Rekte al la artikolo

Pri la 'Alta Flugo' kaj pri ties aŭtoro

<<  [951]  >>

Antaŭ longa tempo — eble antaŭ dudek jaroj — mi estis aŭskultanta al la tiam nova sonbendo de John Denver. Unu el la kantoj kaptis mian atenton kaj mi tuj malfermis la akompanantan lirikaron kaj serĉis la koncernan tekston. La nomo ĉe ĝi estis John Gillespie McGee kaj ĝi fiksiĝis en mia memoro. La kanton mi aŭskultis ofte kaj opiniis ĝin ege emocia.

Post pluraj jaroj, kiam miaj infanoj estis altlernejanoj, mi aŭdis ilin parkerigi kaj deklami la poemon 'Alta Flugo'. Do, evidente estis nur miaj orient-Eŭropaj deveno kaj eduko, kiuj kaŭzis mian nescion pri la Alianca klasikaĵo. Laŭdire, ĉi tiu poemo ligiĝas al la aer-armeanoj simile kiel 'En Kampoj de Flandrujo' al la veteranoj de la mondmilitoj.

La Aviad-Muzeo de Brita Kolumbio situas en promen-distanco de nia hejmo kaj tial mi okaze vizitas ĝin. Lastan fojojn mi trafoliumis la Muzean bultenon kaj ekvidis tie artikolon verkitan de Bill Locker kaj titolitan: John Gillespie McGee (1922-1941). Kompreneble, mi tuj eklegis.

La artikolo estas bazita je la informoj, kiujn donis al la muzeanoj iama oficiro de la RCAF (Reĝa Kanada Aer-Armeo), Rod Smith. Li estis membro de la eskadro 412, same kiel John McGee, kaj estis atestanto de la tragika antaŭtempa fino de lia vivo.

Jen tio, kion rakontis Rod Smith:

La gepatroj de John estis Uson-Brita paro, kaj tial John pasigis tempon en ambaŭ landoj. Li studis en Brita altlernejo kaj feriis en Usono. Estis fino de la somera ferio 1939 (la 1-an de septembro), kiam Germana armeo invadis Pollandon kaj sekve Britio deklaris militon kontraŭ Germanio. John ricevis malpermeson reveni en sian lernejon. Li restis en Usono ĝis sia 18-a naskiĝtago, kaj tuj poste forveturis en Kanadon por aliĝi al la RCAF kiel trejnoto en pilotado. Post la diplomiĝo en la oficira lernejo li estis sendita al la eskadro 412, lokita ĉe Digby en Lincolnshire (distrikto Lincoln, Orienta Anglio). La eskadranoj flugigis la Spitfire-ĉasaviadilojn. Ilia tasko estis eskorti konvojojn kaj pli poste 'balai ĉielon' supre de Francio. John ne partoprenis en la unuaj tri ekskursoj, ĉar li estis novico. La eskadro ricevis novan serion de Spitfire-oj. Tiuj havas 20m kanonojn kaj tiaj povis sukcese kontraŭi la Germanajn Messerschmitt-ĉasaviadilojn.

La eskadro 412 estis establita en bieno, kies kampoj iĝis portempa aerodromo. Ĝi situis sude de Wellingore, tri mejlojn de Digby. La eskadra manĝejo estis en 300-jara konstruaĵo. Tie ankaŭ loĝis la eskadra komandanto, du flag-komandantoj kaj 5-6 pilotoj.

John, estante novulo, faris erarojn pro manko de sperto. Temis pri laŭventa enaeriĝo, forgeso pri la oksigena masko — tio kaŭzis lian senkonsciiĝon en alteco de 22 000 futoj — kaj surteriĝo, dum kiu la flugilo gratis grundon. Krom lia aviadilo estis damaĝita ankaŭ la meteorologia kajto. Sed malgraŭ ĉio li ŝategis la eskadran vivon, kaj ĉiam estis klar-esprima, klar-pensa kaj interesa. Liaj moralaj normoj estis altaj.

La 'balaado' la 8-an de novembro 1941 kostis multe. La komandanto estis spertulo, sed inter la pilotoj estis plejparte novicoj. La tasko estis flugi 75 mejlojn, al loko norde de Dunkirk por eskorti revenantajn Blenheim-aviadilojn. Germanaj ĉasaviadiloj ataktis kaj 15 Spitfire-oj pereis. Eskadro 412 perdis pli da homoj ol la aliaj eskadroj. Tri eskadroj perdis siajn komandantojn. John postvivis tiun fajro-bapton, eĉ raportis uzon de sia pafilo 'sen pruvita rezulto'.

Matene, la 11-an de decembro 1941, la eskadro partoprenis en flugekzerco. La nub-kovraĵo estis dikega kelkajn milojn da futoj, nur 1500 futojn super la grundo. Rod Smith ekvidis, ke vaporo ŝprucas el lia motoro kaj tial li tuj gvidis sian aviadilon teren. Li estis surgrunde, kiam li aŭdis informon, ke unu Spitfire averiis inter Wellingore kaj Cranwell. La alia averiinto estis trejnato en pilotado, en aviadilo Oxford. Rod Smith tuj flugis direkte al Cranwell kaj tie ekvidis brulantan Spitfire en la kampo. Unu el ĝiaj flugiloj kuŝis trans la vrako, montrante la diskon sur sia suba flanko. Ĝi aspektis kiel belega mort-vundita birdo.

Post la alveno al Wellingore oni eksciis, ke estis John McGee, kiu koliziis kun la Oxford. Dume la korpoj de ambaŭ pilotoj jam estis forportitaj de la averia loko. La piloto de la Oxford estis nur 18-jara.

Kaŭzo de la akcidento estis nenia mistero. Dum la tempo, kiam la eskadro estis revenanta, dika tavolo de nuboj ankoraŭ stagnis super la aerodromo, sed oni decidiĝis gvidi la aviadilojn tra truo en la nuboj anstataŭ uzi instrumentan kurson por la alteriĝo. La Oxford, ĉirkaŭiranta la aerodromon, havis nenian ŝancon, kiam la Spitfire trafis ĝin.

La ĉiama afero de malalta benzin-nivelo dum alteriĝo igis abruptan subiĝon populara. Sed ĉi-foje la rezulto estis pereiga. Nur unu monaton poste, dum similaj cirkonstancoj, okazis alia fatala akcidento. En tiu tri junaj pilotoj mortis.

Entombigo de John McGee okazis ĉe Scopwick, unu mejlon norde de Digby. Eta latuna ŝildo kun lia nomo sciigas nin, ke li 'mortis la 11-an de decembro 1941, aĝa 19 jarojn'.

Oni scias, ke la poemo 'High Flight' ('Alta Flugo') estis en la letero, kiun John sendis al siaj gepatroj kun noto: 'Mi enmetas versaĵon, kiujn mi verkis alian tagon. Mi komencis ĝin en la alteco de 30 mil futoj kaj finis tuj post mia surteriĝo.'

Mi ne scias, ĉu iu jam Esperantigis la menciitan poemon, sed eble iuj nun sentas sin inspiritaj provi tion. Viajn tradukojn kaj (aŭ) viajn komentojn bv. sendi al: <privata adreso>, aŭ e-poŝte al: <privata retadreso>. Jen la angla-lingva teksto:

Oh, I have slipped the surly bonds of earth
And danced the sky on laughter-silvered wings;
Sunward I've climbed and joined the tumbling mirth
Of sun-split clouds — and done a hundred things
You have not dreamed of — wheeled and soared and swung
High in the sunlit silence. Hov'ring there
I've chased the shouting wind along and flung
My eager craft through footless halls of air.
Up, up the long, delirious, burning blue
I've topped the windswept heights with easy grace
Where never lark or even eagle flew.
And while with silent lifting mind I trod
The high untrespassed sanctity of space
Put out my hand and touched the face of God.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 2000.

<<  [951]  >>