Rekte al la artikolo

Neniel seka, tamen sekteca satiro

<<  [956]  >>

Paul Gubbins

István Ertl, La Postdomo. Roterdamo: Bero, 2003. 86 paĝoj. EUR 9 plus sendokostoj; mendebla ĉe la libroservo de UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Se la nomoj Raneto Krozeti, Atlaso Oreltira Reprovas kaj Trefort Stilo — por mencii nur tri rolantojn en la unua romano de la eksredaktoro de la revuo Esperanto, István Ertl — sonas konate sed tamen perpleksigas, se vi vane serĉas la urbon Boterhamo en via atlaso, do plej verŝajne La Poŝkondomo — pardonon, La Postdomo (tiel oni ektordas la lingvon, leginte la romanon) — ne estas legaĵo por vi.

Kial? Simple, ĉar tiu ĉi akra, acerba sed ja amuzega satiro fontas el la lastatempa kaj pliplorinda kroniko de Universala Esperanto-Asocio, kiu kondukis al demisioj de pluraj fidelaj kaj longe servintaj oficistoj en Roterdamo (inkluzive de Ertl mem). Kaj do, se vi ne bone informatas pri la internacia Esperanto-movado, se vi ne sekvas — eĉ supraĵe — la internan politikon de UEA, sendube vi maltrafos multajn sukajn, insultajn satiraĵojn kontraŭ gvidantoj (kaj ne nur) de la hodiaŭa movado.

Bildo

Tamen vi ja trafos stile vervan, miele fluan murdo-misteron kun evidenta Esperanto-fono. Sed jen la tubero: finfine La Postdomo estas dorlotaĵo por esperantistoj, ne esperantoj. La esperantistoj plengorĝe ridos kaj bisados, ĝis aperos sekvo (samtempe preĝante al zamenhofa 'forto mistera', ke ili ne estos same draŝataj en posta postdoma volumeto, precipe en brile kruela desegnaĵo de Francisco Veuthey); la esperantoj post du-tri paĝoj sakrante forĵetos la volapukaĵon.

Do resume: neniel seka, tamen sekteca satiro; ju pli vi foras de se(le)kta roterdama rondo, des malpli vi frandos la romanon. Tamen pro modela lingvo-uzo: provu!

Kaj, se vi ankoraŭ ne deĉifris la nomojn en la unua alineo: Renato Corsetti, prezidanto de UEA; Atilio Orellana Rojas, direktoro de Internacia Esperanto-Instituto; Trevor Steele, direktoro de la centra oficejo de UEA en Roterdamo (la postdoma Boterhamo).

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2004.

<<  [956]  >>