Rekte al la artikolo

Ok monatoj da movado-ŝovado

<<  [952]  >>

David Kelso

Ŝajnas, ke almenaŭ en Britujo disfalas la tradicia Esperanto-movado. Sed kio sekvos? La nova EAB-direktoro pri evoluigo, vizitinte grupojn kaj federaciojn tra Britujo, analizas la situacion.

Tempo estas eco relativa. Ok monatoj en malliberejo tute malsamas al ok monatoj da amindumado — krom ĉe iuj malfeliĉaj esceptoj!

Antaŭ ok monatoj mi sciis nenion pri EAB-aferoj: pri financoj, proprietaĵoj, leĝistoj kaj ceteraj. Pro mia famaĉa malsaĝeco, mi proponis min por la posteno de direktoro (pri evoluigo) de EAB; nia komitato, eĉ pli malsaĝe, akceptis min. Ĉu la sekvaj ok monatoj estis malliberejo aŭ amindumado? Fakte ambaŭ. Mi klarigu…

Bildo

La renovigota, baldaŭa EAB-oficejo en Barlastono.

(Pli granda bildo)

Dum tiu ĉi periodo mia aŭtomobileto vojaĝis proksimume 20 000 km. Plejparte mi vizitis Barlastonon por kunordigi la laboron de nia tiea provizora oficejo kaj por translokigi skatolegojn da dokumentoj kaj libroj de remizo kelen (kaj tiam ree remizen). Dufoje mi vizitis Ipswich kaj la kamparan sidejon de nia bibliotekisto, Geoff King, por efektivigi la translokigon de Biblioteko Butler de Suffolk al Staffordshire. Krom tio (kaj krom regulaj komitataj kunsidoj) mi vizitis grupojn, federaciojn kaj diversajn afablajn bizarulojn dise tra Britujo — entute ĉirkaŭ 20 vizitoj. Sed kion mi trovis? Kaj kia estas la hodiaŭa movado?

Antau ĉio, mi menciu la belan etoson, kiun mi ĉie renkontis. Ni multe kritikas nin — niajn maljunecon, nefaradon, hezitemon — sed nur vizitanto, eble, rekonas la elstare amikan etoson, kiu troviĝas en nia movado. Ĉie, senescepte, mi renkontis varmegajn bonvenon, bonhumoron, bonvolon. Esperantistoj, plejparte, estas bonkoruloj — jes, vere, eĉ en via grupo! Certe, ni iom pli aĝas ol la meza homaro, sed iuj multaĝuloj ankoraŭ ege aktivas. Do grave: la esperanta komunumo estas amika, varma kunularo, pri kiu ni ĝoju.

Lokaj grupoj estas hodiaŭ videble malpli multaj ol antaŭ 20 jaroj, kaj federacioj malpli aktivaj. Ni konstatu, ke multege da homoj hodiaŭ renkontas la internacian lingvon ne ĉe loka biblioteko aŭ pro mencio pri kluba aktivo en loka gazeto sed per interreto, per kiu oni povas lerni la lingvon, renkonti aliajn esperantistojn kaj eĉ ĉeesti 'virtualajn' kunvenojn — kvazaŭ-kongresojn.

Tion mi nomas la post-moderna Esperanto-movado. Ĝi ne konsistas el grupoj, komitatoj, federacioj, kongresoj kaj jarkunvenoj, sed anstataŭe el retaroj da individuoj interŝanĝantaj informon, ideojn kaj opiniojn — kaj rapidege! Rimarku, kiel fulme retumantoj informiĝas pri lastatempaj okazintaĵoj [vidu p. 38] ĉe Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo (kaj ĉion diskutas), dum la Esperanto-gazetaro testude kaj diskrete disvastigas informeton.

Ankaŭ la retumantoj estas esperantistoj: ĉu, tamen, movadanoj? Post ok monatoj da ŝofora ŝovado, mi konvinkiĝis, ke ni estas meze de ĝisfunda ŝanĝiĝo en Esperantujo: ni transiras de movado al pli malstreĉa komunumo da Esperanto-uzantoj. Eble post 18 monatoj mi ekkomprenos, kion tio signifas por EAB, por nia organizaĵo kaj por la Esperanto-kulturo. Ĉu ankaŭ vi?

David Kelso lernis Esperanton antaŭ pli ol 40 jaroj kaj estis fondinto-membro de Junularo Esperantista Brita (JEB) en la epoko de Humphrey Tonkin, Duncan Charters kaj Diccon Masterman. Post kariero en edukado, li fru-emeritiĝis por diligente dediĉi sin — kiel li mem diras — 'al la bona lingvo, la bona vivo kaj la bona vino'. Li loĝas diversloke sed ĉefe en Glasgovo, Skotlando.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2001.

<<  [952]  >>