Rekte al la artikolo

Temaro kaj genezo de la novelaro La Bato

<<  [954]  >>

Lena Karpunina

Prelego — iom reduktita — prezentita dum la 42a somerlernejo ĉe Wedgwood Memorial College, Barlastono (aŭgusto 2002).

Mia libro La Bato aperis en decembro 2000. Ĝi estas kolekto de 15 noveloj plejparte verkitaj por la belartaj konkursoj de Universala Esperanto-Asocio. Kiel mi entute venis al skribado, verkado de la rakontoj? Nu, verŝajne en la vivo de ĉiu homo estas multaj momentoj kaj eventoj, pri kiuj oni volas aŭ povas rakonti. Motivoj povas esti diversaj: provi analizi proprajn aŭ aliulajn spertojn, erarojn aŭ informi pri interesaj homoj kaj okazaĵoj. La celo estas pensigi, informi kaj, se eble, amuzi legantojn.

En mia kazo la belartaj konkursoj estis la ekpuŝo, kialo, pro kio mi komencis, aŭ pli precize, kuraĝis provi verki. La literaturon mi amis ĉiam, sed mi neniam povis pensi, revi, ke mi mem kapablas verki. Eble ĝuste pro tio, ke literaturo estis por mi netuŝebla, preskaŭ sankta afero. Kaj verkistoj! Ili ŝajnis al mi apartaj, elstaraj homoj; misteraj, apenaŭ kompreneblaj estaĵoj.

Tiel proksimume mi pensis aŭ sentis, kiam en 1996, dum Universala Kongreso en Prago, mi hazarde trafis en la kunsidon, en kiu oni anoncis la verkojn premiitajn en la belartaj konkursoj. Kelkaj verkoj estis voĉlegataj: versoj, se mi ne eraras, de Mauro Nervi, kaj rakonto, kiu gajnis la duan premion. Aŭskultinte la rakonton, mi diris al apude sidanta Gerd Bussing, kiu tre bone konas la originalan Esperanto-literaturon, ke ankaŭ mi povas skribi tiel kaj sekvontjare mi partoprenos la konkursojn. Li skeptike ridetis, dirante: 'Tiuj estas verkistoj, kiuj verkas dum sia tuta vivo, ili estas literaturaj profesiuloj. Kaj vi pensas, ke vi povas verki?' Tamen mi insistis, ke mi povas, kaj ke ni vetu, ke sekvontjare mi gajnos la unuan premion. Li ne volis veti kaj verŝajne pensis, ke de la streĉa kongresprogramo kaj tro varma vetero mi iom freneziĝis.

Honora mencio

Laŭ la kondiĉoj de la konkurso oni rajtas sendi tri verkojn en ĉiu branĉo. Do, reveninte hejmen, mi skribis miajn unuajn tri rakontojn — 'La bato', 'Jasa' kaj 'Anakondo' — kaj sendis ilin al UEA. Nur unu rakonto, 'Jasa', gajnis en 1997 la trian premion. Eble bone, ke mi tamen ne vetis. Por la sekvontjara konkurso mi verkis tri aliajn rakontojn: 'Miŝka Voropajev', 'Bela' kaj 'Mortpafitaj pomoj'. Ĉi-foje du rakontoj, 'Miŝka' kaj 'Bela' gajnis, sed nur la honoran mencion. Mi iom ĉagreniĝis, sed verkis por la jaro 1999 tri pliajn rakontojn: 'La ridinda letero', 'Paska pluvo' kaj 'La persekuto'. Dum la berlina kongreso en 1999 oni sciigis min, ke 'La ridinda letero' gajnis la trian premion.

Mi konkludis, ke plej verŝajne mi neniam gajnos la unuan premion; ŝajne Gerd pravis: nur profesiuloj povas gajni pli altajn premiojn. Por tamen provi aliri eventualan legantaron (se ĝi entute ekzistas) mi komencis serĉi eldonejon, kiu pretus eldoni libroforme miajn rakontojn. La serĉado daŭris preskaŭ du jarojn: finfine mi ricevis pozitivan signon de eldonejo FEL. En tiu momento mi jam havis pli ol 12 rakontojn. Kelkajn el ili, ekzemple 'La instruistino' kaj 'La motorciklo' mi komencis verki por la UEA-konkurso, sed evidentiĝis, ke ili estas tro longaj laŭ la konkurskondicoj. Do mi lasis ilin duonverkitaj kaj nur poste, pretigante la manuskripton por la libro, finverkis ilin.

En 2000 mi ne partoprenis la konkurson, ĉar mi okupiĝis nur pri la libro. Jam dum la kompostado de La Bato mi ricevis urĝan mesagon de la eldonejo, ke pro la difinita kvanto de la kompostitaj paĝoj, kiu devas esti dividebla je sep, oni bezonas ankoraŭ unu etan rakonton, aŭ mi elektu, kiu rakonto estu ellasita. Pro tio mi rapide skribis la lastan rakonton, 'La Adiaŭo', kies temo kaj enhavo jam de kelkaj monatoj ŝvebis en mia kapo.

Ĉiu rakonto estas aparta historio; inter si ili ne nepre havas iujn ligojn. Mi ja ankaŭ verkis ilin kiel 'unuopulojn'. Nura escepto estas 'La patrino kaj la filino' kaj 'Inter najbaroj', en kiuj rolas la samaj ĉefpersonoj kaj kiujn mi konceptis kiel rakontoparon. Tamen ankaŭ ili estas du en si mem ŝlositaj historioj.

La rumana profesoro pri literaturo kaj estetiko, Ignat Florian Bociort, en la antaŭparolo de La Bato, notas, ke la 'rakontoj okazas plejparte en la unua persono, kvankam la rakontanta persono ne ĉiam estas la verkistino mem. Kelkfoje aperas "rakonto en rakonto" ("La mortpafitaj pomoj"), sed denove ne kiel "arta procedo", sed kiel kutima, ciutaga fenomeno' [p. 10]. En la kazo de aŭtobiografiaj rakontoj ofte la propraj spertoj estas projekciataj en fikciajn personecojn. Kaj inverse: verkante pri ne aŭtobiografiaj temoj, mi elektas 'mi-forman' rakontmanieron por pli verece vivi kaj aspekti en la fremda haŭto.

Esperanto-renkontiĝoj

La temoj de la rakontoj estas diversaj: civila milito, aŭ entute iu ajn milito; malliberejoj en tempoj de stalina teroro; rakontoj pri infanoj, iliaj zorgoj kaj klopodoj kompreni la mondon kaj ne laste la proprajn gepatrojn; miskomprenoj kaj mispaŝoj en la familia vivo; romantikaj travivaĵoj dum la grimpado en la montaro; la najbaroj; la lernejoj; aventura ekskurso sur ĵus aĉetita motorciklo, kaj ankaŭ rememoroj pri Esperanto-renkontiĝoj iĝas materialo por la rakontanto.

Laŭ Bociort, en la antaŭparolo: 'La rakontoj… ne celas unuavice priskribi lokojn aŭ morojn, sed prezenti homajn sortojn, mentalecojn, specifajn reagojn al diversaj eventoj. Samkiel la lokoj, ankaŭ la homoj estas tiel konkretaj, ke oni povus renkonti ilin surstrate. Ni aŭdas la paŝojn de la severa instruistino… ni vidas junulojn, maturiĝintajn en malliberejo, maturajn homojn, suferantajn pro absurdaj leĝoj, pro la sekvoj de la dua mondmilito' [p. 8]. Por ne esti 'nudvorta', kiel diras rusoj, aŭ senargumenta, kiel dirus esperantistoj, ni rigardu al kelkaj rakontoj pli detale.

En la noveleto 'Miŝka Voropajev' temas pri du viroj, malliberuloj, kiuj konatiĝas kaj amikiĝas en malliberejo de stalinaj tempoj. Ili ambaŭ laboras ĉe arbofaligado en la tajgo: unu, la kontrolisto, estas preskaŭ profesia malliberulo, jam kiel dekdujaraĝa infano spertinta puntendaron, kaj la alia, kiu ŝajne nur hazarde trafis sub la gilotinon de la justeco, laboras en unu el la brigadoj, kiuj seĝas kaj faligas la arbaron. Amikeco en punlaborejo estas, kiel ĉio en tiu ĉi specifa loko, io aparta, ankaŭ specifa.

Tio reliefigas ekzemple en tio, ke la unua viro, kiu fine restas viva kaj post kvardek jaroj memoras kaj rakontas pri sia amiko, konstante cerbumas, pro kio povis esti malliberigita lia amiko. Al li estas klare, ke tiu estas nek krimulo, nek politika malliberulo, kiu pro siaj kontraŭreĝimaj opinioj povis esti sendita en malliberejon. Sed li ne demandas la duan viron, kiu nomiĝas Miŝka, ĉar starigi tiaspecajn demandojn ne permesas al li la malliberula etiko.

La temon gulago mi trovas ne nur interesa sed ankaŭ grava, ĉar tio estas tragedia paĝo en la sovetia historio, ankoraŭ ne sufiĉe bone pritraktita de gazetaro, verkistoj, politikistoj — de ĉiuj. Stalino mortigis milionojn (kelkaj parolas pri 20 milionoj) da homoj. Neniu konas tiujn milionojn, kies ostoj diktavole kuŝas en la siberia grundo. Hazarde mi konas kelkajn konkretajn kazojn, kiuj tamen estas tipaj por tiu kruela epoko. Mi eble estas la sola, kiu povas pri ili rakonti. Mi planis verki tutan ciklon pri malliberuloj, sed ĝis nun estas pretaj nur kvin rakontoj, du el kiuj eniris la libron.

En alia rakonto, 'La adiaŭo', virino, kiu havas plurajn infanojn post multjara feliĉa familia vivo, estas forlasata de sia edzo. Kiel ŝi ekscias pri tio, kion ŝi pensas, kion ŝi sentas, kaj kiel ŝi luktas por konservi la familion — pri tio temas en la noveleto. La rakonto komenciĝas jene:

La sesa horo. Mateno. Malantaŭ la fenestro akrasone pepadas iu birdo. Sed se ĝi silentus — eĉ tiam mi ne povus dormi. Jam la tutan semajnon mi ne povas dormi… La semajnon, kiu abisme apartigas la antaŭan, feliĉan vivon de la nuna, kaj de la estonta… Marina vekiĝas kaj diras:

'Panjo, rigardu, kiel bela estas la ĉielo…'

Ŝi kuŝas surdorse kaj rigardas per siaj grizaj linkaj okuloj rekte supren, tra la plafona fenestro.

'Ho, jes, tre bela. Sed vi dormu — vi ankoraŭ havas unu horon,' flustras mi por ne veki la aliajn infanojn.

Ŝi, ne moviĝante, sen palpebrumi, ankoraŭ rigardas dum kelkaj sekundoj la ĉielon; poste ŝi subite fermas la okulojn kaj tuj ekdormas. La ĉielo estas vere ege bela hodiaŭ: blua kun rozkoloraj montĉenoj de etaj nuboj; tiu ĉi subtila rozkolora lumo — de la leviĝanta suno… Kaj la genista arbusto en nia ĝardeno, plenkovrita de flavaj floroj, admirigas kaj samtempe dolorigas la okulojn per sia pompa beleco. Jes… la printempo, ĉio floras kaj ĝojas; nur en mia animo malrapide mortas io granda kaj grava… Kaj tiu ĉi malagrabla spasma bulo en la gorĝo neniel malaperas, kaj tiuj ĉi larmatakoj… Ne, ne, mi devas iel kolekti ĉiujn miajn fortojn kaj koncentriĝi: mi ja havas infanojn, ili estas malgrandaj kaj bezonas min, kaj mi bezonas ilin…

Tio okazis antaŭ unu semajno…

Do, ŝi okupiĝas pri la infanoj, aĉetadas, hejmmastrumas kaj samtempe rememoras kaj analizas la dekjare longan vivon kun sia edzo, provas trovi siajn erarojn, skribas al li leteron, kiu celas montri al li, ke forlasante ŝin, li faras eraron. La rakonto estas verkita en formo de interna monologo.

Lerneja temo

En la rakonto 'Bela' estas priskribata lerneja vivo en Sovetunio kaj aparte unu orfa knabino, kiu kontraŭ sia volo staras ĉe la rando de la komunumo, kiel en la klaso, tiel ankaŭ en la privata vivo. La struktura apartaĵo de la rakonto estas tio, ke ĝi komenciĝas kaj finiĝas per la sama bildo, per la sama pasaĵo. Fine Bela elmigras kun la familio, ĉe kiu ŝi loĝas kaj kiu senskrupule ekspluatas ŝin, en Israelon. Ŝi esperas, ke tie komenciĝos por si tute alia, pli digna kaj feliĉa vivo. La lerneja temo, sed iom de alia flanko, estas pritraktata ankaŭ en la rakonto 'La instruistino'.

La rakonto 'Paska pluvo' temas pri neefektivigita revo el infaneco, deziro unufoje rigardi la pompan kaj belan paskan ceremonion laŭ tradicia rusa moro. Ĉi tie ludas gravan rolon la pluvo, ĉar 'pluvas' dum la tuta tempo. Jen la komenco de la rakonto:

Aprilo. Griza berlina ĉielo. Malantaŭ la fenestro lante susuras la pluvo. Sur la verdaj branĉoj de la abio, kiu kreskas ĉe mia fenestro, sidas du pigoj, grandegaj, sataj, belaj. Jen ili ekmoviĝas kaj forflugas. La brueto de la printempa pluvo trankviligas miajn nervojn, trostreĉitajn de la ĥaoso kaj streso de la ĉefurba vivo. Baldaŭ estos germana Pasko… kaj semajnon poste — rusa. La berlina pluvo memorigas al mi alian pluvon. La pluvon de mia juneco en tre dista urbo, milojn da kilometroj for de Berlino.

Mi estis tiam deksesjara. En la urbo, kie ni loĝis, printempe unu post la alia sekvis festoj: komence la muzulmana Navruz, poste la juda, la germana kaj, finfine, la rusa Paskoj. Ĉiuj ĉi festoj, oficiale ne agnoskitaj, estis fervore festataj de la popolo.

Mi provis redoni en tiu ĉi rakonto la etoson de la pluvo kaj samtempe de la paska festo. La etoso estas por mi tre grava en beletra verko. Do en 'Paska pluvo' la patro proponas al la filino veturi dum la paska vespero al la rusa preĝejo por rigardi la ceremonion de elportado de ora kruco el la preĝejo. Ili faras tion, sed rapide revenas, ĉar apud la preĝejo estas amasego da homoj, kaj la polico malbeligas la noktan pejzaĝon apud la preĝejo. Ili ne ĝisatendas la elportadon de la kruco.

Kaj tiu ĉi neefektivigita revo, aŭ deziro vidi la belan ceremonion, restas ĉe la filino por la tuta vivo. Fine de la rakonto ŝi decidas: 'Mi sidos en la trajno kaj veturos en Ruslandon, en iun provincan urbon. Tie mi ekloĝos en hotelo ne tro for de iu preĝejo. Kaj en la Paska nokto — eble tiam pluvos? — mi iros al la preĝejo kaj mi vidos "la elporton de Kristo al la popolo"!'

Aŭtobiografia novelo

'Paska pluvo' estas parte aŭtobiografia novelo, en kiu mi priskribas la urbon Duŝanbe, kie mi plenkreskis kaj finis la lernejon. Eble pro tio mi aparte ŝatas la rakonton, kaj mi povas nur esperi, ke mi transdonis la festan etoson de tiu pluvo, de tiu fora pasko kaj de tiu originala azia urbo.

La provo konfrontiĝi kun la propra vivo en beletra verko estis kaj estas temo de multaj verkantoj. En literaturscienco estas interalie prezentata la ideo, ke aŭtobiografiaĵoj entute ne estas literaturo, aŭ ke ili estas tute aparta ĝenro, kiu formortadas. Nu, la tempo montros, ĉu tio estas ĝusta.

La verkisto Peter Weiss en sia aŭtobiografia romano Fluchtpunkt ('Punkto de malapero') skribis pri la genezo de aŭtobiografiaj verkoj: 'Miloble ŝanĝitaj estas niaj pensoj, sentoj, konsideroj; ili estas eksperimente notataj, dudek jarojn poste, ne plu kontroleblaj, ĉar la unusola atestanto, kiu povus refuti min, mia tiama Mi, velkis kaj fandiĝis en mi. Verkante, mi kreas por mi duan, imagitan vivon, en kiu ĉio, kio estis senkontura kaj necerta, vidigas klarecon.' Verŝajne simile pensas, sentas multaj aliaj, kiuj en siaj verkoj konfrontas la propran pasintecon, kiu refraktiĝas tra la tempo kaj distanco. Almenaŭ mi povas identigi min kun tiuj vortoj de Weiss.

En 1995 mi post kelkaj jaroj de foresto vizitis Taĝikion, kiu ĝuste dum tiuj jaroj travivis civilan militon. Kelkaj impresoj kaj bildoj de la vizito estas prilaboritaj, respegulitaj en la rakonto 'Mortpafitaj pomoj'. Kaj alia aŭtobiografia rakonto estas 'La motorciklo'. Jen eltiraĵo:

Alveturante iun vojkruciĝon, mi vidis homojn, kiuj trankvile trairadis la straton antaŭ mia proksimiĝanta motorciklo: por mi estis ruĝa lumo, por ili — verda, do ili eĉ ne rigardis en mian direkton, ne estis kaŭzo por maltrankviliĝi. Sed mi, vidinte ilin, tute forgesis, ke mi devas bremsi. Mi nur konstatis, ke mia motorciklo rapide alproksimiĝas al la senkulpaj homoj kaj post kelkaj minutoj surveturos ilin. Miaj pensoj kuris antaŭen, kaj mi jam imagis, kiel oni min juĝos en la juĝejo pro neintenca murdo. Mi volis nepre eviti tion, sed ne sciis kiel, kaj miaj haroj stariĝis de teruro sub la protekta kasko. En la lasta momento mi kriegis per laŭta, kriĉa voĉo:

'Homoj!!! Forkuru!!! Rapide! Forkuru! Forkuru! For!!'

Verŝajne oni jam antaŭsentas, ke malproksimen oni tiamaniere ne povas veturi. Sekvas akcidento kaj ĉirkaŭ kaj post ĝi disvolviĝas la historio, dum kiu estas priskribataj kelkaj aliaj roluloj. Kaj fine la ĉefrolulino veturas al la fama monta lago Iskanderkulj.

Por fini la prelegon, mi ŝatus denove citi la vortojn de profesoro Bociort, kun kiu mi diskutis la titolon de la libro. Lia propono estis Pafitaj pomoj. Post pripensado mi tamen decidis por La Bato. Jen liaj argumentoj:

Fakte ne nur la deksesjaraj junulinoj — ĉar ili devenas el la regiono, kie multas opoziciuloj — estis mortpafitaj kun siaj aĉetitaj pomoj. Preskaŭ ĉiuj herooj de Lena Karpunina estas 'pafitaj pomoj'; al plej multaj adekvatas tiu ĉi bela stilfiguro. En iom pli larĝa senco la sorto pafis la freŝajn pomojn en la sinoj de multaj, pro tio ili suferas, perdis aŭ bedaŭras ion. La rakontantino mem dividas tiun senton kun siaj herooj.

Mi citu ankoraŭ du eldiraĵojn pri literaturo, kiujn mi ne forgesas, dum mi verkas. La unua citaĵo estas, se mi ne eraras, de la franca verkisto Anatole France: literaturo estas maniero pensi en figuroj. La alia apartenas al Franz Kafka, kiu diris, ke literaturo devas esti hakilo, kapabla trabati la glaciiĝintan maron de la koro.

Mi esperas, ke miaj rakontoj helpos almenaŭ iomete degeligi la glacion sur viaj koroj, se ili jam hardiĝis sub la foje neelteneblaj ŝarĝoj kaj batoj de la vivo.

Lena Karpunina naskiĝis en Ruslando kaj nun loĝas en Berlino, kie ŝi studas lingvojn ĉe la Humboldt-Universitato. Ŝi lernis Esperanton en 1988 kaj ŝiaj rakontoj multfoje premiiĝis en la belartaj konkursoj de Universala Esperanto-Asocio. En 2002 ŝi gastprelegis — kaj gitarludis — ĉe la somerlernejo en Barlastono.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2003.

<<  [954]  >>