Rekte al la artikolo

El la biblioteko

<<  [952]  >>

Geoffrey King

Biblioteko Butler estas unu el la plej valoraj riĉaĵoj de la brita Esperanto-movado. La honora bibliotekisto de EAB informas pri la lastatempa 'fantoma' ekzisto de la biblioteko kaj petas pri ideoj, kiel ĝin evoluigi.

'Biblioteko?' mi aŭdas vin diri. 'Kiu biblioteko?' Nu, dum pli ol du jaroj la Biblioteko Butler spertis iom fantoman ekziston, sed post ne tro longe la fantomo fariĝos fenikso, kaj vi havos denove realan bibliotekon (ĉe la nova EAB-oficejo en Barlastono). Tion ĉi mi skribas nelonge antaŭ kunsido, kiam la biblioteka komitato de EAB ekkonsideros praktikajn aranĝojn por la nova bibliotekejo. Tamen tiu ĉi komitato konsistas nur el kvar bonintencaj homoj. Ni bezonas viajn ideojn, proponojn, konsilojn kaj dezirojn pri tio, kion vi volas trovi en la nova biblioteko. Vi vidos ĉi-sube adresojn; superŝutu min per leteretoj, leteroj, leteregoj, kaj la komitatanoj provos kontentigi vin. Konsideru, tamen, ke la biblioteko nun, unuafoje, havas komitaton, do ne nur min vi devas konvinki; mi ne havas, ja neniam havis, absolutan decidopovon.

Bildo

Kaj kion faris via bibliotekisto dum tiuj du jaroj? Nu, estas farita verŝajne pli da laboro ol en ĉiu antaŭa dujaro de mia oficado. Se vi iam vizitis la malnovan bibliotekon, vi certe memoros, ke tie kuŝis, en la dua ĉambro, netraktita materialo. Ĉio ĉi venis al mia hejmo en okdeko da skatoloj kaj preskaŭ ĉio estas nun traktita.

Paralele progresis diversaj aferoj, kiuj sendube utilos, kiam vi vizitos la bibliotekon. En ĉiu biblioteko oni multe uzas la katalogon. Delonge mi refaras la nian tiel, ke ĝi enhavu abundajn informojn pri ĉiuj libroj. Informoj pri 2661 verkoj estas enkomputiligitaj, kio estas verŝajne triono de la tuta stoko. Samajn informojn vi trovos, se vi tion preferos, sur tradiciaj slipoj, ja pli porteblaj ol komputilo. Sed, trovinte informon pri iu libro, vi volos trovi la libron mem; do mi devos verki gvidilon pri uzado de la biblioteko. Koncernajn malnetojn mi jam havas.

Eble vi volos scii, kion la biblioteko havas pri iu temo aŭ ĝenro. Tiurilate vi devos rigardi la ĝustan lokon en la bretaro aŭ en la laŭklasifa katalogo. Por iri al tiu loko vi volos rigardi la indekson de temoj, kiu gvidos vin al la ĝusta numero. Ankaŭ pri tio la laboro progresas, kaj la indekso nun enhavas 4631 temojn.

Tiu ĉi indekso gvidos vin ankaŭ tra la arkivo. Se vin interesas la historio de Esperanto, vi turnos vin unuavice al la arkivo. Se la nomoj Leslie, Houghton, Epstein, Jakob aŭ Jung elvokas ion ĉe vi, vi povas legi kuriozajn iliajn leterojn. Ankaŭ la historio de la biblioteko mem estas tie kronikita. Se vi planas organizi kongreson, vi povas tre detale legi, kiel oni organizis la Universalan Kongreson en Londono en 1971. Verdire en nia arkivo vi trovos ĉiajn saĝon kaj malsaĝon, je kiuj esperantistoj kapablas; kaj baldaŭ ĝin riĉigos pluraj kilogramoj da dokumentoj lastatempe traktitaj.

Fine estas jam haveblaj listoj pri duoblaj revuoj kaj pri brokantaj libroj aĉeteblaj. Do por ideoj kaj proponoj rilate la bibliotekon, aŭ por peti listojn, jen adresoj por kontakti min:

Rete: <privata retadreso>;
Letere: Biblioteko Butler, p/a <privata adreso>;
Fakse: <privata faksnumero> (malkonsilindas telefoni!)

Geoffrey King estas eksa profesia bibliotekisto, kiu esperantistiĝis en la jaro 1958. De proksimume 16 jaroj li estas bibliotekisto de EAB.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2001.

<<  [952]  >>