Rekte al la artikolo

Izraelio: la bredado laŭ la ritmo de la sankta skribo

<<  [948]  >>

Maryvonne Robineau

Por ke la bibliaj leĝoj kongruu kun la bredado, la religiaj kibucoj montriĝas elturniĝemaj.

Vendrede vespere ĉe la kibuco Ein Zurim, ĉiuj klopodas por digne akcepti la ŝabaton: oni alivestiĝas, la domoj estas puregaj, oni fumas la lastan cigaredon, oni programas la horloĝojn kiuj ekfunkciigos la elektron, la virinoj akurate finkuiras la kukojn por la semajnfino. Jen aperas la ŝabata stelo: neniu laboro ĝis paso de 24 horoj. Nek kuiri, nek skribi, nek lavi, nek fumi, nek telefoni, nek vojaĝi, nek ekbruligi fajron aŭ ŝalti la lumon.

Ein Zurim estas unu el la dek ses religiaj kibucoj en Izraelio kaj, ĉirkaŭataj de siaj ses infanoj, Esther kaj Schmulick akceptas nin en sia hejmo. Antaŭ ol iri al la manĝosalono komuna al la tuta kibuco, Esther antaŭzorgas doni al mi fulardon por ŝirmi miajn harojn kaj Bruno kapvestas sin per kipo, la judara ĉapeto. 'Por ne ŝoki iujn personojn' ŝi precizigas. Post la vespermanĝo, niaj gastigantoj montras al ni kiel meti la vazaron en la lavkuvojn disigante tiujn kiuj entenis viandon disde tiuj en kiuj estis servitaj la fromaĝoj. Efektive la juda tablo apartigas la karnajn manĝojn de tiuj kiuj konsistas el laktaĵoj, starigante inter ili limon laŭ la jena principo: 'Ci ne kuiros la kapridon en la lakto de ĝia patrino' (Eliro 23—19).

Tiel, la tutan vivon de la enloĝantoj de Ein Zurim reguligas la bibliaj instruoj. 'Ni kredas ke ĉio estis skribita de la rabenoj en la Talmudo kaj ni devas observi ĝiajn leĝojn se ni volas vivi kiel judoj obeantaj Dion' klarigas Schmulick. Publikigita en jaro 999 a.K. en la religiaj akademioj el Babilono, la Talmudo regas ĉiujn aspektojn de la ĉiutaga vivo. Tiel same ĝi traktas filozofion, kiel la edukadon de l' infanoj.

Iuj izraelianoj riproĉas al la religiuloj, ke ĉi tiuj same vivas kiel antaŭ du mil jaroj. Unuavide, fondita en 1946, la kibuco Ein Zurim kun sia moderna uzino, siaj hangaroj ŝirmantaj agrokulturan materialon ultraperfektigitan kaj siaj agrablaj dometoj ĉirkaŭataj de ĝardenoj, neniel aspektas kiel vilaĝo el la biblia epoko. Ĉirkaŭ kvincent personoj venintaj de dudek kvin landoj komune vivas tie, egalece dividante siajn havaĵojn kaj la fruktojn de sia laboro.

Sed ne ĉiam estas facile kombini la leĝojn de la Talmudo kun la postuloj de la moderna ekonomia vivo. Tiele la ŝabato starigas kelkajn problemojn al la agrokulturistoj. Forpuŝante ĉian ajn zorgon, la homo devas dediĉi tiun tagon al sia Dio, al sia familio, kaj ĉia ajn laboro estas malpermesata. Sed se povas atendi la tero, la bestoj bezonas zorgadon. Kaj la tricent bovinoj de Ein Zurim ne estas escepto, necesas ilin melki kiel kutime, po tri fojojn tage.

'Kompreneble, ni melkas la bovinojn dum la ŝabato ĉar la Talmudo preskribas ne lasi suferi la bestojn, sed tion ni faras laŭ maniero konforma al la Leĝoj.' Por la melkado, la agrokulturistoj renkontis problemon pro la fakto, ke al ili estas malpermesate premi ŝaltilon por produkti elektron. Tial ili ekipis sin per programeblaj horloĝoj kiuj ĝustatempe startigas la melkomaŝinojn kaj aŭtomate haltigas ilin.

'Ĉiun virseksan unuenaskiton de cia bovino aŭ de cia ŝafino vi dediĉos al cia Dio, Javeo. Ci ne laborigos la unuenaskiton de cia bovino. Ci manĝos ĝin kun ciaj samhejmanoj…' Tiel parolas la libro de la Deŭteronomo (15—19) en la Biblio, por sciigi al la homo kiu plugis, semis, kultivis kaj fieras pri sia rikolto ke sen Dio, nenio el tio eblas. Sed ĉiujare en la stalo de Ein Zurim naskiĝas preskaŭ cento da unuenaskitaj bovidoj. Kion fari el ili? La rabenoj trovis solvon: la bovidinoj kiuj naskos sian unuan bovidon en la jaro estas fiktive venditaj al araba najbaro (ĉi tiu ricevas monsumon por efektivigi la 'negocon'). Ili restas en la kibuca stalo sed ne plu estas submetataj al la talmudaj leĝoj.

'Pesah', la Pasko, estas unu el la gravaj momentoj de la juda vivo, memoriganta la Eliron el Egiptio de la izraelidoj, sub gvidado de Moseo. Tiun semajnon antaŭas intensa purigado de la domo por kontentigi la absolutan postulon de pureco dum la festo. Dum sep tagoj, oni konsumos nur panojn sen gisto, ne fermentitajn, simbolo de la renoviĝo kaj de la liberigo. Ĉar la bestoj devas esti regataj de la samaj reguloj, la melkadejo estas ĝisfunde purigita kaj oni malaperigas ĉiun spuron de tritiko el la nutrado de la bovinoj. 'Iom post iom ni anstataŭigas per maizo, komencante la transiron ĉirkaŭ tri semajnojn antaŭ Pesah kaj grade revenas al la normala nutromaniero. Tiel ŝanĝante la nutradon de la bovinoj ofte okazas malaltiĝo de la lakto-produktokvanto. El tio ni perdas monon sed tio estas la prezo kiun ni konsentas pagi por vivi harmonie kun nia kredo' klarigas Schmulick.

Ĝisfunde frontantaj la teknikon kaj la rendimenton, ili tamen neniam forgesas la vivregulojn de siaj praavoj, akordigante spiritan vivon kaj laboron: iliaj tagoj ĉiam komenciĝas kaj finiĝas en la sinagogo.

La kibucoj

Dum la unua kibuco estis fondita en 1910, ekzistas nuntempe 270 kibucoj nombrantaj de 40 ĝis pli ol 1 000 membrojn. 130 000 personoj, nome: 2,6% de la totala enloĝantaro de Izraelio, elektis tiun komunuman vivmanieron.

El ili, nur 16 kibucoj (nome 8 000 personoj) estas religiaj kibucoj kiel Ein Zurim, postulante de siaj membroj ortodoksan kultobservon.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de majo-junio 1999.

<<  [948]  >>