Rekte al la artikolo

Du scenoj el La Konkurantoj de R. B. Sheridan

<<  [949]  >>

Tradukis William H. Simcock, 1997

Roluloj

  • Kavaliro Antonio Absoluto
  • Kapitano Joĉjo Absoluto, lia filo

Sheridan verkis la teatraĵon antaŭ pli ol ducent jaroj. Do, ni petas la aŭdantaron imagi dekoracion kaj kostumon. Joĉjo devus porti la ruĝan jakon kaj ceremonian kostumon de dekokjarcenta soldato. Kavaliro Antonio devus porti la krispojn, kuloton kaj ŝtrumpojn de la periodo.

Kapitano Joĉjo enamiĝas al Lidia Velkema. Lia patro ne scias tion, kiam li alvenas en Bath. Li jam svatis edzinon por Joĉjo, kaj postulas absolutan obeadon.

La unua sceno okazas matene en la loĝejo de Joĉjo en Bath. La dua en la strato.

SCENO 1

Abs. Nun! Gepatran prelegon! Domaĝe, ke la podagro ne detenis lin en Devonsxiro. (Kavaliro Antonio Absoluto eniras) Sinjoro, mi ĝojas vidi vin ĉi tie, vi aspektas tre bone! Via subita alveno en Bath kaŭzis al mi antaŭtimon pri via sano.

Ant. Grandan antaŭtimon, certe, Joĉjo. Nu, vi varbas ĉi tie, ĉu?

Abs. Jes, sinjoro, mi deĵoras.

Ant. Nu, Joĉjo, mi ĝojas vidi vin, kvankam mi ne atendis tion, ĉar mi intencis skribi al vi pri eta komerc-afero. Joĉjo, mi konsideris, ke mi maljuniĝas kaj kadukiĝas, kaj verŝajne ne longe vin ĝenos.

Abs. Pardonu min, sinjoro, sed mi neniam vidis vin aspekti tiel forta, eĉ fortika, kaj mi preĝas, ke vi povos tiel daŭri.

Ant. Mi esperas, ke oni aŭdos viajn preĝojn. Nu, Joĉjo, mi konsideris, ke mi estas tiel forta, eĉ fortika, ke mi povos daŭre turmenti vin dum longa tempo. Nu, Joĉjo, mi konstatas, ke la enspezo el via komisio plus la rento kiun mi donas al vi, estas nur sumeto por junulo de via spirito.

Abs. Sinjoro, vi estas tre bonkora.

Ant. Kaj estas mia volo, eĉ dum mi vivas, vidi mian filon prosperi en la mondo. Tial, mi jam decidis aranĝi por vi noblan sendependecon.

Abs. Sinjoro, via bonkoreco subigas min. Tamen, sinjoro, mi supozas, ke vi ne deziras, ke mi eksiĝu el la armeo?

Ant. Ho, via edzino decidos pri tio.

Abs. Mia edzino, sinjoro!

Ant. Jes, jes, decidu tion inter vi.

Abs. Edzino, sinjoro, ĉu vi diris?

Ant. Jes, edzino; nu, ĉu mi ne menciis ŝin antaŭe?

Abs. Nek unu vorton pri ŝi, sinjoro.

Ant. Ha! — mi ne devas forgesi ŝin. Jes, Joĉjo, la sendependeo kaj riĉaĵo pri kiu mi parolis estas per edziĝo — sed mi supozas, ke ne gravas tio.

Abs. Sinjoro! — vi mirigas min!

Ant. Nu, kio estas al vi, stultulo? — vi ĵus estis tute danka kaj obeema.

Abs. Ĝuste, sinjoro; vi parolis al mi pri sendependeco kaj riĉaĵo, sed tute ne pri edzino.

Ant. Nu — estas tute egale al vi. Diable, sinjoro! Se vi havas la bienon, vi devas havi ĝin kun la brutoj.

Abs. Pardonu min, sinjoro, kiu estas la sinjorino?

Ant. Ĉu estas via afero, sinjoro! Nu, donu al mi vian promeson ami, kaj tuj edzinigi ŝin.

Abs. Sinjoro, estas tute klare, ke mi ne povas elvoki mian korinklinon por sinjorino, kiun mi ne konas.

Ant. Mi estas certa, sinjoro, estas tute klare, ke vi ne povas kontraŭi sinjorinon, kiun vi ne konas.

Abs. Vi devas pardoni min, sinjoro, se mi diras al vi, unufoje por ĉiam, ke, pri tiu ĉi afero, mi ne povas obei vin.

Ant. Aŭskultu al mi, Joĉjo; mi pacience aŭdis vin — mi restis flegma — tute flegma; sed vin gardu! Vi scias, ke mi estas treege cedema — kiam mi agas laŭ mia arbitro; sed ne frenezigu min.

Abs. Sinjoro, mi devas ripeti — pri tiu afero, mi ne povas obei vin.

Ant. Diable! Mi neniam nomos vin 'Joĉjo' dum mia vivo.

Abs. Ne, Sinjoro, sed aŭdu min.

Ant. Sinjoro, mi ne aŭdos unu vorton — eĉ unu vorton! Do, donu al mi vian promeson per kapsigno — kaj mi diras al vi, Joĉjo — mi intencas diri 'hundo' — se vi ne promesas…

Abs. Sinjoro, ĉu mi promesas ligi min al iu amaso da malbeleco!

Ant. Diable! La sinjorino estos tiel malbela kiel mi elektos: ŝi ja havos ĝibon sur ĉiu ŝultro; ŝi estos tiel mis-forma kiel la lunarko; ŝia sola okulo ruliĝos; ŝi havos haŭton similan al mumio, kaj la barbon de judo — ŝi estos ja tiel, fripono! Tamen, mi devigos vin okulumi ŝin dum la tuta tago, kaj sidiĝi dum la tuta nokto por verki sonetojn pri ŝia beleco.

Abs. Vere, racio kaj modesteco!

Ant. Ne rikanu, kanajlo! Ne ridetu, azeno!

Abs. Vere, sinjoro, mi neniam estis en pli malbona humoro dum mia tuta vivo.

Ant. Estas mensogo, sinjoro. Mi scias, ke vi subridas; mi scias, ke vi ridetos kiam mi foriros — kanajlo!

Abs. Sinjoro, mi esperas, ke mi pli bone scias mian devon.

Ant. Neniom da via pasio, sinjoro! Nenia perforto! Ne tuŝos min!

Abs. Vere, sinjoro, mi neniam estis tiel malvarma dum mia tuta vivo.

Ant. Estas mensogo! Mi scias, ke vi koleras; mi ja scias, vi hipokritulo!

Abs. Ne, sinjoro, je mia vorto…

Ant. Do, vi koleregiĝas! Ĉu vi ne povas esti malvarma kiel mi? Pasio ne necesas, vi impertinenta, malrespekta, aroganta sentaŭgulo! Jen, denove vi rikanas! Ne provoku min! — sed vi fidas al la mildeco de mia dispozicio! Sed, atentu! Finfine vi povas venki la paciencon de sanktulo! Sed, notu! Mi donas al vi ses horojn kaj duonon por konsideri ĉi tiun aferon: se tiam vi konsentos, senkondiĉe, fari tion, kion mi elektos, nu — eble, mi povos, post sufiĉe da tempo, pardoni vin. Se ne, ĉielo! Ne eniru la saman hemisferon kun mi! Ne aŭdacu spiri la saman aeron, aŭ uzi la saman lumon kiel mi; sed akiru vian propran atmosferon kaj sunon! Mi senigos vin je via komisio; mi deponos kvin ŝilingojn en la manoj de kuratoroj kaj vi vivtenos vin mem je la interezo! Mi malkonfesos vin! Kaj mi neniam denove nomos vin 'Joĉjo'. (Li eliras)

SCENO 2

(Eniras Kapitano Absoluto)

Abs. Estas tute same kiel la servisto diris al mi. Sufiĉe kaprica! Mia patro volas devigi min edziĝi al la sama knabino, kun kiu mi komplotas forkuri! Li ankoraŭ ne devas scii pri mia rilato kun ŝi. Tamen, mi povas tuj penti. Mia transformado estas vere subita, sed mi povas konvinki lin, ke ĝi estas tre sincera. Do, do — jen li venas! Li aspektas treege malafabla.

(Eniras dekstre Kav. Ant.)

Ant. Ne — prefere mi mortos ol pardoni lin. Ĉu mi diris 'mortos'? Ne, mi vivos kvindek jarojn por turmenti lin. Dum nia lasta renkonto li preskaŭ malbonhumorigis min. Obstina, pasia, malbonintenca aĉulo! Mi sindemandas al kiu li similas! Jen mia rekompenco ĉar mi generis lin unue; mia rekompenco post la aĉeto de lia komisio kaj donacata rento al li de kvindek pundoj ĉiujare krom lia salajro. Sed li ne plu koncernas min. Li ne plu estas mia filo. Mi neniam vidos lin denove, neniam — neniam-neniam.

Abs. (flanke, venas antaŭen) Nu — pentema vizaĝo!

Ant. Ulaĉ, for!

Abs. Sinjoro, vi vidas antaŭ vi pentofaranton.

Ant. Mi vidas impertinentan kanajlon antaŭ mi.

Abs. Sinceran pentofaranton. Mi venas, sinjoro, por konfesi mian eraron, kaj submeti min al via tuta volo.

Ant. Kio?

Abs. Mi konsidersi vian pasintan bonecon kaj afablecon al mi.

Ant. Nu?

Abs. Ankaŭ mi konsideris viajn diraĵojn pri devo kaj obeado kaj aŭtoritato.

Ant. Do?

Abs. Nu, sinjoro, la rezulto de miaj konsideroj estas — firma decido oferi mian propran inklinon al via kontentigo.

Ant. Nu, nun vi prudente parolas. Mi neniam antaŭe aŭdis ion ajn pli prudentan dum mia vivo. Benu vin! Denove vi estos 'Joĉjo'.

Abs. Mi estas feliĉa pri la nomo.

Ant. Nu, Joĉjo, mia kara Joĉjo, mi nun vere informas vin pri la sinjorino. (Sidiĝas) Nur via pasio kaj perforto, stultulo, malhelpis min antaŭe. Preparu vin, Joĉjo, por mirindaĵo kaj ekstazo — preparu. Kiel vi opinias pri Fraŭlino Lidia Velkema?

Abs. Velkema? Ĉu temas pri la Worcestershire-familio?

Ant. Worcestershire? Ne! Ĉu vi neniam renkontis Sinjorinon Netaŭga kaj ŝian nevinon, Fraŭlinon Velkeman, kiuj venis tie ĉi ĵus antaŭ ol ordonis vin al via regimento?

Abs. Netaŭga? Velkema? Mi neniam antaŭe aŭdis la nomojn. Sed, atendu! Mi kredas, ke mi ja memoras ion. Velkema! Velkema! Ŝi strabas, ĉu ne? Rufharulineto?

Ant. Strabas! Rufharulineto! Diable, ne!

Abs. Do, mi forgesis; ne povas esti la sama persono.

Ant. Joĉjo! Joĉjo! Kiel vi opinias pri belulino en plena floreco?

Abs. Pri tio, sinjoro, estas al mi indiferente; kontentigi vin estas mia sola deziro.

Ant. Ne, sed Joĉjo, ŝiaj okuloj! Tiaj okuloj! Tiel naive gajaj! Tiel modeste ŝanceliĝemaj! Nura ekrigardo parolas kaj ekbruligas ampensojn! Kaj ŝiaj vangoj! Tiel profunde ruĝiĝantaj pri la subsugestoj de ŝiaj okuloj! Kaj, Joĉjo, ŝiaj lipoj! Ho, Joĉjo, lipoj ridetantaj pri sia propra diskreteco; kaj se ne ridetantaj, pli dolĉe paŭtantaj; eĉ pli ravaj en malafableco.

Abs. (flanken) Vere, estas ŝi; bone, sinjoro!

Ant. Kaj, Joĉjo, ŝia kolo, ŝia kolo! Ho, Joĉjo! Joĉjo!

Abs. Kaj kiu el ili estas por mi, sinjoro? La nevino aŭ la onklino?

Ant. (staras) Nu, nesentema hundido! Mi malestimas vin! Kiam mi estis junulo, tia priskribo estus flugiginta min kiel raketo! La onklino! Nu, kiam mi forkuris kun via patrino, mi certe ne tuŝis iun ajn maljunan aŭ malbelan.

Abs. Ne por kontentigi vian patron, sinjoro?

Ant. Por kontentigi mian patron! Diable! Ne por kontentigi — ho! Mia patro — jes — jes; se mia patro ja deziris — estas tute alia afero. Tamen, li nes estis indulgema patro kiel mi, Joĉjo.

Abs. Mi supozas ke ne, sinjoro.

Ant. Sed, Joĉjo, vi ne bedaŭras eltrovi tian belan knabinon?

Abs. Sinjoro, mi ripetas — se plaĉas al vi tiu ĉi afero, tiu ankaŭ plaĉas al mi. Kompreneble estas bone, ke la virino estas bela; sed, sinjoro, bonvolu rememori, ke vi antaŭe aludis al unu-du ĝiboj, nur unu okulo, kaj tiel plu. Nu, mi certe preferus, ke mia edzino havos normalan dorson, kaj kvankam unu okulo povas esti agrabla, tamen, pro tio, ke oni kutime havas du, mi ne dezirus ion malsaman.

Ant. Vi ja estas kanajlo! Vi! Kapitano! Vi ne taŭgas esti servosoldato. Pro la ĉielo, mi mem forte inklinas edzinigi la knabinon!

Abs. Disponu pri mi, sinjoro! Se vi mem volas proponi edziĝon al Fraŭlino Velkema, mi supozas, ke vi deziros, ke mi edziĝu al la onklino; aŭ se vi ŝanĝos vian decidon kaj edziĝos al la maljunulo — estas indiferente al mi — mi edziĝos al la nevino.

Ant. Je mia vorto, Joĉjo, vi hipokritas, aŭ — sed konfesu! Mi scias, ke via indiferenteco pri tia afero devas esti mensogo — konfesu, Joĉjo; vi mensogis, ĉu ne? Vi mensogis kaj hipokritis. Mi neniam pardonos vin, se vi ne mensogis kaj hipokritis.

Abs. Mi bedaŭras, sinjoro, ke la respekto kaj devo, kiujn mi ŝuldas al vi devas esti tiel miskomprenitaj.

Ant. Via respekto kaj devo al la infero! Sed venu kun mi; mi skribos noton al Sinjorino Netaŭgas, kaj vi tuj vizitos la fraŭlinon. Ŝiaj okuloj estos la torĉo de Prometeo por vi; venu; mi neniam pardonos vin se vi ne revenos absolute freneza pro ekstazo kaj malpacienco; se ne, mi ja mem edzinigos la knabinon!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de julio-aŭgusto 1999.

<<  [949]  >>