Rekte al la artikolo

Tripipa problemo

<<  [949]  >>

Rik Dalton

En la jaro 1887 aperis verko de ĝis tiam nekonata okulkuracisto, kiu poste akiris mondfamon. La verko estis la unua de pluraj far la aŭtoro kaj ĝi ekigis mondvastan movadon kiu posedas literaturon kies bibliografio mem okupus dikajn volumojn.

Mi parolas, kompreneble, pri Conan Doyle, la kreinto de Ŝerloko Holmso.

Du el la noveloj pri Holmso jam aperis en la samaĝa Esperanto kaj lastatempe aperis esperanta traduko de la romano La Ĉashundo de la Baskerviloj (titolo kiu, parenteze, montras la netaŭgon de la digramo sh por anstataŭigi la literon ŝ. Sendube, taŭga reklamo de la verko estus bona reklamo por Esperanto inter la internacis Ŝerlokanaro.

La traduko jam akiris merititan favoran recenzon en La Brita Esperantisto, sed aparte diskutinda estas la antaŭparolo en kiu la tradukinto klarigas sian sintenon pri la esperantigo de fikciaj personaj nomoj en esperanta traduko:

… fremdlingvaj nomoj hezitigas la rapidan fluon de mia legado. Ne nur tio sed la fremdlingvaj nomoj ne akceptas nature adjektivigon aŭ adverbigon, kaj — plej grave — akuzativigon. Ne ekzistas regulo kiu tekstas: … objekto ne ekzistas kiam temas pri propraj nomoj. Agi tiel estas subtila subfoso de nia lingvo.

Tial li prave skribas Vatsonon kaj ne Watson'on aŭ eĉ Watson'n.

Tamen, tio lasos problemon; ĉu ni diru 'Li vidis Sinjoron Ŝerlokon Holmson' aŭ (apozicie) 'Li vidis Sinjoron Ŝerloko Holmso'. La tradukinto preferas la duan formon. Ankaŭ prave li konstatas, ke: 'Vivanta persono eble havas rajton al sia nomo.'

Do, ekzemple, troviĝas Pitt kaj Reynolds (sed Karlo I kaj ne Charles I), kie la problemoj ne estas malpli fortaj. En la fina paragrafo ni legas:

'Ĉu vi aŭdis de Reszkes?'

Kial la leganto sciu ke temas pri akuzativo? La originalo estas:

'Have you heard the de Reszkes?'

Konsideru la jenan konversacion:

'Here is a book about Sherlock Holmes translated by William Auld.'
'Him I know.'
'Who(m)? Holmes?'
'No! Auld.'

En Esperanto:

'Jen libro pri Ŝerloko Holmso tradukita far William Auld.'
'Lin mi konas.'
'Kiun? Holmson?'
'Ne! Auld'n(?) Auld'on(?)'

Memoru, ke oni nek rajtas kripligi propran nomon nek ellasi akuzativon.

Tamen, tio nur estas parto de la problemo.

La angla lingvo nur malofte povas esprimi akuzativon per fonemo do, kiam temas pri emfazo per ŝanĝo de vortordo, devas uzi malsimplan formon. Komparu:

I am reading a book.
It is a book which I am reading.

Esperante:

Mi legas libron.
Libron mi legas.

Tamen nomu la libron:

Ĉashundo de la Baskervilojn mi legas.' Ne!
Ĉashundon de la Baskerviloj mi legas.' Tute ne!
'Mi legas Fundamenta Krestomation' estas egale malakceptebla.

Ne ekzistas regulo kiu tekstas objekto ne ekzistas kiam temas pri substantiva sintagmo.

Eĉ Zamenhof skribis:

Unu el la libretoj mi metis en ĉiun koverton.

Kio montras la rektan komplementon de la verbo en tiu frazo? Diri ke akuzativo ne necesas estas kontraŭ la spirito de Esperanto, kontraŭ logiko kaj kontraŭ lingva sperto sed… kiel ni indiku ĝin? Jen io kion la Ŝerlokanoj nomas 'tripipan problemon'.

Nu ni konsultu la Majstron (kion la Ŝerlokanoj nomas la grandan detektivon).

Li diris: 'Eliminu la neeblaĵojn kaj tio, kio restas, eĉ se neverŝajna, enhavas la veron.'

Do kiel lingvo indikas la objekton?

Ellasu ĝi(!)? Tio estas neebla!

Uzi apartajn vortojn (I, me)? Ankaŭ neebla!

Fiksitan vortordon? Neebla!

Postpozicion. Kiel vidite, ofte neebla!

Restas nur… prepozicio.

Kaj kial ne? Tio estas la metodo kiun Zamenhof uzis por aliaj kazoj en Regulo 2 el la Fundamenta Gramatiko, do neologisma uzo de akuzativa prepozicio estas, se ne Zamenhofa, tute Zamenhofeca.

Problemo solvita!

Mi legas no Ĉashundo de la Baskerviloj.

No unu de la libretoj mi metis en ĉiun koverton.

Ĉu vi aŭdis no de Reszkes?

Mi legas no Fundamenta Krestomatio.

Tia uzo neniel lezas la Fundamenton.

Ekzistas regulo ke oni povas ellasi prepozicion kaj uzi la kutiman postpozicion -n. Anstataŭ 'Mi legas no libro' oni rajtas diri 'Mi legas la libron' do ĉio ĝis nun korekte verkita restas egale bona.

Tamen kial 'no' estu la akuzativa prepozicio, kiam eble por japano ĝi sugestas la genitivon?

La respondo estas, ke tiun prepozicion elektis ne mi sed Zamenhof.

Zamenhof decidis, ke la simbolo por la akuzativo estu la litero n, kaj Zamenhof decidis, ke la nomo de tiu litero estu no.

Mi registru, ke mi tamen ne kontraŭas esperantigon eĉ de 'vivanta persono'. Iam mi mem ŝercis: 'En Germanujo mi estas Herr Oldo de Esperanto!' — Red.

Notoj por la nuna reta eldono:

a) William Auld tute pravis pri la formo 'Sinjoron Ŝerloko Holmso'. Temas pri tio, kion la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko nomas 'identiga priskribo', ĉe kiu neniam aperas -n.

b) La kutima solvo ĉe titolo estas simple akuzativigi ĝin, kion oni faras senĝene en aliaj lingvoj. 'Mi legas Ĉashundon de la Baskerviloj.'

c) La artikolo enhavas kelkajn erarajn akuzativojn. Ili restas ĉi tie, ĉar akuzativeco ja estas la temo!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de julio-aŭgusto 1999.

<<  [949]  >>