Rekte al la artikolo

Kiu kiuas… en la brita Esperanto-movado?

<<  [952]  >>

Ian Mac Dowall

La Brita Esperantisto parolas kun tiuj, kiuj foje nerimarkite, foje sendanke, oleumas la radaron de la brita movado: sen tiuj — simple — ne estus brita movado. Se en via federacio aŭ regiono ekzistas tiaj personoj (kaj sendube ili ekzistas), nepre kontaktu la redaktoron de LBE, por ke ankaŭ ilia rolo en la movado estu salutata. Ke ni inspiriĝu pro la dediĉemo de aliaj… ekzemple de Ian Mac Dowall.

Bildo

LBE: Kial kaj kiel vi eklernis Esperanton?

IMD: Mi komencis lerni Esperanton fine de 1991 pro anonco en nia loka ĵurnalo fare de Johano Halliday kaj Doreen Winterburn. Venis 20 homoj al mia domo, kie ni starigis trinivelan kursaron. Mi eklernis per la senpaga 12-leciona kurso: Doreen, poste Johano, estis miaj instruantoj. Samtempe mi aĉetis la prononc-bendon kaj aliajn diskojn, kies enhavon mi parkerigis. Dume ni restarigis la Wirral-Esperanto-Grupon, kiu renkontiĝis ĉiusemajne. Krome ni gastigis eksterlandajn esperantistojn, kiuj tiam multe helpis al mi.

LBE: Do iasence vi lanĉis vian Esperanto-'karieron', kunstarigante la Wirral-grupon. Kio pri la nuno? Bonvolu skizi vian hodiaŭan Esperanto-agadon.

IMD: Mi estas kasisto de Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio (NOEF); saman rolon mi ludas — tamen nur ĝis la fino de la jaro — en Esperanto-Edukado (antaŭe Esperanto Teachers' Association). Krome, antaŭ kelkaj jaroj, mi estis kasisto por la brita kongreso en Ĉestro. Por Sennacieca Asocio Tutmonda en Britujo (SATEB) kaj ties publikaĵo La Verda Proleto mi tajpas manskribitajn kontribuaĵojn. Plus por NOEF mi aranĝas ĝian aŭtunan renkontiĝon en Ĉestro.

LBE: Gratulon! Tamen, dum vi riĉigas la vivon de Esperanto, kiamaniere reciproke Esperanto riĉigas la vian?

IMD: Esperanto plilarĝigis miajn opiniojn, miajn vidpunktojn: ankaŭ, mi kredas, ĝi faris min pli tolerema. Nuntempe mi ĉeestas ĉiun eblan Esperanto-eventon — en la pasinto mi aliĝis al nenia organizaĵo aŭ klubo (krom nokto-klubo!). Nun, partoprenante diskutojn, mi vidas, ke la vidpunktoj de aliaj tre gravas: oni ĉiam profitas, se unue oni bone aŭskultas kaj neniam antaŭjuĝas. Helpis min tiurilate Esperanto-ferioj en Germanujo kaj Pollando: tiujn feriojn mi ege ĝuis, ĝuas kaj ĝuos!

LBE: Vi menciis eksterlandajn vizitojn kaj, pro via disa familio, vi bone konas aliajn landojn. Kiel do vi taksas la estonton de Esperanto — mondskale kaj ankaŭ en Britujo?

IMD: Ege malfacilas bone respondi. Mi estas tamen ĉiam optimisma persono, kaj mi opinias, ke, se aliuloj scius tion, kion mi kaj aliaj samideanoj scias pri la lingvo, ĝi rave sukcesus. Certe, en anglaparolantaj landoj, ni perdas nian lingvon. Ĝi estas tro ofte ŝtelata de eksterlandanoj kiel kvazaŭa internacia lingvo, sed tiuj bone protektas siajn proprajn lingvojn. Do finfine ni ne plu havos 'propran' lingvon. Alilandanoj pli bone komprenas tion: pro tio mi kredas, ke Esperanto vere prosperos, nur kiam finfine oni rimarkos, ke en la mondo ne ĉiu parolas la anglan. Kiel kutime, ni britoj plejlaste tion agnoskos.

LBE: Sendube vi pravas. Kaj nun ni turnu nin al — eble — malpli seriozaj aferoj. Ekzemple: bonvolu diri, kie vi sentas vin plej hejme.

IMD: Mi nur sentas min feliĉa, kiam mi estas en apudmaraj lokoj, do se mi ne estas hejme, kie inter mi kaj Dublino estas nenio krom la maro, mi ĝis nun plej ŝatas Pedregalejo (apud Malaga) en Hispanujo; la sudan marbordon de Irlando apud Cork; kaj en Pollando la Slovenan Nacian Parkon, kie troviĝas vagantaj dunoj, praarbaroj, sovaĝaj bestoj, k.t.p.

LBE: Kio pri via preferata manĝaĵo, trinkaĵo?

IMD: Pri manĝaĵo — mi ne havas preferatan. Plaĉas al mi, kiam aliaj kuiras por mi! Kaj trinkaĵoj — vino, biero kaj kafo, sed ankaŭ akvo bongustas.

LBE: Bone. Kaj viaj preferataj vortoj en la angla kaj en Esperanto?

IMD: En la angla — verandah (kvankam ŝtelita el alia lingvo!). Ĝi pensigas pri mallaboremo kaj paco, ankaŭ pri festoj kaj varmo. Mirinda kombinaĵo! Kaj plaĉas al mi la sono — ankaŭ de mia plej ŝatata esperanta vorto, ĉirkaŭbrakumi. Ĝi klare indikas, kiel facile estas konstrui vortojn kaj ilin rekoni. Ankaŭ tiu ĉi vorto esprimas internacian amikecon, kiun oni nur per Esperanto spertas.

LBE: Ŝajnas, ke vi ege kaj diversmaniere okupatas kaj eble ne disponas multe da tempo por legi. Tamen ĉu vi havas ŝatatan libron (eventuale esperantan)?

IMD: Certe. Ŝatata esperanta libro estas la unua, kiun mi legis: Riĉa kaj senmona. Ĝi provizis grandan plezuron, ĉar mi legis ĝin senprobleme. Plaĉas ankaŭ la iom aŭdaca sed ege amuza El la vivo de bervala sentaŭgulo.

LBE: Kaj finfine — ĉu vi havas apartajn vivocelojn?

IMD: Jes. Mi volas finfine ellerni Esperanton. Tiel estos preskaŭ ĉiuj miaj vivoceloj atingitaj.

LBE: Do mi deziras al vi ĉiun sukceson. Kaj koran dankon pro la intervjuo.

(Ian estis intervjuata en aŭtuno 2001.)

Ian Mac Dowall naskiĝis en Sheffield en 1937 kaj nun loĝas en Wallasey (vid-al-vide al Liverpolo) sur duoninsulo Wirral (Cheshire). Laboron kaj landon li multfoje ŝanĝis: dum 15 jaroj li laboris en hotelestrado, dum 21 jaroj li estis ŝtatoficisto, kaj nun dum tri jaroj li estas kontisto. Plaĉas al li uzi fremdajn lingvojn por viziti parencojn kaj amikojn kaj ilin ankaŭ gastigi: parte pro lia patro (duone skoto, duone iranano kaj unu el 13 infanoj), kaj parte pro lia patrino (duone cigana kaj [patroflanke] kvarone kimra, kvarone irlanda) li multe dum la vivo translokiĝis kaj havas nun familianojn en ekz. Irano, Germanujo, Kanado, Nov-Zelando, Aŭstralio, Barato kaj Usono. Eble pro la grandeco de sia familio li restas fraŭlo. Opinias Ian: 'Mi do estas tre kontenta, ke mi restis, restas kaj restos sola!'

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2001.

<<  [952]  >>