Rekte al la artikolo

Flegu la esperantiston en vi

<<  [956]  >>

Tim Westover

Festparolado prezentita fine de la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) en Brattleboro, Vermonto, la 25an de julio 2003. Neniu diru, ke velkas en Esperantujo oratoraj tradicioj.

Karaj geamikoj el la tuta mondo!

Mi kore salutas vin kaj dankas vin pro via ĉeesto ĉi-vespere por nia adiaŭa festo. Hodiaŭ ni festas la finon de tre sukcesa kursaro, NASK, sed ni festas ankaŭ multajn komencojn — de novaj amikecoj, novaj etapoj de lernado, novaj scioj, novaj ĝuoj de la Esperanto-kulturo. Kaj alian gravan komencon ni festas — la aperon de la Unua Libro de Esperanto antaŭ cent dek ses jaroj. Eblas diri, ke pli gravas nun la komencoj, ol la finoj.

Sed ĉiam por esperantistoj, ŝajne, pli gravas la finoj — precipe unu granda fino, la tiel nomata fina venko. Ĝi estas la realiĝo de revoj centjaraj — la alpreno de Esperanto kiel internacia dua lingvo por ĉiuj. Al la fina venko ĝis nun koncentriĝis ĉiuj niaj fortoj kaj esperoj.

Sed fina venko jam ne alvenis, post pli ol cent jaroj da ŝvito kaj sango. Ĉu ni ion fuŝis? Niaj argumentoj estas klaraj, raciaj kaj logikaj. Ni pledas de diversaj flankoj: al la Eŭropa Unio ni prezentas la monan valoron de forigo de tradukistoj; al la Unuiĝintaj Nacioj ni prezentas la senton de egaleco, kiu trafluas nian lingvon; kaj al la homoj de la mondo ni emfazas la spiriton de amo kaj toleremo, scivolemo kaj respekto, kiuj estas niaj ĉefaj principoj kiel esperantistoj. Sed malgraŭ ĉiuj penoj, la fina venko ankoraŭ ne finvenkis.

Mi opinias, ke ni ĝis nun ne ĝuste aliris la taskon de disvastigo. Ni ofte pensas, ke ni benitaj esperantistoj havas iun super ĉio lertan kaj solan solvon, kiun la cetera mondo ne volas akcepti pro pigreco, ĵaluzo, aŭ eĉ simpla malbono. Sed verdire la kialoj estas diversaj kaj ege komplikaj je ambaŭ flankoj, kaj oni ne povas redukti la argumenton ĝis nur manpleno da klaraj punktoj, kiuj entute pravigas unu aŭ la alian. La mondo nin rigardas kun suspektemo, kiel strangan sekton etan, kies propraj kredoj estas nur fantaziaj. Kaj ni akceptis tiun rolon, esti stranga sekto eta, daŭre mallaŭdi kolere kaj senefike la instancojn, kiuj ankoraŭ ne gaje kaj pentante brakumas nian movadon. Delonge ni batalis — jes, batalis, ĉar nia movado-poezio ekde Zamenhof plenas je militaj metaforoj — por nia venko.

Mi diras: sufiĉas la milito. Pied-al-piede kun la mondaj instancoj ni ne povas stari — ne pro malpraveco, sed pro la politiko, kiu troviĝas ekster la regno de klareco, racio kaj logiko, el kiuj ni fontas.

Mi diras: sufiĉas la milito. Jam temp' está ekpreni novan metaforon, kiun ni ja povos plenumi kaj kiu ja kongruas kun niaj kredoj. Nia revo ne realiĝos dum ni parolos daŭre pri registaroj, sed nur kiam ni lernos paroli pri homaj koroj.

Mi kredas, ke neniu homo, kompreninte la valoron de Esperanto, povus kontraŭstari ĝin. Sed kiel komprenigi homojn? Ĉu per prelegoj kaj plendleteroj kaj surstrata varbado, kiel aliaj strangaj sektoj etaj? Tio fortimigus homojn antaŭ ol ili pretas aŭskulti. Feliĉe ni tre malsamas de sektoj ĝuste pro tio, ke ni Esperantistoj havas komunumon — vere vivantan komunumon, kiu plenas je valoraĵoj: muziko, literaturo, historio, scienco — ĉio, kio signifas vivon.

Kaj tre malofte la mondo informiĝas pri tiu flanko de Esperanto. Oni legas en ĵurnaloj pri 'mondlingva projekto', kiu aŭ fiaskis, aŭ ne plene sukcesis. Laŭ mi, la projekto plene, brile, preter ĉiu racia penso sukcesis. Aŭskultu la amason da komunikado pri ĉiu temo imagebla! Sentu la amikecon inter homoj diverslandaj! Spertu la egalecon inter ĉiuj esperantistoj, kaj tiam ne diru al mi, ke Esperanto ne brile sukcesis. Novaj esperantistoj varbiĝas, kaj pli grave, restas pro la komunumo, la aktualiĝo de la zamenhofa revo. Tial nia afero kreskos.

Sed ni devas certigi, ke ni pretas montri la Esperanto-komunumon al la ekstera mondo. Ne sufiĉas ĵeti libro-katalogon al varboto. Necesas ĝisfunde koni la kulturon, partopreni ĝin, vivi kiel Esperantisto. Kaj por tio, unue necesas ellerni la lingvon. 'Bonan tagon', 'Ĝis revido' ne sufiĉas por ekzisto. Ĉar vi ĉiuj estas ĉi tie, vi certe scias, ke ellerni la lingvon estas malfacila kaj senĉesa tasko, sed ĝi meritas nian penon kaj forton. Due, necesas aperi en la Esperanto-mondo, ĉe kongresoj kaj renkontiĝoj, aŭ eĉ ĉe leteroj aŭ retpoŝto. Malkiel en naciaj kulturoj, oni povas vivi en Esperantujo nur per vojaĝado, fizika kaj mensa.

Trie, necesas subteni nian tro ofte suferantan libromerkaton. Aĉetu, jes, sed ankaŭ nepre legu librojn. Por varbi novan esperantiston, ne montru mil netuŝitajn bretojn, sed du-tri librojn de vi plej amataj. Jen pli konvinka pruvo pri la utileco kaj vivanteco de Esperanto. Kaj kvare, subtenu la indajn literaturaĵojn kaj teatraĵojn kaj muzikaĵojn. Kiel en ĉiu kulturo, estas kaj bonaj kaj malbonaj, kaj ni nur malhelpas nian akcepton kiel seriozan kaj gravan komunumon kiam ni subtenas fuŝajn aferojn nur pro tio, ke ili estas esperantaj. Subtenu la bonon, kaj la bono kreskos.

Tio povas esti nova slogano de Esperantistoj: 'subtenu la bonon, kaj la bono kreskos.' Kaj la bono, laŭ mi, estas Esperanto. Ni ne efike povas invadi la teritorion jam kaperitan de la grandaj mondinstancoj, kaj tion ni nepre ne faru — krom tio, ke ĝi estas malŝparo de tempo kaj forto, ĝi estas kontraŭ la spirito de nia pacamanta lingvo.

Per nia homamo kaj entuziasmo ni klopodu helpi ĉiun homon trovi la esperantiston en si. Kaj mi kredas, ke en ĉiu homo troviĝas esperantisto, kiu pretas vekiĝi. Militojn ni ne plu daŭrigu, batalojn ni ne plu faru. Jam venas la periodo de vekiĝo. Flegu la esperantiston en vi kaj senhonte montru tiun al la mondo. Tiel vi faras por la movado la plej bonan, kiun eblas fari.

Tim Westover estas 21-jara studento en Norda Karolino, Usono. Li ekesperantiĝis en 2000 kaj kvarfoje ĉeestis NASK en Sanfrancisko, Kalifornio, kaj Brattleboro, Vermonto. Ĉe la 2003a li redaktis la ĉiutagan NASKan Faskon.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2004.

<<  [956]  >>