Rekte al la artikolo

Aŭstralio / Reveno al la tero de revado

<<  [950]  >>

Maryvonne Robineau

Kelkaj aborigenoj revenas al siaj praavaj teroj. Jen veto por tiuj forlasitoj de l' historio kaj de la aŭstralia blanka socio.

La vilaĝo Tennant Creek ŝajne dormas sub la varmo. Vagas sur la stratoj kelkaj nigrhaŭtaj viroj kaj virinoj, kun tre malgaja mieno, se ne mortebriaj. Naŭdek elcentoj de la aborigenoj el Tennant Creek senlaboras.

Ni rapide forlasas la asfaltan vojon. Post okdek kilometroj da ruĝa tero, ni alvenas al ses kabanoj el onda lado. Ili formas la aborigenan komunumon de Kalumpulpa, kien ni venas partopreni en projekto pri plantado de arboj. Antaŭ ses jaroj, la maljuna Harry enmigris kun sia klano al tiu ĉi tero, kiu estis ilia antaŭ la alveno de la blankuloj. Ses familioj vivas ĉi tie, kune kun kelk-trideko da skabiaj hundoj.

Ĉi-matene, la virinoj iras serĉi tuberojn. Gladys klarigas ĉiujn viv-rimedojn de la veprejo, al ni kiuj ne vidas ion manĝeblan ĉi tie kaj rapide mortus pro malsato en tiu duondezerto. 'Ni trovas tuberojn kaj, laŭ la sezonoj, sovaĝajn fruktojn, prunojn, figojn… Vidu, ĉi-arbe troviĝas mielo. Ni, virinoj, ĉasas la etajn bestojn, la lacertojn…' El nia plukado ni kunportas plurajn manĝeblajn radikojn kaj dikajn vermojn, blankajn kaj grasajn. Laŭdire frandaĵo, proteine riĉa! Ĉi-tage la komunumo pompe festenas. La viroj alportis belan kanguruon, kiu rapide eniĝas en la fornon fositan rekte en la tero kaj kovritan per braĝoj.

Por ĉasi kanguruon, emuojn kaj sovaĝajn meleagrojn, la viroj anstataŭigis la bumerangon de siaj praavoj per fusilo. Kaj por kompletigi la veprejan menuon, la virinoj temp-al-tempe iras al la superbazaro de Tennat Creek. Ĉu pro tio ili perdis sian kulturon? Ne, plu restas la sankta rilato kun la naturo kaj iliaj praavoj, la kundividemo interne de la klano.

La vivo de aborigenoj baziĝas sur la spirita ligilo, kiun ili flegas kun la tero. Por ili, ĝi ne estas posedebla. Ili estas parto de ĝi. Ili respondecas pri ĝi, ĝi estas ilia animo kaj ilia vivo. En Kalumpulpa, la klano de la maljuna Harry do retrovis sian teron tie, kie radikas ĝia kulturo kaj ĝia digno, tie kie iliaj praavoj travivis la 'tempon de revado'.

Sed necesas mono por pagi la fusilon, la veturilon, la instruadon de la infanoj… Demando al la maljuna Harry: 'Kiel vi povas perlabori iom da mono en tiu veprejo, por ne tro dependi de la asigno por senlaboruloj?' 'Ah, ne zorgu, virineto' — li ĉiam nomis min tiel — 'mi scias elturniĝi. Ĉi tie oni povas havi etan bredo-bienon. Ni ĉiuj laboris kiel vakeroj, kaj estas multaj sovaĝaj bovoj, kiujn ni kunigas por okupiĝi pri ili.'

Ili ankaŭ ekkultivas malgrandajn legom-ĝardenojn kaj bredas kelkajn kokinojn. Ĉiuj semsaketoj estas videble ŝutitaj samloke kaj kunpremitaj unuj kontraŭ la aliaj; tomato-plantaĵoj nur malfacile kreskos. Oni ne transformiĝas de ĉasisto-plukisto al terkulturisto en unu tago. Neniu gvidas ilin. Sed ekzistas volo elturniĝi, provi sintezon inter du mondoj. Volo i.a. konkretigita per la decido de la maljunuloj forigi alkoholon el la komunumo. Ĉiujn aborigenajn familiojn trafas tiu plago.

Side sur polvo, ni konversacias kun la virinoj. Ni montras niajn familiajn fotojn kaj ili lernigas al ni kelkajn vortojn el siaj lingvoj. Kvar ili parolas: la warlmanpa, la warlpiri, la warrungu kaj la anglan. Sufiĉe bone por homoj, kiujn multaj rigardas primitivaj! La virinoj scivole demandas: 'En kiu direkto estas Francio?' Ne facilas, ja, konkretigi la vojon por iri de Kalumpulpa, meze de la aŭstralia veprejo, al Sainte Pierre-Montlimart, mia naskiĝvilaĝo, ie kuŝanta en la francia kamparo!

Por scii pli el tiu eksterordinara aventuro, unu libro: Ili vivis sur la tero: Ok jaroj da migrado ĉirkaŭ nia planedo. 240 paĝoj, 8 paĝoj kun koloraj bildoj. Havebla ĉe UEA.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1999.

<<  [950]  >>