Rekte al la artikolo

Babile

<<  [955]  >>

Paul Gubbins

Verda kastelo

Kaptis mian atenton anonco en SAT-Amikaro (n-ro 576, p. 13), ke Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio (SATEB) okazigos sian jarkunsidon en 'kastelo nomata Wedgwood Memorial College'. Ĉu vere 'kastelo'? Nu, efektive — laŭ la nova Plena Ilustrita Vortaro — jes. Kastelo estas ne nur 'fortigita loĝloko' sed ankaŭ 'luksa grandsinjora domego en la kamparo' (ekz. 'renesancaj kasteloj de la Luarvalo'). Nu, eble mi tro vinumis, vizitante luarvalajn kastelojn, sed dume neniel enkapiĝis komparo kun Wedgwood Memorial College. Al mi ŝajnas, ke uzo tia de 'kastelo' en la senco de brita riĉula domo tro francismas (ĉu ne oni intencis elsarki el la nova PIV francismojn tiajn?). Sed kial ĉikani? Kastelo Wedgwood oble pli imponas ol nura kolegio Wedgwood. Ekde nun fiere flirtu la verda standardo super la (metaforaj) remparoj de kastelo Wedgwood!

Tut-mistera teksaĵo

En interreto troveblis, almenaŭ pli frue en la jaro, TTT-paĝo pri Esperanto en Stoke-on-Trent (www.esperanto.westmidlands.btinternet.co.uk/stoke.html), kiu prezentas bazajn informojn ekz. pri kursoj ĉe kolegio (pardonu, kastelo) Wedgwood kaj fotojn pri barlastona SATEB-evento. Aperis grandlitere la nomo de la mezlanda federacia sekretario W. H. Simcock, kun adreso kaj telefonnumero. Sed pri la paĝo ne respondecas WHS. 'Mi tute ne scias, kiu lanĉis la retpaĝon,' li skribas. 'Ĉu birmingamulo?' Nu… ĉu? La tut-mistera teksaĵisto sin identigu…

<Noto por la nuna reta eldono: Se oni nur forigas de la adreso la vostan stoke.html, oni atingas la ĉefpaĝon de tiu TTT-ejo, kaj tie troviĝas la aŭtornomo John Gobourne.>

Rimarkinde

Aperigis EAB-membro Brian Cartwright (Andover) en la anglalingva revuo American Philatelist (januaro 2003) artikolon pri Esperanto kaj filatelo. Servinte en la mararmeo, li nun laboras ĉe la poŝtmarko-kompanio Stanley Gibbons en Londono.

Nebul(onj)o-ĉe-Maro

Vizitindas la TTT-paĝaro (boulogne2005.online.fr) de la loka kongresa komitato organizanta la centjariĝan kongreson en Bulonjo-ĉe-Maro en 2005. Tamen la invito elektronike kontakti komitatanojn trompas. Komence de marto mi petis detalojn pri la teatra prezentado: mi ankoraŭ atendas respondon. Ĉu la invito estas nura nebul(onj)o?

Mesaĝo

Kiel mi alipaĝe notas, la sola pluso fontanta el la supersigna kaĉo afliktinta LBE 954 rilatas al la nombro de leganto-leteroj, kiujn mi ricevis. Unu el la mesaĝoj sendis s-ro E. Carlton, el Plymouth, kiu informas, ke li estas 94-jaraĝa. Gratulon al li — sed ĉu li estas la plej aĝa EAB-ano? Kaj, inverse, kiu estas la plej juna? Mesaĝojn mi petas pri nia aĝo-omaĝo.

Milito senesper(ant)a

Malfacilas imagi, kion kaj kiom junaj soldatoj spertis kaj lernis dum la milito en Irako — kelkaj tamen estos lernintaj, ke la 'ĉie parolata' angla lingvo ne penetris mez-orienton. Laŭ The Guardian (2003-03-24): '… evidentiĝis mankanta lingvo-kapablo, kiam soldatoj provis persvadi irakanojn sin direkti al la ŝoseo… "Nenion ili komprenas," diris kaporalo-maĵoro Dai Rees'. Eĉ t.n. 'interpretistoj' fuŝas la ĉieparolataĵon: du oficiroj respondecaj pri civilaj aferoj en Irako '… ne parolas la araban, kaj ilia interpretisto malbone regas la anglan' (The Guardian, 2003-03-31). Usonanoj tamen uzas t.n. phrasealator (premieto por la plej trafa esperanta traduko): aparaton, kiu elgrakos en la araba ordonojn (ekz. 'ne timu' aŭ 'malrapide elaŭtiĝu'). Tiel solvas teknologio la lingvan problemon kaj kontribuas al pli paca mondo.

Ĉestro — ĉeestu!

Gastprelegos — kaj kantos — Eduardo Vargas Gutierrez ('Solo', el Hispanujo) dum la aŭtuna kunveno de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio (NOEF) en Ĉestro la 4an de oktobro. La kunvenejo, hotelo Eaton, situas kvin minutojn piede de la stacidomo kaj la kosto de la tago (inkl. de bufedo) estas £7.50. Kromaj detaloj haveblas de Ian Mac Dowall (<privata telefonnumero>; rete <privata retadreso>).

Biblioteka e-konomio

En LBE 954 mi raportis, ke ABZ de Amo situis en la barlastona Biblioteko Butler super etikedo 'inĝenierado'. Vizitinte la bibliotekon en majo ĉi-jare, mi notis, ke ĝi nun troviĝas super etikedo 'teknologio'. Hmm… nekredeble, kiom larĝiĝas la menso en Biblioteko Butler. Kaj krome: kiu estas la aŭtoro tie etikedita kiel 'Shakespear' (jes, sen fina e)? Pri ekonomioj en la esperanta movado mi jam aŭdis… sed jen e-konomio iom troa.

Esperanto emfazata

Kadre de inaŭguro en Wolverhampton de la unua fazo de t.n. kvartalo de lernado John Gobourne propagandis komence de julio Esperanton. Dum festivalo organizita de la Kolegio de Plenkreskuloj li ĉiĉeronis en la internacia lingvo kaj havigis al interesatoj la senkostan komencan kurson de EAB. Gratulon al li!

Ĉu fuŝe? Neniel…

Plej verŝajne ĉiuj ricevantoj de La Brita Esperantisto estos legintaj la imponan artikolon pri Esperanto aperintan en Weekend Guardian (2003-07-12). Mirigas, ke tuj poste en interreto legeblis venenaj komentoj ĉikanaj pri enhavo kaj stilo de la raporto. Aŭ eble ne mirigas: ĉe la sama retejo troveblis aludoj pri 'fuŝema' redaktoro de LBE; ĉu tiuj, kiuj ekpafas interreten, nenion komprenas pri leĝoj rilate kalumnion? [mi rekomendas McNae, Essential Law for Journalists, 13an eldonon, ĉapitrojn 18-21]. Ĉiaokaze: gratulon al ĉiuj, kiuj kunlaboris kun Weekend Guardian por tiel propagandi Esperanton.

G&S gajigas kaj surprizas

Renkonteblas esperantistoj ie ajn, iam ajn. Tamen mi ne atendis esperantan kunveneton unu vesperon en aŭgusto dum la trisemajna ĉiujara internacia festivalo de Gilbert kaj Sullivan en Buxton. Hazarde ĉeestis prezentadon de la opero Ruddigore ne nur la redaktoro de La Brita Esperantisto kaj lia filino sed ankaŭ Chad Brown (kies hejmo estas kanalboato Go-kaj-So-e nomita Mystic Lady) kaj Bert de Witt el Nederlando. Bert informis, ke li ekinteresiĝis pri G&S pro la bristola prezentado de Piratoj de Penzanco (brile tradukita de Reto Rossetti) en la 70aj jaroj: ekde tiam li ofte Go-kaj-So-umas en Nederlando. Denove: kaj Esperanto kaj G&S gajigas kaj surprizas!

Dankas…

… la redakcio al Simon Davies (kompostisto) kaj al Michael Seaton, kiu enkomputiligis kontribuaĵojn en la nuna numero. Sen diligenta kolegaro… ne estus diligenta legantaro!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2003.

<<  [955]  >>