Rekte al la artikolo

Esperanto en universitato

<<  [945]  >>

Shirin Ahmad-Nia

En Warwick-Universitato en Britio kie mi studas estas Lingvo-Centro por la loka publiko kaj studentoj, kie oni instruas ĉirkaŭ dekon da diversaj lingvoj diversnivele por komencantoj, progresantoj kaj ankaŭ por profesiaj celoj. Lastatempe mi proponis al la direktoro de la lingvo-centro enlistigi la instruadon de Esperanto. Li jam konis Esperanton kaj ni aranĝis kunsidon kun la ĉeesto de mia esperantista familio t.e. mia edzo Ahmad R. Mamdoohi, la unua ĉefdelegito de UEA en Irano, mia 9-jara filino Nikoo kaj mi mem. En la kunsido ni informis lin pri la ĝeneralaj atingoj de la lingvo mondskale, ties praktikaj utiloj, niaj personaj spertoj kaj verkoj en la movado kaj montris al li ekzemplerojn de publikaĵoj en Esperanto kiel libroj, gazetoj, k.s. Fine de la kunsido, li konsentis pri nia instruado de Esperanto ekde la venonta universitata semestro en la centro t.e. ekde oktobro ĉi-jare.

Menciinde, Warwick-Universitato sekve de la tutlanda taksado de universitatoj surbaze de la nivelo de esploro-kvalito de universitato-membroj en Britio (HEFCE Research Assessment Exercise 1996) atingis la kvaran pozicion tuj post la renomaj universitatoj de Oxford, Cambridge, kaj Londona Universitata Kolegio.

Supozeble la grundo por Esperanto-instruado en la universitata centro estis potenciale de longe preta, kaj nur bezonis alpaŝon kaj la unuan sugeston por efektiviĝi. Plejeble similaj situacioj devas troviĝi en multaj aliaj lokoj en la lando kaj alilande, kie ne ekzistas ia kontraŭeco al Esperanto-instruado, kaj nur mankas alpaŝoj de aktivuloj sugesti la ideon de Esperanto-instruado. Do kial ne preni tiun unuan paŝon kaj nur provi? Sendube eĉ se iuj provoj malsukcesos, iuj aliaj certe sukcesos. Ja momente la sukceso de la instruado de Esperanto en la lingvo-centro plu dependas al la kvanto de la aliĝoj al la kurso, kaj tio estas alia flanko de la agado.

Laŭŝajne, la plej malgrava utilo de la komenca sukceso ĉe la universitata lingvo-centro estas ke la centro mem publikigas kvalitajn varbilojn, flugfoliojn, broŝurojn kaj anoncas siajn kursojn en la lokaj gazetoj kompreneble kun la indikoj pri la Esperanto-kurso interalie, kaj tio mem estus sufiĉe larĝa diskonigo kaj vole-nevole nerekta subteno de la movado en la universitata rondo kaj ĉirkaŭa loka publiko. Nun se eĉ ankaŭ iuj homoj sekve de tio interesiĝos, turniĝos kaj eklernos la lingvon des pli bone!

Sir Henry Parkes Primary School

Alia menciinda provo estas ke en la elementa lernejo kie mia filino lernas, mi volontuliĝis por prezenti Esperanton al la klasanoj de mia filino. La lernejestro kaj la instruisto bonvenigis la proponon. Ni aranĝis la aferon kaj sia-tempe tuj antaŭ la somera ferio, mi iris kaj en laŭeble simpla lingvo kio taŭgus por la infanoj de la kvara grado parolis pri la lingvo-problemo, enkondukis Esperanton kiel solvon por tiu problemo, klarigis pri la avantaĝoj de Esperanto en trovado de geamikoj tutmonde, vojaĝado, kongresoj, kaj montris diversajn publikaĵojn kaj infanajn bildlibrojn kiel ekzemplon de ties literaturo. Mi parolis ankaŭ pri miaj propraj spertoj en trovado de geamikoj tra la mondo kaj la universalaj kongresoj.

Sekve helpe de mia filino, mi prezentis al ili simplan esperanto-konversacion, en kiun mi baldaŭ enigis la reston de la klaso inkluzive de la instruisto kaj post nur kelkaj minutoj la tuta klaso estis konversacianta kun mi en Esperanto. Baze de kelkaj vortoj kaj nur per utiligado de kelkaj prefiksoj kaj sufiksoj, ni daŭrigis nian malgrandan konversacian kurson dum duonhoro.

Tio kompreneble impresis la gelernantojn kaj la instruiston, kaj fine de la unu-hora kunsido, demandoj de la gelernejanoj komenciĝis. Ili deziris scii kie kaj kiel ili povus lerni la lingvon. Mi tuj disdonis la varbilojn de la Esperanto-centro de Londono por ricevi senpagajn korespondajn lecionojn de Esperanto, kaj ankaŭ informis al ili pri la eblecoj lerni kaj informiĝi pri Esperanto pere de la TTT-paĝoj alireblaj ĉe la lernejaj komputiloj. La entuziasmo de la geknaboj estis granda, kaj espereble kondukos almenaŭ iujn el ili al efektive lernado de la lingvo.

Denove, la plej malgranda utilo de tiu ĉi kaj similaj provoj por prezenti Esperanton ĉe diversaj lernejoj povus esti ke infanoj kiuj ĝenerale ĝuas pozitivan sintenon al novaj aferoj kaj ideoj, eĉ se ne tuj eklerni la lingvon, ekhavos bonan bildon de la ideo de Esperanto kaj pozitivan sintenon al ĝi future. Ili transigos tiun senton al siaj gefratoj aŭ geamikoj, kaj la fakto ke la ideo estis diskonigita en iu jam aprobita loko kiel lernejo, helpus ke la resto de la familio atendeble same pozitive impresiĝu.

Do denove kial ne ekagi por pli da similaj volontulaj prezentadoj de Esperanto en la lernejoj, altlernejoj aŭ eĉ universitatoj kie ajn simple alireblus? Menciindas ke mi kiel Irananino, en la lando de angle-parolantoj ankoraŭ suferas malfacilaĵojn por flue komunikadi en la angla. Tamen eble tio mem estis alia pozitiva punkto por konvinki la ĉirkaŭulojn pri la neceso de enkondukado de Esperanto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de novembro-decembro 1998.

<<  [945]  >>