Rekte al la artikolo

Abeloj

<<  [948]  >>

Bruno Najbaro

Kiam mi aliĝis al la ĉi-jara Brita Kongreso de Esperanto, mi nur menciis, ke mi pretas paroli pri abeloj. Surprizis min tamen, ke la diligentaj LKK-anoj titolis la prelegon 'La Mirinda Mondo de Abeloj'. Mi nun demandis al miaj abelinoj, 'ĉu via mondo estas mirinda?' Ĉar estis pluveta tago, nur unu skoltino venis al la enirejo kaj iom pike respondis, 'ne moku nin'.

Nu, mi rakontos al vi pri la vivo de ĉiuj tri specoj de abeloj kaj vi decidu, ĉu la mondo de abeloj estas mirinda. Mi komencu per la reĝino, vere patrino. Ŝi ja estas bonsortino en la komenco de sia vivo. Ŝiaj pli aĝaj fratinoj konstruas por ŝi specialan grandan lulilon por ke ŝi povu kreski pli komforte. Ŝia patrino ŝajne jam scias, ke en tiu lulilo necesas demeti fekundigitan oveton. Tiu oveto de bonsortino tuj post ekkresko ricevas abundon da abelina lakto de siaj pli aĝaj fratinoj. Sed, se ŝi estas la plej aĝa el la 'reĝidinoj', post elĉeliĝo ŝi iĝas murdemino kaj penas mortigi ĉiujn aliajn 'princinojn' en iliaj luksaj luliloj. Maturiĝinta ŝi elflugas dum bela tago por sia nupto-flugo, dum kiu ŝi pariĝas kun pluraj virabeloj kaj ricevas spermon por sia tuta vivo. Je hejmenreveno ŝiaj fratinoj traktas ŝin kiel veran reĝinon, nutrante kaj prizorgante ŝin ĉiel. Ŝia sola tasko nun estas nur demeti ovetojn, centojn da ili ĉiutage dum sia tuta kvar- ĝis kvin-jara vivo. Kiam ŝia spermo-stoko elĉerpiĝas kaj ŝi ne plu kapablas demeti fekundigitajn ovetojn, ŝiaj filinoj — ne plu fratinoj post unu jaro — senkompate mortigas ŝin. Ŝi ne plu taŭgas por daŭrigi la kolonion. Ĉu tiu estas mirinda mondo?

Ni ekzamenu la vivon de virabeloj nun. Ankaŭ ilia vivo komenciĝas en komfortaj pli grandaj ĉeloj. Ili ankaŭ estas dorlotataj per lakto de siaj fratinoj, kaj fakte dum sia tuta unusomera vivo. Ne surprize do, ke ili aspektas pli grandaj kaj fortaj. Ili iĝas bonegaj flugantoj kakj ilia sola tasko estas pariĝi kun la virgaj abelprincinoj, ie alte en la aero dum bela varma tago. Sendube kelkaj viroj dirus, 'Ho, kial mi ne naskiĝis kiel virabelo?'. Sed atendu, la fino ne estas tiel rozkolora. La virabeloj, kiuj sukcesas atingi la abelprincinon kaj pariĝi kun ŝi, perdas siajn seksorganojn dum arda pariĝo. Ili falas teren morti, ilia vivtasko farita. Eĉ tiuj, kiuj ne sukcesas pariĝi kaj revenas al abelujo post elflugo, vivas nur ĝis aŭtuno. Tiam iliaj fratinoj, por ŝpari la nutraĵon, simple elĵetas ilin eksteren por morti de malsato kaj malvarmo. Ĉu tiu estas mirinda mondo?

Fine, mi rakontu ankaŭ pri la sorto de la laborantinoj. La juna abelino koviĝas el fekundigita oveto en ordinara ĉelo. Ŝiaj fratinoj ne dorlotas ŝin per sia lakto, sed nutras ŝin per mielo kaj poleno. Kiam ŝi lasas sian ne tiel komfortan lulilon, ankaŭ ŝi estas bela abel-fraŭlino en bela mola lanug-veluro. Sed nur kelkajn tagojn ŝi rajtas senzorge ĝui la vivon ĝis ŝia korpeto maturiĝas. Post tio, ek al laboro. Unue, purigu propran lulilon por ke la patrino, post ĝia ekzameno, demetu en ĝi novan oveton. Tiam al prizorgado de la pli junaj fratinoj, purigado de la citadelo, ricevado kaj stokado de kolektaĵoj de la paŝtistinoj. Kiam la diversaj glandoj maturiĝas, sekreciado de lakto por la junaj princinoj, kaj de vakso por konstrui la citadelon. Kiam la venen-glandoj maturiĝas ankaŭ la hejm-defendaj taskoj aldoniĝas eĉ ĝis fordono de propra vivo. Jam en la abelujo ŝi ekzercas la flugilojn per sekigado de la alportita nektaro ĝis ĝi iĝas matura mielo. Dum varmegaj someraj tagoj necesas ankaŭ ventumadi la hejmon je tia temperaturo je kiu la vaksa citadelo restas firma. Fine venas la tago kiam ŝi devas lerni flugi. Unue ĉe la abelujo, ĉiam lernante orientiĝi kaj reveni hejmen, ĝis distanco de almenaŭ tri kilometroj. Nur tiam ŝi pretas kolekti nektaron, polenon, propolison1 kaj akvon, kaj samtempe fari la gravegan servon por ni, nome, polenigi niajn plant-florojn. De tempo al tempo ŝi devas fari ankaŭ la tristan taskon kaj forporti el la citadelo mortintan fratinon, ne nur ekster la abelujo sed fluge porti la kadavreton eĉ dekoj da metroj for.

1 Propoliso — glueca, akvo-imuna rezino, kiun abelinoj uzas por ŝtopi ĉiujn malutilajn truetojn en la abelujo. (laŭ PIV)

Same kiel ni, ankaŭ la abeloj devas batali kontraŭ diversaj malsanoj kaj parazitoj. Ne estas surprizo do, ke post jam ses semajnoj, dum la laborsezono, nia bela abel-fraŭlino tute elĉerpiĝas. Ŝiaj belaj veluraj vestaĵoj kaj la necesegaj flugiloj jam ĉifoniĝas. Ŝi ŝajne scias kiam alvenas la fino de sia vivo. Por ne laborigi la fratinojn ŝi eĉ ne revenas hejmen, sed restas ekstere dum la nokto. Tiam ŝia korpeto iom post iom rigidiĝas, kaj ŝi foriras al siaj praavoj.

Ŝi kaj ŝiaj fratinoj povas vivi sen ni, sed ni ne povas vivi sen ili. Do, zorgu niajn flugilajn amikinojn. Sed ĉu vi opinias, ke la mondo de abeloj estas mirinda?

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de majo-junio 1999.

<<  [948]  >>