Rekte al la artikolo

Survoje al (A/a)kademia respektindeco

<<  [952]  >>

Ed Robertson

Lingva Planado kaj Leksikologio / Language Planning and Lexicology. Redaktis Christer Kiselman kaj Geraldo Mattos, Akademio de Esperanto. Fonto: Chapeco, Brazilo, 2001. 286 paĝoj. Prezo: ne indikita.

Ĉi tiu kolekto unuigas 15 artikolojn, kaj du resumojn, pri lingva planado kaj leksikologio. La verkaro estas rezulto de simpozio okazinta kadre de la Universala Kongreso en Zagrebo. La eseoj estas en Esperanto aŭ la angla kaj etendiĝas de fervojaj terminoj ĝis frazeologio (studo pri idioma strukturo kaj kultura referenco en lingvo), skizoglosio (studo pri sociaj lingvovarioj ene de sama lingvo-komunumo) kaj skizo pri vortaroj.

La simpozio en Zagrebo estis la dua tia. La unua okazis en Prago en 1994: temis tie pri 'La stato kaj estonteco de Esperanto'. Oni esperis, ke tiaj simpozioj kaj kolokvoj okazu ĉiun trian jaron, sed la intenco ne plenumiĝis ĝis nun.

Bonvenigindas, ke la artikoloj koncernas ne nur Esperanton: tamen la esperantlingvaj eroj temas plejparte nur pri Esperanto, kaj la anglalingvaj eroj plejparte ne. Tamen la artikoloj, de akademia (minuskle) vidpunkto, ĝenerale akceptindas — kaj kelkaj eĉ elstaras. Jen la plusoj. Sed kelkaj temoj jam estas traktitaj (pli bone) en la unua simpozio; kaj, pli grave, ankoraŭ aperas jen longbarbaj mitoj (ekz. 'Zamenhof regis 12 lingvojn'), jen malsobra opiniumado (ekz. 'la idistoj estis naivaj' kaj 'Zamenhof estis genio', k.t.p.), kiuj nepre ne havu lokon en akademia (aŭ Akademia) publikaĵo.

Tion dirinte, oni estas malgraŭ ĉio 'survoje'. Por daŭrigi laŭ la vojo, konsilindas pli da publikaĵoj pri lingvistikaj temoj, pli da publikaĵoj kun artikoloj en kaj pri diversaj lingvoj, pli da orientiĝo aleksteren, kaj pli da publikaĵoj havantaj akademian valoron. Plus plialtigo de la nivelo de nia lingva diskutado, kaj iom da ĝisdatigo. Bona modelo, miaopinie, estas la festlibro por Detlev Blanke lastatempe eldonita.

Iam Zamenhof malprudente, stulte eĉ, konsilis malatenti kaj malestimi lingvistikistojn, pro la skeptikaj opinioj pri Esperanto esprimitaj siatempe de Brugmann kaj Leskien. Sole ni Esperanto-parolantoj suferis pro la struteco de tiu ĉi sinteno. Lingvistiko estas nun ege dinamika scienco; same dinamika, eble, kiel komputiko. Kredeble ni lernis pli pri lingvo kaj lingvoj dum la lastaj 40 jaroj ol dum la antaŭaj 4000 jaroj. Indas, ke ni iel partoprenu en tiu dinamiko, kaj eĉ ion lernu. Horloĝoj ne ĉesis funkcii en 1887 aŭ 1905.

Ed Robertson estas 49-jaraĝa programisto, antaŭe lingvoinstruisto kaj tradukisto, kaj loĝas en Edinburgo. Li estas redaktoro de la revuo Esperanto en Skotlando (por aboni kontaktu <privata retadreso>). Liaj lingvointeresoj krom Esperanto rilatas precipe al historia lingvistiko.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2001.

<<  [952]  >>