Rekte al la artikolo

Ne gutas mielo el la ĉielo!

<<  [949]  >>

Heather Eason

Ekde la komenco de junio, mielejo en Kembriĝŝiro etikedos sian 'Floran Mielon' Esperantlingve. Dum vizito al Gray's Honey Farm, mi intervjuis la abeliston, Keith Taylor.

H: Keith, mi volas tutsimple komenci per la plej evidenta demando. Kial vi decidis lanĉi Esperantan Mielon?

K: Tutsimple, kial ne? Mielo estas internacia produkto. Preskaŭ ĉie en la mondo ekzistas specioj da abeloj. Ekde jarmiloj homoj el pluraj civilizacioj, antikvaj kaj modernaj, uzas mielon kiel sanan, nutran kaj bongustan manĝaĵon. Aldone al tio, ni rekonas ke abeloj 'parolas' sian propran internacian lingvon. Do, taŭgas ligo kun Esperanto.

H: Vi parolas pri la abela danclingvo, ĉu ne?

K: Jes. La efikeco de abela mielproduktado venas de ilia komunikadsistemo. Per 'dancado' kaj 'vosto-svingado' ili kapablas klare kaj rapide transdoni precizajn informojn, unu al al alia. Infomojn, rilate al la loko de la plej granda kaj plej proksima fonto da poleno. Tiu danco estas la sama, aŭ preskaŭ la sama, ĉie en la mondo kie troviĝas mielabeloj. Oni povus diri ke ilia sukceso venas de ilia internacia 'lingvo'. Burdoj, ekzemple, laboras multe pli longe kaj diligente, sed ne havas tian 'lingvon' kaj do ne efike trovas polenon.

H: Interese. Kaj vi? Ĉu vi mem parolas Esperanton?

K: Mi tre lastatempe ektrovis Esperantan kurson dum tramigro de la interreto. La diverseco de la multnombraj TTT-paĝoj rilate al la internacia lingvo mirigis min. Kaj nia hundo jam komprenas la vortojn 'Sidu', 'mi petas', kaj 'biskvito'!

H: Eble iuj suspektus ke ĉio ĉi estas nur kelktempa projekto. Ĉu vi daŭrigos la Esperantan etikedadon de viaj produktaĵoj?

K: Nia mielvendejo estas malgranda familia entrepreno. Ni bonvenigas komentojn kaj sugestojn de nia klientaro kaj klopodas agi laŭ tiuj sugestoj. Se la Esperanta mielo montriĝos populara, ni volonte daŭre vendos ĝin.

H: Via mielo estas memfarita?

K: Nu, abelfarita! (Li ridas.) Sed jes, niaj propraj abeloj kolektas polenon en la ĉirkaŭaj kampoj kaj faras helkoloran, kremecan mielon. Ni ankaŭ vendas la mielĉelaron.

H: Pri la Esperanta mielo ni parolis. Kion alian vi vendas?

K: Diversajn abelvarojn — sanproduktaĵojn el propoliso, dompurigajn produktaĵojn el abelvakso, marmeladojn, donacetojn, ktp. Nia mielejo estas ankaŭ te-salono kaj glaciaĵejo.

H: Glaciaĵejo? (Tiu komento tre interesas min!)

K: Jes. Ni faras diversajan glaciaĵojn el mielo. Esperantlingva menuo haveblas.

H: Kaj vi vere kredas ke tio estos utila en Kembriĝŝiro?

K: Kial ne? Ĉiun jaron ni ricevas multajn eksterlandajn vizitantojn. La lingvoproblemo estas evidenta. Ni ne estas lingvaj spertuloj, sed se ni povas iel helpi per tiuj ĉi paŝetoj, ni estos kontentaj.

H: Nu, mi certas ke mi ne estas la sola glaciaĵamanto en la Esperanta movado!

K: Se vi pravas, eble mi menciu ke por festi nian Esperantiĝon ni ofertas 50-pencan rabaton sur la prezo de glaciaĵo deserto al ĉiu ano de EAB/UEA, kiu montros kuponon el la ĝisdata membromarka folio.

H: Mi certe profitos de tio! Kiel oni kontaktu vin pri la mielo aŭ la te-salono?

K: Per telefono aŭ fakso je <privata numero>. Aŭ per elektronika poŝto je <privata retadreso>. Interesatoj petu nian Esperantlingvan flugfolion. Interpretado en Esperanton, por individuoj aŭ grupoj, per antaŭa aranĝo.

H: Restas al mi nur deziri al vi sukceson en via entrepreno kaj rapidan, facilan plenan lernadon de Esperanto!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de julio-aŭgusto 1999.

<<  [949]  >>