapide foriras; Ofic. ekrigardas la pafilon indiferente; Luko revenas) Mi estas senzorga, lasante pafilon ĉi tie. Ĉu vi ne vidis ĝin?

Ofic: Jes.

Luko: Nu, kial vi ne ekkaptis ĝin?

Ofic: Kial?

Luko: Por venki min.

Ofic: Ĉu vi ne povas kompreni tion, kion mi jam diris al vi? Mi ne deziras venki vin.

Luko: Nu, min benu, se mi ne kredas, ke vi diras al mi la veron — Mi deziris scii kion vi faros. Vidu! Mi unue malŝargis ĝin. (Li reŝargas la revolveron)

Ofic: Tio ne necesis.

Luko: Nu, mia bravulo, mi kalkulas, ke vi tuj devas foriri.

Ofic: Vi ne volas diri, ke vi malfortiĝas.

Luko: (indigne) Mi ne devas fari vian mortigadon por vi. Se vi mem ne havas sufiĉe da kuraĝo por fari ĝin, mi kalkulas, ke vi povas daŭre suferi.

Ofic: Sed mi klarigis al vi, kial mi ne volas fari ĝin. Unu mortigo pli-malpli signifas nenion por vi. Estas al vi indifente pri la estonteco.

Luko: Eble. Sed el tio, kion vi jam diris al mi, mi kalkulas ke vi estas sorĉita, kaj ne estas bonŝance kontraŭi sorĉadon.

Ofic: Do, vi perfidas min.

Luko: Jes, ja.

Ofic: Nu eble iuj el la aliaj uloj volas helpi. Mi atendos ĝis ili alvenos.

Luko: La aliaj uloj ne vidos vin. Vi devos foriri tiun ĉi lokon nun — ĝuste nun! Ne taŭgos por vi atendi. Vi ne havas la rajton supozi, ke estas nia devo porti viajn ŝarĝojn.

Ofic: Mi supozas, ke estas senutile argumenti kun vi?

Luko: Vi pravas. Vi devas daŭrigi la vivon. Venu! Mi lasos vin rajdi nian solan ĉevalon al la urbo, kaj vi rajtas lasi ĝin ĉe 'Du-pafil-Ĝejk', kaj unu el la uloj iros por repreni ĝin, aŭ eble mi mem iros kaj konstatos ĉu Ĝejk mortigis sin kompetente.

Ofic: Nu, plaĉus al mi lasi mian adreson, do, se vi iam venos al Novjorko vi povas viziti min.

Luko: Estas tute ne probable, ke mi iam venos al Novjorko!

Ofic: Nu, mi lasos ĝin ĉiuokaze. Ĉu vi havas pecon da papero?

Luko: Ĉu temas pri skribpapero? — neniam havis tiun, sinjoro.

Ofic: Ĉu estas al vi egale, mi skribos ĝin dorsflanke de la bildo de Ĝim Dun.

Luko: Se vi deziras.

Ofic: Mi skribos majuskle por vi, do vi povos pli facile legi ĝin. Mia adreso estas ĉi tie, do, se vi ŝanĝos vian decidon, vi povas venigi min.

Luko: Ne estas probable. Venu! Gajiĝu! Jen la ĉevalo. He! Lasu min aŭdi vin ridi nur unufoje antaŭ ol vi foriras… Ho, ridu kore!… pli kore… (oficisto iras; Luko svingas la manon)

Luko: (prenas gluton da trinkaĵo; ekrigardas la paperon; komencas malfacile deĉifri la skribadon; malrapide legas, skizante la literojn en la aero) Ĝ, I, M… Ĝim… D, U, N… Dun… Ĝim Dun (eksaltis) Ĝim Dun! (kun fusilo rapidegas ĝis la pordo, sed malgaje revenas ĝis la tablo) Ĝim Dun! Kaj li petegis min mortigi lin!

rapide kurtenfalo

Translation of the play Moonshine by Arthur Hopkins, published by the New York Offices of Samuel French Ltd in an anthology called Five Plays from the Other Side. Translated with the permission of Samuel French Ltd, 52 Fitzroy Street, Fitzrovia, London W1P 6JR. Permission to perform the play must be obtained from Samuel French Ltd. Tradukis William H. Simcock 1997 — 'pro memoro al mia patro'.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de julio-aŭgusto 1998.

<<  [943]  >>