Rekte al la artikolo

Will Green, 1911-2003

<<  [954]  >>

Bildo

Forpasis la 7an de januaro 2003 Will Green (Vilĉjo Verda), iama honora sekretario de Esperanto-Asocio de Britio kaj vicprezidanto de la Londona Esperanto-Klubo. Anstataŭ funebra servo — Will donacis sian korpon al medicina esplorado — renkontiĝis amikoj en Mottingham, Londono, omaĝe al lia memoro kaj al vivo plena kaj riĉa.

Will Green estis instruisto ĉe porknaba lernejo en Leeds kaj ankaŭ fotoĵurnalisto. Lia entuziasmo rilate Esperanton senlimis: li havis profundajn konojn pri Esperanto kaj, kiel instruisto, lerte scipovis kapti la intereson de kursanoj.

Ankaŭ per magio li varbis por Esperanto: li estis amatora magiisto kaj kunfondinto de MIRo (Magia Internacia Rondo — nomo, kiun li elpensis). Aliajn talentojn li posedis: li estis muzikisto, pentristo kaj verkisto. Almenaŭ unu poemo fariĝis kanzono (vidu la Kajto-kolekton Tohuvabohuo).

Esperanto perdis unu el siaj plej fervoraj kaj plej kapablaj adeptoj. La Brita Esperantisto etendas siajn profundajn kondolencojn al liaj familianoj.

PG (laŭ interretaj fontoj)

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2003.

<<  [954]  >>