Rekte al la artikolo

Ekskurso el Barlastono

<<  [946]  >>

Alwyn Kind

Post tritaga laborego ĉe la Somerlernejo, la cerbo bezonas ripozon. Do, posttagmeze, ni ekiris por viziti Gawsworth Hall, belan nigrablankan domegon kiu troviĝas inter Congleton kaj Macclesfield. Dum la regado de Elizabeto 1 tiu estis la hejmo de la nobela familio Fitton. La nuna posedanto, S-ro Timothy Richards, jam rekonstruis kaj renovigis la domegon, tiel, ke ĝi nun aspektas kiel dum la Elizabeta epoko. Ĝi ne estas muzeo, sed la bela, komforta hejmo de la familio, kiu permesas, ke ni, la publiko, rigardu la ĉambrojn kaj ĝardenon.

Dum Tim Carr pofraze tradukis en Esperanton, S-ro Richards afable bonvenigis nin. Laŭ li, ni Esperantistoj estas altgradaj akademianoj kiuj suferas pro milda dimenteco, tamen li invitis nin vagi libere tra la domo. Ni vidis ĉambrojn kaj antikvajn meblojn bele ornamitajn, lignajn skulptaĵojn kaj diversajn artverkojn.

Tre plaĉis al mi preĝo aŭ 'deziraĵo' skribita sur tabulo en la familia kapelo. S-ro Richards sciigis min, ke la deveno estas nekonata, sed eble ĝi venis de la Kvakeroj de la 18-a jarcento, eble el Kanado. Ŝajnas al mi, ke ĝi bone spegulas la senton kaj kredon de Zamenhof. Aĉetinte kopion, mi ne povis ne traduki ĝin:

Iru serene inter la bruo kaj rapido, kaj memoru tian pacon, kiu eble ekzistas en silento. Laŭeble sen cedo rilatu amike al ĉiuj. Elparolu vian veron mallaŭte kaj klare; kaj aŭskultu ĉiujn, eĉ homojn malspritajn kaj malklerajn, kiuj ankaŭ rajtas opinii.

Evitu homojn bruemajn kaj atakemajn, kiuj ĉagrenas la spiriton. Se vi vin komparas kun aliaj, eble vi arogiĝos aŭ akriĝos; ĉar ĉiam estos homoj pli aŭ malpli indaj ol vi. Ĝuu viajn atingojn, ankaŭ viajn esperojn.

Tenu vin interesa pri via propra kariero, kiom ajn modesta; tio estas vera posedaĵo je la ŝanĝema sorto de tempo. Estu singardema pri viaj aferoj; ĉar en la mondo abundas friponaĵo. Sed ne permesu, ke tio blindigu vin de la virto kiu ekzistas; multaj homoj baraktas pro altaj idealoj; kaj la mondo estas ĉie heroecoplena.

Sinfidu. Principe ne ŝajnigu amecon. Ankaŭ ne ciniku pri amo; ĉar kontraŭ ĉiuj sekeco kaj seniluziiĝo amo estas tiel plurjara kiel la herbo.

Akceptu bonmiene la konsilon de la jaroj, gracie rezignante pri la junecaj aferoj. Nutru spiritan fortecon por ŝirmi vin kontraŭ subita missorto. Sed ne sinĝenu ĉe miraĝoj. Laceco kaj soleco naskas multajn teruraĵojn. Krom saniga disciplino, zorgu pri vi mem.

Vi estas ido de la universo, ne malpli ol la arboj kaj la steloj; vi rajtas ĉeesti. Kaj ĉu aŭ ne vi konstatas tion, sendube la universo disvolviĝas laŭleĝe.

Tial, paciĝu kun Dio, kiel ajn vi konceptas Lin, kaj kiaj ajn viaj penoj kaj aspiroj, inter la brua konfuzo de vivo paciĝu kun via propra animo.

Malgraŭ ĝiaj falso, laborego kaj rompitaj revoj, la mondo restas bela. Singardu. Strebu al feliĉeco.

Dio estu ĉiam kun vi.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de januaro-februaro 1999.

<<  [946]  >>