Rekte al la artikolo

Traduku! (56)

<<  [950]  >>

William Auld

To a non-Gaelic speaker such as myself, much of it was mind-numbingly boring. Flocks of middle-aged women shoe-horned into 1950s fashions butchered beautifully simple Gaelic airs into fussy arrangements in the hope of catching the attention of judges so dour that their gaze would have soured milk. Self-righteous church elders sang, wearing the prescribed look of daft surprise while grasping their wee sporrans as if for comfort.

Other events in the pubs and bars stretched out along the blustery sea front were pure magic. Immensely dignified Hebrideans sang exquisite songs of love written by Gaels who probably died without ever having heard English spoken. Immaculately turned-out children with the faces of angels were stood on bar stools to lilt with voices so pure and innocent that they could have matched anything heard at Canterbury.

Newspaper report


Al iu kiu, kiel mi, nescipovas la gaelan, multo el ĝi estis mens-stuporige teda. Gregoj da mezaĝulinoj ŝukornece ŝovitaj en modaĵojn el la 50aj jaroj buĉis bele simplajn gaelajn melodiojn per komplikaĉaj aranĝoj, esperante altiri la atenton de juĝantoj tiom severaj, ke ilia rigardo povus acidigi lakton. Fariseaj presbiteroj kantis, montrante la devigan mienon de frenezeta surprizo, dume manpremante siajn sporanojn kvazaŭ por sin konsoli.

Aliaj programeroj en la tavernoj kaj drinkejoj laŭlonge de la ventoza marborda korso estis vere sorĉaj. Ege dignaj hebridanoj kantis ravajn amkantojn verkitajn de gaeloj, kiuj verŝajne mortis neniam aŭdinte la anglan parolata. Senmanke vestitajn infanojn anĝelvizaĝajn oni starigis sur bufedaj taburetoj por melodii per voĉoj tiel puraj kaj senpekaj, ke ili povintus egali ion ajn aŭdatan en la katedralo de Kanterberio. (WA)


A non-Gaelic speaker Pro klareco mi preferas: iu, kiu ne scipovas la gaelan.

Much of it Laŭ mia opinio da ne uzindas en tiu ĉi kunteksto. Kutime oni diras: multo el ĝi.

Mind-numbingly Mensosensentige; mensparalize; mens-stuporige.

Shoe-horned into Iom surprizite mi konstatis, per PIV, ke ŝukorno estas internacia. Mi tamen hezitas uzi ĝin verbe — sed kial? Nu, mi preferus: ŝukornece ŝovitaj.

1950s fashion Modaĵoj el la 50aj jaroj.

Butchered… into Buĉis… per

Fussy Pluraj el vi uzis pedantaj, sed pli bona laŭ mia opinio estas komplik(aĉ)aj.

Judges Ne juĝistoj, sed nur juĝantoj.

Dour Probable la plej proksima vorto estas severa.

Self-righteous Oni povas diri ekz-e memkontentaj k.s., sed fakte la ĝusta esprimo estas fariseaj.

Church elder Oficulo de la presbiterianismo, kies traduko (kvankam tion ne igas tute klara PIV) estas presbitero. Aldoni preĝejakirka estus pleonasme.

Prescribed Preskribitadeviga.

Daft Frenezeta, aŭ eĉ idiota.

Sporran La vorto sporano mankas en la plimultaj vortaroj, inkluzive de PIV, sed ĝi havas ekzistorajton kiel vesta specialaĵo (same kiel kimono, sario k.a.). Aliflanke, multaj ne komprenus pri kio temas, kaj konsilindus aldoni piednoton, kion faris AW. Ĉu eble antaŭsaketoj preferindus? (Afero de gusto, ŝajnas al mi.)

For comfort Por konsoli sin, laŭ PIV. Sed eble por komfortiĝo povas akcepti tiun signifon.

Pubs and bars Kiom malsimilas tiuj du? Ne multe. Oni povas diri: tavernoj kaj drinkejoj. Bufedo, cetere, ne estas ĉambro, sed servotablo, sekve se oni volas uzi tiun radikon pri bars, necesas diri: bufedejoj.

Blustery Oni emis elekti tumultaventblovata. Mi emas diri: ventoza.

Pure magic Normale Esperanto diras: vere sorĉaj.

To hear English spoken Aŭdi la anglan parolata.

Immaculately turned-out Senmanke/bonorde/senriproĉe vestitaj.

Innocent Pli trafa ol naivaj estas senpekajsenartifikaj.

Canterbury Ĉu alilandanoj komprenos la aludon? BN saĝe tradukis per en la katedralo de Canterbury.

Premieto al Bernice K. Scott, konsola premieto al R. Calder.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1999.

<<  [950]  >>