Rekte al la artikolo

Du triboj: ĉeroka kaj majaa

<<  [953]  >>

David Thornell

Jen la dua el tri prelegoj prezentitaj pasintjare en Dunblane. La unua prelego aperis en La Brita Esperantisto en aŭtuno 2001. La fina aperos en la venonta numero.

Ĉi tiu prelego temas pri du tipaj triboj: unu el la nordo kaj alia el la sudo. La unua estas la ĉeroka; la dua, la majaa. Ĉerokoj kaj majaoj estas ambaŭ antikvaj popoloj, iel ankoraŭ ekzistantaj, sed kies ekzistoj frape kaj respektive spegulas la historian kaj kulturan sortojn de indianoj en la du Amerikoj.

Jen tri mitoj kaj tri veroj pri la ĉerokoj:

Mito: ĉerokoj venis el la nordokcidento de Usono;
Vero: ili venis el la sudoriento.

Mito: ili estas nomadoj;
Vero: ili estis kultivistoj.

Mito: ĉerokoj ĉiam estis malriĉaj;
Vero: multaj estis riĉaj, eĉ laŭ usonaj normoj.

Ĉu vi rimarkis, ke oni preskaŭ neniam aŭdas eĉ historie pri indianoj en la sudo de Usono? En Virginio, jes — pro la tabako. Sed pli profunde suden, ne. Kial? Ĉu indianoj, eĉ pro multego da indianlingvaj loknomoj, tie ne ekzistis? Nu, ili tie jes ekzistis, kaj ŝajne la plej grava, granda kaj potenca praloĝantaro de tiu granda regiono estis ĝuste la tribo ĉeroka.

Kiuj do estis la ĉerokoj? Ili estis irokeza popolo loĝanta en Virginio kaj la Karolinoj, en Tenesio, Georgio kaj Alabamo, kaj evoluanta dum longa tempo ĉirkaŭ montaroj, kiel la Alegenoj kaj Apalaĉoj. Tiu estis la sola sudorienta tribo, kiu parolis irokezan lingvon; la ceteraj irokezoj restis en Novjorkio kaj Kanado. Tamen, ĉi tio aplikas kompreneble nur al antaŭkoloniaj ĉerokoj.

Ni rigardu unue la sociajn kaj kulturajn aspektojn de la tiamuloj, kaj poste ties historion, kiel fremduloj en la propra lando — alivorte, inter la kolonianoj kaj usonanoj. Demografie, la ĉerokoj dividiĝis en sep grandajn klanojn. Ĉiu vilaĝo enhavis 350 ĝis 600 loĝantojn, inter kiuj troviĝis anoj de ĉiu klano. La socio estis ekzogamia; kaj la genealogio laŭpatrina. Tio estas: samklananoj ne rajtis geedziĝi; kaj edzo kutime loĝis kun la familio de sia edzino.

Kvankam oni ĉasis bestojn kaj kolektis plantojn, la ekonomio estis plejparte agrikultura. La metodo krei kampon jenis: unue senŝeligu arbaron; due bruligu ĝin. Rezultis el tio tereno preta por semi ĉefrikoltaĵojn, nome maizon, melopepon kaj fabojn.

Korvego

La politiko estis tute vilaĝa afero. Ĉiu vilaĝo staris sendepende, tamen interne regis du apartaj sed komplementaj estraroj, la ruĝa kaj la blanka. La ruĝa regis dum milito; la blanka dum paco. Ambaŭ havis propran ĉefon, deputiton kaj klanestran konsilistaron. La blanka ĉefo, kiu ne heredis sian postenon, kaj kiu grandparte respondecis pri terkultivado, regis helpe de religiaj oficistoj, inkluzive de t.n. parolanta ĉefo, de pliaĝula konsilistaro kaj de ĝeneralaj adjunktoj. La alia elektita vilaĝestro nomiĝis korako — t.e. korvego — aŭ ruĝa militĉefo, kiu respondecis pri militorganizado kaj militiro. Lia ruĝa registaro konsistis aldone el standardisto, militoratoro, kuracisto kaj pastraro.

Bildo

Kiam vilaĝo pasis de milito al paco, aŭ inverse, la transiro de ruĝa al blanka registaro estigis ceremoniojn. Efektive, ritoj ĝenerale gravis ĉe la ĉerokoj. Ekzemple, antaŭ ol foriri batali, la militistoj fastis, tutnokte dancis kaj observis tabuojn. Analoga kaj plurtaga mempurigado okazis postbatale. Eĉ ĉe sporto, kiel la poŝbastonludo, partoprenantoj observis kvazaŭmilite severajn ritaron kaj disciplinon.

La plej gravajn ceremoniojn tamen partoprenis la tuta komunumo. Jen do la aŭtuna verdmaizo, aŭ rikoltfesto, kaj la nova fajro, aŭ novjarfesto. Ambaŭ ĉiujare celis harmonion inter vilaĝanoj kaj forpelon de interna malakordo. Tiuj festoj daŭris tri semajnojn: dum tiu tempo necesis interalie festeni, ritbani kaj rebruligi la sanktan kaj eternan fajron en la konsilejo. La konsilejo estis domo simila al la aliaj en la vilaĝo — kun rektangula ŝtipframo kovrita per ligno, arboŝelo aŭ teksaĵo siavice tegita de argilo kaj tero.

Kulturo kolonia kaj postkolonia

La amasa alveno de eŭropanoj kompreneble ŝanĝis ĉion ĉe la ĉerokoj. En la frua kolonia periodo, ili senpreme multon de la alvenintoj kulture pruntis. Ekzemple, ili komencis konstrui ŝtipkabanojn, laŭ la modelo de la kolonianoj. Baldaŭ la plejmulto da ĉerokoj loĝis en tiaj domoj, anstataŭ en la proprastilaj. Post enkonduko de la ĉevalo, ĉerokoj ekuzis tiun kiel laborbruton — kio alportis gravan profiton, aparte ĉe agrikulturaj entreprenoj. Kial? Tial, ĉar antaŭe, la sola indiana hejmbesto estis la hundo.

Post la revolucio en Usono, kaj en la 19an jarcenton, la ĉerokoj pli kaj pli bieniste sukcesis, ĝuste per eŭropaj metodoj. Multaj el ili ekstarigis grandbienojn. Pro sia daŭra riĉiĝo, ili posedis pli ol milo da negraj sklavoj. El tiuj proprietuloj, kelkaj estis miksrasuloj — t.e. indianoj, kvankam parte eŭropandevenaj. Kutime edukitaj en vere usonaj lernejoj, tiaj ĉerokoj ofte plialtiĝis tra la propra politika hierarĥio ĝis postenoj de vera potenco inter indianoj.

Unu mikrsasulo nomiĝis Sekvojo. Li kreis por la ĉeroka lingvo (kiu estas, parenteze, polisinteza lingvo) tute originalan skribsistemon, en formo de silabaro. Tio okazis en 1821: tuj evoluis nova tamen indiĝene ĉeroka literaturo. Tiel do ŝanĝiĝis en tiuj tempoj la triba kulturo. Tiaĵoj estis pli-malpli tolereblaj, sed sekvis teruraĵoj.

Verdire post la revolucio en Usono la historio — ne la kulturo — de la tribo videblas kiel teroro. Antaŭe — de 1700 ĝis, ni diru, 1775 — la teritoria problemo estis jena: pro senĉesa antaŭeniro de la kolonia landlimo la ĉerokoj decidis renversi sian vilaĝopan politikon kaj centralizi sin en unu ŝtaton. Konserviĝis la ĝenerala modelo de la ruĝa registaro, kvankam plej potencaj postenoj apartenis al pastroj. Tiuj devigis siajn militistojn efikigi serion da traktatoj inter la nova tribŝtato kaj la kolonio Sud-Karolino, por ke neniu ĉeroko ataku iun kolonianon. La indiana estraro agis tiel, ĉar gi bone sciis, ke la sudkarolinanoj ne hezitus kontraŭataki ĉiujn ĉerokojn — ĝuste kiel ili averte promesis. Reprezalio tia, pro la pafkapablo de la blankuloj, povus facile frakasi la tutan tribon.

Skismo

Tiu ĉi situacio restis stabila ĝis la revolucio. El la ĝenerala ĥaoso de tiu konflikto rezultis unuflanke la forviŝo de amaso da ĉerokaj vilaĝoj, aliflanke la enfluego de amaso da bienavidaj kolonianoj. Por savi sin kontraŭ ekstermo, la Ĉeroka Nacio en 1782 formale pledis al la estiĝanta Usono por paco. Sed interna skismo efektive ĉesigis la centralizitan tribŝtaton. La ĉerokoj, kiuj ne partoprenis en la pacpledo, formis disidentan partion. Tiu ĉi partio, tutmilitista, transloĝiĝis al regiono inter Georgio, Alabamo kaj Tenesio, ĉirkaŭ la nuna Chattanooga. Dek jarojn poste ĝin finvenkis la ĵus estiĝintaj usonanoj.

Malgraŭ tiu ĉi malvenko, la ceteraj ĉerokoj daŭre penis sin regi. Tamen, post la skismo, ili dufoje ŝanĝis la formon de sia registaro. Unue regis blanka ĉefo kun konsilistaro de pliaĝuloj. Poste, en 1820, kreiĝis respubliko konstitucia laŭ la modelo de la nova usona registaro. Nek unu nek la alia bone ŝirmis la tribon. Kial? Ĉar baldaŭ oron oni malkovris meze de la ĉerokaj landoj. La registaro de la gubernio Georgio premegis la tribon, ke tiu forlasu siajn landojn — por ke usonanoj posedu la oron. Multaj ordinaraj civitanoj helpis forigi la indianojn.

Rezultis en 1831 formalaj peticio kaj proceso, nome Ĉeroka Nacio kontraŭ Georgio. La Ĉeroka Nacio ne sukcesis. Eĉ pli malbone la usona kongreso kvar jarojn poste ratifikis fraŭdan Traktaton de New Echota, kiun subskribis nur minoritato da ĉerokoj. Tiu ĉi traktato donis al Usono ĉiujn ĉerokajn hejmlandojn.

Alvenis en 1838 sep mil usonaj soldatoj por realigi la traktaton kaj forigi la ĉerokaron gis Oklahomo, kiu tiam nomiĝis simple Indiana Teritorio. Tiel 14 000 cerokoj ekiris laŭ la konata pado de larmoj. Survoje mortis kvar mil, dum alia milo eskapis. Tiuj ĉi lastaj fuĝis en montaron inter Tenesio kaj Nord-Karolino. Tie, mirakle, ili regajnis proksimume 50 000 el la sep milionoj da akreoj, kiujn ili antaŭe perdis. Tiu ĉi loko estas nun la Orientĉeroka Rezervejo Federala.

Atinginte Oklahomon, la cetero de la tribo dividiĝis denove en du partiojn: unuflanke, minoritato konsistanta el la 'malnovaj setlintoj', kiuj volonte tien transloĝiĝis antaŭ la Traktato de New Echota; kaj aliflanke la plimulto konsistanta el la postaj deportitoj, kiuj nomiĝis Ĉeroka Nacia Partio. La usona registaro, precipe la usona armeo, dum longa tempo subtenis nur la minoritaton. Tamen la du partioj finfine akordiĝis: la hodiaŭa ĉeroka tribo ŝajne ĝuas profundan unuecon.

Majaoj

La majaoj iam loĝis en Gvatemalo, Honduraso, Salvadoro, Belizio kaj suda Meksikio. Notindas, ke post 1970 preskaŭ ĉiu supozo pri tiu ĉi popolo renversiĝis. Tiom multnombraj estas tiuj antaŭaj konjektoj, ke ĉi tie ne eblas ĉiujn listigi; sed tri el la ĉefaj jenas:

  • la majaa civilizacio ne longe daŭris;
  • ĝia postklasika epoko estis tute dekadenca;
  • majaoj estis izolitaj de aliaj triboj.

Tamen sufiĉas la mitoj. Jen veroj, malkovritaj de arkeologoj dum la pasintaj 30 jaroj:

  • la majaa civilizacio daŭris preskaŭ du jarmilojn;
  • ĝia postklasika epoko plenis je sukcesoj ekonomiaj kaj politikaj;
  • aliaj triboj multe influis majaojn.

Unue priskribendas la antaŭkolonia kulturo — precipe la klasika ĉ. 700 p.K. Kial la klasika? Simple pro tio, ke ekzistis majaoj, almenaŭ pramajaoj, en la sama regiono ekde 9000 a.K., la prelego fariĝus tro longa. Nepras koncentriĝi pri la plej karakteriza epoko.

Konvenas konsideri kvar elementojn de la tiama kulturo:

  • religio, mitologio, kosmologio;
  • kalendarologio, astronomio, matematiko;
  • arkitekturo, arto, estetiko;
  • skribsistemo, literaturo, historio.

Antaŭ ĉio staris religio. Ĝi gvidis ĉion, ĉiel. Majaa socio estis ne nur teokratio: estis nenia divido inter religia kaj nereligia vivoj. Ekzistis unu tutreligia vivo. La kredsistemo estis politeisma: montriĝas ĉie la influo de dioj, montriĝu ĉie diara adorado. Ritoj estis diversaj, de preĝado ĝis homa buĉofero. Kelkaj ritoj estis teruraj, ekzemple mutilado de la lango. Danke al la dioj, la plejmulton faris inter si mem la pastraro.

La plej komplika aspekto de la religio estis ties mitologio kaj kosmologio. Estis tiom da gedioj, posedantaj tiom da formoj. Ekzemple: Ix Chel, inter aliaj diino kaj de la luno kaj de la akuŝo, posedis plurajn malsamajn formojn ja nur kiel luno-diino. Cetere la diaro rekte rilatis al tero kaj ĉielo, al vetero kaj sezonoj. La majaa mitaro do servis por klarigi genezon kaj ciklon de mondo kaj universo. Ampleksan kosmologion tian oni ne povis apartigi de konceptoj pri tempo kaj tempordigo.

Ne surprize: plia manifestiĝo de tiu ĉi religia kosmologio aperis en la majaa kalendaro. La kalendaro prezentis kroman rangordon de la dioj. Ĉiu jaro, ĉiu monato, eĉ ĉiu tago havis sian propran dion. Kaj, same kiel aliaj adorsistemoj, la metodo por rekoni, kompreni kaj adori tempodiojn tre kompleksis.

Astronomoj

La plej komplika aspekto de la kalendaro tamen ne estis la religia, sed la scienca flanko. Verdire la majaa kalendaro superis tiun de la tiama Eŭropo. La majaa konsistis el 365 tagoj kaj baziĝis sur ĉielaj observoj kaj kalkuloj tiel precizaj, ke eĉ hodiaŭaj astronomoj apenaŭ povas kredi ilian ĝustecon. Inter siaj multaj malkovroj la majaoj sukcesis prognozi eklipsojn sunajn kaj lunajn. Krome ili ege detale notis movadojn de la luno kaj de la planedo Venuso. Ju pli generacio de astronomoj observis, des pli ĝiaj posteuloj astronomion progresigis, ĝis la invento de kalendaro tiel ekzakta.

Ne gravis, ke la majaa astronomaro estis pastraro. Matematikon, sur kiu baziĝis la jarkalkulado, oni konsideris kroman elementon de la adorado. Malgraŭ tio, matematiko servis kiel fundamento por multege da aferoj — pere de gi la majaoj povis kalkuli je ciferoj ĝis milionoj. La nombra bazo estis ne 10, sed 20. Pro tiu ĉi kalkulsistemo la majaoj ĝuis precizecon, ĉu teorian, ĉu praktikan, cele ne nur al kompreno de la ĉielo sed ankaŭ al konstruado sur la tero.

Bildo

Verŝajne en la majaa civilizacio plej frapas kaj imponas arkitekturo, pro tio, ke la majaoj emis malgraŭ la ĉiea gangalo grandskale konstrui. Des pli mirinde, ke ili rompis, tranĉis kaj skulptis siajn ŝtonojn per ŝtonaj, ne metalaj iloj. Ĝuste tiel ili kreis multajn urbegojn kaj multegajn urbojn. Unu el tiuj estis la urbego Tikal. Tie loĝis centre proksimume 10 000 homoj, kun ĉirkaŭe pliaj 40 000. La centro okupis ses kvadratmejlojn; la cetero, 24. En la urbocentro staris pli ol 300 ĉefkonstruaĵoj kaj 30 monumentoj, por ne mencii ceterajn domojn kaj aliaĵojn kaj en kaj ekster la centro. Tikal, troviĝante inter la malaltejoj de Gvatemalo, enhavis tipan placegon, ĉirkaŭatan kaj vojligitan de temploj (44 ĝis 64 metrojn altaj), plurpalacan akropolon, ludpilkkorton kaj diversajn aliajn konstruaĵojn. Interese: la temploj mem situis propre nur je la pintoj de grandegaj piramidoj, kiuj kuŝis nur kiel bazoj. La jam menciitajn ŝtonojn, el kiuj oni konstruis ĉion, oni zorge preparis por posta gipsado kaj farbado.

Kompreneble, majaaj artaĵoj spegulis la antaŭdiritan emon al detaleco kaj komplikeco. Neniel mankis temoj aŭ medioj ĉe la artistoj, kies desegnaj imagoj kaj aplikoj estis samtempe vastaj kaj profundaj. Inter la diversaj ĝenroj estis la skulptarto, keramiko, pentrado, murpentrado, juvelfarado kaj tapetteksado.

Bunteco

Estetike, la majaa kulturo estis tutarta kaj ĉiel plibeligema. Kien ajn oni rigardis, tie troviĝis artaĵo, ĉu eta aŭ ega. Ĉion utilan oni buntigis; ĉion buntan oni utiligis. Tio, kion oni ilustris, grandparte kaj antaŭvideble temis pri la diaro, sed ankaŭ pri la majaoj mem. Do multkoloraj scenoj pri iliaj socio kaj kulturo aperis ĉie — sur dommuroj internaj kaj eksteraj. Tia bunteco montriĝis eĉ sur la plafonoj de la palacoj. Kie ajn staris majaa artaĵo, videblis delikata lerteco je detaletoj kaj metimetodoj. Kaj memorindas, ke nenio estiĝis per instrumentoj feraj aŭ similaj — sed male, per rokaj.

Tia lerteco ĉe arto kaj scienco bezonis pli ol volo kaj energio por sukcesi kaj progresi ĝis tiu grado. Pri pli ol parola transdono de saĝeco temis, pri pli ol ioma kreemo. Tiom da informo pri mondo kaj ĉielo, pri tempo kaj kosmo, dependis de io aldona. Tio estis skribsistemo, kiun la majaoj ja posedis. Sen skribsistemo, ili povintus nek akiri tiom da scioj pri tiom da aferoj nek ĉiel ilin pliprecizigi.

Majaoj skribis hieroglife, kaj iliaj hieroglifoj aperis ne nur en libroj, sed ankaŭ sur muroj, potoj kaj monumentoj. Kvankam ekzistis amaso da libroj — aŭ pli ĝuste, kodeksoj — tamen nur tri restis post la invado de la hispanoj, kiuj detruis ĉiujn aliajn. Tiujn, kiuj restis, kreis la astronomoj; kaj eĉ la nuntempaj sciencistoj miras pri la enhavoj. Kompreneble, preskaŭ nenia literaturo eskapis la hispanojn, kvankam oni scias, ke la majaa literaturo estis ampleksa. Sed pro tiu ampleksa pereigo de skriboj, la plimulton da piktogramoj oni ankoraŭ ne deĉifris.

Almenaŭ sufiĉe da monumentoj travivis la invadon, kaj sur ili kuŝis sufiĉe da skribaĵoj pri la historio de la socio. Ĝis antaŭnelonge arkeologoj kredis, ke tiuj monumentoj — konataj kiel steleoj — prezentis informojn kalendarajn, matematikajn k.t.p. Lastatempe, tamen, oni eksciis, ke ili estas kovritaj de skriboj pri la propra historio — pri dinastioj, rilatoj inter la diversaj majaaj urboj, kaj pri gravaj ŝanĝoj ĉe la civilizacio.

Transjarmila historio

Fakte ne tre facilas prezenti la historion de la majaoj, ĉar ĝi etendiĝis inkluzive de sia prahistorio trans 11 jarmiloj. Montriĝas tiom da fazoj, ke indas unue ilin bloke listigi. Jen do simpligita skemo konsistanta el kvin epokoj:

  • praa: 9000 - 2500 a.K.
  • antaŭklasika: 2500a.K. - 300 p.K.
  • klasika: 300 - 1000 p.K.
  • postklasika: 1000 - 1520 p.K.
  • hispankolonia: 1520 kaj poste

Pri la praa epoko, kiam pramajaoj loĝis ĉe la marbordo de Belizio ekde 9000 a.K., oni ne multon scias, krom tio, ke ili iom post iom transiris de ĉasado kaj plantkolektado al agrikulturo. La sekva antaŭklasika epoko trione divideblas. Dum la frua periodo (2500 — 900 a.K.), homoj ekloĝis ene de norda Belizio en konstantaj loĝejoj. Ili jam malsovaĝiĝis plantojn kaj faris potojn. En la meza periodo (900 — 300 a.K.), oni komencis komerci inter altejoj kaj malaltejoj, konstrui monumentojn kaj ceremoniajn centrojn, kaj etendi sin multurbe kaj multnombre. La socio ankaŭ tavoliĝis en du klasojn, kun eta elito el regantoj kaj pastroj, plus grandega kamparanaro, kiu subtenis tiun eliton per kultivado. Inter 300 a.K. kaj 300 p.K., en la malfrua periodo (t.e. tuj antaŭ la klasika), ekaperis piramidoj kaj aliaj tiaj projektegoj, kiuj iĝis firma fundamento por la klasika civilizacio. Samtempe pli kaj pli da kultivistoj forlasis la kamparon por iĝi komercistoj, burokratoj kaj metiistoj en la urboj.

La klasika epoko jam estas esplorita: tiam, de 300 ĝis 800 p.K., floradis ĉio. En 700 p.K., en la malaltejoj de Gvatemalo, centro de la Malnova Imperio, loĝis pli ol miliono da majaoj. Tie kaj aliloke, influoj de aliaj popoloj kaj landoj eniris la civilizacion, ekzemple per reganto de la gvatemala urbŝtato Tikal; reganto, kiu venis origine el centra Meksikio kaj eniris la plej potencan familion per edziĝo. Venis kun li multe da kulturo el la nordo.

Sed dum ĉio en la civilizacio multiĝis, diversiĝis kaj komplikiĝis, kreiĝis streĉoj je ĉiu flanko de nun vasta urboreto. Ju pli la potenco de aristokratoj kaj burokratoj pliiĝis, des malpli eblis moviĝi tra la klasa tavolaro. Kvankam kreskis interurba komerco, tamen kreskis ankaŭ interurbaj militoj. Sennombrajn solvojn oni elpensis por sennombraj problemoj — agrikulturaj ĝis astronomiaj — sed finfine tro da problemoj malfortigis la majaan mondon.

Senrada

Efektive, la klasika epoko inkluzivis apartan periodon, nome la finklasikan (800 ĝis 1000 p.K.). Tiam disfalis la klasika civilizacio pro internaj kaj eksteraj kaŭzoj, pri kiuj neniu arkeologo estas certa — krom tio, ke kelkaj sendube rilatis al vivtenado de tiom da homoj. Dum la finklasika periodo translokiĝis la centro de potenco al Jukatano, la tiel nomata Nova Imperio. Sekvis plua supreniro de la komercistoj, precipe tiuj, kiuj utiligis kanuojn por transporti varojn: la majaa civilizacio estis senrada.

Tamen inter 800 kaj 900 p.K. ĉesis grandskala konstruado kaj altnivelaj arto kaj scienco. Cetere la plimulton de siaj urbŝtatoj la majaoj por ĉiam forlasis. La postklasika epoko — ekde 1000 p.K. — estis epoko ne de literaturo kaj arkitekturo, sed de amasproduktado kaj de pliboniga evoluo de ekonomiaj kaj politikaj sistemoj. Eniris alia influo el centra Meksikio, nome tiu de la toltekoj, kiuj konkeris Chichén Itzá kaj farigis tiun urbon la plej grava. De tie etendiĝis multo de la tolteka kulturo tra majaaj altejoj kaj malaltejoj. Sed post la 13-jarcenta detruo de la tolteka ĉefurbo Tula, norde de Meksikurbo, la potenco de la toltekoj inter la majaoj malpliiĝis. Pro tio, ankaŭ Chichén Itzá perdis sian potencon.

Poste aperis la fina elstara urbo de la majaoj, Mayapán. Ĝi estis ĉirkaŭmurigita urbego enhavanta 12 000 logantojn. Ĉar ĝi situis meze de nefekunda grundo, oni devis importi manĝaĵojn. Tial ĝi starigis ampleksajn komercajn ligojn kun landoj proksimaj kaj malproksimaj. Dume oni vidis, ĝis iu grado, finon de absoluta regado de elitaj pastraroj — kaj kreskon je potenco de nova, komerca elito kun propra kaj malsama kulturo. Ties restaĵoj ne tiel bone konserviĝis, kaj do ne tuj impresis la pli fruajn arkeologojn.

Mayapán mem disfalis meze de la 15a jarcento, kaj en la venonta venis hispanoj. Ĉiu bone scias, kio tiam okazis. La altejojn ili konkeris dum la 1520aj jaroj; Jukatanon ili ekregis du jardekojn poste. La hispanoj estis venintaj por eltrovi oron kaj, dum ili serĉis, ili senkapigis la majaan socion per tio, ke ili anstataŭigis la indiĝenajn altklasojn per si mem, kaj tiel ĉion gajnis, inkluzive de la detruo de la majaa civilizacio.

Malgraŭ tio pli ol du milionoj da homoj nun parolas unu el ĉirkaŭ 25 ĉefaj lingvoj de la majaa familio. Tiuj homoj ankoraŭ loĝas en la malaltejoj de Gvatemalo kaj suda Meksikio, kaj ankaŭ en la norda parto de la Jukatana Duoninsulo. Tamen, krom la lingvo, restas ne multo de la iam impona kulturo de iliaj antaŭuloj.

Konklude

Jen do du triboj: la ĉeroka kaj la majaa. Unu, kiu perdis sian historion; alia, kiu perdis sian kulturon. Tio estas eble troiga ĝeneraligo sed sufiĉas por distingi la ĉerokojn, kiuj preskaŭ malaperis, disde la majaoj, kies kamparanojn la hispanoj permesis vivi kaj indiĝene paroli — kvankam sub premo de kolonia civilizacio.

Kio pri la estonteco? Ĉe la malmultnombraj cerokoj oni antaŭvidas daŭran strebadon por konservi la tradician kulturon. Inter la multnombraj majaoj ne eblas retrovi aŭ revivigi ĝian eliton, kiu tute kaj subite forvaporiĝis antaŭ duonjarmilo. Tamen, iom de la popola kulturo restas, eĉ se miksita kun la hispana.

En la tria prelego ni vidos, kio okazos ĉe la du triboj — ĉu kun, ĉu sen nia helpo, tamen ĉiaokaze kun nia kompreno.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2002.

<<  [953]  >>