Rekte al la artikolo

Kiu kiuas… en la brita Esperanto-movado?

<<  [953]  >>

Edith Sheldrick

Jen dua intervjuo kun esperantisto, kiu modeste sed modele kontribuas al la renaskiĝo de la brita movado. Se vi konas alian tian membron de la 'diligenta kolegaro' (ekz. en via federacio), bv. informi la redaktoron, por ke ni ĉiuj lernu kaj inspiriĝu pro la ekzemplo de aliaj. Ĉi-okaze La Brita Esperantisto parolas kun Edith Sheldrick el Barnoldswick, Lancashire.

Bildo

Edith Sheldrick: pro Esperanto ŝrumpas ŝia mondo. Foto laŭ afabla permeso de Lancashire Evening News.

(Pli granda bildo)

LBE: Edith, kiam vi eklernis Esperanton?

ES: Mi unue aŭdis pri Esperanto dum la dua mondomilito kaj mi komencis lerni kun najbarino. Sed la cirkonstancoj ŝanĝiĝis kaj mi ĉesis lerni. Tamen post 50 jaroj mi aŭdis denove pri Esperanto pro artikolo de Malcolm Jones en la loka ĵurnalo. Tuj vekiĝis mia intereso kaj mi sciis, ke mi devos lerni la lingvon.

LBE: Bone! Kaj kiel vi lernis?

ES: Per la senpaga kurso — la 12 lecionoj. Malcolm gvidis min.

LBE: Tre gravas gvidantoj de niaj korespondaj kursoj. Foje ili provizas unuan kontakton kun la Esperanto-movado — kontakto, kiu decidigos lernanton, ĉu daŭrigi studadon de la internacia lingvo. Tamen diru: kio motivis vin lerni — aŭ relerni — Esperanton?

ES: Lingvoj ĉiam interesis min sed mankis al mi okazo por lerni. Miaj infanoj lernis kelkajn lingvojn kaj do mi decidis — por tiel diri — egali ilin kaj fariĝi esperantistino. Plue, miaj interesoj pri mondaj amikeco kaj paco multe kuraĝigis min lerni la internacian lingvon.

LBE: Do ĉu vi nuntempe tiurilate uzas Esperanton? Tio estas: pro, aŭ por, amikeco, paco?

ES: Certe. Mi korespondas kun homoj tra la tuta mondo, en dek landoj. Sed fakte — kaj eble tio sonos iom strange — la okazoj por uzi Esperanton sin montris, nature. Mi ilin nur kaptis. Do mi vizitis pro Esperanto multe da lokoj en Eŭropo, same en Britujo, inkluzive Orkney kaj Kimrujo. Samtempe mi multon lernis pri kulturo kaj historio.

LBE: Sendube vi konservas belajn memorojn pri viaj diversaj vizitoj kaj spertaĵoj, uzante nian lingvon. Tamen kiu estas via plej ŝatata momento en Esperantujo?

ES: Ho, kiam mi povas gastigi samideanojn el eksterlando, ekzemple Rusujo, Ĉeĥujo, Belgujo, Pakistano. Jen vera ĝojo por mi.

LBE: Ĝojo, jes, tion mi povas imagi. Ĉar ĉiam, kiam mi vidas vin, vi estas ridetanta. Al mi ŝajnas — se vi permesas, ke mi tion diru — ke vi estas homo feliĉa, ĝenerale kontenta pri la vivo, la sorto. Grandajn luksaĵojn vi ne deziras. Aŭ ĉu mi eraras…?

ES: Vidu… eĉ se mi gajnus milionojn da pundoj mi ankoraŭ loĝus en Barnoldswick, kie mi naskiĝis. Mi ne volas grandajn monsumojn, dum en la mondo multe da homoj, ankaŭ bestoj, suferadas. Kaj jes, pri elspezoj mi devas zorgi. Tamen pro Esperanto la mondo venas al mi — mondvilaĝanino.

LBE: Mondvilaĝanino — jen interesa vorto. Kiu parenteze estas via plej ŝatata Esperanto-vorto?

ES: Nu, mondamikeco. Kaj mi kredas, ke en la angla: compassion.

LBE: Ni parolas pri ŝatataj aferoj. Kiu estas via plej ŝatata manĝaĵo?

ES: Fromaĝo kaj tomato, sur rostita pano, ĉiam estis kaj estos mia plej ŝatata manĝaĵo.

LBE: Perfekte! Legantoj de La Brita Esperantisto nun ĉiuj scios, kiamaniere vin regali, kiam vi ilin vizitos. Tamen ni iomete flankeniĝas; ni revenu al Esperanto. Bonvole do priskribu vian nunan esperantan vivon.

ES: Mi partoprenas kunsidojn de grupo, kiu renkontiĝas ĉe Malcolm en Skipton. Krome mi multe propagandas Esperanton, ekzemple pere de la loka gazetaro kaj bibliotekaj ekspozicioj. Kaj jes, tre plaĉas al mi vojaĝi al kongresoj kun mia amikino June Campbell. Survoje ni kuraĝigas unu la alian, parolante Esperanton!

LBE: Mi scivolas, ĉu vi havas tempon ankaŭ por ne-esperantaj aferoj.

ES: Esperanto okupas la plej grandan lokon en mia vivo sed mi interesiĝas ankau pri multaj aliaj aferoj, ekzemple muziko: mi pianludas, ĥore kantas en diversaj preĝejoj — mi mem estas kvakero — kaj ankaŭ kun loka societo 'Gilbert kaj Sullivan'. Mi membras en t.n. legado-grupo kaj kunkampanjas por refunkciigi la fervojon inter Skipton kaj Colne. Plue mi laboras por starigi en mia komunumo arbaran enterigejon — angle woodland burial ground — kaj mi kontribuas al la manĝaĵo-servo 'pladoj-sur-radoj'.

LBE: Mi miras — kaj admiras!

ES: Nu, mi faras mian etan plejeblon. Klare neniu povas ĉion fari — sed rilate Esperanton mi diru al legantoj de La Brita Esperantisto: ne hezitu ekagi, sed samtempe pacienciĝu kaj, super ĉio, ĝuu la trezoron, kia estas Esperanto.

LBE: Edith, koran dankon pro la intervjuo. Mi deziras al vi feliĉon, sukceson kaj ĝojon en ĉiuj viaj iniciatoj.

(Edith estis intervjuata en januaro 2002.)

Edith Sheldrick naskiĝis en 1929 en Barnoldswick, Lancashire, kie ŝi ankoraŭ loĝas. Ŝi havas tri infanojn, tri nepojn kaj du pranepojn, kiuj loĝas en Shetland. Ŝi laboris kiel kasistino en solicitora oficejo. En 1983 mortis ŝia karmemora edzo, Harry, post 33 'tre feliĉaj' jaroj da geedza vivo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2002.

<<  [953]  >>