Rekte al la artikolo

Uzebla, uzenda, uzinda

<<  [956]  >>

Paul Gubbins

EAB Mini-D: English-Esperanto / Esperanto-English. EAB: Barlaston 2003. 64 paĝoj. ISBN 0-902756-20-6. Prezo £3.00 (£2.00 por minimume tri ekzempleroj; £1.80 por minimume 10).

Gratulindas Esperanto-Asocio de Britio pro ties laste aperinta vortareto, la EAB Mini-D. Gratulindas ankaŭ la EAB-prezidanto, Edmund Grimley Evans, kiu verkis la uzeblan, uzendan kaj uzindan etan vortaron.

Tamen kion signifas 'eta'? Laŭ informoj dorskovrile de la libreto, la Mini-D enhavas ĉ. 2500 plej utilajn vortojn — sufiĉaj, fakte, por komencanto deziranta rapide kontroli novan aŭ nekonatan terminon aŭ por pli sperta esperantisto bezonanta tujan vort-kontrolilon. Granda avantaĝo de Mini-D rilatas al ties portebleco: pli-malpli samgranda kiel biletujo (angle wallet: ne trovebla en la volumeto!) kaj sendube pli maldika, ĝi facile ŝoveblas en poŝon aŭ mansakon.

Kaj pri la mankanta wallet, aŭ almenaŭ pri ties Esperanto-traduko: dank' al kvin paĝoj da klaraj, koncizaj gramatikaj notoj, komencinto kun nur bazaj scioj pri la principoj de Esperanto povus kontroli la sufiksojn, trovi uj, kaj espereble mem solvi, kio estas 'biletujo'. Aparte plaĉas tre simpla, tre efika korelativa tabelo.

Notendas, ke la vortaro ne celas aŭtodidaktojn, alivorte memlernantojn. La vortareto ne estas speco de Teach Yourself Esperanto: ne estas klarigitaj ekzemple transitivaj kaj netransitivaj verboj aŭ la akuzativo. Alivorte nepretas gramatikaj antaŭscioj aŭ aliro al poŝt- aŭ ret-kursa docento aŭ al lernolibro kun adekvataj klarigoj kaj ekzemploj.

Mi varme rekomendas la Mini-D. Dum venontaj barlastonaj somerlernejoj kaj aliaj tieaj eventoj mi anticipas, ke tiu ĉi flava volumeto ope ornamos la lernanto-skribotablon. Denove… gratulon al ĉiuj, kiuj tiom sukcese kunlaboris. Fieru!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2004.

<<  [956]  >>