Rekte al la artikolo

Por pli vasta komunumo

<<  [953]  >>

Kial finfine mi devus aliĝi al:

Bildo

Ĉi tiu paĝo, kiel ĝi aperis en la papera revuo.

  • la loka Esperanto-klubo
  • la nacia landa asocio
  • la asocio de mia fako aŭ hobio
  • Universala Esperanto-Asocio?

Ekzistas almenaŭ du bonaj kialoj.

  • La Esperanto-asocioj je ĉiuj niveloj laboras por pli bona mondo, por mondo sen lingva kaj kultura diskriminacio, unuvorte ili laboras por 'lingva demokratio'. Se vi opinias, ke tiu estas bona celo, vi certe volas subteni ilin. Aliĝante al via loka klubo aŭ al la nacia, faka aŭ monda asocioj (eventuale eĉ al ĉiuj tiuj), vi estos parto de tiu tutmonda Esperanto-movado, kiu de pli ol unu jarcento laboras por homaj lingvaj rajtoj je ĉiuj niveloj, kaj provas konvinki la mondon, ke ankaŭ en la lingva-kultura kampo justeco valoras pli ol forto.
  • Samtempe vi eble ŝatas esti parto de la komunumo, kiu parolas la internacian lingvon Esperanto. Vi eble ŝatas renkonti aliajn parolantojn de Esperanto, vi ŝatas aĉeti librojn en Esperanto, vi ŝatas vojaĝi al fremdaj landoj kaj koni ties loĝantojn kaj eventuale eĉ esti gastigata de lokaj esperantistoj. Ĉion ĉi la membroj de Esperanto-asocioj faras tute nature, ĉar ili estas daŭre informataj pri la revuoj, la libroj, la kongresoj, la ret-listoj kaj la ret-paĝoj, la korespond-anoncoj kaj la vojaĝ-eblecoj.

Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando; tel. +31 10 436 1044; fakso +31 10 436 1751; retpoŝto uea@inter.nl.net; TTT www.uea.org.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2002.

<<  [953]  >>