Rekte al la artikolo

La anglan oni parolas ĉie

<<  [945]  >>

William Auld

Tio estas frazo, kiun mi ofte renkontis, en tiu ĉi lando kaj en Germanio. Sendube ĝi aŭdeblas en aliaj landoj. Mi ne povas diri, ke ĝi estas mensogo, ĉar mensogo estas intenca malvero; sed malvero ĝi certe estas. Almenaŭ, ĝi estas malvero en tiuj lokoj, kiujn mi hazarde vizitas. Ĉu eble la anglan oni parolas ĉie krom en tiuj lokoj, kie mi troviĝas? Dubinde.

Dum la nuna jaro mi kaj Meta pasigis ses semajnojn en kvar urboj de Italio (kaj vizitis aliajn); kaj nenie krom en informoficejoj ni trovis angle-parolantojn. En stacidomoj ni ne scius, ke oni devas stampi sian bileton antaŭ ol eniri trajnon, se pri tio ne informus nin esperantisto. En du turismaj hoteloj la sola angla vorto konata de la servistoj estis 'Scotch' — kiun uzas ankaŭ la malmultaj italoj, kiuj ŝatas tiun trinkaĵon. Kaj jes, en du kafejoj el multaj ni sukcesis kontakti kelneron, kiu iom honte konfesis, ke du-tri vortojn el la angla li komprenas. Sed parolata ĉie? — tute ne.

Mi vetas, ke similon spertis multaj el miaj legantoj. Ni aĉetis varojn en bonkvalitaj butikoj, kie komizoj prezentis la kvaliton de la stokeroj per flua rapida… itala. Kaj skribis la prezojn por ni. Sed niajn demandojn ili ne komprenis, kaj… marĉandi? Apenaŭ.

Supozeble la papagantoj de la titola frazo estas sinceraj. Sed ili havas strangan koncepton pri la realeco. Aŭ ili simple ne volas agnoski ĝin. Se oni dirus, ke la angla estas instruata ĉie, ili eble pravus; sed la rezultoj de tia instruado ne tre evidentas.

Ni tre rapide lernis pli ol cent vortojn de la itala, ĉar tion ni devis. Sed eĉ tio ne forigis niajn lingvajn problemojn.

Esperanto ne estas parolata ĉie. Sed ĝi multege pli utilas al Meta kaj mi ol nia denaska posedo de tiu multe laŭdata sed malmulte disvastiĝinta inter la popoloj angla lingvo. Por ne paroli pri la veraj amikecoj…

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de novembro-decembro 1998.

<<  [945]  >>