Rekte al la artikolo

Ĉiutaga Esperanto: Kravaloj (Riots)

<<  [949]  >>

Don Lord

'Nu, ĉu la lando finfine malaperos sub la ondoj de la anarkismo? Bruligado kaj malkonstruado (demolition) de malliberejoj, atakoj kontraŭ ĉiu kaj ĉio en Londono nome de paca protestmarŝado kontraŭ la kapimposto (poll tax). Mi ne malĝojos kiam mi troviĝos en la ĉerko.'

'Sendube — en la ĉerko vi scios nenion!'

'Traktu min serioze!'

'Mi traktus vin serioze, se serioze vi parolus. Sed kion vi volas diri? Ĉu vi scias, ke dum la kravalo pro la unua kapimposto estrata de Wat Tyler oni eltiris episkopon kaj aliajn ekleziestrojn el la preĝejoj, kaj ilin mortigis? Vi devus pli juste demandi al vi la kaŭzon de la kravalado anstataŭ tutsimple kontraŭi kravalantojn.'

'Ĉu vi do estas anarkisto? Ba! Se la anarkistoj venus al via domo, vi alimaniere kantus (you'd be singing a different tune)!'

'Se oni traktas kravalon, aŭ iun ajn alian specon de homa agado, sen rigardo al la kaŭzoj, oni traktas nur supraĵe (superficially) la homan fenomenon.'

'Ha! 'Homan fenomenon', ĉu? Mi parolas ne pri abstraktaĵoj sed pri la vivo kaj la morto sur niaj stratoj. 'Homa fenomeno'! Ne plu estas la bonordo en la socio. Kaj kiel la afero finiĝos? Atentu miajn vortojn — la apokalipso nin minacas!'

'Oj, diable! Estas fakto de la vivo, ke de tempo al tempo registaroj premas, kaj la popolo postulas pli da libereco. Pri la kapimposto, evidente la registaro miskalkulis, kaj tiu virinaĉo Taĉer (Thatcher) rifuzas agnoski la simplan fakton.'

'Ho, delikate. Persona insultado, ĉu? Sen forta Ĉefministro la maldekstruloj kaj la bizaruloj (weirdos) estus kaptintaj la landon.'

'Do eble la lando estas ĉi ties. Ĉu vi kredas, ke ĝi apartenas sole al la riĉuloj kaj dekstruloj? Ĉu la popolamaso ne havas siajn rajtojn? Ĉu vi volas, ke ni repravigu la vipadon kaj pendumadon de ĉiuj, kiuj malkonsentas? For (down with) tiajn opiniojn!'

'Mi kredas ke la bona publika ordo pli gravas ol ĉio. Vi parolas pri la libereco, sed sen bonordo publika la homoj ne povas marŝi sur la stratoj kaj vivadi sen timo de atakoj eĉ en la propra domo.'

'Sed se la kosto estas ia speco de faŝismo, ĉu tio ne estas tro alta kosto?'

'Mi preferas la faŝismon al la anarkismo, kaj mi ne hontas tion diri.'

'Kaj evidente subtenus pluan Hitleron aŭ Musolinin?'

'Taĉer ne estas Hitlero.'

'Nur ĉar la homoj rifuzas, ke ŝi tiel iĝu.'

'La fakto restas, ke ŝi insistas pri la publika bonordo, io kion laŭŝajne vi subtaksas. Ĉu vi subtenas la ideon, ke la homoj en la malliberejoj, tie nur pro tio, ke ili sin montris kontraŭaj al la bonordo kaj la demokratiaj leĝoj de la lando, rajtas detrui la malliberejojn kiujn ni aĉetis pere de niaj impostoj?'

'Ha jen! La mono! Kaj kial tiuj homoj rabas kaj ŝtelas kaj cetere? Ili ne naskiĝis en riĉaj familioj, kie la patro pagis por la edukado de ĉiu infano en privata lernejo pli ol ili pagis al la laboristoj, kiujn ili dungis? Ĉu vi ne povas kompreni, ke finfine la popolo batalos kontraŭ tia diskriminacio? Kial la homoj salutu la sinjorojn? Via sinteno estas mezepoka kaj finfine kontraŭhoma.'

'Kontraŭhoma, ĉu? Kial vi subtenas tiujn anarkistojn, kiuj rifuzas labori, sed atendas, ke la laborantoj subvenciu (subsidise) ilin? Ĉu vi ne konstatas, ke ili ricevas la senlaborecan subvencion (unemployment pay / dole) el lam poŝoj de la malriĉaj vidvinoj de la lando? Tiaj homaĉoj neniam maturiĝis, kaj sub protektado de grandiozaj vortoj parazitas kontraŭ siaj kunhomoj. Respondu tion!'

'Konsentite, ke estas mallaboremaj homoj en ĉiu socio. Tamen, multaj homoj en la malliberejoj estas tie pro malĝustaj leĝoj. Kaj tiuj, kiuj marŝis kontraŭ tiu fia kapimposto, kiu permesas al la riĉuloj eskapi ĝustajn impostojn, estis ne nur la ĝisostaj (dyed in the wool) malkontentuloj, sed malkontentaj homoj — tute alia afero.'

'Sed la perforto estas ĉiam neakceptinda.'

'Diru tion al via kara Taĉer, kaj samtempe menciu la militon Fokland (Falkland)!'

'Kiu difinas la militon? Diru al mi tion! La venkinto estas ĉiam justa kaj la venkito maljusta. Tio estas fakto de la historio. Kaj la plej grandaj rabistoj estas la princoj de la mondo.'

'Kaj vi estas subtenanto de la senvalora homa fatraso (trash). Agi kontraŭ la regantoj ĉiam estas malĝuste en demokratia socio.'

'Naivulo! Ĉu vi kredas, ke vi loĝas en demokratia lando? Vi loĝas en lando, kie neniu elektos vin kiel kandidaton por la parlamento krom se vi estos membro de ia politika grupo, kiun vi devos servi. Vi havas la rajton de ĉiu homo temanĝi en la hotelo Ric (Ritz), se vi havas sufiĉe da mono. Sed se via salajro ne estas sufiĉa por tion fari, kio estas la vera signifo, la efektiva signifo, de tiu rajto? La ĉefoj donas kimerajn rajtojn, kaj atendas, ke la popolo kisos al ili la pugon.'

'Krudulo!'

'Kapitalisma bastardo!'

'Komunisto!'

'Faŝisto!'

En tiu momento la policistoj, kiujn alvokis la najbaroj, arestis ambaŭ homojn, sed kion tio provas, mi vere ne scias.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de julio-aŭgusto 1999.

<<  [949]  >>