Rekte al la artikolo

Novaj libroj — Higieno de l' murdisto

<<  [950]  >>

Paul Gubbins

Higieno de l' murdisto. Amélie Nothomb, el la franca trad. Armela Le Quint kaj Ĵak Le Puil. Eldonejo Kleks, Bielsko-Biala, 1999. 151p. ISBN 83-7194-169-2.

Higieno de l' murdisto [france: Hygiène de l'assassin] estas psikologia krimromano, speco de ludo inter kato kaj musoj, en kiu — trukfilmece — la kato venkas, ĝis finfine unu el la musoj sukcese inversigas la rolojn.

La 'kato' en la romano de Nothomb — juna aŭtoro, kies ĉi unua verko furoris en franclingvujo — estas okdekjarula Nobelpremiito pri literaturo, Pretekstat Taŝ; la 'musoj' estas ĵurnalistoj celantaj intervjui la eminentulon antaŭ lia baldaŭa morto. La kvar unuaj ĵurnalistoj retiriĝas por leki la vundojn en apuda drinkejo; nur la kvina, Nina, leginte ĉiujn romanojn de Taŝ, eltiras ne nur sekreton el la menso de la aŭtoro sed ankaŭ rimorson, finfine honton, pro krimo okazinta antaŭ 70 jaroj.

La romano konsistas el du partoj. La unua, kiam la venkotaj ĵurnalistoj dialogas kun Taŝ, estas karakterizata de aforisma cinikismo. Laŭ la Nobelpremiito, 'oni parolas pri armad-vetkuro, ni ankaŭ devas diri "literatur-vetkuro"… ĉiu popolo elmontras sian verkiston aŭ siajn verkistojn kiel kanonojn' (p. 44). Por Taŝ, kiu famas, ĉar neniu legis lin (p. 44), '[v]endi milionojn da ekzempleroj kaj esti nelegata, jen la kulmino de rafiniteco' (p. 45). Sed en la dua parto, kun Nina, sola posedanto de ŝlosilo al la menso de Taŝ, cinikismo kaj supereco cedas al memscio kaj humiligo. Ĉi tie komenciĝas la elnodiĝo de krimo sugestita en romano de Taŝ sed neniel esplorita ĉar, laŭ la eminentulo, homoj legas sen legi: 'Sam kiel ranhomoj, ili trairas la librojn sen akveron ricevi' (p. 46).

La traduko flue legiĝas malgraŭ kelkaj francismoj kaj malglataĵoj. Ekzemple: strangas — kaj pezas — kiel insulto 'speco de elementa instruistino' (p. 78; konjektite rekta traduko de franca espèce d'institutrice); grincas pluraj aliaj 'speco de'-insultoj. Knaras ankaŭ nekonsekvenca uzo de afikso -in: ĉu Nina estas 'sterkprifosistino' aŭ 'sterkprifosisto'? (ambaŭ p. 134; miaopinie laŭ principo de sufiĉo kaj neceso tro francas ripetataj -in-formoj — 'anserineto' (p. 110), 'kretenino' (p. 111), 'stultulin'' (p. 113), k.a.). 'Stultino' (p. 105) ŝajnas simpla preseraro.

Aliflanke salutindaj estas Esperanto-solvoj de diversaj traduk-problemoj: ekzemple 'Iru volapukujen!' (p. 84) aŭ proverbo 'Ne ŝovu nazon en fremdan vazon' (p. 53). Krome, kiu volas suke sakri aŭ inde insulti trovos ĝuon kaj inspiron inter la fortikaj kovriloj de Higieno de l' murdisto. Manpleno da ne-PIVaj vortoj estas glositaj je paĝo 151.

Entute rekomendinda libro kun temo freŝa kaj originala. Ĝi plaĉos al tiuj, kiuj aprezas intelektan satiron (aparte pri literatura 'merkato') kaj streĉan krim-romanon. Jen kombinaĵo, kiu meritas sian lokon en moderna Esperanta tradukita literaturo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1999.

<<  [950]  >>