Rekte al la artikolo

Pripensu vian devon

<<  [954]  >>

Katelina Halo

La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. SAT: Paris 2002. 1268 paĝoj. ISBN 2-9502432-5-8. Prezo ĉe Flandra Esperanto-Ligo: EUR 70.

Inde recenzi ĉi tiun verkaĵon povus nur teamo tiel granda kaj tiel sperta kiel la verkinta teamo (preskaŭ 100 kunaŭtoroj kontraŭ 60 de 1970). Mi esperas tamen, ke ne tiel spertaj legantoj akceptos provon de ne tiel sperta recenzanto.

Unue ni komparu la grandecon de la antaŭa eldono kaj de ĉi tiu. Surprize, la nova havas malpli da paĝoj, 1268 kontraŭ la antaŭaj 1300; mankas la 74 tabeloj kaj platopaĝoj; sed la nova litertipo estas iomete malpli granda. Tiuj ŝanĝoj permesas aldonaĵojn: novaj artikoloj aperas; malnovaj artikoloj mencias novajn kunmetaĵojn; la enkonduka materialo estas pli riĉa. Ĉi tion ni rigardu.

Paĝoj 2-17 ripetas la enkondukajn paĝojn de 1970: la liston de la tiamaj kunlaborantoj, la klarigojn de Waringhien, ktp; malŝpara lukso eble, sed malavara omaĝo al la forpasintoj. Sekvas novaj ekvivalentoj: kunaŭtoroj de la nova eldono, ĝia historio ekde 1990, analizo de problemoj, kiuj prezentis sin post 1970, kiel inaj nomoj, geografiaj nomoj, kunmetaĵoj, transitiveco kaj netransitiveco, neoficialaj vortoj (la redakcio malaprobas la terminon 'neologismoj'). Paĝoj 34-39 uzas kiel kanvason la malnovajn paĝojn xxxi-xxxvii, 'aranĝo de la vortaro', sed kun aldonaĵoj; kelkaj vinjetoj estas redesegnitaj aŭ tute anstataŭigitaj; la listo de aŭtoroj aŭ fontoj ofte citataj, krom tiuj de 1970, enhavas pli ol kvardek novajn, ekde Baghy ĝis Carr.

Bildo

kampo

Nun ni elektu eksperimente apartajn artikolojn. Jen nova surprizo: ni trovas malmultajn, kiuj ne estas ŝanĝitaj, se ne ĝisfunde, almenaŭ detale! Ekzemple: en la ŝajne simpla artikolo kampo, 'magneta kampo' kaj 'elektra kampo' ne plu troviĝas kiel uzoj de la senco 4, sed, pli klarigitaj, de nova senco 7, kiun sekvas novaj sencoj 8 kaj 9. La ŝajne fundamenta vorto ĉu ne plu estas 'demanda adverbo' sed 'demanda partikulo'. Kaj la ne tre kontentiga artikolo pudingo tute reverkiĝis por apartigi 'kristnaskan pudingon'. Oni komprenas, ke por tasko tiel detala necesis 12-jara laboro de la 100 kunlaborantoj.

Specialistoj okupis sin pri 'familiaraj kaj vulgaraj terminoj'. Tiuj specialistoj ŝajnas iom konservativaj. Mi trovas ĝisi, sed ne 'ĝis la!' aŭ 'ĝis!'. Estas nenio pri -intus, pri 'stas, pri 'bonvolu do', kaj neniu averto kontraŭ la angla ellaso de 'ĉu?' je la fino de simpla demando, aŭ kontraŭ la usona uzo — ofte asertata internacia — de 'OK' (por mi oke signifas 'en la oka loko'!). Male, jen ĝenerala kaj profunda modernigo: pluraj malnovaj gramatikaj terminoj malaperis, aŭ aperis nur en dua loko aŭ inter krampoj: -int/, antaŭe 'sufikso de la aktiva preterita participo', estas nun 'sufikso prezentanta la plenumanton de procezo post ties plenumiĝo…'

Ĝis kiu punkto vortaro devas solvi ne nur semantikajn sed ankaŭ gramatikajn problemojn? Oni rimarku, ke por multaj progresantoj vortaro estas la sola konsultebla helpilo; multaj ne posedas alian konsultlibron, multaj eĉ ne kapablas analizi siajn problemojn en gramatikaj terminoj, por ke la Plena Gramatiko povu helpi. La artikolo transitiva estas unu inter la maloftaj, kiuj nun malpli longas ol antaŭe; oni devas serĉi en apartaj artikoloj, ĉu kaj kial difinitaj verboj povas aŭ ne povas ricevi objekton.

Konklude, ĉu oni aĉetu la novan PIVon je kosto de ĉirkaŭ £42? Se eble, jes. Rimarku, ke oni pagos nur la simplan valoron de la libro — kaj kiel kalkuli tion? Oni kontribuos ankaŭ al la kosto por aliaj kaj por la tuta movado: ju malpli da ekzempleroj vendiĝos, des malpli el la eldona kosto pagiĝos. La verkinto de ĉi tiu recenzo, kiu ne ricevis recenzan ekzempleron sed prunteprenis tiun, kiun aĉetis amiko, serioze nun pripensas sian propran devon.

Katelina Halo, emerita lekciisto pri la franca, loĝas en Oksfordo. Ŝi estas sekretario de Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF) kaj en 2002 pro sia multflanka laboro por Esperanto estis nomumita honora membro de UEA.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2003.

<<  [954]  >>