Rekte al la artikolo

Plezura propagando

<<  [953]  >>

Aparta plezuro de la ĉiujara Mezlanda Esperanto-Tago okazanta komence de marto en Barlastono konsistas ne nur el partoprenado de ĉ. 25 lernantoj, ne nur agrabla etoso kaj elstara tagmanĝo, sed ankaŭ el la fakto, ke kunvenas samtempe grupeto de instruistoj pri fremdaj lingvoj. Jen taŭga momento por montri al profesiuloj, kiuj foje ege skeptikas pri la internacia lingvo, ke eblas ridi, ŝerci kaj jes eĉ komuniki per Esperanto — momento, kiun perfekte kaptis membroj kaj de komencanto-grupo (gvidata de Ann Morse-Brown) kaj de progresanto-grupo (gvidata de Paul Gubbins).

Dum la komencantoj atakis afiksojn kaj kunmetis siajn unuajn frazojn en Esperanto, la progresantoj cerbumis i.a. pri Monato-artikolo kaj pri kvizo. En la fotoj, de maldekstre: Sheila Brazier, Liz Thrasher kaj Viv O'Dunne atentas la lingvajn konsilojn de sia instruanto (dekstre), Ann Morse-Brown; kaj Chad Brown kaj David Hill profundiĝas en tiklaĵoj de la Monato-teksto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2002.

<<  [953]  >>