Rekte al la artikolo

Legaĵo por nelegemuloj

<<  [956]  >>

Harold Brown, Leteroj el Svedio, Londona Esperanto-Klubo: Hawksworth Graphics, Uttoxeter, 2003. 46 paĝoj plus suplemento. ISBN 0-902756-19-2.

La leteroj estas verkitaj inter 1985 kaj 2002 kaj aperis en la bulteno de la Londona Esperanto-Klubo. Pro la centjariĝo de la klubo (priraportita en La Brita Esperantisto en aŭtuno 2003) estas decidite reeldoni la leterojn, kiujn Harold Brown — fora klubano loĝanta post emeritiĝo en Svedujo — sendis al la klubo.

Brown pli ol kompetente leteras: li posedas nepran talenton enplekti en ĉiu letero plurajn kaj plej diversajn temojn. Tiel, por mencii nur unu ekzemplon, ĝenerala diskuto pri nostalgio nature kondukas al specifa propono pri tio, kiel plej efike uzi parton de la londona Hyde Park (p. 44-5). Tiamaniere, kaj pro la koncizeco de ĉiu ero (temas ja pri leteroj!), leganto-intereso neniam velkas. Tute prave, dorsflanke de la libreto, oni notas, ke la tekstoj 'taŭgas ne nur por la kutimaj legemuloj sed ankaŭ por tiuj, al kiuj mankas tempo aŭ emo tralegi romanon'.

Aparte plaĉis al mi — sendube ĉiu leganto trovos sian ŝatatan eron — la amuza 'La Diablo estas Ruzema' kaj 'Katodramo ĉe Haveno'. Krome tre bonvena estas la suplemento kun klarigoj pri fakvortoj kaj maloftaj vortoj (se tamen aperas akcipitro — angle 'hawk' [p. 09] — kial ne alko — 'moose, elk' [p. 20]?).

La lingvo glate fluas, sed mi preferus pli rigoran uzon de la komo (aparte antaŭ ke kaj rilativoj): 47-vorta frazo sen komoj ('Pripensante tiun bizaran eventon…' [p. 22]) senspirigas. Tamen mi entuziasme rekomendas la leteraron kiel amuzan, foje pensigan kaj ĉiam varian legaĵon.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2004.

<<  [956]  >>