Rekte al la artikolo

Novaj libroj — Balkana Kuirejo

<<  [947]  >>

Katelina Halo

Balkana Kuirejo: elektitaj receptoj. Sneĵana Uzunova, d-ro, doc. Atanas Uzunov, Petko Arnaudov: Esperanto-Societo 'Radio', Pazarĝik, s.d. (1998?) 96p.

Petante ke mi recenzu ĉi tiun receptaron, nia estimata redaktoro montras sian konatan imagpovon. Alfrontante tomaton kaj ovon, mi kutime manĝas tiun krudan kaj ĉi tiun boligitan. Tamen, jen receptoj sufiĉe kompreneblaj eĉ por mi — kelkajn mi jam provis ne malsukcese — kaj multaj sufiĉe fremdas por interesi spertulojn.

Post eseeto pri 'Kelkaj apartecoj de la balkana kuirejo' leganto trovos receptojn por 34 antaŭmanĝoj, varmaj aŭ malvarmaj; 18 salatoj; 81 ĉefpladoj, viandaj aŭ senviandaj (kvankam ofte ovohavaj); 32 desertoj kaj 9 neokcidentaj trinkaĵoj. La verkintoj defendas certan malprecizon pri kvantoj kaj kuirdaŭroj, ĉar gravas pri tiuj 'la gustaj kutimoj de la konsumantoj' kaj pri tiuj ĉi 'la tipo de la forno, la forteco de la fajro'. Mi nur avertu, ke kelkaj pladoj povas esti tro dolĉaj por okcidentaj gustoj; aŭ ĉu balkanaj sukero kaj konfitaĵoj estas malpli dolĉaj ol ĉe ni?

Sekvas helpa dekpaĝa vortaro, Esperanta-bulgara-serba-rusa-angla-franca-germana. Ĉeestas baki sed mankas stufi; baklava kaj musaka estas simple reortografiitaj; sed troviĝas preskaŭ cio kion mi serĉis. Troviĝas ankaŭ preseraroj kaj idiomaĵoj, ĉefe en la vortaro, sed foje ankaŭ en la teksto, kiel 'raguo el pizo' (nur unu?) kaj senfiŝa 'legoma kaviaro'. Sed ĉiu eraro, almenaŭ en la sekcioj kiujn mi kapablas kontroli, estas facile korektebla.

La antaŭparolo precizas ke 'krom bonvolo estas necesaj plej ordinaraj facile troveblaj ĉe la bazaro produktoj'. Certe oni povas senti la bonvolon de la verkintoj, kiel planintoj, kuiristoj, gastigantoj kaj instruistoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 1999.

<<  [947]  >>