Rekte al la artikolo

El la biblioteko — Por kio bibliotekon?

<<  [950]  >>

Geoffrey King

Parto 2

Antaŭ du monatoj mi lasis vin iom abrupte dum konsiderado de la celoj de biblioteko. Tio, mi memorigas, estas ĝeneralaj principoj teorie validaj por ĉiu biblioteko — kaj, kvankam tio ne estas nia temo, kun malmultaj ŝanĝoj validaj ankaŭ por la arkivoj kaj por la muzeoj. Ni konsideris unu el la celoj de biblioteko, nome Informadon. Nu, oni foje asertas, ke bibliotekistiko estas subfako de la Informa Scienco, aŭ informadiko; ke tio estas erara, atestas la du aliaj celoj de biblioteko, kiuj nun sekvos.

Sub la titolo Klerigo ni devas kunigi plurajn parencajn aferojn. Unu estas Instruado; ne tiel, ke estus funkcio de la biblioteko ion instrui, sed la bibliotekoj, precipe la fakaj, estas grava fonto de scio por instruistoj, kiuj volas lerni pri la lastaj evoluoj de iu temo aŭ pri metodiko instrua. Studo estas la plej tradicia funkcio de publika biblioteko. Se vi legis La Naŭzo, ege konsilinda faro, vi scias, ke la publika biblioteko estas dia hejmo de la aŭtodidakto; nu, la britaj havas sian originon en la bibliotekoj de la Metiistaj Institutoj de la pasinta jarcento, kiuj estis esence legejo por laboristoj volantaj kleriĝi ĝenerale aŭ pri sia fako. Tiu rolo draste reduktiĝis, parte ĉar la infanlernejoj estas pli bonaj ol antaŭ 100 jaroj, parte ĉar la homoj povas nun kleriĝi en fakkolegioj, per radio, per televido, per komputilo, per vidbendoj kaj per ankoraŭ aliaj rimedoj. Tamen eĉ nun preskaŭ ĉiu biblioteko havas ian legejon, eĉ se tio reduktiĝis al unu tablo kun kelkaj seĝoj.

En faka biblioteko la studa funkcio restas grava; kelkaj faktemoj — ne nur Esperanto — estas tiom minoritataj, ke nur en fakbiblioteko oni trovas adekvatan trakton de la temo. Tiaj bibliotekoj do devas esti viziteblaj, kaj havi lokon por studado.

Tria afero parenca al Klerigo estas Esplorado. Se oni faras historiajn esplorojn pri iu temo, ne eblas eviti la bezonon iri al tiufaka biblioteko kaj esplori en ĝia arkivo. Eĉ se oni faras aktualajn esplorojn, utilas scii kion oni antaŭe diris kaj faris pri la temo. Pasintjare mi iom prilaboris la arkivon de londona fakinstituto pri kontotenado. Tiu arkivo, ampleksanta 80-jaran agadon, estis tenata en pluraj diversaj lokoj, tute sen organizo, kaj enhavis multajn milojn da dokumentoj. Eblis iom ordigi tion, sed estis klare, ke neniam tia arkivo estos transmetita al mikrofilmo aŭ al TTT, sed por ĉiam restos kadukaj paperaĵoj konservataj ie en kelo. Kaj nur en Londono ekzistas certe centoj da tiaj arkivoj, do en Britio mi-ne-scias-kiomoble tiom, kaj en la mondo… Evidente, la fakaj bibliotekoj kaj arkivoj dum tre longa tempo estos fizikaj kolektoj en fizikaj ejoj, kiujn devos surloke viziti fizikaj historiistoj.

Ĉio ĉi estis, iom longe, Klerigo. Restas por konsidero la Amuzo. Nu, la pordistra uzo de bibliotekoj ĉiam estis pripolemikata. Estas jen tiuj, kiuj diras, ke biblioteko estas serioza afero, kiu do ne malŝparu siajn rimedojn por frivolaj celoj. Estas aliaj, kiuj per diversaj argumentoj volas konvinki, aŭ ke amuzo estas tamen tute inda afero; aŭ ke multaj aferoj, kiuj iam ŝajnis efemeraj amuzaĵoj, havas nun gravan valoron por la historiistoj; aŭ ke bibliotekisto estas esence plenumanto de ricevitaj taskoj, kaj do ne devus fari valorjuĝojn pri la taskoj ricevataj, do, oni argumentas, neŭtrala pri tiaj demandoj.

Pri ĉio ĉi mi restu, efektive, neŭtrala(!), konstatante nur, ke kiom ajn severe oni aranĝas sian bibliotekon, ĉiam estis kaj ĉiam estos homoj, kiuj sukcesas uzi ĝin por distraj celoj. Do, ĉu bone ĉu malbone, ni akceptu, ke okazas tiel, kaj ni agu laŭe. Vi vidos poste, kiel eblas, ke Esperanto-biblioteko sin adaptu al tiu bezono.

Tio povas provizore sufiĉi pri la ĝeneralaj celoj de biblioteko. En la tria parto de tiu ĉi artikoleto, mi konsideros, kiel ĉio jam dirita rilatas al la Esperanta biblioteko. Eble necesos iom da ripeto; nu, vi legos la trian parton jam kvar monatojn post la unua, do certe utilos iom da rememorigo. Ĝis nun mi povis resti ĉe teoriaj konsideroj, tamen menciante kelkajn ekzemplojn de la praktika realigo. Kiam temos pri Esperanto, ni estos pli proksimaj al la konata realo, do la diskuto povos iom turniĝi al la praktika eblo kaj al la reala praktiko; teorian bibliotekon mi neniam vizitis, sed Esperantan jes. La praktika ekzemplo estos senescepte la Biblioteko Butler, ĉar, krom tre rapida vizito al CDELI en La Chaux-de-Fonds antaŭ deko da jaroj aliajn Esperanto-bibliotekojn mi delonge ne vizitas.

Daŭrigota

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1999.

<<  [950]  >>