Rekte al la artikolo

Tago de la gepatra lingvo

<<  [955]  >>

Elizabeth Stanley

Festis en februaro la gimnazio Sir Thomas Rich en Glostro la internacian tagon de la gepatra lingvo (aŭspiciata de la organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo [Unesko] — vidu ankaŭ Esperanto, majo 2003, p. 104).

Kantis lernejanoj ne nur en la franca, la germana kaj la pola sed ankaŭ en Esperanto.

Krome videblis Esperanto-tabulo kun retmesaĝoj kaj poŝtkartoj senditaj de esperantistoj el i.a. Japanujo, Italujo kaj Germanujo — fakte el pli ol 20 landoj.

Unu lernejano eĉ desegnis flagaron, kiu inkluzivis la esperantan flagon.

Elizabeth Stanley esperantistiĝis en 1993. Ŝi estas instruistino pri la angla. Aktuale ŝi kunlaboras kun edukaj instancoj por starigi oficiale agnoskatan Esperanto-provkurson en kvar elementaj lernejoj en Glosterŝiro.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2003.

<<  [955]  >>