Rekte al la artikolo

Bone aŭgura inaŭguro

<<  [954]  >>

de la nova ĉefsidejo en Barlastono

Apenaŭ kredeblas, ke organizantoj de la inaŭguro de la Esperanto-Domo en Barlastono unue timis, ke nur deko da homoj partoprenos la ceremonion. Efektive, dum la tritaga evento, plenplenis Wedgwood Memorial College: la tagon de la inaŭguro mem (la 17an de septembro 2002) venis eĉ pli da gastoj, inkluzive de la pola ambasadoro en Britujo, d-ro Stanislaw Komorowski, la lordurbestro de Stoke-on-Trent, magistratano Ellis Bevan, kaj la direktoro de edukado en Stoke-on-Trent, s-ro Nigel Rigby.

Estis la lordurbestro, kiu tranĉis verdan rubandon (vidu foton en la kovrilpaĝo) ekster la nova sidejo de Esperanto-Asocio de Britio kaj deklaris malferma Esperanto-Domon, konstruaĵon entenantan ne nur novan EAB-oficejon sed ankaŭ tri luksajn dormoĉambrojn. La ĉambro-nomoj honoras tiujn, kiuj pleje kontribuis al Esperanto kaj en kaj ekster Stafordŝiro: Horace Barks, Marjorie Boulton kaj William Auld.

Alia eminentulo en Barlastono estis la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, profesoro Renato Corsetti, kiu senvualigis ŝildon sur la ekstera muro de Esperanto-Domo. En sia festparolado Corsetti substrekis la gravecon de la brita movado en internaciaj rondoj: ke ekzistas stabila brita asocio, atentigis Corsetti, subtenata de kiel eble plej multaj angleparolantaj esperantistoj, fortigas la argumentojn de tiuj en Bruselo, kiuj batalas kontraŭ lingva diskriminacio en la Eŭropa Unio.

Finiĝis la ceremonio per arboplantado kaj fest-bufedo: gratulindas la stabanoj ĉe Wedgwood Memorial College, kiuj preparis tiel abundan kaj frandindan pladaron kaj kiuj dum la tuta posttagmezo deĵoradis, afable servante ne nur manĝaĵojn sed ankaŭ trinkaĵojn. Menciindas ankaŭ la ĝardenistoj kaj tiuj, kiuj ekstere laboris, por beligi la ĉirkaŭon de Esperanto-Domo.

Bildo

Partoprenis invititoj kaj aliaj en Barlastono ne nur historian eventon (la inaŭguro okazis preskaŭ precize 100 jarojn post fondo de la unua Esperanto-grupo en Britujo — tiu en Keighley) sed ankaŭ buntan, kulturan programon. Aŭdiĝis multe da muziko: Mikaelo Seaton premiere ludis per aldviolono sian adaptaĵon de la kimra Tra la tuta nokt', kaj membroj de la stafordŝira junulara bekfluta ensemblo ravis per vespera koncerto de renesanca muziko.

Prelegis John Wells pri 'Cent Jaroj de Esperanto en Britujo' kaj Máire McKay el Irlando pri 'Arboj kaj Homoj'.

Helga Rapley informis pri la franca Esperanto-centro La Kvinpetalo; Ian Fantom kaj Grahame Leon-Smith parolis pri 'Informado kaj Edukado', kaj Paul Gubbins gvidis traduksesion pri eltiraĵo el Harry Potter kaj la Ŝtono de l' Filozofo. Prelegis Renato Corsetti, kiu ankaŭ prezidis forumon pri strukturo de naciaj Esperanto-asocioj, kaj la honora bibliotekisto de EAB, Geoffrey King, respondis demandojn pri Biblioteko Butler.

La evento kaptis la atenton de lokaj kaj regionaj amaskomunikiloj: la birmingama televida stacio Central dissendis fine de sia fruvespera novaĵo-bulteno du-minutan raporton — ŝerce leĝeran sed neniel mokan — pri la inaŭguro, kaj Evening Sentinel, la ĉiutaga loka gazeto en kaj cirkaŭ Stoke-on-Trent, priraportis dufoje la eventon, inkluzive pli detale en sia dimanĉa, felietona eldono.

Krome la estro de Wedgwood Memorial College, d-ro Derek Tatton, intervjuiĝis en Radio Stoke kune kun Renato Corsetti.

Organizis la eventon — ĉefe — Jean kaj David Bisset, kiuj dediĉis sennombrajn horojn al realigo de sukcesa, prestiĝa kaj memorinda ceremonio. Al ges-roj Bisset — fakte, al ĉiuj, kiuj iamaniere kontribuis al la tri tagoj — ni ŝuldas niajn dankojn. Post nestabileco kaj necerteco en la brita asocio, inaŭguro tia aŭguras prosperon kaj bonon en la venontaj 100 jaroj de EAB.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2003.

<<  [954]  >>