Rekte al la artikolo

Traduku! (55)

<<  [949]  >>

William Auld

Namby Pamby Rumpy Pumpy

You knew Sex and the City (Wednesday, Channel 4) had flopped when one of the characters asked to visit the ladies' room. Never was there a more awkward discrepancy between style and content. There may be women in New York who still visit the ladies' room. But they must be knocking 80 by now. In the mouth of a modern New Yorker, a tigress of the sexual jungle, the phrase was ludicrous. These women might be man-eaters in bed but, when nature called, they became ladies again.

The coyness was doubly irritating because this was meant to be a ground-breaking series, the first 'adult' American sitcom to reach our shores. It would stagger us with its frankness. Subjects would be discussed on television which had been taboo since the Pilgrim Fathers. No part of the anatomy would be neglected, no sexual deviation ignored. Mutiny was in the air.

Sunday Telegraph

Fola-mola Koksofroto

Oni jam sciis, ke estas fiaskinta Amoro en la Urbego (merkredon, Kanalo 4), kiam rolantino petis por viziti la sinjorinan ĉambron. Neniam okazis malakordo pli mallerta inter stilo kaj enhavo. Eble ekzistas novjorkaninoj, kiuj nuntempe vizitas sinjorinan ĉambron. Sed aktuale ili certe aĝas preskaŭ 80 jarojn. Parolate de moderna novjorkanino, tigrino en la seksĝangalo, tiu frazo estis groteska. Eble tiuj virinoj estis en la lito virvorantoj, sed kiam la naturbezonoj postulis ili refariĝis sinjorinoj.

Duoble ĝenis la hontemeco ĉar laŭintence tiu serio celis pioniri, esti la unua 'plenmatura' usona felietona komedio atingonta trans niajn landlimojn. Ĝi konsternos nin per sia malkaŝemo. Estos televide diskutataj temoj tabuaj ekde la Plejfruaj Enmigrintoj. Neniu korpoparto estos neglektita, neniu seksa devio estos ignorata. Ribeletoso ŝvebis. (WA)


Kompreneble, estis ĝuste la spritega titolo, kiu logis mian atenton al la artikolo. Mi tiom admiris ĝin, ke mi tuj sentis fortan emon se eble esperantigi ĝin (mia normala reago). Pri rumpy pumpy mi rapide kontentigis min: koksofroto. (Mi svage memoras, ke Schwartz iam rimis per fokstroto-koksfroto.) Kelkaj el la alternativoj proponitaj de vi estis: lito-rito, lito-ŝvito, pugopumpi. Sed namby pamby montriĝis malpli cedema.

Namby pamby Kvankam la signifo de tiu esprimo estas sufiĉe klara, tamen ĝia etoso estas malfacile redonebla (kaj oni prefere reproduktu la formon, kiu estas nepre grava). Fakte nur du el vi vere trafis la celon: fola-mola; lula nula. Aliaj parafrazis per ekzemple afekta, aŭ tradukis la tutan titolon, ekzemple prude kruda sekso. Ankaŭ pri miaj propraj solvoj mi ne tre fieras: malfebre febla; mikrotikla. Mi konkludas, ke mi devas kontentiĝi per fola-mola.

Sex and the City Kvankam oni povas traduki per sekso, tamen la vera intenco de tiu frazo eble reproduktiĝas per Amoro en la Urbego (prefere ol civito).

The ladies' room Plej trafas simpleco, laŭ mi: sinjorina ĉambro.

Awkward Tiom malpreciza estas tiu adjektivo en la kunteksto, ke ĝi invitas amason da diversaj tradukoj: maltrafa, embarasa, misa, mallerta, maloportuna, malkonvena, maleleganta, kaj ĉiuj plenumas la taskon. Inter ili, la plej populara estis mallerta.

Discrepancy La plimulto el vi elektis malakordo, kvankam eble malkongruo same taŭgas. Kiu uzis kontrasto eventuale evitis duoblan mal-uzadon en la duvorta esprimo.

Knocking La metaforon pli-malpli konservas tuŝas?

New Yorker Iom surprize, ne ĉiu el vi konstatis, ke tiu estas novjorkanino.

Ridiculous Pluraj el vi preferis uzi groteska, kaj tio en la kunteksto estas trafa. Eble ankaŭ absurda.

Man-eaters Virvorantoj.

Nature La naturbezonoj.

Coyness Efektive la difinoj en PIV pri modest- ne apogas ties uzon en tiu ĉi kunteksto, kaj eĉ delikat- estas iom dubinda por la traduko. Eble hontemeco plej trafas.

Irritating Ĝena, agaca, prefere en verba formo.

Groundbreaking La natura vorto en Esperanto estas pionira.

Sitcom Tiu ĉi ĉiutaga esprimo estas malfacile tradukebla, parte pro tio, ke ĝia signifo en la angla ne estas tute preciza (ni scias, kio ĝi estas, sed kiel oni difinu ĝin? — krom per longaj multvortaj frazoj). Ĉu situacia komedio sufiĉe klare peras la fenomenon? Tial mi emas saluti la provon far AR: amuzdramo. Lastmomente enviciĝis GB per la trafa komedia felietono.

Would Logiko postulas estontan, ne kondicionalan, verbon.

Stagger Konsternos, aŭ surprizegos, miregigos.

The Pilgrim Fathers Prave skribis al mi EWM: '… nuda aludo al "Pilgrim Fathers" signifus nenion al la plej multaj Esperantlingvanoj ekster Usono kaj Britujo. En la kunteksto tre gravas la implico pri morala sinteno kaj tempodaŭro, do mi sentis, ke estas nepre enmeti ion por Esperanta legantaro tutmonda.' Do li tradukis per ek de la enmigro de la Puritanaj Pilgrimoj (devas esti Pilgrimintoj, WA) antaŭ tricent okdek jaroj. Li nepre pravas, kaj tio estas ne malofta problemo — aludo al loka kulturaĵo. AW tradukis per la unuaj koloniantoj, kaj eble tio plej ekonomie solvas la problemon.

Anatomy Anatomio ĉefe estas nomo de scienco, kaj tial preferindas korpoparto.

Was in the air Etose ŝvebis (EWM).

Premieto al Eric McCanlis, konsola premieto al Paul Roberts.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de julio-aŭgusto 1999.

<<  [949]  >>